Выбрать главу

Ĉe Andreo, v Cseh

Ĉefeĉ, ps. de H.F. Höveler, v.

Ĉeĥoslovakujo. La unua ĉeĥlingva lernolibro aperis en 1890. Eldonis ĝin je propra risko kaj per propra mono laboristo Fr. Val. Lorenz, kiu presigis ĝin ĉe Fr. Hoblík en Pardubice. La broŝuro kaŭzis preskaŭ neniun resonon. La aŭtoro, konvinkita socialisto, baldaŭ poste estis suspektata de tiama aŭstruja polico, ke li partoprenas en nacie kaj socie revolucia konspiro kaj li elmigris Brazilon.

En 1900 eldonis juna instruisto Theodor Ĉejka en negranda urbo Bystřice p. Host detalan ĉeĥan lernolibron (188p.; kunverkintoj: V. Bilík kaj J. Holub.). Ĉejka trovis eminentan kunlaboranton en sia kolego Josef Krumpholc, kiu helpis lin ĉe novaj eldonoj de la lernolibro. Ambaŭ aŭtoroj daŭre plibonigadis sian verkon. Ĉejka sciis organizi presadon kaj vendadon de lernolibroj kaj vortaroj diversampleksaj kaj donis tiamaniere al unuaj propagandantoj tre bonajn ilojn. Fina eldono de lia detala lernolibro estis la kvara aperinta 1908. En la sama jaro aperis ankaŭ detala Vortaro E-ĉeĥa de Čejka. (170 p)

En nov. 1902 komencis Ĉejka eldoni tri gazetojn: Revuo internacia estis destinita por tutmonda e-ista publiko. Ĝia ĉefa kunlaboranto estis Ivan Seleznjov, kiu tiam vojaĝis tra la mondo kaj haltis en ĉeĥaj landoj. La revuo havis du «aldonojn» aparte aboneblajn: Bohema e-isto por propagandi inter ĉeĥoj, kaj Germana e-isto inter germanoj. De la Revuo int. aperis kvin numeroj bele presitaj kaj kun rimarkinda enhavo. De la Bohema e-isto unua jarkolekto kaj de la dua 9 n-roj, de la Germana e-isto 5 n-roj.

Organizo de la movado komenciĝis en 1901, kiam estis en Brno (Brünn) fondita la unua klubo nomita: «Unua societo de aŭstriaj e-istoj». Fondis kaj gvidis ĝin tipografo J. Kajŝ kaj ĵurnalisto Karel Pelant. Tiu ĉi verkis (laŭ Einstein) kaj eldonis la unuan prop. kaj informan broŝuron. En la sama jaro komencis en Praha dekok-jaraj junuloj Eduard Kühnl, studento de alta teknika lernejo, kaj Fr. Barth, komerca oficisto, kolekti interesantojn pri E kaj publikigi artikoletojn en ĵurnaloj duarangaj. Kolektintaj areton da adresoj la du pioniroj fondis E‑istan klubon en Praha, fonda kunveno okazis 9 dec. 1902, ĉeestis 15 personoj, el kiuj restis aktivuloj por plua tempo sole tri: Barth, Stan. Kamaryt, Kühnl. Prez. fariĝis librovendisto Ed. Weinfurter, al kiu imponis la nombro de la ĉeĥaj lernolibroj venditaj en lia butiko. Sed li ne sciis organizi la novan klubon por interna funkciado kaj ekstera laborado. Tion faris nur Vojtěch Kraus, dua prez. de la klubo, elektita 17 jun. 1903. Sekr. de la Klubo estis komence Kühnl kaj post li Kamaryt. Sekvis prelegoj kaj kursoj.

La unuan publikan prelegon havis en tiam tre laŭmoda «Virina klubo» univ. studento Kamaryt en 1904. En 1901–1904 ekatakis kelkaj propagandantoj la publikan opinion per gazetaj artikoloj. En tiu sfero plej aktivaj estis tiam studento de alta teknika lernejo H.K. Bouška en Praha, kaj instruisto J. Svačina en Č. Budějovice. La klubo en Praha fariĝis ankaŭ baldaŭ centro de tendencoj organizi la movadon inter ĉeĥoj.

Laŭ iniciato de Kühnl ĝi decidis eldonadi novan ĉeha-E-an gazeton kaj fondi nacian centran societon.

