Decourt (dökur) Lucien, franco, prof. Nask. 3 majo 1868 en Macon, mortis 31 dec. 1923 apud Paris. E-istigita de Bourlet kiam li estis prof. en la militista kolegio en La Fleche, li havis la ideon krei Federaciojn kaj organizis ilin. La unuaj estis fonditaj en 1907–08. Dek ekzistis en 1910.
Degen Artur, germano, popollerneja instruisto. Nask 6 jun. 1879 en Leipzig. Ekzamena komisaro de la E Instituto por G. Vigla propagandisto en meza G per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Fondis en 1910 la Leipzigan E Instruistaron. Estis prez. de E Asocio de G Instruistoj. Fondis TAGE en Wien, 1924. Verkis: Kleines Lehrbuch, lernolibro, 1915 ; (kune kun Kotz) Vortareto E-G kaj G-E, E Lernolibro por popollernejoj, 1930–32; Du Fabeloj de Grimm, 1929; La Sorĉistina Kanto, melodramo de Wildenbruch-Schillings, 1932.
Degenkamp (deĥenkamp) Gijsbertus Johannes, nederlandano, pentristo. Nask. 24 febr. 1895 en Utrecht. E-isto de 1915. Kunlaboris al Holanda Pioniro, Nederland-E, Holanda E-isto. Red. kun F. Faulhaber la lingvo-aldonon de Laborista E-isto; kaj Utreĥtan E-iston. Aŭtoro de Konsilanto pri E-gramatiko. Kursgvidanto kaj prez. de loka grupo.
Degon Paul, franco, d-ro, adv, en Neully-sur Seine. L.K., UEA-del. Kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.
Deguĉi Onisabro, japano, ĉefo de Oomoto-ismo, prez. de Universala Homama Asocio. Nask. 12 jul. 1871 en vilaĝo Asao, Kyoto-hu. Eklernis E-n en 1923, kaj samtempe enkondukis ĝin en O-ismon, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de O. 1924 fondis E Propagandan Asocion en Kameoka. Verkis : Poemetaroj (por facila memorigo de E-aj vortoj); 1924.
Dejean (döĵan) Pierre, franco, scienculo. Nask. 11 jun. 1877 en Lussaeles-Chateaux (apud Poitiers). Inĝeniero, li laboris ĉe la firmo Schneider (le Creusot) ĝis 1914. Post la milito li eniris en la Universitaton. Prof. ĉe la Scienca Fakultato en Grenoble, ktp. Sekr., poste prez. de grupoj kaj prez. de la Burgonia federacio ĝis 1912. Kreis en 1913 la sekcion de fizikistoj kaj ĥemiistoj de ISAE. En 1932 komitatano de ISAE. Fervora propagandisto. Sciencaj artikoloj en Scienca Revuo.
Deklaracio. Romano verkita de T. Ariŝima, el la japana trad.. T. Toogu, 1924, 125 p. «Romano sub formo de leteroj interŝanĝitaj de du junuloj, kiuj fine malkaŝiĝas kiel amkonkurantoj. Adeptoj de psikoanalizo trovos argumentojn en la senkaŝa konfeso de junulo pri knabecaj amdeziroj.» (G S., „E“ 1924, p. 188)
Deklaracio de Boulogne. En la unua kunsido de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 7 aŭg. 1905, Z legis sian deklaracion, kies teksto iom ŝanĝita de la komitato, estis prezentita al la kongresanoj de Boirac en la kvara kunsido en ĝia definitiva formo kaj akceptita de la kongreso. La D. fariĝis kvazaŭ lingva E-ista «Kredo». Jen estas ĝia tuta teksto:
Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:
l. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn», donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingata nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.
3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas «nenies propraĵo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.
4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu folon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto». Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verko de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.
Deklaracio pri homaranismo. De Z. 1913, 14 p. «Li ne nasku al matura E malpli aĝan fraton, kiu deprenas de la amata unuanaskito la patrajn karesojn.» ktp. (N.K., L. 1. 1913, p: 469.)
