Выбрать главу

Krom la nomitaj funkciuloj estas menciindaj: Prof. d-ro Lederer, eldoninto de la «Bela mondo», d-ro Bischitzky, nestoro de la ĉefurbaj germanaj E-istoj, ekzamenanto pri E ĉe la ŝtata germanlingva Ekzamena Komisiono por burĝaj kaj popolaj lernejoj en Praha. Tre vigla pioniro antaŭ milito estis inĝ. Julius Boschan, kiu multe laboris por starigo de la landa ligo antaŭmilita. Fervorega disvastiganto de E inter germanoj nordbohemiaj estis Julius Patzelt, fondinto de multaj grupoj. Kiel oficialan organon GEL prenis monatan gazeton Marto, kiu komencis aperi en 1912 en Graz (Aŭstrujo), ĉesis aperi dum milito kaj en 1920 estis renovigita de instruisto J. Taubmann en Bor (Haida). La gazeto estas plene en E, la kovrilo surhavas Bultenon de GEL, germanlingvan. Depost 1924 ĉiuj lokaj kluboj estas likviditaj kaj funkcias kiel grupoj de GEL-anoj. Ĉiu membro pagas per unusola kotizo (26,50 Kĉ) kotizojn grupan, distriktan, ligan kaj abonon de la Liga organo. En 1932 GEL havis 395 membrojn. De apr. 1934 Marto ĉesis aperadi kaj GEL eldonas sian Bultenon memstaran senpage por la membroj.

Ambaŭ naciaj societoj estas daŭre en amikaj rilatoj. ĈAE turnas sin krom al ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ al hungaroj, poloj, rutenoj, GEL al germanoj. Tiu divido de la agadsfero praktikata de komenco estis proklamita per komuna rezolucio en 1926 dum la 3-a nacia kongreso en Bratislava.

Ambaŭ naciaj societoj ĉiam rigardis grava, ke nombro de UEA‑anoj en la lando estu kiom eble plej granda. Kiam en 1923 Otto Sklenčka, banka librotenisto en Hradec Králové, akceptis funkcion de ĉefdelegito, komenciĝis grava kresko de nombro de UEA-anoj. La plej granda ĝi estis en 1928: 1361. En 1932: 1194. En tiu ĉi jaro neniu lando superis Ĉ. koncerne la nombron. Eĉ Germanujo, kiu ĝin superis en 1928 je 42 anoj, havis en 1932 sole 1185. Vicĉefdel. estas Joh. Klinger en Podmokly (Bodenbach), helpanto Herold Kesík en Bratislava. Kunlaboro inter Teritoria oficejo kaj ia ambaŭ naciaj societoj estis daŭre bonega, Sklenčka estis preskaŭ seninterrompe komitatano de ĈAE, depost 1930 li estas eĉ ĝia kasisto. Same Klinger en GEL. Por esti en kontakto kun delegitoj komencis Sklenčka eldoni laŭbezone aperantan gazeton Teritoria tribuno, kiu estas kolekto de administraj kaj aliaj dokumentoj rilatantaj funkciadon de UEA. Unua n-ro aperis 1. XI. 1925, la dekunua 30. Xl. 1932.

Ĉiuj tri institucioj (ĈAE, GEL, Teritoria UEA-oficejo) laboris daŭre en harmonia interkonsento. Ĉiuj iom gravaj entreprenoj estis faritaj almenaŭ dum reciproka scio. Al iliaj iniciatoj kaj laborpovo oni ŝuldas preskaŭ ĉiujn iom gravajn rezultojn akiritajn por la movado en Ĉ. Tamen estas menciindaj ankaŭ diversaj entreprenoj de unuopuloj, kiuj laboris apud tiuj ĉi tri organizaĵoj:

Ĉeĥoslovaka E Instituto en Praha fondita laŭ iniciato de Pitlik 27. jun. 1923 kaj konstituiĝinta 11. nov. 1923 prilaboras precipe la instruan (kursoj) kaj prelegan flankojn de la propagando. Ĝi posedas «Privatan lernejon por E» laŭ permeso de lerneja ministerio (n-ro 131.488, 7. XII. 1923) kaj rajtas aranĝi ekzamenojn kaj doni atestojn pri scio de E. La lernejo estas dua tiaspeca en Ĉ. La unuan fondis en 1922 prof. Süsser en Žatec (Saaz). La instituto eldonis (en 1926) 4-an eldonon de ĉeĥa ŝlosilo.

Julie Šupichová, faka instruistino en Praha, verkis plurajn lernolibrojn kaj sukcesis eldonigi ilin ĉe diversaj eldonistoj. Ŝi daŭre sendas artikolojn pri E al diversaj gazetoj kaj sukcese klopodas per E-rubrikoj precipe en porinfanaj gazetoj.

