Выбрать главу

Asocio: E et Commerce fondita (1923) por helpi al disvastigo de fr. ekonomio (Balliman, Delanoue, Deny, Rousseau, Warnier). La Foiro de Paris kaj la Pariza Komerca Ĉambro estis membroj fondantaj. La prez. estis d-ro Nuyts, poste Grandjean, kaj nun Baudet, kiu donis antaŭenpuŝon. Ĝi verkis vortaron de teknikaj terminoj nun presatan, organizis kunvenojn por perfektiĝo, perkorespondajn kursojn; kreis bultenon (1928); fondis sekcion por la oficistoj (kunvenoj por interparolado, prunto de libroj); kreis «Societe Auxiliaire pour les Applications Commerciales de l’E». Ni citu ankaŭ: Andre Petit, Marseille, Dupuis, f-ino Gerard Dusausoy kaj Gueritte.

Sciencoj. Antaŭ la milito, la scienca E-movado naskiĝis en Francujo kaj ankaŭ poste ĝi havis diversajn sukcesojn (aliloke menciitajn). En majo 1925 okazis en Paris Int. Konferenco por uzado de E en sciencoj puraj kaj aplikitaj, organizita de ISAE (Rollet de l’Isle). Plej eminentaj scienculoj kaj teknikistoj patronis. Prez. Cotton. Ĝi studis la rimedojn por enkonduki E-n en la sciencajn kaj teknikajn rondojn; i.a. adoptis metodon por verki teknikajn vortarojn, kaj komisiis la ISAE por daŭrigi la laboron difinitan. En 1926 fondo de Bulteno de ISAE kaj de Teknikaj Vortaroj (Rollet de L’Isle, Rousseau). En 1929 fondiĝis la Grupo de la Ekslernantoj de la «Ecole Centrale des Arts et Manufactures» (A. Baudet, Badoit, Courtet,. Deny, Dupuis, Marseille): En 1931; la med. gazeto «Le Phare Medical» malfetmis enketon pri E (Cligny), kiu vekis intereson en kuracistaj rondoj. De 1932, tiu gazeto resumas ĉiujn artikolojn en E. (Briquet). — En Meteorologio, ni citu s-anon generalon Delcambre, dir. de la Nacia Meteorologia Oficejo en Paris, kaj reprezentanto de la Ministro por Aviado ĉe SFPE. En 1932, ĉe la Int. Kongreso de Elektristoj, Cotton kaj Mesny apogis Wüster por enkonduko de E en tiun medion. Poste, la oficiala bulteno de la «Societe Frangaise des Electriciens» resumas ĉiujn artikolojn en E (Mesny). En 1933, Cotton prezentis E-n en Madrid ĉe Komisiono por Sciencaj Terminoj komisiita de la lnt. Instituto por Intelekta Kooperado.

Eminentuloj. En nuna F. preskaŭ neniu kontraŭbatalas E-n. Sed multaj eminentuloj aprobis formale aŭ bonvolis patroni. Jen kelkaj: Membroj de Franca Instituto: Appel, d’ Arsonval, Daniel Berthelot, Branly, Broea, Calmette, Charcot, Cotton, generalo Ferrie, Guillet, Lallemand, Lecornu, Lumiére, Meillet, Painleve, Richet, Roux, generalo Sebert. Aliaj scienculoj: Aulard, M. Boulle; generalo Delcambre, Langevin. Membroj de la Medicina Akademio: Broca, Calmette, Pinard; Roux, Sergent, Richet ktp. Industriistoj: Eifel, Farman, Michelin. Verkistoj: H. Barbusse, Léo Clarelie, Fr. Coppée, d-ro Foveau de Courmelles, Léon Frapié, Romain Rolland, Jules Romains. Komercistoj: Pascalis, Andre Baudet.

Politikistoj (ministroj aŭ eksministroj): Fr. Albert, Anterion, Bonnefous, Chaumet, Daladier, Dalbiez, Gaston Gerard, Hennessy, Herriot, Honnorat, Leygues, de Monzie, Painleve, Steeg, kaj multaj deputitoj kaj senatanoj. En 1907 deputito Lucien Cornet prezentis projekton, subskribitan de 69 kolegoj, por enkonduko de E (nedevige) en la publikan instruadon. — Nun estas formata grupiĝo por E en la Ĉambro de la Deputitoj. Aliaj: Ferdinand Buisson, Albert Thomas. La lej famajn mi citis, ĉar nur en la Scienca Akademio (unu el la 5 partoj de Franca Instituto), pli ol 40 scienculoj subskribis deziresprimon por E (laŭ instigo de Rollet de l’Isle).

«Komuna lingvo estas la plej efika ilo por homfrateco, la esenca instrumento por paco» (Richet) — «Vi helpos por krei en la mondo tiun unuecon de direkto, kiun ni, ĉiuj kaj ĉiaj, deziras en nia lando» (Painleve) E estas la plej bela donaco al la homaro« (Prof. Gosset) — «E gardos la naciajn lingvojn kontraŭ la alilingva enpenetro, kiu fuŝas ilin ĉiutage pli» (Coppée) — «La sukceso de E malebligos la precipecon de fuŝita angla lingvaĉo, kaj helpos samtempe al defendo de la franca, kaj al pureco de ia angla.» (Aulard) — Fine Meillet, la farna lingvisto, en sia libro «Les Langues dans l’ Europe Nouvelle»: «Vana estus teoria diskuto: E funkciis.»

