F
Fabeloj de Andersen. Trad Z. Unua parto 1923, 152 p, dua parto 1926, 154 p., tria parto 1932, 153 p. «A. apartenas al la plej klarvidaj, plej klarmensaj verkistoj de l’ homaro. La traduko: krom la ĝuo de tiu diafana stilo, kiu tiel senpere interpretas al ni ia belaĵojn de la originalo, ni povas en ĝi ankaŭ ĝoji pri formoj, kiuj estas kvazaŭ decidoj pri diskutataj aferoj.» (Totsche, L. M, 1932, p:159.)
Fabiola. Romano pri la katakomboj, de kardinalo Wiseman, el la angla trad. Ramo 1911; dua eld. revizita de Em. Robert, 437 p. kaj 24 bildoj. Interesa rakonto, priskribo de la moroj de la romanoj kaj la unuaj kristanoj. Bonega traduko. Flua kaj plaĉa stilo.
Fabrikmarkoj, v. Varnomoj.
Facchi (fakki) Gaetano, italo; administranto, sekr. de Faŝista Instituto de Kulturo de Brescia. Nask. 2. dec. 1888 en Brescia. E-isto de 1920. En 1922 fondis grupon en Brescia, gvidis multajn kursojn ĉe diversaj asocioj, ankaŭ por instruistoj. En 1925 instigis la Komercan Ĉambron de sia urbo dissendi E lingvan cirkuleron pri la itala komerco kaj industrio al ĉiuj delegitoj de UEA; la cirkuleron oni tradukis en naciajn lingvojn kaj aperigis en multaj ĵurnaloj kaj dokumentaroj de komercaj ĉambroj. Depost 1926 delegito de itala E movado por eksterlando: (Informservo) De 1931 estrarano de IEF; prof. de E ktp. Lingvistaj, literaturaj, historiaj artikoloj en E gazetoj. Trad. la komedion «Naskiĝo» de Niccodemi, prezentita en Udine dum lanacia E kongreso, 1929 Verkis prelegon S-ta Francisko kaj Budho, 1930. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Facila Legolibro. 1923 64p. Simple verkitaj resumoj pri naŭ originalaj E romanoj; artikolo de W. Bohnson pri la literaturo de E.
Fadenhecht Josif, bulgaro, d-ro, univ. prof. de juro, eksministro de la juĝaferoj. Prezidis publikan kunvenon dum verda prop. E-semajno en Sofia en 1924
Fairbairn (ferbern) Artbur Reees, anglo, arkitekto. Nask. 6 majo 1884 en Sunderland. Laika predikanto metodista. Arĥeologo. De 1920 prop. sekr. por E movado en nordorienta Anglujo. Fotografas kaj paroladas kun lumbildoj pri UK-j.
Fairman (fermn) Charles Arthur anglo, diskonta makleristo. Nask. 21 nov. 1866 en London. Iama kasisto de BEA. Membro de UEA de la komenco.
Farges (farĵ) Alice-Leontine, francino. Nask. 22 jan. 1869 en Couloutre (apud Nevers) Fondis esi Lyon (1910) la «E-istan Hejmon», malfermitan al ĉiu E-istoj. Direktas E-Oficejon de 1908. Eldonis E-ajn glumarkojn, juvelojn E-ajn, ktp. Propagandis ĉe komercistoj. Enirigis uzadon de E kaj organizis prop. budon ĉe Foiro de Lyon.
Farkas (farkaŝ) Ferenc, hungaro, elektromuntisto. Nask. 1903 en Nagyvarad (nun Oradea Mare en Rumanujo). E-isto de 1923. Estis tre fervora laboranto, plurfoje centra sekr., vicprez. de HESL en la postmilitaj jaroj. Multaj kursoj, paroladoj.
Fast Paul, germano, instruisto en komerea lernejo. Nask. 21 sept.1853, mortis 28 okt. 1928. Kunfondinto de E grupo Königsberg (1907). Verkis E gramatikon.
Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de Dalsace, el la franca trad. E.F. Cense. 1910, 318 p.
Faulhaber Frits, nederlandano, dompentristo. Nask. 8 aŭg. 1893 en Amsterdam. E-isto de 1912. Propagandis en la armeo 1917–18. Estrarano de FLEN 1920–23 kaj 1927–34 Red. ties organon Arbeider E-ist en 1929, kunred. de ĝia lingva aldono 1931–34. Prez. de la Laborista E Ekzamena Komitato. Radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj, aŭtoro de «Konsilanta Gramatiko».
Faŭsto I. Drama poemo de Goethe, el la germana trad. Barthetmess. 1923, 153 p. «F., imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko — rima kun malpli regulaj ritmoj — estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo.» (G.S., „E“, 1923, p: ISZ.)
Fauvart-Bastoul (fovar-bastul) Leon, franco, skadronestro en kavalerio. Nask. 27 julio 1845 en Angers, mortis 1922. E-iĝis en 1900. Ano de la fama Dijona grupo, helpis al Boirac por lia Plena Vortaro, 1909. Publikigis gravan verkon: ŝlosilvortoj, 1909, franclingvan studon pri 200 oftaj vortoj. Kun sia edzino kaj sia filo verkis: Triope. Verkis ankaŭ: Pri la gramatika specifikeco de la fundamentaj radikoj, 1914. LK en 1911.