Delegacio. En 1900 francoj L. Couturat kaj L. Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en int. kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Paris iniciatis Delegacion por alpreno de la lingvo int. La delegitoj 17 jan. 1907 fondis ĝin kaj ellaboris programon kun la celo — peti Int. Ligon de Akademioj (fonditan 1900) elekti Lingvon Int., aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto. Ĝis okt. 1907 Couturat kolektis sub la deklaracio pri dezirindeco de lingvo int. subskribojn de 307 societoj kaj 1251 scienculoj. Multajn subskribojn havigis e-istoj N. Evstifejev, rusa e-isto, monsubtenis Couturat per pluraj milfrankoj. Per tiu mono estis eĉ dungita sekretario, angla e-isto. Couturat diplomate asertis, ke E havas ĉiujn ŝancojn triumfi, kaj nur pro taktiko li ne malkovras sian laboron por E. En 1906 la Delegacio petis Int. Ligon de la Akademioj fari la elekton. 29 majo 1907 la lasta rifuzis, decidinte (12 kontraŭ 8 kaj 1 detena) ne pridiskuti demandon pri lingvo int. 25 jun 1907 Couturat aranĝis etekton de 12-ana Komisiono de la Delegacio (la kandidatoj ricevis pli ol 242 voĉojn el 253 balotantoj kaj el 331 delegitoj). La e-istoj elektis dum la UK en Cambridge specialan komisionon por trakti kun la Delegacio. La Delegacia Komisiono kunvenis 18 foje en Paris 15–24 okt. 1907 por ekzameni la proponitajn sistemojn de lingvo int. Laŭ peto de Z mem E estis defendata de L. de Beaufront, la 2-a patro de E. Ne povantaj veni Parizon kelkaj anoj sin anstataŭis per aliaj personoj. 29 okt. 1907 dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj W. Ostwald, L Couturat, L. Leau, Baudouin de Courtenay, O. Jespersen, Dimnet, P. Hugon. G. Moch, Rodet ĉiesvoĉe akceptis principe E-n, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto «Ido», provante interkonsenti kun la E-ista L.K. Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektataj: W. Ostwald, prez., Baudoŭin de Courtenay, O. Jespersen anoj; L. Couturat, L. Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis L. de Beaufront «pro lia speciala kompetenteco». 2 nov.1907 la Konstanta Komitato informis oficiale pri ĉio Z kaj E-istan L.K. kaj petis respondi antaŭ 6 dec. La decido prokrastiĝis, ĉar L. K -anoj respondis malrapide. 14 dec. W. Ostwald deklaris, ke la Konstanta Komitato de nun agos libere kaj rezervas al si la rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila. 7 jan. 1908 prez. de E-ista L.K., E. Boirac publikigis la respondon: el 61 L.K.-anoj nur 8 plene aprobis la Delegaci-reformojn en E. 18 jan. li deklaris al la Konstanta Komitato, ke konsente kun Z kaj plimulto de la L. K-anoj al E-istoj ne eblas fleksiĝi sub postuloj de la Delegacio. Samdate Z alvokis per «Cirkulera letero al ĉiuj E-istoj» resti fidelaj al E, ĉar nur per severa unueco estas akirebla konfido de la mondo. La tasko de 1a Delegacio estis nur elekti, sed ne reformi. 29 marto 1908 Z rifuzis la nomon E (reformita) por la nova lingvo. Oni ĝin poste nomis definitive «Ido». Ĝis majo 1908 L. de Beaufront energie kontraŭbatalis reformojn en E. Nur tiam li demetis la maskon kaj deklaris, ke aŭtoro de Ido estas li. Ĉ.. 20% de gvidaj E-istoj komence transiris al Ido. Poste la % de idistoj-eks-E-istoj malkreskis ĝis 3–5%. El 307 societoj ĝis 1910 nur 14 aprobis Idon. La rompo inter la Delegacio kaj e-istaro estas klarigebla per tio, ke ambaŭ flankoj esperis venki apartiĝinte de la alipartianoj. T. INDRA. Noto de M.C. Butler. La «Delegitaro» estis unu-homa afero, sen kunvenoj aŭ difinita regularo. La unu klara regulo, ke aŭtoroj de lingvoprojekto ne rajtas partopreni, estis rompita. El la 12 membroj de la komitato nur du estis lingvistoj, kaj nur 4 partoprenis; oni aldonis nomojn de anstataŭantoj aŭ novaj membroj sen rajtigo. La fina rezolucio estis voĉdonita de nur tri el la 12 plus 4 anstataŭantaj kaj la sekretarioj. Oni sendis al la L.K. 25 kopiojn de la projekto, por disdoni ilin mter 100 membroj de la L.K. (loĝantaj ankaŭ ekster Eŭropo) kaj postulis respondon post unu monato.