Выбрать главу

Je tiu epoko la parizaj anoj de la SPPE estis apenaŭ kvindek kaj ilia kunvokado montris, ke ili apartenas al ĉiuj klasoj de la socio. Post du preparaj kunvenoj la Pariza Grupo estis fondita kun la jena estraro: Moch, prez., Chavet, sekr.-kas., f-ino Roux, Laisant, Voisin, Tarbouriech, d’Eyssaufier, Tenneson kaj Jean Frehis, ano de la Komitato kun la fondo de la Grupo de Paris komenciĝis la varbado de multaj samideanoj, kiuj posedis aŭ oficialajn postenojn aŭ gravan socian influon, kaj la propagando fariĝis pli ampleksa, li solida kaj pli efika.

En la granda Tutmonda Ekspozicio, kiu okazis en Paris en 1900, la SFPE ne povis partopreni pro la nesufiĉeco de sia monpovoj kaj influoj. Sed la rusa ES «Espero» havis ĉambron en la rusa ekspozicio de la Palaco de Eduko kaj Instruo. Multaj E-istoj vizitis tiun ekspozicion, kaj okaze de tiuj vizitoj renkontiĝis diverslandaj samideanoj, kiuj povis provi per interparolado la uzeblecon de E.

La 21 jul. 1900 okazis en Paris la unua E-ista vespermanĝo sub prezido de Beaufront; la partoprenantoj estis naŭ.

Dum la Ekspozicio E estis prezentata en multaj int. kongresoj, kiuj kunvenis en Paris je tiu okazo, ĉu senpere de Beufront, Meray, Laisant, ktp., ĉu de la fondintoj de la Delegitaro por alpreno de lingvo helpa int. Inter tiuj Kongresoj, en kiuj, por la unua fojo oni parolis pri E, ni citu la jenajn: Kongreso de vivantaj lingvoj, Kongreso de Filozofio, Kongreso de Asocio por progresigo de Sciencoj, Kongreso de Matematikistoj Kongreso de Kompara Historio, Kongreso de Teknika Instruo, Kongreso de Sindikaj Ĉambroj kaj Francaj Komercaj Ĉambroj en la fremdaj Landoj, Kongreso de Socia Instruo, de la Instituto de Sociologio, ktp.

En la Kongreso de la Asocio por progresigo de Sciencoj Beaufront komunikis la faman raporton pri Esenco kaj evoluo de la lingvo int. (subskribita de Unuel (v.) je tiu epoko aperis en Paris nova lingvo int. la «lingvo blua» de Bollack, riĉa komercisto, kiu elspezis multe da mono por publikigi dikajn librojn de gramatiko kaj vortaro. Tiu lingvo estis tiel stranga kiel volapuko, sed malpli scienca. Pli riĉa ol la E-isto, Bollack povis havi en la Palaco de la socia Eduko de la Ekspozicio grandan standon, tenatan de oficisto vestata blue, kompreneble.

En 1900 aliĝis al E Paul Fruictier, tiama studento de medicino, kiu poste ludis gravan rolon. Kaj je la fino de 1900 fondiĝis nova grupo en Dijon, kiu rapide grupigis grandan nombron de anoj; la tuta urbo Dijon konatiĝis kun E, dank’ al la klopodoj de univ. prof.-oj Meray, Lambert, Lallemand.

Ankaŭ en la fino de 1900 aperis artikoloj en la monata revuo de la plej grava franca turista asocio la «Touring Club», kiu grupigis pli ol cent mil anojn. La publikigo de tiuj artikoloj, verkitaj de Laisant, Gariel, Lambert, havis plej gravan influon sur la progresigo de la propagando. En komenco de 1901, prof. Bourlet, publikigis en tiu «Revue du Touririg Club» sian unuan artikolon pri E.

En apr. 1901, Generalo Sebert, ano de la Akademio de Sciencoj, prezentis al tiu Akademio E-n kaj tiamaniere havigis al E la subtenon de multaj scienculoj; tiu prezento naskis multajn favorajn notojn en la scienca gazetaro.

La Touring Club, dank’ al la insisto de Bourlet, decidis labori tre efike por E. La 29 apr. 1901, Beaufront faris publikan kurson en la sidejo de tiu societo. Ĉar la lernantoj estis tro multaj, oni devis organizi duan kurson, faratan de Bourlet, kiu havis inter siaj lernantoj Baronon de Menil, (verkonton de la muziko de la Espero), Buisson, ĉefstenografiiston de la Ĉambro de deputitoj, k.a.

Th. Cart, prof. de germana lingvo en liceo Henri IV sekvis kelkajn kursojn de Bourlet, sed por rapide perfektigi sian konon de E li petis de Chavet privatajn lecionojn. «L’Esperantiste» de sept. 1901 sciigis, ke Bourlet kaj Cart ricevis la Ateston pri Kapableco.