Moraviaj E-Pioniroj en Olomouc estas unuiĝo de tri viroj: Jar. Mastný, fabrikisto, Ant. Kudela, juĝa oficisto, Albín Neužil, lernejestro, kiuj fondis specon de privata eldona entrepreno jam antaŭ milito. Sed nur en Ĉ. ili eldonis vicon de libroj tre prudente elektitaj: Mahen: Koboldo Ondra; Čapek: RUR; Řebíček: Int. konvencioj fervojaj; Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis; Welzclass="underline" Tridek jarojn en la ora nordo; Herman: Fokso-Nukso; Vladyka: Mi en li; Kamaryt: Filozofia vortaro.

Inĝ. Leopold Berger en Potštejn eldonas depost 1919 Adresaron de E-istoj uzante por sia eldonejo indikon Bohema E-Servo. En 1932 aperis 10-a eldono de tiu BES-a Adresaro. Krom tio li eldonas diversajn gazetojn kaj librojn. Kunlaborinte kelkajn jarojn en ĈAE li en 1929–30 akre atakis kontraŭ ĝiaj gvidantoj precipe kontraŭ Hromada kulpigante la Asocion pri germanemo.

Pitlik eldonadis en 1928 dum pluraj monatoj Ĉeĥoslovakan E-Preson sendatan i.a. ankaŭ al redakcioj por represo de informoj pri E.

Robert Bloch depost 1931 vendas diversajn E-aĵojn, donas informojn turismajn kaj afable prizorgas diversajn aferojn de E‑istoj sub kvazaŭ komerca firmo Neŭtrala E-centro en Praha. Pro tiu ĉi erariga titolo riproĉas lin oficialaj organizoj.

En Prostějov komenciĝis en aŭg. 1930 aperadi ciklostilita prop. gazeto Ligilo. Depost tria jarkolekto aperas presite, tre regule, sub redakto de Fr. Heikenwalder.

Komercaj eldonejoj starantaj ekster la organizo eldonis krom la lernolibroj de Šupichová ankoraŭ E-lernejon de Bouška, lernolibrojn de Žd~árský, Eiselt, vortarojn de Čánský-Riedl, Hromada-Petr, Filip, Kilian gvidlibron «Moravia karsto» de Barvíř, k.a. — Josef Bednář, posedanto de privata komerca lernejo en Brno, eldonis 1925 sian lernolibron kaj en 1926 krestomatieton «Barono mensogbabilulo». — Hromada eldonis ĉe Progreso lernolibron de Šilha (1926).

Ĝenerala propagando, precipe la individua varbado, estas plejparte farata de la lokaj kluboj, da kiuj ekzistas ĉirkaŭ 70. Estas citindaj krom la menciitaj: Košice (Kassa), kiu fidele partoprenas en la centra organizo, Bratislava kun sia biblioteko de 400 vol., Plzeň eldonadis dum ses jaroj La Progreson, Rondeto de E-istinoj eldonis ĉeĥan broŝuron de Šupichová «Konsilanto al la ĉ. E‑isto», Ústí n. Orl. aperigis ĉ. broŝuron pri la Komerca konferenco en Venezia. Estas kompreneble, ke la E‑ista klubo en Praha liveras al ĈAE grandan nombron de membroj kaj apogas la centron diversmaniere. Ĝia biblioteko havas 1350 volumojn. La centroj helpas al ĝenerala propagando precipe liverante la necesajn ilojn. Estis eldonita flugfolio ĉeĥlingva «E-lingva ligilo» aperinta en 1932 en 7-a eldono, en suma nombro da 50.000 ekzempleroj uzitaj dum 12 jaroj, slovaklingva flugfolio, germanlingva varba broŝuro (GEL) ktp. ĈAE eldonis ĉ. tradukojn de broŝuroj «Ligo de nacioj kaj E», «E kaj ĝiaj kritikantoj» de Collinson. En 1926 ĉirkaŭ unu mil personoj lernis E-n en 50 kursoj ĉeĥoslovakaj en 37 lokoj. Prop. kunvenojn por pli vastaj teritorioj organizas Regiona Ligo E-ista en Č. Těšín fond. en 1931 por Ostrava-regiono, (prez. L Krysta, sekr. J. Hladký) kaj amika Rondaro E-ista en Teplice-Sanov (Teplitz-Schönau), fond. en 1933 por Norda Bohemujo (prez. M. Murath, sekr. L. Krisl).

Por publika manifesto estis uzitaj naciaj kongresoj okazintaj en Brno (1922), Liberec (1924), Bratislava (1926), Teplice (1928), Olomouc 1932. Dum la lasta estis plantita memorarbo apud memorŝtono. La plej granda tiaspeca manifesto estis la 13-a UK en Praha (1921) kun 2663 vizitintoj el 42 landoj.