En 1930, la gazetoj en Hindoĉinujo (v.) komencis paroli pri E. En 1931, la Bulteno de la «Ligo por la Homaj Rajtoj» enketas pri la Lingvo Int. El 77 sekcioj respondintaj, 72 aprobas E-n, organizas paroladojn, ktp.
1932 estas grava dato por E en F. La 30 jul. malfermiĝis la XXIV-a UK en Paris, sub la patronado de Lebrun prez. de la respubliko, kaj de 12 ministroj. Honora prez.: Andre Baudet; prez.: Warnier, dank’ al kiu la kongreso sukcesis (1618 kongresanoj), malgraŭ la ekonomia krizo kaj la apenaŭ kredeblaj malfacilaĵoj kontraŭ eksterlandaj vojaĝoj de personoj kaj de mono en plej granda parto de Eŭropo. La ĉefa rezultato de la Kongreso estis la nuligo de la Kontrakto de Helsinki.
En 1933, Ferez fondas «Les Legions E-istes» (prez. Marya Schmitter), Asocio de individuoj — eĉ ne ankoraŭ parolantaj E-n — por disvastigi la lingvon kaj triumfigi la idealon de paco.
En la nuna tempo, la E-a movado en F. tre kontentige kreskas. Ĝin apogas la plimulto de la publika opinio, kaj ŝajnas, ke baldaŭ ĝi atingos plej kuraĝigajn rezultatojn. Sed, ĉar ĝi estas multaspekta, oni devas mencii aparte ĝiajn ĉefajn partojn.
Konsisto de SFPE.
| Jaroj | Federacioj | Grupoj | Anoj |
|---|---|---|---|
| 1923 | 0 | 12 | 248 |
| 1928 | 13 | 45 | 1569 |
| 1933 | 16 | 94 | 3200 |
Tiu tabelo enhavas la Federaciojn de Nordafriko kaj Indoĉinujo. Plie SFPE entenas 4 federaciojn specialistajn. Fed. E-ista Universitata de Fr. — Asocio F. de blinduloj-E-istoj. F. Ligo de la Amikoj de E. (fond 1930, hon. prez. prof. Langevin, prez. Gaudet). — Asocio amika de la E-istoj Policistoj en F kaj Kolonioj. 8 aliaj grupiĝoj ne aliĝis al SFPE- F. Ligo de Katolikaj E-istoj — Federacio E-ista Laborista — E SFIO (socialista) — Asocio de F. Poŝtistoj E-istaj — E kaj Commerce — Radio-Club E-iste de F. — La Maison de l’E — Grupiĝo E-ista de la Instruado — ne kalkulante la komunistan Asocion.
Libroj. Post la milito la ĉefaj lernolibroj restas la samaj, kaj plie «Cours Pratique d’E» (1925); — Aperis «Plena Vortaro de E», verkita de Grosjean-Maupin, ktp. (1930), kaj kelkaj teknikaj vortaroj. Sed la gravaj literaturaj verkoj estas tre malmultaj: nur du verkoj tradukitaj el la franca: Molière: La Mizantropo, de Boucon, kaj Romains: Knock, de Corret; kaj la originalaj verkoj de R. Schwartz: Verdkata Testamento; Prozo Ridetanta, Anni kaj Montmartre, La stranga Butiko.
Librejoj. Antaŭ la milito, la plej grava fr. eldonejo de E-aj libroj estis la mondfama firmo Hachette, dank’ al Carlo Bourlet. Alia specialigita eldonejo estis la Presa E-ista Societo, fondita de Lengyel en 1904, kiun prezidis Cart. Ekzistis ankaŭ speciala librejo «La Librairie de l’E». Post la milito Hachette ne interesiĝis plu pri E; la Presa Societo fariĝis nur presejo, kaj la «Librairie de l’E» estis malaperinta.
En 1920, la «Centra Librejo E-ista» aĉetis la plej grandan parton de la verkoj de tiuj firmoj. Ĝi fariĝis la sola tut-E-a librejo en Francujo (direktoro Dauphin).
