Выбрать главу

Post la milito mankis kelkaj el la plej agemaj propagandistoj: Aizieres, Raimond, Senrono, Souchaix, Blangarin, k.a. Sed novaj adeptoj revigligis la E-an aferon kaj en direktis laŭ klasbatala principo. Grupoj formiĝis en kelkaj urboj. Kursoj kal kunvenoj estis organizitaj. En aŭg. 1919 E. Adam (Lanti) publikigis franclingvan broŝureton. Le Travailleur E-iste reaperis ĉiumonate de aŭg. 1919. La redakcia sekr. estis E. Adam kaj la adm. L. Glodeau. La unuaj numeroj estis redaktataj plejparte en franca lingvo; de marto 1920 ĝi aperis E-lingve (kelkaj numeroj havis suplementon en franca lingvo). Fariĝinte la organo de «Liberiga Stelo», int. asocio restarigita en 1920, ĝi ĉesis aperi kiam tiu asocio fariĝis SAT. Ĝin anstataŭis Sennacieca Revuo. Ĝi helpis la reorganizon de la movado: Restariĝis la Sindikata E Fed. kaj ESFIO. Ankaŭ estis fondita tipografiista grupo, kiu disiĝis iom poste pro skismo en la sindikatoj.

Dum ia unua postmilita kongreso de SFPE (Orléans, 1921) kelkaj proletaj E-istoj kunvenis aparte kaj fondis la Federacion de Revoluciemaj E-istoj franclingvanaj, kiu unuigis laboristan E-movadon en la franclingvaj teritorioj. Ĝi celis propagandi E-n en la revoluciemaj medioj. La sidejo, unue en Orleans (sekr.: L’ Héritier), translokiĝis post kelkaj monatoj en Parizon, 23, rue Morere. La ĉefaj tiamaj pioniroj estis: Adam, Banmer, Boubou, Coldefy, Glodeau, Habert, Migny, Raulin, Marcel Roux, kaj aliaj. En 1922 la sidejo translokiĝis al Troyes; R. Cap fariĝis sekr. La Federacio aperigis grandformatan gazeton: L’ E-iste Revolutionnaire; ĝi havis 4 n-rojn; red. estis Hugot-Raison. En 1923 la asocio ŝanĝis sian titolon je «Fédération E-iste Ouvriere» (FEO, Lab. E-ista Fed.). La sidejo revenis en Parizon (177, rue Bagnolet). Raguier iĝis sekr.; li aperigis 7 n-rojn de nova organo: L’ Antinationaliste. Ambaŭ gazetoj ĉefe utilis por kontraŭbatali la agadon de kelkaj Idistoj, kiuj dum la periodo 1919–1924 tre malhelpis la varbadon. Dum tiu periodo la Federacio atingis nur ĉ. 300 anojn.

Ĉe la 4-a Kongreso H. Cachon estis elektita sekr.; li konservis tiun postenon ĝis 1933. Iom post iom, dank’ al disciplina agado de ĉiuj Federacianoj, FEO koniĝas en la plej diverstendencaj laboristaj rondoj; la laboristaj gvidantoj pli atentas nian movadon; la varbado al la kursoj plifaciliĝas. De 1924 ĝis 1930, funkciis «informservo» por la lab. gazetoj; la sekr. estis Chamarre; kaj dum la lasta jaro, L. Kaiser. En 1927 estis decidite presigi bultenon: Bulletin de la FEO, aperonta ĉiutrimonate, anstataŭ la maŝinskribita bulteno aperinta neregule de 1924; ĝi estas sendata senpage al la membroj kaj lernantoj. Ĝin redaktis la sekretario. Eldonkvanto: 2000 ekzempleroj. En 1929 la bulteno reprenis la titolon: Le Travailleur E-iste. Nun (1933) ĝi aperas ĉiudumonate. (Eldonkvanto 3500–4000 ekzempleroj.); ĝin redaktas A. Paris, delegito por la propagando.

La konstanta kreskado de FEO estis haltigata de skismoj rezultantaj de neunueca kompreno pri la rolo de la lab. E-movado, de partia fanatikeco, aŭ de persona ambicio. En 1930–31, du agemaj FEO-anoj komunistaj, Boubou kaj Salan, gvidantoj de la grupoj de Orleans kaj Nimes, starigis opozicion, kiu celis fari de FEO sekcion de la IPE, komunisttendenca organizo. Venkita de la 11-a Kongreso (1931), la opozicio fondis en 1932 alian Federacion, kies sidejo estas en Nimes (Gard), kaj la organon Proleta E-isto. Tiu skismo perdigis ĉ. 200 membrojn al FEO, kiu en 1931 havis 910 anojn en 40 grupoj.

