Gazetaro propaganda estas organizata depost 1921 kaj gvidata preskaŭ sen interrompo de O. Ginz. Oni redaktas taŭgajn artikoletojn pri okazintaĵoj de la movado kaj aro de kunlaborantoj dissendas ilin al diversaj redakcioj. La centro liveras materialon al la ĉefurbaj redakcioj ĉiusemajne, krome regule ankaŭ al redakcioj, kiujn ne prizorgas la kunlaborantoj. En centro oni kalkulas ĉiujn aperintajn artikolojn, kiuj iel aludas E-n aŭ int. lingvon ĝenerale. La rezulto varias en diversaj jaroj. Tamen oni povas nomi kiel fidindan mezon po mil artikoloj en gazetoj ĉeĥoslovakaj kaj duonmilo en germanaj en unu jaro.
Propagando laŭ fakoj kaj profesioj krom la tri medioj tuŝitaj en historio antaŭmilita povas montri registrindajn rezultojn en sekvantaj medioj: Turismo. Temis precipe pri uzo de E por varba literaturo. Aperis gvidfolioj pri Bratislava, Brno, Dobšina, Hořice v Podkr., Hradec Králové, Jaroměř, Karlsbad, Lázně Bělohrad (2 eldonoj), Piešt~any, Olomouc, Praha (3 eldonoj), Tatry. Reklamaj prospektoj pri Ekspozicio en Brno 1928, Tutsokola kongreso 1932. Pli ampleksaj gvidlibroj aperis pri «Moravia karsto», «Schönhegst», «La bohemaj mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj». Ĉiuj tiuj publikaĵoj estis eldonitaj per mono de turistaj korporacioj duonoficialaj aŭ pro ŝtata subvencio aŭ pro ilia graveco. La fervoja ministerio eldonis en E du varbajn prospektojn por vizito al la Respubliko, serion de ilustritaj kartoj pri ĉ. kasteloj, luksan gvidlibron pri montaro Tatra (Vysoké Tatry), ĉeĥan-e-an broŝuron pri montaro Krkonoše (Riesengebirge), Ilustritan gvidlibron pri ĉ. fervojlinioj. En Lázně Běelohrad estis en 1931 unua Int. libertempejo organizita de UEA-ĉefdel. Sklenčka; en jul.-aŭg. partoprenis ĝin 39 p. el 8 landoj. Por 1933 ĝi estis organizata duan fojon de la loka grupo. — En 1932 ricevis ĈAE de la komerca ministerio subvencion da 5000 Kč por celo de turisma propagando por Ĉ. en fremdlando.
Radio. Kursoj estis disaŭdigataj el stacioj Brno (Bednář 1927) Praha (Eiselt, 1928), Bratislava (Wanitsek, 1930), Brno (Kilian, 1932). E‑lingvaj prelegoj de Pitlik pri turismaj kaj kulturaj allogaĵoj de Ĉ. estis disaŭdigataj el stacio de Praha jam en 1923, tuj post ĝia fondo; ili estis inter la unuaj E‑disaŭdigoj en la mondo. Ĉiuj ĉ. sendstacioj disaŭdigas neregule sed daŭre diverstemajn prelegojn en E. En 1932/3 plej ofte Brno (Kilian, Strejčková, Šamla) kaj Bratislava (Jukl). La poŝta ministerio informis per dekreto n-ro 66.850-XI-31 (26. okt. 1931), ke uzo de E por mallongonda sendado estas permesita. Komisionon pri Radio-aferoj ĉe ĈAE gvidas Ginz. Faka firmo «Radiokonstrukce» eldonis en 1927 lian «Radio-amatora vortaro kvinlingva».
Literaturo. Int. reputacion akiris Stan. Schulhof pro originalaj poemoj kaj Miloš Lukáš kaj R. Hromada pro versaj tradukoj. En 1921 aperis «Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo» de Arne Novák tradukita de inĝ. V. Kroužil, prof. de supera industria lernejo en Brno. Tradukoj el la ĉ. literaturo aperadis relative ofte en diversaj gazetoj sen ia organizo kaj estis preskaŭ nenie kolektitaj. En 1932 aperis ĉeĥoslovaka numero de Literatura Mondo, kromajn v. en sama ĉapitro, sub titolo Moraviaj E-Pioniroj.
Instruistoj. Tiu ĉi medio estis prilaborata plej sisteme, precipe de Kamaryt, Neužil, Šupichová. Ĉe «Centra societo de ĉ. profesoroj» unuiganta preskaŭ ĉiujn ĉ. profesorojn de duagradaj lernejoj estis en 1921 fondita E-a sekcio kun ĉirkaŭ 40 membroj. Prezidis ĝin direktoro de gimnazio en Brno Rudolf Fridrich, sekr. estis Kamaryt. Nuna prez. estas Vlado Jukl, prof. de Komerca akademio en Bratislava, sekr. J. Havránek, prof. de gimnazio en Uherský Brod. Post pedagogia konferenco ĝeneva en 1922 eldonigis ĈAE ĉ. tradukon de la manifesto al gravaj instruistaj kaj profesoraj gazetoj en suma nombro da 25.000 ekzempleroj. La konferenco Paco per lernejo en Praha 1927 elvokis ĝeneralan intereson pri E inter pedagogoj.
