La metodo komencis sian triumfan vojon tra Eŭropo.
Pro kio la granda sukceso?
Ĉar la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo. La principoj de la metodo estas la jenaj:
a neuzado de lernolibroj
b neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
c komuna ĥora respondado de la kursanoj
d aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.
e riĉa aplikado de humoro kaj ŝerco
f instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.
Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.
Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝas ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La «Konversacioj» de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkas, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.
Historio. La unuan kurson faris Cseh en Sibiu en 1920 por societo de laboristoj el 3 nacioj. Pro la granda sukceso de tiu kurso li baldaŭ ricevis inviton al la urbo Marosvásárhely, kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la «Libera Universitato». En 1921 ĝis 1923 li gvidis kursojn en Kolozsvár, Bucuresti kaj Ploesti. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo en Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en Danzig kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en Svedujo. En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan int. pedagogian kurson de Cseh. Similaj int kursoj okazis poste en Arnhem (1930); kaj en Krakow (1931). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en Estonujo, aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en Latvujo, Dresden, Norvegujo, Berlin, Paris, Svisujo kaj fine en pluraj urboj de Nederlando.
La ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la Int. Cseh-Instituto de E. El ili kelkaj konstante laboras sur int. kampo. Tiberio Morariu komencis gvidi kursojn en 1923 en Rumanujo kaj poste faris tre multajn kursojn en Svedujo, Danujo, Saksujo, Svisujo kaj Vieno, lastatempe kun sia edzino Lizzie Morariu-Anderson. La estona H. Seppik depost 1929 laboras en Svedujo kaj Norvegujo. Fino Elinjo Pahn el Estonujo kursgvidadas de 1930 en Svedujo, Francujo, Danujo, Nederlando kaj Hispanujo. Julio Baghy el Budapest gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francujo, Estonujo kaj Latvujo. La hungara d-ro Ottmar Fischer grandskale instruas en Norvegujo kaj la rumana Sig. Pragano en Nederlando kaj Britujo. La norvega Jens Schjerve en Norvegujo, Francujo kaj Usono gvidis grandajn kursojn. G. Ahlstand laboris en Estonujo. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas lastatempe: f-ino L. Zamenhof (Svedujo kaj Francujo), f-ino M. Saxl (Danujo kaj Nederlando), Ajo (Danujo kaj Germanujo), K. Tunon (Estonujo), H. Rikand (Estonujo), H. Fox (Svedujo), A. Siitam (Finlando), J. Fethke (Svedujo); krom tio multaj fervore disvastigas E-n, instruante en siaj hejmlandoj.
Cseh-metodaj kursoj okazis ĝis nun en 28 landoj, inter kiuj ankaŭ en Usono (Schjerve kaj Doneis), en Ĉinujo (Lilok en Kanton) kaj en Nederlanda Hindujo (D.M. Pot).
Instituto. 24 majo 1930 fondiĝis en Hago la Int. Cseh-Instituto de E. Ĝia celo estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni E-n en agrabla kaj facila kurso laŭ la metodo de Cseh kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaranĝantoj la necesan helpon. La Int. Cseh-Instituto estas sendependa kultura fondaĵo kun sidejo en Hago (Nederlando) kaj ĝi estas direktata de la fondintoj: Andreo Cseh kaj s-ino Julia Isbrücker. La Int. Konsilantaro de la Instituto konsistas el prof. P. Boet, Genève, prof. O. Bujwid, Krakow, prof. W.E. Collinson, Liverpool, konsulo K. von Frenckelt, Dresden, d-ro Edmond Privat, Genève, Ed. Stettler, Bern, Georges Warnier, Parizo.
La oficejo de la Instituto fiksiĝis en lago, unue en la hejmo de ges-roj Isbrücker, depost la unua de okt. 1933 en propra domo, Riouwstrat 172.
Al la instituto apartenas: Fondantaj membroj; subtenantaj membroj; aktivaj membroj, kiuj kunlaboras kun Instituto. Ili estas invitataj de la istituto.
La Instituto aranĝas en ĉiu jaro int. kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Ĉe-metodajn kursojn, la Instituto donas specialan rajtigilon kaj disponigas la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize 300 rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.
La unua int. kurso, kiun aranĝis la Instituto, estis en 1930 en Arnhem. Partoprenis 200 instruistoj el 20 landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto.
La Esperanto-Domo (Arnhem) entenas kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝas de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj ĝis nun la plej gravaj estis: La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932, la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932 kaj la int. kurso por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933 JULIA ISBRÜCKER
Currie (kuri) Walter, skoto, komercisto. Nask. 11 aŭg 1872 en Ecclefechan. Prez. de Burnley ES de 1908. Ĉiusemajna E artikolo en Burnley Gazette. Instruis E-n en tekniklernejoj de Burnley, Blackburn, Nelson. Trad. anglen La kandelingoj de la episkopo: La pacientoj de la kuracisto; Ĉu li?
Curry (kuri) Arthur Llewelyn (ps. Pelikano, Sondisto), anglo, pastro anglikana. Nask. 6 majo 1870 en Tynemouth. Kunlaboris en la Eklezia Revuo, trad.: Elegio en la Tombejo (Gray), Reĝo Lear (Shakespeare; kunlabore), k a.
Czitrom (citrom) Tibor, hungaro, privatoficisto, E- instruisto. Nask. 7 febr. 1900 en Budapest E-isto de 1924. Estis prez. de HESI: kaj gvidis multajn kursojn. De 1931 je la invito de SEI gvidas rektmetodajn kursojn en Svedujo. Prop. vojaĝo en Svedujo, Finnlando, Estonujo. Lumbild- kaj radioparoladoj; ankaŭ pri Hungarujo. Aŭtoro (kun d-ro Szilágyi) de la lumbilda E-kurso.
Czubrinsky (ĉubrinski) Antoni, polo, d-ro, gimnazia instruisto. Nask. 31 jan. 1885 en Kraków. Verkis multajn prop. kaj statistikajn artikolojn pri E, havis paroladojn kaj publikigis longan pollingvan verkon pri E. Iniciatinto de l’ ideo pri «interŝtata E-akordo» kaj pri ĝenerala plebiscito por E inter ne E-istoj. L.K.
Ĉ
ĈAE: Ĉeĥoslovaka-Asocio E-ista, v. Ĉeĥoslovakujo.
Ĉaĉe Ints, latvo, kompostisto. Nask. 23 apr. 1895. E-isto de 1911. Kursgvidanto, precipe inter blinduloj kaj junularo. Verkis lernolibron kaj trad. tragedion el latva lingvo. J. Rainis - Amo estas pli forta ol morto, 1933.