Meray propagandis E-n en Lyon kaj varbis la univ. prof. Offret; Emile Boirac, rektoro de la Universitato de Grenoble (poste de Dijon), nove varbita, sendis en E cirkuleron por konigi la kursojn por fremduloj organizataj de la Universitato de Grenoble, montrante per tiu ekzempto, ke oni povas praktike utiligi E-n; Paul Jobart, presisto en Dijon, prezentis E-n en la Kongreso de la majstroj-presistoj; kaj en julio 1901, la estraro de la EG en Paris estis tiel reorganizata: Prez. Bourlet; vicprez. Cart ka Laisant. sekr. Chavet. Kun la elekto de Bourlet nova tre brila periodo komenciĝas por la franca propagando.

Ĝis tiu dato, la nacia propagando de SPPE konsistis nur el la publikigo de la monata bulteno L’ E-iste kaj de instruaj verkoj de Beaufront, el la starigo de servado de librovendo, el organizo de ekzamenoj kaj literaturaj konkursoj, publikigo de prop. folioj kaj broŝuroj.

Beaufront, guvernisto de infanoj el riĉega familio, disponis tre malmulte da tempo por okupiĝi pri ĝenerala propagando kaj preskaŭ lia tuta tempo estis uzata por redaktado de la bulteno kaj de verkoj.

La buĝeto de la Societo, je la 15 sept. 1901 montras, el elspezoj de 956,65 fr. la solan sumon de 9,85 snb la rubriko «propagando». Ĉiuj aliaj elspezoj estas dediĉataj al aĉeto de la «Commentaire sur la grammaire» de Beaufront, al publikigo de L’ E-iste. En sept. 1901 eniras en la komitaton de la Societo novaj anoj, inter kiuj Bourlet kaj Fruictier.

Tuj post sia elekto je la prezido de la Grupo de Parizo, Bourlet — tiu tre influa persono — ricevis tri venkojn. Unue, li havigis al la Grupo la permeson fari siajn kunvenojn en ĉambro de la Sorbonne (palaco de la pariza Universitato), kaj tiu permeso estis tre multvalora ne nur en si mem, sed ĉar ĝi ebligis la havigon de similaj permesoj en aliaj urboj por kursoj kaj kunvenoj en oficialaj ejoj.

Poste Bourlet metode organizis la agadon de la Touring-Club kaj dank’ al li, tiu potenca societo organizis novajn publikajn kursojn faritajn de Cart, Clarac, Wintzweiller kaj Chavet. La grupo de Paris havis sian sidejon en la loĝejo mem de la Touring Club. La Touring Club organizis paroladojn en ĉiuj provincoj, aranĝitajn de siaj provincaj delegitoj, donacante subvenciojn al la novaj grupoj.

Fine, Bourlet klopodis ĉe la famega firmo Hachette, por ke ĝi unue publikigu paĝon pri E en sia Almanako, tre populara libro, kiu vendiĝis ĉiujare en multegaj ekzempleroj kaj por ke ĝi poste starigu tutan servadon de E-istaj eldonoj.

La firmo Hachette faris kontraktojn kun Z kaj kun Beaufront, ne por monopoligi E-n, kiel oni malvere diris, sed por ebligi la regulan publikigadon de multaj E-istaj verkoj en speciala «Kolekto aprobita de D-ro Zamenhof» kaj tiu raporto donis ĉiujn garantiojn pri la lingva valoro de tiuj publikigaĵoj. Samtempe Z ne «vendis sin» al Hachette, kiel oni senhonte diris, sed rezervis al tiu firmo la monopolon de la publikigo de siaj personaj verkoj.

(Estas interese, ke Z cedis al Beaufront 1/3 de la sumoj, kiujn li ricevos por sia korektlaboro de la aprobitaĵ verkoj, krome, post la morto de Z, liaj heredontoj heredos nur la monajn rajtojn, sed la rajton pri aprobo heredos nur Beaufront, kaj post li R. Lemaire. Tiun vastan monopoligon de E, profitegan al Beautront, neniu konis tiumomente, krom la koncernatoj. — Noto de la red.)

De la komenco de 1902, la prop. paroladoj, kursoj publikaj kaj senpagaj, fondoj de grupoj, multiĝis mirinde. En Besangon Saint-Loup, honora dekano de la Fakultato de sciencoj fondas grupon Rektoro Boirac faras paroladojn en Valence kaj Lyon; en Annecy Boucon, en Nice Huet, en Dijon kaj Beaune Meray, en Grenoble Aymonier, ĉiuj fervore laboras. E fariĝas temo tute aktuala. En Lyon P. Regnaud, prof pri sanskrito kaj kompara gramatiko elektas la demandon pri lingvo int. kiel temon de lia oficiala parolado ĉe la rekomenco de la Universitataj kursoj. Dank’ al la agemo de prof. Offret, helpata de Bourlet kaj de la Touring Club, grupo fondiĝas en Lyon, post parolado de Boirac antaŭ mil aŭskultantoj. Prez. fariĝis la fama prof. Lepine; vicprez. Quinson kaj Dor, sekr. Offret, prof. pri mineralogio ĉe la Univ. kaj kasisto Hennecquin, prof. en la Fakultato pri literaturo. Justin Godart (pli malfrue ministro por Laboro) publikigis en la «Lyor Républicain» entuziasman artikolon por E.