Jaroj Kapitalo Vendo de libroj
1920 45.000 fr. fr. 22.000 fr. fr.
1924 41.000 73.000
1928 71.000 90.000.
1932 86.000 144.000
Instruado. La unua pioniro estis Blanc, lernejestro en Livron (Drome), kiu jam en 1898 skribis favorajn artikolojn en pedagogiaj gazetoj, faris paroladojn ktp. En 1900, prof. Lambert varbis prof. Meray, kaj de tiam eminentaj universitatanoj aliĝis
al E (Bourlet, Boirac, ktp.). Iom post iom E penetris en kelkajn liceojn. Ni citu i.a. Evrot, kiu en 1902 gvidis kurson en la liceo de Grenoble, Deligny, kiu en 1904 fondis licean grupon en Saint-Omer, k.a.
En la unuagradaj lernejoj ni citu Robert, kiu gvidis kurson en Pariza lernejo (1905), kaj instruistojn: Vatel, kiu gvidis kurson por instruistoj (Paris, 1905, 30 ĝis 60 instruistoj ĉeestis), Picard, kiu verkis libron (L’E al’Ecole, 1911) pri la rezultatoj ricevitaj; Aizieres kiu organizis «L’E a l’ Ecole», fr. Asocio de E-istaj instruistoj; Durieux, lernejestro en Lille, kiu dum 6 jaroj (ĝis la milito), aprobita de sia Inspektoro, daŭrigis kurson en sia lernejo, kun ekzameno kaj diplomo.
Post la milito, la cirkulero Becard (1922), malhelpis la progresojn. Post ties nuligo (1924) la movado progresis. En 1926–1927 ekzistis kursoj nedevigaj — en liceoj kaj kolegioj: Strasbourg, Saint-Omer, Annecy, Alger ktp., kaj en porkomercaj kaj teknikaj lernejoj.
La 20 dec. 1925, la Kongreso de la Unuiĝoj de Universitatoj por la Societo de la Nacioj, en Strasbourg, voĉdonis deziron por E.
En la supera instruado, la 1 nov. 1926 fondiĝis en Lyon Franelanda E-ista Univ. Federacio (sekr. Despeyroux) poc helpi al disvastigo de E ĉe la Universitatanoj (prof. kaj studentoj). Ĝi havas nun Langevin kiel honoran prez., Thiry kiel prez. kaj Guadet kiel ĝen. sekr. Tiu Federacio konsistas el grupoj ĉe la Universitatoj. La unua Kongreso (Toulouse dec. 1927) estis brila sukceso; ĝi ricevis, kiel la sekvantaj, la patronadon de la Ministro por Publika Instruado.
Sed precipe ĉe la unuagradaj instruistoj E sukcesis. Multaj el ili vidis en E ilon efikan por int. paciĝo kaj kontraŭmilita propagando. La plej konata propagandisto estas Ferez. En aŭg. 1932 li atingis belegan sukceson. Du gravaj ĉiujaraj Kongresoj de Ŝtataj Geinstruistoj okazis: unu en Clermont-Ferrand (Nacia Sindikato de Fr. Geinstruistoj, 80.000 ano)), la alia en Bordeaux (Unueca Sindikato pri Laika Instruado). Ili reprezentas grandan plimulton de la fr. instruistoj. Dank’ al Ferez (Clermont-Ferrand) kaj Marly (Bordeaux) ili, kun fortaj motivoj kaj analogaj esprimoj, postulis enkondukon de E en ĉiujn lernejojn, kaj la oficiala organo de la Nacia Sindikato (L’Ecole Liberatrice) dediĉas kronikon por E.
En dec. 1931, fondo de la «Groupement E-iste de l’ Enseignement Primaire» (sekr. Despeyroux), kiu fariĝas (jan. 1933) la «Groupement E-iste de l’Enseignement» (Desperroux kaj Ferez), kies organo estas la «Tribune E-iste» de Ferez.
