Выбрать главу

En 1911 estas do starigita nova Societo, kiu kunigis la Nacian Francan Societon por Propagando de E, kies prez. estis Cart, kaj la unuiĝon de fed., kiun prez. Aiziere. La nova Societo, kiu konservis la nomon SFPE, entenis fed. kaj izolitajn grupojn; ĝi akceptis ankaŭ bonfarantajn anojn. Cart rezignis la prezidantecon. Rollet de L’Isle fariĝis prez., kaj la prez. de la Komisionoj estis: propagando, Bourlet; instruado, Cart; gazetaro, Archdeacon. La Societo publikigis bultenon.

De 1907 ĝis 1910 la E-a movado en F. enskribis la plej malgajan paĝon de sia historio, plenan de kontraŭpersonaj atakoj, pri kiuj neniu el la partioj estas senkulpa. Iom post iom la spiritoj repaciĝis, sed malrapide, ĉar dum 1911 daŭris disputo inter Cart kaj L.I. unuflanke, Bourlet kaj la Revuo aliflanke. En la fino de 1910 estis aperinta «Dictionnaire complet E-fr.» de Grosjean-Maupin, tre zorge ellaborita, sed kiu enhavis multajn vortojn neoficialajn kaj ofte kritikeblajn. Cart akre atakis tiun verkon, nomante ĝin «malbona ago». La situacio de Cart, en la movado franca kaj en Akademio, donis al tiu atako specialan fortecon. La aŭtoro kaj Bourlet interŝanĝis kun li longdaŭran malafablan polemikon En dua eldono la aŭtoro forigis la plej gravan parton de la kritikitaj vortoj. Krom la personaj motivoj, tio estis epizodo de la ĉiama diskuto inter la kelkfoje netoleremaj «fundamentistoj» kaj la kelkfoje malseveraj «neologistoj». Sed en tiu epoko la diskuto estis aparte akra, pro la freŝdata skismo de Ido, kaj pro la malnova konkurado inter la du grupoj de eminentuloj. Tiu konkurado estingiĝis iom post iom, kaj poste Cart proklamis la servojn, ktujn Grosjean-Maupin faris al E.

En 1913, la gazeto «Franca E-isto» de Menu de Menil (fondita 1908) kunfandiĝis kun La Movado de Houbart (fond. 1909), kiu fariĝis la oficiala organo de SFPE. La Franca Federacio de Junaj E-istoj (Duviard, Pichon Delage), kiu estis eldoninta la gazeton «Juneco» (1909–1910), reorganiziĝis en 1913, kaj elektis ankaŭ «La Movado» kiel organon.

En 1913 ekzistis 10 federacioj, 161 grupoj aliĝintaj al SFPE (inter kiuj la Pariza grupo kun pli ol 1000 anoj), kaj trideko da aliaj. El enketo de SFPE, al kiu nur 124 grupoj respondis, oni povis kalkuli 371 kursojn, kaj plie 46 en oficialaj instruadejoj; 45 urboj monhelpis la lokajn grupojn. Ekzistis 12 E-aj gazetoj, ne kalkulante bultenojn de grupoj kaj de federacioj.

Oni komencis klopodi pri la deka Universala Kongreso, kiu estis okazonta en Paris la 2 aŭg. 1914. Bourlet, la tre agema prez. de la Pariza Grupo, volis prepari Kongreson tute «sensacian». Tre bedaŭrinde li mortis la 12 aŭg. 1913. La Komitato (Bricard, Chaussegros, Rollet de L’Isle kaj Warnier, sekr.) daŭrigis senlacan preparadon; la Kongreso aperis kiel imponega manifestacio: preskaŭ 4000 E-istoj estis aliĝintaj, kiam eksplodis la milito.

De 1911 ĝis 1914 aperis en F. pluraj vortaroj (Boirac, Plena Vortaro E-E-a kaj E-franca — Chavetet Warnier, Dictionnaire F-E — C. Rousseau, Poliglota Vade-Mecum de Int. Farmacio — kaj Grosjean-Maupin, Dict F-E, kaj Dict. E-F.) Aperis ankaŭ dudeko da tradukoj (Fénelon, Aventuroj de Telemako de Vallienne — Balzac, La Vendetta, de Merckens, ktp.).

Dum la milito SFPE sendis al la francaj batalantoj kaj militkaptitoj librojn kaj dokumentojn.

Post la milito la movado estis tute malorganizita, kaj ankaŭ en tiu tempo la laboristaj E-istoj forlasis la neŭtralan movadon kaj formis siajn apartajn grupojn.

Jam en 1919 la estraro de SFPE proponis novan regularon, kaj en 1920 ĝenerala kunveno faris gravajn ŝanĝojn. Ĉar la grupoj estis preskaŭ malaperintaj, kaj nur individuojn oni povis atingi, la Societo decidis, ke ĝi konsistos nur el individuoj, kaj ne plu el aliĝintaj grupoj, sed kun deziro, ke en ĉiu urbo la E-istoj formu grupojn.

En 1921 du gravaj faktoj estas menciindaj: la deziresprimo subskribita de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, postulante disvastigon de E (laŭ instigo de Rollet de L’Isle), kaj la komenco de la senlaca propagando de Baudet en la komercaj rondoj.