En 1932 malnova socialista membro, Chamarre (La Rochelle) entreprenis imiti la komunistojn por krei socialistan organizon. Liaj sampartianoj preskaŭ unuanime kontraŭstaris vigle lian agadon kaj nur kelkaj sekvis lin, kiam li eksiĝis de FEO. Lia propagando varbis novajn E-istojn kaj li restarigis ESFIO-n, kiu aperigas bultenon: L’ E-iste Socialiste. Chamarre estis helpita de prof. Despeyroux, kiu starigis E-Grupon de la Unuagrada Instruistaro.

La disigaj asocioj malamike rilatas al FEO.

Sekcioj: Ekde ĝia starigo FEO havas sekcion en Belgujo, kiun prizorgas Van Aelst. La sidejo estas: 24, rue de Sevigne, Bruxelles-Anderlecht. La sekcio estis prospera kaj ne suferis pro la komunista skismo, sed en 1932 kelkaj membroj el la regiono de Liege fondis regionan federacion sendependan. La sekcio havas nun 130 membrojn en 7 grupoj.

La svisa sekcio havis nur kelkajn membrojn, ĝis kiam fondiĝis grupo en Genéve, kiu estis dividata de la skismo.

Komence de 1933 FEO kalkulis 760 membrojn en 26 grupoj — entenataj la belga kaj svisa sekcioj. — FEO estas ligita kun SAT per la Gotenburga Konvencio; ĝi kunlaboras amike kun tiu asocio, por kiu ĝi varbas. — Perletera kurso, starigita en 1921, konstante funkcias sub gvidado de E. Robert, (por Francujo) kiun helpas bonvolaj instruantoj. Meznombre la kurso ricevas ĉiutare 200 lernantojn el 300 informpetoj. La belga kaj svisa sekcioj ankaŭ funkciigas perkorespondan kurson.

La federaciaj kongresoj okazis en Orleans (1921), Troyes (2922), Saint Denis (1923), Rouen (1924), Lyon (1925), Paris (1926), Ivry (1927), Bourges (1928), Saint-Etienne (1929), Saint-Denis (1930), Nancy (1931), Bruxelles (1932), Lyon (1933).

En 1921, dank’ al monoferoj kaj pruntoj FEO eldonis 208-paĝan lernolibron (Cours Rationne) de J. Habert, ĉarpentisto, kaj M. Boubou, instruisto, kiuj rezignis siajn aŭtorrajtojn profite al FEO; ĝi estis reeldonata en pluaj 20.000 ekzempleroj. Prop. broŝuro (36 p.) estis eldonata en 50.000 ekzempleroj (1921, 26, 32). En 1925 aperis 76-paĝa broŝuro de Lanti en 2000 ekzempleroj; en 1930 reeldonita 2000 e-re. Plie FEO presigis grandan kvanton da diversaj flugfolioj, afiŝoj, k.a. propagandiloj.

Krom la jam cititaj, ni notu la nomojn de Simone Tinland, Paquier (nuna sekr.), A. Ozérée kaj Suzano Gallo (ambaŭ dronis antaŭnelonge akcidente), Devarennes, M. Roux, C. Roux, Capoulade, R. Launay, Rival, Valiere, k.a.

Noto. Parto pri la antaŭmilita lab. movado pretiĝis laŭ notoj de J. Habert. H. CACHON

Frankfurt a. M. Urbo en Germanujo; 541.000 loĝantoj. 2-a kongreso de SAT, 12–16 aŭg. 1921; ĉ. 230 partoprenantoj el 12 landoj. Honorprez. Romain Rolland. Pliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. — Int. Konferenco por Turismo kaj Reklamo 30 marto-2 apr. 1929. Paroladoj E-lingvaj, la nacilingvaj tradukitaj nur en E. BRUIN.

Franz (franc) Karl, aŭstro-germano, ŝparkasa ĉefoficisto en Wels. Longjara UEA-del.; bona parolanto; multaj kursoj.

Fraŭlino Suzano. Novelo de V.G. Avsejenko, el la rusa trad. Medem. 1914, 64 p. «Agrabla legaĵo, nek valorega nek vulgara romaneto, interesa priskribo de vivo en soleca kolonio.» (G.S., „E“, 1920, p: 13.)

Fremdvortoj en Esperanto. Aŭtoro P. Neergaard, 1932, 60 p. Titoloj de la ĉapitroj: la naturo kaj la fonto de la fremdvortoj, starigo de principoj aplikeblaj je elekto de E-formoj de fremdvortoj ktp. Rekomendita de ISAE.

Frenckell, von (frenkel) Karl, finnlandano, konsulo, dipl. inĝ., bankestro. Nask. 11 apr. 1880 en Helsinki. Prez. de la ES en Dresden, 1909–19. Dum jaroj afergvidanta sekr. de GEA. Ambaŭ societojn li kondukis tre lerte kaj diplomate tra multaj krizoj. Prez. de UK en Helsinki, 1922. Aranĝinto de int. antaŭkongresoj en Dresden, 1911 kaj 1921. Dumviva membro de UEA. Eldonis: Dresdenaj E Sciigoj, verkis artikolojn. Lastatempe laboras speciale por Rotary.