La fondo de nova gazeto kaj proponata organiza principo trovis kontraŭstaron de amikoj de Čejka kaj de Bohema E-isto, pro kio naskiĝis malpacoj kaj fine rompo inter ĉ. E-istoj rezultinta en fondo de du naciaj centroj («Unio» de lokaj kluboj kaj «Asocio» de individuoj) kaj eldonado de du prop. gazetoj. En jan. 1907 eldonis Kühnl la unuan n-ron de «Oficiala organo de bohemaj E-istoj Časopis českých esperantistů». Tiu ĉi ĉeĥa-E-a monata revuo aperadis sub redakto de la eldonanto ĝis la mondmilito. Kaj en okt. 1908 komencis Kamaryt kaj Bouška eldoni monatan revuon por prop. de E inter ĉeĥoj »Bohema E‑isto, Český esperantista« (daŭrigo de la revuo de Čejka). Sub nova gvido aperis kvar jarkolektoj, la lasta (sesa) en 1912. En 1908 estis fonditaj du konkurencaj naciaj societoj: »Bohema Unio E‑ista« kaj»Bohema Asocio E-ista«. La Unio elektis kiel prez. prof. Dr. Václav Rosický, kiel oficialan organon la gazeton de Kühnl. La gvidantaj personoj en ĝi estis Kühnl kaj Karel Procházka. La gvidantoj de la Asocio estis Bouška, Kamaryt, Dr. Josef Barvíř kaj financa oficisto Mil. Schmidt. Ambaŭ naciaj centroj akre konkurencis ne unusole en varbado de membroj sed ankaŭ per prop. faroj.

Tial estis E-ista vivo inter ĉeĥoj tre vigla. Oni eldonis prop-ilojn, lernolibrojn, vortarojn, literaturaĵojn. La plej gravaj estis: Detala lernolibro de Kühnl, Ĉeĥa-E-a vortaro de Kühnl-Procházka, broŝuro «Slovakoj ka Magiaroj» de Bouška, kolekto de ĉeĥaj «informaj flugfolioj», ĉ. traduko de la traktato de Unuel «Esenco…», «Rakontoj» de Arbes, tradukitaj de Josef Grňa, ĉ. eldono de la «Fundamento» de Kühnl ktp. Da lernolibroj por ĉeĥoj aperis antaŭ la milito 14.

Por slovakoj eldonis kiel lernolibron slovakan tradukon de la «Fundamento» d-ro Albert Škarvan helpata de rusa E-isto Evstifejev. La libro aperis en Turčiansky Sv. Martin en 1907. (Dua eldono 1918 en Chicago.) Aperis en tiamaj slovakaj gazetoj kelkaj artikoletoj, sed pli ofte nefavoraj.

Germanoj kaj hungaroj loĝantaj en la landoj nun ĉeĥoslovakujaj partoprenis tiam la movadon pere de sialingvaj grupoj kaj asocioj, tial oni raportas pri ilia agado sub aliaj titoloj. En nuna ĉefurbo de Slovakujo Bratislava (Pozsony, Pressburg) estis fondita loka E-ista grupo de István Nagy-Molnár kaj Emil Wanitsek. La grupo funkcias ĝis nun kaj estas daŭre gvidata de la dua de la fondintoj. El sukcesoj de la germanoj estas menciinda starigo de la E-monumento (la unua en la mondo) en bohemia banloko Františkovy Lázně (Franzensbad). Propagandis ĝian konstruon kaj kolektis monon por ĝi UEA-del. kaj prez. de la loka grupo Jakob Hechtl, bavara fervojoficisto. La monumento estis solene inaŭgurita dum la IV-a Aŭstruja E-kongreso pentekoston 1914.

Jam en antaŭmilita periodo oni propagandis en fakaj medioj. Kun sukceso estis inter ĉeĥoj prilaborataj jenaj tri fakoj:

Virinoj. Jam en 1904 estis fondita «Unua virina klubo E‑ista» en Praha. Ĝia gvidantino estis Matylda Krausová, edzino de Vojtěch Kraus. Ŝi aktive kunlaboris en multaj aliaj E-istaj entreprenoj. Gravan apogon ricevis la movado per persista agado de Julie Šupichová, instruistino, kiu veninte 1911 en Praha baldaŭ fondis novan «Rondeton de E-istinoj», kiu fariĝis tre potenca fokuso, en kiu kuniĝadis kaj el kiu eliradis iniciatoj por laboro inter virinoj.

Blinduloj. Baldaŭ post fondo de la Klubo en Praha kelkaj iaj membroj komencis kontakton kun blinda instruisto en la Blindula Instituto Klar, K. Em. Macan, muzika komponisto sufiĉe ŝatata. Li fariĝis konvinkita E-isto kaj lia kunlaborado kun E-istoj vidantaj havis rezultojn utilajn por la movado same kiom por blinduloj. Jam en 1904 li aranĝis helpata de Kühnl kaj V. Riegel kurson por flegatoj de la Instituto Klar. Depost tiu tempo restis la E-kursoj daŭra aranĝo en tiu instituto. Nombro de ĉ. blindaj E-istoj kreskis tiom rapide, ke en 1922 estis fondita «Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj E-istoj». (SOĈNE) Jam pli frue (1920) eldonadis societo «ĉeĥa blindula preso» kiel aldonon al sia reliefe presita gazeto monatan E-an gazeteton Aŭroro. SOĈNE eldonis en reliefe blindula skribo ampleksajn verkojn (lernolibrojn vortarojn ktp). El la vidantaj E-istoj kunlaboris kiel gvidanto prof. Stan. Stejskal helpata de f-ino Božena Vlčková, post lia morto 1929 Vuk Echtner.