Vole nevole, pro la cirkonstancoj, la CO alcentrigis multajn disigitajn agadojn kaj fariĝis la centra reprezenta organismo de la tuta movado.
Post la morto de Javal, Sebert restis sola por finance subteni la oficejon; ĉar la unuaj sumoj de la komenca kapitalo estis elspezitaj, Sebert devis pagi ĉiujare sufiĉe gravajn sumojn kaj dum la tuta ekzisto de la CO, li tiamaniere elspezis pli ol ducentmil frankojn. Vidante, ke li ne povos daŭrigi eterne, kaj dezirante certigi la estontan vivon de la Oficejo, Sebert provis starigi, en la E-istaro, sufiĉan organizon por doni regulan buĝeton al la Oficejo. Sed nek la decidoj de la Kongreso de Krakow (1912), nek eĉ la kontrakto de Helsinki (1922) sukcesis alporti monon en la kason de la CO.
Pro tio, post la milito, dum kiu la CO restis malfermata kaj zorgata de helpsekretariino, Sebert ne povis plu daŭrigi sian valoran malavaran helpadon, kaj iom post iom la CO ĉesis ekzisti. La ĝenerala sekr. Chavet, post la milito, ne povis dediĉi kiel antaŭe sian tutan tempon at la Oficejo. Dum kelkaj jaroj, la pordoj de la Oficejo restis malfermataj, dank’ al la sindonemo de kelkal parizaj samideanoj, sed oni povas konsideri, ke, depost la kontrakto de Helsinki (1922), la oficiala vivo de la CO estas ĉesinta. Fine, Sebert donacis la bibliotekon kaj arkivojn de la Oficejo al la Komerca Ĉambro de Paris. Pri la Lingva Komitato zorgis la prezidanto kaj sekretario; kaj UEA prenis sur sin la organizon de la UK-j.
Kvankam la CO estis nejuste kritikata, ne de la izolaj E-istoj, kiuj senpartie konstatis ĝiajn valorajn servojn, sed de kelkaj organizaĵoj, kiuj senmotive timis ian superregadon, kiu neniam okazis, tiu organismo faris de 1905 al 1914 plej gravajn servojn al la movado, kaj estas dezirinde, ke ĝia modela organizo estu imitata estonte.
(v Biblioteko, Cense, Chavet, Javal, Sebert.) Laŭ G. CHAVET.
Esperantista Junularo. De jan. 1920 — jun. 1924 A. Robin eldonis ĝin (ĝis julio 1920 aŭtogr.) en Baugé 2–8 p., 33×25, 24×16, 29×22, 27×19. En okt. 1924 prenis sur sin la eld. A. Neupert en Leipzig 12–16 p. 23×15. De jan. 1927-dec. 1929 (fino) la titolo estis E-Junularo 16 p. (kelkfoje kun IV) 23×15.
Esperantista Literatura Asocio. (ELA). Fondita dum la 7-a UK je la nomo Int. Unuiĝo de E-istaj Verkistoj kaj ricevinta la nunan nomon en 1912. ELA celas kunigi la E-istajn verkistojn, ekzameni iliajn manuskriptojn antaŭ la presigo. Prez. de ELA estas s-ino M. Hankel, poste f-ino J. Zschepank. En la postmilitaj jaroj ELA vigle agadis, aperis multaj raportoj en „E“ informantaj pri la presotaj kaj presitaj literaturaĵoj, ĝi reviziis manuskriptojn ktp. Nuntempe ELA donas malmultajn signojn de la funkciado.
Esperantista Voĉo l. E-a eldonejo en Jaslo, Polujo (Galicio), kiu apartenas al S. Grenkamp-Kornfeld. La eldonejo eldonis ĉefe originalojn aŭ tradukojn de Grenkamp-Kornfeld. Entute ok verkojn en la vendovaloro de 22.50 fr. sv. -2. Sola monata revuo en E, elirinta en Polujo dum 1919–21 sub red. de S. Grenkamp-Kornfeld.
