En la vaska regiono aperis: Gastotablo, Bilbao (junio-julio 1908 3 n-roj 4 p. 32×22 aŭt.) poste Bilbao E-isto (julio 1908, 1 n-ro 4 p. 32×22); Nova Sento (julio 1909-febr. 1911).
Kelkfoje oni ankaŭ provis krei tutiberian (hisp.-, portugal-, katalun-, vaska-) movadon, aranĝante iberiajn E–ajn kongresojn. Je la 2-a oni eldonis febr.-julio 1924, Boletin de la 2-a Congreso de E-istas Ibericos (Bilbao IV-f-16 p. 25×17); nova provo okazis en 1931 per Iberia E-ista Revuo Barcelono jan.-? 1931, IV+32–46 p. 24×17).
Francujo havis la feliĉon, kiu trafis — krom Saksujo — neniun alian landon, ke troviĝis unuflanke idealistoj neŝancelante estante samtempe praktikuloj, kiuj disponis pri multege da libera tempo kaj aliflanke ankaŭ pri bonfaruloj, kiuj subtenis la aferon per konsiderindaj monsumoj. Du el tiuj homoj estis la markizo de Beaufront, kiu eldonis L’E-iste kaj la advokato A. Michaux en Boulogne-sur-Mer, la fama aranĝinto de la 1-a UK, kiu eldonis La Revue de l’ E (okt. 1903-dec. 1905 aldono al Le Cicéronne kaj febr.-julio 1906 memstara, 1–4 p. 32×25). Sekvas generalo Sebert kaj prof. Bourlet, pli praktikaj propagandistoj, la unu en sciencaj, la alia en pli popolaj rondoj. Ili reorganizis la grupon E-istan en Parizo kun pli ol 30 subgrupoj kaj starigis por ili la monatan gazeton Paris-E (okt. 1906-dec. 1910, 8–18 p. 21×14; jan. 1911- julio 1914, 4 p. 56×38; ? 1924-nov. 1925, 4 p 36×23 aŭt.; jan. 1926- hodiaŭ 8 p. 24×16). Ankaŭ ne-E-aj gazetoj estis instigataj, akcepti E-n, ekz.: Bulletin de l’Union des Stinographes et des E-istes Gapencais; E-a Revuo aldono al L’ Union Sportive en Saint–Omer (dec. 1905-?, 2 p. 33×25); Le Phare Sténographique; Espero Katolika, aldono al gazeto L’Aube (dec. 1902-?); Le Journal du Creusot, Revue locale… et E-iste (jan. 1908-? 4 p. 58×41) k a. Ĉar intertempe la grupoj pli fortiĝis kaj eĉ federacioj fondiĝis, komenciĝis nun la granda aro de grupoj kaj federaciaj bultenoj kaj gazetoj. Ĉar en julio 1908 L’E-iste ĉesis esti oficiala organo de la francaj E-istoj, Barono F. de Ménil kreis en jan. 1909 novan organon: Franca E–isto. Poste fondiĝis La Movado (julio 1910-julio 1914, kaj okt. 1923–1933), kiu per kunigo kun Franca E-isto kaj Bulletin Officiel de SFPE en jan.1913 fariĝis oficiala organo de tiu societo. Krom la jam nomitaj aperis en F. pli ol 80 E-istaj gazetoj kaj bultenoj, la plej multaj vivis nur kelkajn jarojn aŭ monatojn. El la pli novaj eldonaĵoj estas menciinda La Tribune E-iste Strasbourg de 1930, nuna formato 59×46 cm., 4.).
Anglujo. Pri la komenco de la angla gazetaro oni legu sub The E-ist. Ĝi estis la unua E-a gazeto en A. La dua estis The British E-ist, kiu ankoraŭ hodiaŭ aperas. Sekvas du aŭt. grupbultenoj, eldonitaj de la fama kaj vigla artistino f-ino Oxenford en Hove: La E-a Studento (IV+20–24 p.) kaj La Ĵurnaleto de la Brighton kaj Hove E-ista Klubo. Sekvas La E-Instruisto, La Kursa Revuo (de Norda Politeknika Lernejo), The Press Qarterley, The E-Monthly, La Naturisto; Bulletin of The Friends E Society kaj pli ol 60 bultenoj de federacioj kaj grupoj preskaŭ ĉiuj aŭt. Notinda estas ankoraŭ Sub la Verda Steto, aldono al angla sportgazeto Callender Athletic & Social Club.
Nederlando. En la ĉefaj gazetoj de N- oni ĉiam retrovas la nomon de Dreves Uitterdijk, la pioniro de E en tiu lando kaj ĝis hodiaŭ la firma kolono, kvankam ŝajnas, ke li jam de multaj jaroj ne plu konsentas pri la agado de la nunaj gvidantoj (en 1926 li eĉ fondis konkurencan Nederl. E-asocion). La unua gazeto kiun li eldonis, estis La Holanda Pioniro. Sekvas prop. gazetoj: E-Bulletin, Weekblad E, Nederland-E, Semereto, Wereldtaal, ĉar oni de komenco tre favoris la propagandon kaj pro tio en N. estas iomete tio, kion oni povas nomi: E-movado. La neŭtrala E-Societo «La Estonto estas nia» havis kiel oficialan organon ĝis 1921. La Holanda Pioniro-n kaj de jan. 1932 ĝis hodiaŭ Nederlanda E-isto-n. Intertempe aperis nur kiel «organoj de la nederlanda E–movado» Holanda E-isto, Holanda E–Pioniro kaj kelkaj grupgazetoj (Utreĥta, Dordreĥta E-isto kpt.). Rimarkinda estas la laborista movado kun Frateco, Laborista E-isto: Arbeider E-ist, Intermembra Informilo, Nederlanda Laborista E-isto kaj deko da grupgazetoj. Trian komplekson formas la religiaj gazetoj kun Nederlanda Katoliko, kiu aperas de jan. 1910 ĝis hodiaŭ, Mededelingen en 1922 kaj Kristana Gazeto.
