Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos. Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu pertektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.
1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la «Fundamento» ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento».
2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu farigos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontal generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la «Fundamento» gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolataj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia «perfektiĝado» de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta Esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona kio ne troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita. — Varsovio, julio 1905.
L. ZAMENHOF.
Fundamentoj de la Kvakerismo. De Stephen, el la angla trad. Butler. 1916, XV kaj 154 p. Historio kaj principoj de la Societo de Amikoj (v). Bona traduko.
Fundamentoj de Leninismo. De Stalin, el la rusa trad. 1931, 122 p. «Multnombraj citaĵoj el verkoj de Lenin. Formo iom seka, lingvo korekta.» (G.S., „E“,1932, p: 40.)
Funken Leo, germano, asekura reprezentisto. Nask. 21 jan. 1900 en Koblenz-Lützel. Ano de progresemaj movadoj, precipe vivreformaj. E-isto de 1911. Prez. de la grupo en Koblenz. Gvidis multajn kursojn, ankaŭ laŭ rektaj metodoj kaj per leteroj. Efektivigis unuafoje «Verdan Libertempon» en 1925 en Bad Ems. Kunlaboranto de E gazetoj.
Furmanik Adam Gabriel, polo, mariavita pastro… Nask. 20 dec. 1870. Lia senlaca persistemo favorigis al E la M-an eklezion, kiu eldonas diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio, Del. de UEA dek jarojn.
G
Gabert (gaber) Eugéne, franco, kasisto de la urbo St. Etienne; nun emeritulo. Nask. 28 marto 1869 en S.E. Ano-fondinto de la EG de S.E., estis kas. vicprez. kaj prez. de tiu grupo. Eksprez. de la federacio FER- komitatano de SFPE. Del. de UEA de la kreo, 1908, eksĉefdel., dumviva ano, honora ano kaj patrono de UEA.
Gabrielo, antaŭe Kiperman, Mikaelo, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguev. Nask. en 1891. E-isto de 1909. Sekr. de la EG en Kiev, 1910–14, konsulo de UEA kaj organizinto de la II-a Tutruslanda E-Kongreso, 1913. En 1912 li faris per-E-an vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Aŭstrujo.
Gajaj Vesperoj. Verkis kaj kompilis C. Walter. 1931, 80 p. Spritaĵoj, anekdotoj, humoraĵoj, reguloj por gvidantoj, program-konsiloj por grupkunvenoj kaj ludoj — por fari la grupvesperojn allogaj kaj interesaj.
Gaja Knabo. Rakonto. de Björnson, el la norvega trad. Liv. Sandberg kaj Dordi Johansen. 1934, 94 p. Karakteriza rakonto pri la vivo en nordo.
Gaja Lernolibro. De C. Walter. 1933, 118 p. «Ĝi estas nur E-a kaj speciale aranĝita por meminstruiĝo; ĝi uzas rektan metodon, celas distri kaj paroligi la lernanton, tial konsistas, sur unu kolono, el 128 amuzaj bildetoj kun demandoj kaj sur dua, el vortoj kaj respondoj.» (G.S., „E“, 1933, p: 181.)
Galambos (-ŝ) Ilonka, hungarino, E–instr. Loĝis en Kispest. Ekde 1932 gvidas kursojn en urboj de Danujo laŭ Cseh-metodo.
Gale (gejl) Walter A., anglo, kolonelo. Nask. 9 nov. 1855, mortis 20. dec. 1924. En la brita armeo 1875–1911 (21 jarojn en Hindujo). E-istiĝis en 1907. Multa literatura laboro sub plumnomo Ŭoago. Citinda estas lia Konkordanco al Sentencoj de Salomono kaj manuskripta Konkordanco al Marta (ĉe BEA).
Galerio de Zamenhofoj. Kolektitaj de E. Wiesenfeld. 1925, 40 p. kaj 19 fotoj. «La reciprokaj influoj ĉe l’ familianoj estas tiom grandaj, ke por plene kompreni iun ajn el ili, estas utile ekkoni la tutan familion.» (EI la Enkonduko.)
Gallois (galŭa) Albert grafo, franco. Nask. 20 okt. 1853 en Bayeux. Soifo al neatenditaj aventuroj logis lin for de la hejmo en malproksimajn vojaĝojn, i. a al Tunisio, Kanado kaj Gvineo, kie li en 1900–01 partoprenis fervojkonstruon kiel dir. E-isto de 1902 kaj de tiam multe laboris por E en Italujo (edziĝinte al italino). En Riolunato li fondis EG-n; kunfond. de ISPE kaj de la gazeto L’ E–ista, 1902. Trad. du lernilojn de Cart (1903–04) kaj la Fund. de E al la itala (Laŭ Giambene la tradukintoj de la lasta: Junck kaj. G ne konis la lingvon italan; 1. BIL, p: 269.)
Garbutt William Henry, anglo, ĵurnalisto. Nask. 15 okt. 1855 en Worcester. Unua sekr. de la Birminghama EK; unua prez. de Mezlanda EF. UEA-del. multajn jarojn en Birmingham.