En 1932, pli ol 500 geinstruistoj parolas E-n, kaj kursoj estas malfermataj ĉe Superaj Lernejoj por Instruistoj en Grenoble (Dejean) kaj Nice (Avril).
SFPE faris specialan propagandon ĉe la skoltoj. La 14 sept. 1924, laŭ instigo de Duval, kunveno de reprezentantoj de E kaj de skoltoj adoptis laborplanon. Duval fariĝis delegito de SFPE por propagando ĉe skoltoj. Okazis specialaj kursoj, ĉefe antaŭ la tendado en Gödöllö, 1933; ankaŭ favora artikoloj en skoltaj revuoj.
Ekzamenoj kaj diplomoj. La Franca Societo organizis kvar kategoriojn de ekzamenoj kaj de diplomoj. 1. Atesto pri Lernado (elementa). 2. Supera Atesto pri Lernado (komerca kaj teknika. 3. Atesto pri Kapableco, por kandidatoj al profesoreco — ekzistas speciala Atesto pri Kapableco por alilanduloj. 4. Diplomo pri Supera Studoj E-istaj, por profesoroj ĉe Altaj Lernejoj, fidindaj tradukistoj, ktp. Sed de ĝia kreo (1926) nur unu E-isto akiris ĝin.
Kunvenoj ekstergrupaj. Jam en 1900 SFPE decidis organizi 3 vespermanĝojn en Paris por grupigi la ĉiulandajn E-istojn loĝantajn provizore en la ĉefurbo. La unua (21 jul.) ricevis nur 9 kunmanĝantojn (2 alilandanojn); oni rezignis. Post kelkaj jaroj la Pariza Grupo decidis rekomenci la vespermanĝojn, (12 okt. 1904); ili fariĝis preskaŭ ĉiumonataj, la 12-an principe. La plej fama okazis la 1 aŭg. 1905, dum la ĉeesto de Z en Paris (250 personoj). Oni devas ankaŭ citi «La Barĉo» fondita de Cart por Atestuloj pri Kapableco. En 1907, oni organizis en Paris vesperkunvenojn teatrajn kaj artistajn, tekunvenojn, promenekskursojn. La sekcio de Montmartre organizis teatrajn vesperojn, kiuj baldaŭ (1909) fariĝis «La E-ista Kabaredo», prapatro de «Verda Kato». Antaŭ la milito oni estis organizinta kelkajn tagmanĝojn en diversaj kvartaloj de Paris. En 1924 Camescasse organizis ĉiujaŭde E-istan tagmanĝon. Sed la 12 dec. 1925 Warnier restarigis la famajn vespermanĝojn de la 12-a trimonatajn; ili estas precipe prop. kunvenoj: oni invitas ĵurnalistojn, scienculojn, politikulojn, ktp., kiuj renkontiĝas kun 50 ĝis 100 E-istoj. En 1931 Mittey fondis ĉiulundan tagmanĝon (Agapoj). 1933 alia ĉiumerkrede Balliroan. Plie oni kreis rendevuejojn en Paris kaj provinco; la ĉie konata estas tiu de la kafejo Talma, fondita de Ferrari (ĉiusabate), en Paris. Sed la plej fama ekstergrupa kunvenejo estis la «Verda Kato», E-ista Kabareto en Paris, fondita en dec. 1920 de la E grupo «Amika Rondo». Ĝi organizis kabaretajn vesperojn en sia «miaŭejo» ĉe apudbulvarda strato Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle. Ĝi tiris sian nomon eI la famega «Nigra Kato», artista kabareto kiu floris de 1885 ĝis 1897. La programoj de V.K., inspiritaj de facila Muzo, konsistis el kanzonoj, revuscenoj, burleskaĵoj, ktp. La ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz, kiu forlasis V.K. en 1925, kaj verkis «Verdkata Testamento» en 1926. Lin anstataŭis Paul Echard. Sed fine de 1927, kiam Echard forveturis eksterlanden, la V.K. ĉesis. Ĉefaj partoprenintoj: Le Cornec, Nels, Menu de Menil, Marchand, Dubois, Aisberg, Grenkamp.