Dum la 15 unuaj jaroj de intensa propagando en F, sufiĉe multaj verkistoj atakis E-n. Ni citu: Fr. Sarcey, kun kiu polemikis Chavet (v.) André Theuriet, kies opinio tamen ŝanĝiĝis, ĉar poste li permesis la tradukon de siaj verkoj Remy de Gourmont, kiu severe atakis E-n kaj skribis la antaŭparolon de broŝuro de Ernest Gaubert: «La Sottise Esperantiste» (la E-ista Stulteco), en kiu la aŭtoro opinias, ke jam ekzistas unu tutmonda lingvo, t.e. la franca. Lia frato Jean de Gourmont opinias, ke la tutmonda lingvo estas la latina. Sed, krom la lasta, tiuj atakoj okazis antaŭ la milito, kaj nun atakas publike E-n nur kelkaj ĵurnalistoj, kies nomojn ne konservos la estonto.

Propagandistoj, kiuj utile agis por E en regiona propagando, sed ne estas menciitaj en la artikolo mem: Aussenac, en. sekr. de la Nordorienta Fed F-ino Barret (Valenciennes). Bosc (Le Havre). Botolelaky (Madagascar), aŭtoro de la unua ŝlosilo E-malgaŝa. Bourdelon, senĉesa propagandisto en gazetoj, enkondukis E-n en la Foiron de Marseille. Boyer, prez. de la Provenca Fed., igis favoraj al E dekkvinon da parlamentanoj Collin (Nancy). Coppet (mortinto), kiu estis longtempe komitatano de la Pariza Grupo. Courtinat (Lyon) F-ino Desmarest (Amiens). Doue (Paris). Ferrain, kiu reorganizis la Burgonjan Fed. post la milito. S-ino Ferran (Tours, paroladistino). Frecot (Nancy, mortis) Gabert (Saint-Etienne). Gassot, sekr. de la Centrorienta Fed. Genermont, longatempe komitatano de SFPE kaj de UEA. Gicquel, sekr. de la Centra Fed. Gillet (Paris, mortis). Gonon (Thiers). S-ino Honnorat (Limoges). Houze (Dunkerque), tre agema en la Norda Fed. kaj en radio. Prof. Jacoubet (Univ. Grenoble). Jossinet, sekr. de la Parizregiona Fed. Kapitano Leger, reorganizanto kaj prez. de la Normanda Fed. Leŭtenanto Mannevy (Conde), mortpafita en Marokko en 1912 Marly (Bordeaux), komitatano de SFPE de pli ol 20 jaroj. Merckens (mortis en 1911), unu el la unuaj batalantoj por E, verkis kun Cart kaj Berthelot la unuan nacian-E-an vortaron, trad. Balzac: la Vendetta, 1911. D-ro North (Strasbourg). Perrin (Calais), aŭtoro de la prop. folioj de G.P. Ploussu (Grenoble). Prochasson; reorganizis la movadon en Francokcidento post la milito, F-ino Rameau (Limoges). Ratefiarison, la unua atestulo pri kapableco en Madagascar post la milito. F-ino Recoura, prof. ĉe la Univ. Grenoble. Rivier, organizinto kaj en sekr. de la Nordafrika Fed. Robin, kiu prezidis la Normandan Fed. antaŭ kaj post la milito kaj organizis grupojn Sergent (Boulogne-sur-Mer), unu el la organizantoj de la 1-a UK en 1905 kaj S-ino Sergent. Solsona, E-ista presejmastro kaj eldonisto. Soubranne (Tulle). Thomas (Clermont-Ferrand), Tiard (Paris). Multaj francaj E-istoj estas menciitaj en la fakaj artikoloj, ktp L.BASTIEN

Laboristoj. Sekve de decido favora al E, alprenita de la Int. Kontraŭmilita Kongreso (Amsterdam, 1902), la franca kontraŭmilita sekcio organizis en Paris dum vintro 1902–1903 kelkajn E-kursojn, kiuj liveris al la lab. E-movado la unuajn propagandistojn. En 1905 fondiĝis en Paris sekcio de «Paco-Libereco», celanta propagandi E-n en ĉiuj antaŭenemaj medioj: socialistaj, anarkiistaj, sindikataj kaj kooperaj. Kursoj estis organizitaj ĉe kooperativoj, socialistaj sekcioj kaj popolaj universitatoj. Cirkuleroj, kantoj, alvokoj, poŝtkartoj kaj prop. broŝuroj estis eldonitaj. Tiam Berthelot kreis la gazeton Int. Socia Revuo, kiu fariĝis la organo de «Paco-Libereco». Post kelkaj jaroj la asocio kuniĝis kun «E-ista Laboristaro»; ŝanĝis la titolon je «Liberiga Stelo»; la sidejo estis en Paris. En 1910 membroj de Socialista Partio fondis ESFIO-n (Franca E Sekcio de la Int. Laboristaro). La sidejo estis en Paris. La grupo celis propagandi E-n en la Socialista Partio la sekr. estis Senrono. — En 1911, la sindikatanaj E-istoj fondis Sindikatan E-istan Federacion, kies sidejo estis en la Pariza Laborborso. Kunvenoj okazis akurate ĉiulunde kaj estis iom multnombre vizititaj. — En 1912 ekaperis Le Travailleur E-iste (La Laborista E-isto), kies prizorganto estis Louis kaj poste Habert. Tiu monata gazeto efike helpis al varbado en la sindikatoj. — Tiam en Paris tre bruis seso da Idistoj, kies agado malhelpis la propagandon. En la gazeto «La Bataille Syndicaliste» okazis polemiko pri la temo «Esperanto-Ido», kiun sekvis kontraŭparolado en la laborborso; la paroladoj, stenografiitaj, aperis broŝure. Ĉio estis aranĝita de la Sind. Fed.