Fauvart-Bastoul Marcelle, edzino de la antaŭa. Nask. 14 nov. 1859 en Autry-le-Chatel (apud Orleans). Prez. de la Diĵona grupo, gvidis multajn kursojn speciale por blinduloj. Helpis al Boirac por lia Plena Vortaro. Verkis: E sen profesoro, 1912 — Luksa dometo, 1918 — Kunverkis Triope.
Fauvart-Bastoul Louis, franco, filo de ambaŭ antaŭaj, d-ro de leĝoscienco. Nask. 19 sept. 1877 en Blois, 5 sept. 1914 mortpafita ĉe la Marna batalo. Li skribis en juraj revuoj kaj ankaŭ okupis sin pri muziko. Verkis: D’une langue auxiliaire au point de vue du droit des gens, 1906. Kunverkis Triope.
Favrel Henri, franco, inĝeniero E.C.P. Nask. 16 jul. 1877 en Paris. Gen. sekr. de la Radio-Klubo E-ista de Francujo. (530 anoj ĝis 1932), red. de Radio-E, trimonata organo de la Klubo. Prez. de la Radio-Komisiono dum la UK en 1932. Estis adm. de E Centra Librejo, ktp. Multaj artikoloj kaj raportoj; paroladoj, ankaŭ per radio. Gvidis korespondajn kursojn.
Fazel John H., usonano, laŭvice multaj profesioj, dum longa tempo pastro, presbiteria evangelisto kaj farmisto. E-isto de 1908. Kiel armea pastro en 1917 instruis E-n al ofic. istoj kaj al simplaj soldatoj. Direktoro de la ES YPD (kun ĉ. 1000 anoj) kiu apartenas al EANA. Artikoloj ĉefe en skoltaj gazetoj.
Fels Isidoro, d-ro kaj lia edzino Regina, hebreoj el Lwów. Li — kuracisto, nask. en 1870, ŝi — en 1877. en Lwów laŭvice prezidadis multajn jarojn la EG. La infanoj parolis E-n antaŭ ol sian gepatran lingvon.
Feminismo. Ekde la komenco virinoj ludis gravan rolon en la historio de E. Klara Zilbernik, la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero. Krom kaj post ŝi multaj kapablaj virinoj laboris fervore por la disvastigo de E kaj ĝia interna ideo. Dume, la rolo de la virino en la mondo entute fariĝis pli kaj pli grava. Estiĝis la t.n. feminista movado, postulanta por virinoj la samajn rajtojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, kiujn jam havis la viroj. Formiĝis gravaj int. ligoj de virinoj, kiuj celis protekton kontraŭ ĉia perforta subigo de homoj aŭ popoloj kaj antaŭ ĉio malebligon de militoj. La fincelo de tiuj ligoj estas esence identa al E-ismo, kiu tamen, krom la neceso interpacigi la popolojn, ankaŭ malkovris taŭgan helpilon por atingi tiun celon. Tion ekkonante, kelkaj klarvidaj E-istoj, por forigi la lingvajn malfacilaĵojn, decidis arigi ĉirkaŭ si kiel eble plej multe da virinoj. Kun ilia helpo ili volis pruvi antaŭ la publiko, ke int. paco estas ebla nur sur bazo de int. interkompreniĝo, t.e. sur fundamento de neŭtrala mondhelplingvo, kia estas E. Tiel estiĝis Unuiĝo de E-istaj Virinoj. (UDEV.) Junaĝa kaj laŭ amplekso ankoraŭ malgranda tiu Unuiĝo jam faris respektindan sumon da laboro. Okaze de la 22-a UK, la unua post ĝia estiĝo aŭstria anino, dum demonstracio de la Londona Klubo en Hyde Park turnis sin al la virinoj inter granda amaso da ĉirkaŭstarantoj kun peto, ke ili lernu kaj poste disvastigu E-n por defendi pere de ĝi siajn virinajn kaj precipe siajn patrinajn rajtojn, kaj helpu al la fratinoj en tiuj landoj, kies leĝoj ankoraŭ rifuzas samrajtecon al la virinoj. Dum la 23-a UK en Kraków UDEV sendis gratulleteron al Ligo de Patrinoj kaj Edukistinoj pro ties propagando per flugfolioj E-lingvaj, kaj monon al Int. Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco. Plej gravaj estas la laboroj de la franca grupo, sekcio de UDEV. Forta estis la financa kaj morala helpo de Marcelle Tiard (mortinta en 1931). Ŝia ĉefa kunlaborantino M. Borel ofereme daŭrigas la komunan agadon, uzante sian influon en virinaj rondoj por sukcesigi E-n. (Ekz. mendis E-lingvajn glumarkojn por 1500 fr. eldonitajn de la Ligo de Virinoj antaŭ la Konferenco de Senarmigo.) La Ligo mem subtenis M. Borel en ŝiaj klopodoj oficialigi E-n ĉe la int. kongreso de la Ligo dum 1932, 20 diverslingvaj delegitoj jam subskribis la proponon kaj nur pro lertaj manovroj ktp. E ankoraŭ ne sukcesis, sed la propono estos ripetata je la unua taŭga okazo. UDEV tiam morale kaj finance subtenas la militrezistantojn. (Ligo Einstein) r. UDEV. AMALIA BERGER.