En 1922 la nombro de la grupoj reorganizitaj ne pliiĝas plu (nur 25); tamen la malnovaj propagandistoj vo1is konservi la principon de individueco — la novaj, kun Couteaux kaj Dubois, volis aliformigi la Societon en unuiĝon de grupoj; opiniante ke la propagando estas unue loka kaj regiona, poste nacia, ili atribuis unuarangan rolon al la grupoj, kiuj estus enkadrigitaj en regionajn federaciojn por gvidi kaj subteni ilin.

La nacia Kongreso de Limoges (1923) aprobis la novajn ideojn kaj voĉdonis tute novan regularon laŭ la proponoj de Couteaux. Rollet de L’ Isle, prez, kaj Cart, vicprez, eksiĝis, lasante plenan liberecon al la novigantoj. Cart restis prez. de la instruada Komisiono (ĝis 1925). Cart, Rollet de L’ Isle kaj Sehert fariĝis Hon. Prez. En 1923 Eyquem estis elektita prez. de la Societo, kaj Couteaux, ĝen. sekr. iom post iom la regionaj prop. federacioj stariĝas en la tuta lando, kaj la varbado de anoj progresas unue malrapide, sed akceliĝas precipe de 1928.

La 3 jun. 1922 bedaŭrinda bato frapas la francajn E-istojn. Leon Berard, ministro por la publika instruado, aperigas cirkuleron, per kiu li malpermesas, ke la Rektoroj de Akademioj allasu kursojn pri E en la Universitatojn, kaj disponigu lokon en lernejoj al la E-istaj asocioj. La ĉefa kaŭzo de tiu decido ŝajnas esti, ke Sovetio alprenis E-n; tamen en F. la proporcio de laboristaj grupoj estis nur 8%. Cetere Berard ne kondamnis E-n, sed li konsideris ĝin nur kiel skeletan lingvon por int. komercado; sendube lia opinio ŝanĝiĝis, ĉar poste li pensis, ke ĝi povas helpi al la pliproksimiĝo de la popoloj. Tiu decido alportis gravan malhelpon al niaj grupoj, el kiuj multaj kunvenis en lernejoj, kaj al la Propagando. En sept. 1924, François Albert, posteulo de Berard, decidis, ke la cirkulero estos de nun nuligita, kaj la 19 jun. 1925 li komunikis tiun decidon al la Rektoroj. Jam la 7 nov. 1924 la Pariza grupo rekomencis siajn kunvenojn en la Sorbonne.

En 1925 la registaro akceptas E-n kiel lingvon por telegramoj, kaj tuj poste la Konferenco de la Tutmonda Telegrafa Unuiĝo akceptas ĝin por la int. interrilatoj telegrafaj.

Eyquem mortis la 27 jan. 1926, en la momento, kiam li ĉiumaniere klopodis ĉe la registaro, por ke la SFPE estu deklarata «Societo por publika utileco». Tia deklaro estas tre interesa por societoj en F., ĉar tiuj societoj rajtas posedi kapitalon, ricevi pertestamentajn donacojn, ktp.; ĝi estas nepre necesa por alporti firman financan bazon. Li ne povis sukcesi, ĉar la Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj kontraŭstaris.

La 2 apr. 1926 estas elektita prez. Archdeacon. Li denove klopodis ĉe la Ministrejo malfavora, kun helpo de Guadet. Kvankam tiu provo ankoraŭ ne sukcesis, tamen oni povas esperi, ke baldaŭ ni atingos la celon.

En majo 1928, ĉe la Nacia Kongreso en Parizo, oni diskutas pri unueco de la kotizoj por UEA kaj SFPE: unua gesto de SFPE por unueco de la ĝen. movado. Oni decidas ankaŭ, ke la franca lingvo kaj E estos la du lingvoj de la Naciaj Kongresoj.

En majo 1928 (Nacia Kongreso en Lyon), unua diskuto pri ŝanĝoj en la int. regularo de E, kaj pri kunfandiĝo de la Naciaj Societoj kaj UEA. Unue oni kritikas precipe, ĉar la sama persono prezidas la Centran Komitaton, UEA kaj KR, kaj ĉar UEA ne publikigas detalajn kontojn. Oni konkludas, ke ankaŭ la int. movado bezonas definitivan regularon, kaj ke la tiama stato (Kontrakto de Helsinki, 1922) povas esti nur provizora, ĉar la kunekzisto de la Naciaj Societoj kaj de UEA malhelpas al la propagando. Unuparte la dueco de kotizoj malfaciligas varbadon de anoj; aliparte la elekto la kontroto de la delegitoj, la apogo kiun ili bezonas por agi efike, estas aferoj plenumeblaj nur de organizaĵoj lokaj, regionaj aŭ naciaj. Dubois, Iranea repr. en KR, estas komisiita por redakti plenan projekton de regularo, kiu tute kunfandos la Societojn kaj UEA. Tiu projekto, zorge ellaborita kaj aprobita preskaŭ unuvoĉe en 4 naciaj Kongresoj (1929, 1930, 1931, 1932), estis la bazo de la reformo adoptita dum la UK en 1932, kiu, post diversaj ŝanĝoj, fariĝis la Interkonsento de Kolonjo 1933.