Lernejoj. Oficiala instruado kiel nedeviga fako estas aranĝita jene: En burĝaj lernejoj oni povas instrui post speciala permeso, kiun donas post propono de la direktoro por ĉiu individua kazo lerneja ministerio. En gimnazioj kaj realaj lernejoj estas permesite instrui E-n kiel nedevigan fakon per ministeria dekreto n-ro 5545 de 27. III. 1921. En «Provizora instruplano por komercaj akademioj» (ministeria dekreto n-ro 34.000 de 7. V. 1921) estas E inter pluraj nedevigaj fakoj, en la definitiva instruplano (n-ro 49.448 el 5. V. 1931) ĝi estis ellasita. En industriaj lernejoj estis donita permeso instrui E-n en maloftaj kazoj unuopaj, en aliaj unuopaj kazoj la permeso estis rifuzita. Ankaŭ al popolaj lernejoj estis en nemultaj kazoj donita permeso instrui E-n. Tiuj ĉi eblecoj instrui estas uzataj ĉiun jaron en 2–10 lernejoj. En oficiala gvidilo por instruistoj pri civitana eduko en popolaj kaj burĝaj lernejoj estas E kaj E-movado rekomenditaj kiel ekzemploj por montri aplikon de int. solidareco kaj kunlaboro (minist. dekr. 44.457 de 11. IV. 1923). Ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en Praha estas starigita lektorato de E depost 1922 (minist. dekr. 115.445 de 13. XII. 1922), lektoro estas d-ro Pitlik, ĉe la germana teknika altlernejo en Praha (min. dekr. 33.652 de 6 III 1929) estas lektoro d-ro Emil Michal. Ĉe 3 ĉeĥoslovakaj, 2 germanaj kaj 1 hungara Ekzamenaj komisionoj por popolaj kaj burĝaj lernejoj estas de ministerio nomitaj ekzamenaj komisaroj por E kiel nedeviga fako por burĝaj lernejoj. Du ĉeĥaj kaj du germanaj lernolibroj estis oficiale aprobitaj de lerneja ministerio por uzo en lernejoj. ĈAE ricevis en 1925 subvencion da 1000 Kĉ de la lerneja ministerio por popolklerigaj celoj.
Katolikoj. En 1923 estis fondita unua loka unuiĝo en Praha, en 1929 tutŝtata Ligo de Katolikaj E-istoj en Ĉ. kun celo propagandi inter katolikoj kaj subteni la movadon por reunuiĝo de eklezioj. En 1932 ĝi havis 190 anojn. Prez. estas helpepiskopo d-ro Ant. Eltschkner, ĉefa gvidanto Fr. Buhr. La Ligo laboras tre vigle kaj sukcese en sia medio, relative oftaj estas ekz. E-lingvaj predikoj en famaj preĝejoj. En 1928 ĝi iniciatis, ke Komitato de miljara jubileo de Sankta Venceslao eldonis en E belan broŝuron pri li (tradukitan de Bořivoj Benetka). Depost 1931 ĝi eldonas kvaronjaran presitan Informilon. STAN. KAMARYT.
Ĉekbanko E-ista fondita 1907 de H.F. Höveler en London. En- kaj elpagoj baziĝis sur E monunuo spesmilo (=2 oraj ŝilingoj). Transpago ple oportuna kaj malkara. 30 apr. 1914 ĝi havis 730 kontulojn en 320 urboj, 43 landoj. Post morto de la fondinto la banko likvidiĝis.
Ĉeklibroj internaciaj. Eldonis ilin 1908 la E-a konsulejo en Genève. Ĉiu libro enhavis 50 ĉekojn kaj kostis 50 Sp. La nomo de la banko, al kiu la ĉeko estis adresota, ne estis presita sur la ĉekoj, sed devis esti skribita mane, tiamaniere, ke ĉiu E‑isto povu uzi tiajn ĉekojn, skribante sur ili la nomon de sia banko. ŜIRJAEV.
Ĉekoj internaciaj. La int. helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de prof. Saussure, estis bone akceptita de la E-istaro, kiu volonte uzis ĝin. La Svisa Bankunio (Schweizerische Bankverein) en 1908 enkondukis int. ĉekojn, kies monvaloroj estis montritaj en spesmiloj, kaj kies teksto estis nur E-a. Samjare la banko Pictet en Genève eldonis similajn ĉekojn ankaŭ kun E-a teksto. ŜIRJAEV.
Ĉejka Teodor, ĉeĥo, instruisto en Bystřice p. H. Nask. en 1878 en B. E-isto de 1900. Verkis kaj eld. la unuajn ĉeĥajn lernolibrojn: la unua aperis en 1900. Samtempe li fondis monatan gazeton redaktitan pure en E: Revuo int. Verkis E-Ĉ vortaron, 1908, 170 p. L.K.
Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. Sepulveda Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepulveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en «El Diario Ilustrado», «El Mercurio», «El Porvenir», «El Chileno» k.a. 17 jul. 1903 li fondis la «Societon E-istan de Ĉilo» kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaiso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E‑ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepulveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon «E-ista Junularo de Ĉilo». En sept. Sepulveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPULVEDA CUADRA.