Esperanto. Pri la deveno de la nomo de E Z skribas jene: «La unua broŝuro pri la lingvo E aperis en…1887, … sub la titolo: »D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro.« La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj »Esperanto« estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo … sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu portas la nomon »Lingvo Esperanto« aŭ simple »Esperanto«. (1893, v. OV, p: 161.)
Esperanto. Ĉefa gazeto de la E-movado, oficiala organo (monata) de UEA. — Fondis la gazeton la franca E-isto Paul Berthelot en jun. 1905. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al H. Hodler, kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis 1920. Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48×34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la «littuka» periodo; paĝonombro: 4–6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32×23. Ĝis 1914 la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco. La enhavo estis lerta miksaĵo de tagaj kaj E-istaj okazintaĵoj. Jam en la unuaj numeroj montriĝas la talento de Hodler, turni la atenton al praktikaj aferoj. Li tendence atentis sociajn problemojn kaj ĉiam revenis je la ĉefa ideo: harmonia kunlaboro de ĉiuj popoloj pere de E. En 1908 fondiĝis UEA, konkreta solvo de tiu ĉi ideo. La evoluon tranĉis la milito. Post kelkmonata interrompo tamen reaperis la revuo en 1915. En artikoloj ankoraŭ nun legindaj la redaktoro montris la kaŭzojn de la tutmouda katastrofo, laŭgrade evoluigante la ĉefajn ideojn pri la intergenta malordo. Hodler mortis en apr. 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis E. Privat, kiu fidele sekvis la tradicion de la revuo kaj klopodis igi ĝin tribuno de plej noblaj ideoj Periodaĵo, kiu servas por movado kun nepolitika karaktero, por movado lingva, internacia, kaj kies legantaro grupiĝas ei ĉiuj klasoj sociaj, havas certan malfacilecon. Aŭ ĝi fariĝos senkolora, oficiala komumkilo plej teda, aŭ ĝi estos amuziga kafotabla legaĵo kun rakontetoj infanecaj. Multaj temoj estas neeblaj por ĝi, aliaj postulas atenton, dekstre kaj maldekstre, dume restas ankoraŭ la plia malhelpo, ke la legantaro ne estas unuforma. Nombro de la presitaj ekzempleroj: en 1913 66.000, en 1920 35.000, en 1925 96.000, en 1930 75.000, en 1932 72.000. Paĝonombro en 1913 382, en 1920 244, en 1925 234, en 1930 210 en 1932 200. La teknikan aranĝon kaj parte la redaktan laboron prizorgas la direktoro de UEA, H. Jakob, la recenzadon de l’ libroj plenumas de 1920 G. Stroele. Al la revuo ĉiam kunlaboris aro da bonaj verkistoj.
(Noto. Kompilita laŭ UEA-Jarlibro 1933, p: 53–56, 104.)
Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fond. en 1932; formato 30×20 cm. Red. H. Bonnevie.
Esperanto-Domo, domo kun bieno en la holanda urbo Arnhem; apartenas al la Int. Cseh-Instituto. (v. Cseh-metodo.)
Esperanto kaj Volapük. Traktaĵo de Z aperinta en La E-isto, 1889/90, kaj represita en la OV, p: 258–275.
Esperantologio. Tiel oni nomas, laŭ Wüster, la specialan E-an lingvistikon, okupiĝantan pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko, transskribo de int. fakvortoj kaj de propraj nomoj. E-logiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de Neceso kaj Sufiĉo (v.) kiuj postulas ekvilibradon inter koncizo kaj klaro de l’ vorto. Rilate al vortradikoj la E starigas
l. la principon de internacieco,
2. la principon de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj,
3. la principon de vortara ekonomio
4. la principon de la bonsoneco.
Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton internacionala dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas internacia. En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.
Krome la nepran validiĝon de E-logiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.
Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de l’ absoluta akordigebleco de l’ principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekz Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.