Выбрать главу

Ferdinand Hirt und Sohn Leipzig estas unu el la plej gravaj germanaj porlernejaj eldonejoj, fondiĝis en 1832. Ekde 1919 eldonas ankaŭ E-lernolibrojn kaj en 1921 laŭ instigo kaj sub direkcio de Bernhard Kötz fondis E-fakon, kiu dum la lasta jardeko fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj. Eldonis inter aliaj la historioverkojn de Privat, Originalan verkaron de Zamenhof, Enciklopedian Vortaron de Wŭster, kaj aliajn librojn, entute ĉirkaŭ 50 diversajn volumojn, kies vendoprezo dum la aperdato atingis 250,- svfr.

Ferez (ferez) Hubert, franco, instruisto. Nask. 15 marto 1896 en Voyenne (apud Laon). Unu el la plej varmaj propagandistoj en Francujo Starigis kaj prezidas de 10 jaroj la Orientfrancan Fed. Loĝante en Strasbourg, li faris sian tutan eblon por komprenigi al la germanlingvuloj la animon kaj kulturon de Francujo, kaj tiamaniere labori por la paco, per interpenetrado de tiuj ambaŭ civilizacioj. Kreis la plej gravan E‑an prop. gazeton, en granda formato: La Tribune E-iste, redaktita en franca lingvo (20.000 ekzempleroj). Laboris por ke en ĉiu nacio stariĝu simila organo nacilingva grandformata. Kreis la Asocion «Groupement E-iste de l’ Enseignement» kaj «Les Légions E-istes», kaj fondis la organizon de tiuj Asocioj sur nova fundamento: neniam okazas balotoj; estas nur direktantoj, kiuj administras, kaj anoj, kiuj subtenas ilian agadon; neniuj statutoj; neniuj diskutoj.

Fernandes (fernandiŝ) Julia, brazilanino. Mortis en 1927. E-isto de 1907. Fond. de Virina EK en 1912, kies animo ŝi estis ĝismorte.

Fervojo. Armand Berllande, franca fervojisto en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en „E“, 20 marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la E-istaj fervo istoj. Kaj dum la Uk en Barcelona 7 kaj 8 sept. okazis du fakkunvenoj de fervojistoj; kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis int. Asocio de E‑istaj Fervojistoj; Kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi E-n inter la fervojistoj; starigi specialan vortareton; instigi int. interŝanĝon de profesiaj ideoj; eldoni adresaron; faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo: faciligi la alveturon de E‑istaj fervojistoj al la E‑kongresoj. Por 1910 oni elektis prez. Berlande, vicprez. Wellons, Usono, kaj Schwartz, Aŭstrujo, sekr.-kas, Bontemps, Franc, helpsekr. Sandecki, Rusujo, kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj.

En dec. 1910 eliris la faka organo Fervoja E-isto, kiu aperadis ĝis militkomenco. Meze de 1911 la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la UK en Antwerpen 1911 oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de Bal. Nova prez. fariĝis Schwartz,vicprez. Engst, Germ., sekr. Petzold, Germ, en sekr Bontemps. Dum la UK en Krakow,1912 la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prez. Tarnow, Germ., vicprez. Szymanowski, Germ., sekr. Petzold, kas. Engst, redaktoroj Berlande kaj Chilot, Franc. La nombro de la membroj estis en 1912 214, en 1913 jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la UK en Bern, 1913, estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj E-istoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekz. en Nymburk (Bohemujo), Lyon, Boxtel (Holando), ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la Unuiĝo de Germanaj Fervoj-E-istoj, fondita 2 okt. 1910.

Post la milito IAEF estis restarigita en 1921 en Praha, dank’ al la klopodoj de S. Stojnic kaj I. Puhalo kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en Zagreb, Jugoslavujo. En kelkaj landoj estas fonditaj naciaj (memstaraj) E‑societoj de fervojistoj, la itala fondiĝis en 1922, la svisa en 1925, la „Nagola“ en Japanujo en 1928, la hispana en 1928 de E. del Barrio kaj en Finnlando. En 1925 reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en Kattowicze, Polujo, akceptis rezolucion, rekomendante al ĉiuj membroj lerni E-n. Samjare en Aŭstrujo A. E-Delegitaro starigis E-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala E-insigno (verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono) eĉ dum deĵoro. En 1927 la ministro de trafiko en Jugoslavujo per akto de 21 marto aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por int. trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata E: sed ĝis nun tiu ĉi reformo ne realiĝis. En int. vagonoj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj estas bildoj de Budapest kun kvinlingva klariga teksto, la kvina lingvo estas E.

La agado de E-istaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn, kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en E. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la aŭstria minsiterio por fervojoj en 1911 kaj en 1912, post la milito belaj eldonaĵoj de la ĉeĥoslovakaj kaj japanaj fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis E-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la sveda fervojista gazeto «Signalen».

IAEF en la lastaj jaroj montris neviglan agadon, eĉ la oficiala organo La Fervojisto ĉesis aperi.

— Kompilita laŭ la artikoloj de TARNOW kaj ŜIRJAEV.

Fethke fratoj: Stefan, Jan kaj Edmund, poloj loĝas en Bydgoszez kaj aktive partoprenas la movadon. Verkadas ofte kune. Eldonis en P lingvo «500 vortojn de l’ lingvo E». Organizis la vojaĝojn kaj prelegojn de la negra E-isto Kola Ajayi. La meza, Jan, estas konata verkisto, uzanta la ps. Jean Forge. (v).

FeZ, ps. de Felix Zamenhof. (v.)

Fi-Blan-Go: ps. de F. Blangarin. (v.)

Fiedler (fidler) Ilonka, hungarino, oficistino de keramikfabriko. Nask. en Pecs. Paroladoj kaj kursoj. Artikoloj precipe en Katolika Mondo, Espero Katolika kaj Kat. Vivo. Plej persista propagandisto en Pecs. (V.H. Heroldo, 1930. N-o 6.)

Filatelio, aŭ laŭsistema kolektado de la poŝtmarkoj. La poŝtmarko mem naskiĝis en 1837. En la pratempo de poŝta trafiko oni surskribis sur la kovertojn, ke la sendkosto estas pagita. La Pariza poŝtestro De Velayer presigis en 1653 vinjetojn kun la surskribo «Billets de Port Paye». Oni uzis tiujn de 1653 ĝis 1676. La sveda parlamentano Treffenberg proponis 3 marto 1823, ke la sendkostojn oni pagu per «afrankstamppaperoj». La planon efektivigis Rowland Hill en 1837 en Anglujo. Li estis la apostolo de penca afranksistemo, laŭ kiu ĉiu letero ne pli peza ol duonunca estu transportita de kiu ajn loko de Anglujo por unu penco. Kiam lia propono fariĝis leĝo en 1840, li eldonis poŝtmarkon. La unua efektiva poŝtmarko estis la fabrikaĵo de angla libroeldonisto Chalmers, kiu post longaj provoj kaj priparoloj enkondukis en la trafikon 6 majo 1840 la nigran unu pencan poŝtmarkon, kiu fariĝis la patro de la modernaj poŝtvaloraĵoj. La ekzemplon de Anglujo sekvis en 1842 la poŝto de kelkaj Usonaj urboj, en 1843 Zürich, en 1844 Brazilo, en 1845 Finnlando, Italujo kaj Basel. La perfektigon de la poŝta servo celis la fondo de Universala Poŝta Unio (en Bern), al kiu apartenas preskaŭ ĉiuj ŝtatoj. Laŭ la kontrakto ĉiu aliĝanta ŝtato ekspedas kaj enmanigas reciproke la poŝtajn sendaĵojn. La tarifo estas unueca, kaj por plifaciligi la manipuladon ankaŭ la koloro estas unueca (verda por presaĵo eksterlanda, ruĝa por poŝtkarto eksterlanda, blua por letero eksterlanda). Ĝis nun ekzistas ĉ. 75000 diversaj poŝtmarkoj, sed konsiderante la subspecojn, ilia nombro atingas 150000.