Belgujo. La Belga Sonorilo, tre konata kaj bona gazeto, fariĝis en 1906 oficiala organo de BLE, sed, ĉar ĝi transiris en aŭg. 1908 al Ido, oni fondis en nov. 1908 Belga E-isto, kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. Post la milito la flandroj kreis propran movadon kun Flandra E-sito. Diversaj grupoj (Gent Liege, Antverpeno, Ougree, Kortrijk k.a.) fondis proprajn, plej ofte nur aŭt. bultenojn. Belga Katoliko komencante en junio 1911 ĉesis je la militkomenco. Propra laborista movado komencis viglan laboron nur post la milito kun Belga E-Proleto (franca kaj E eld.), Servo E (franca kaj E eld.) kaj PEK.
Svisujo. Neniu gazeto travivis tiel ŝanĝantan vojon kiel la organo de SES Svisa Espero. En apr. 1910 d-ro Uhlmann provis eldoni semajnan dulingvan (germ: E) aldonon Vespera Horo al germ. gazeto Schweizer Heim, sed post la 26-a n-ro 1i ĉesigis la eldonon. Proprajn aŭt. bultenojn eld. la grupoj en Zürich (ŝercajn), Ĝenevo, St. Gallen, Bern. La fervojistoj eld. La Svisa Fervojisto poste Cirkulero. Mallongan vivon havis Svisa Revuo Komunista.
Italujo. La unua E-organizo en I. eldonis jam de 1902–04 L’ E-ista. Ĝin sekvis en 1905 Gefrataro E-sita, 1905–06 Cirkulero, 1906–07 Idealo, organoj de Sicilia Fed. E-a kaj 1908–9 Notizie E-iste, eld. Junula Amikaro E–ista de Palermo. En marto 1910 estis fondata la ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta IEF, kiu tuj eldonis propran bultenon: Atti della Fed. E-ista Ital., kvankam la Palermaj samideanoj ofertis Itala E–isto, kiu komencis aperi en jul. aŭg. 1910. En 1911 fondiĝis en Genova konkurenca IEA kaj ĝi akceptis I.E.kiel ofic. org., ĝis fine la italaj E-istoj kuniĝis en la federacio kun I. E kiel organo. En sept. 1919 – okt. 1920 I. E. akceptis la titolon E Itala Revuo, nov. 1920 – aŭg. 1921 denove nomata I.E. Ĝi eniris en sept. en L’E kiu jam aperis jan. 1913-aŭg. 1917 kaj de 1920 kiel org. de la en 1912 fondita Itala Katedro de E. En jan. 1923-dec. 1927 L’E estis nomata Itala E-Revuo, jan 1928-dec 1929 denove L’E kaj jan. 1930-dec. 1931 Revista Italiana di E, por adepti denove en jan. 1932 la malnovan titolon L’E kun taggazeta formato (en 1932–50×35 kaj, de 1933 — 52×37). Ankaŭ diversaj federacioj kaj grupoj eldonis periodaĵojn (Roma, Fiorentnio, Mliano, Firenze, Venezia, Torineza k.a.). Unikaj estis: La Militista Bibliofilo, aldono al la itala militista gazeto Il Bibliofilo Militare; Corriere Balcanico-E-ista, org. of. de la Accademio Balcanica de Bari; Ladina Patrujo por la konservo de la, ladinlandaj lingvoj kaj moroj. Menciinda estas ankoraŭ: L’ araldo E-ista kaj Katolika Sento.
Germanujo. Pli ol en aliaj landoj oni povas en G. konstati ke la ekzisto de gazeto dependas pli multe de la persisto, obstino, energio kaj laborforto de unu aŭ du personoj ol de la monrimedoj. Ni vidas Borel-Ellersiek en Berlin, Sehramm-Lederer Dietterle en Saksujo, Stark en Magdeburg ktp. Ĉar la E-isto en la tri unuaj n-roj sept-dec. 1889 enhavis ankaŭ germ. tekstojn, oni devas rigardi ĝin unua germ gazeto. Sekvis Der Deutsche E-ist (aldono al Revuo Int: eld. de Čejka en Bohemujo); Munĥena E-isto kaj jam en 1904 E-istische Mitteilungen, la antaŭiranto de Germana E-isto, kiu fariĝis en jan. 1907 la of. org. de la en 1906 fondita GES (de 1909: GEA), kaj restis ĝis hodiaŭ Aro da aliaj E-istoj fondis en 1907 kontraŭ-organizon Verband deutscher E-isten en Leipzig kun la organo Saksa E-isto poste La E-isto (kun la aldonoj: Poŝta E-isto, Polica E-isto kaj la Kolektanta E-isto) poste La E-ano (kun iom ŝanĝita E). La aranĝo de UK en G. kaj la sukceso de ĝi estis la kaŭzo por la apero de novaj gazetoj. La plej valoraj el ili estis: Germana E-gazeto (jan. 1908-dec. 1910 dusemajne, de jan.. 1911-dec. 1912 semajne) kun diversaj aldonoj Bela Mondo, poste Universo, Rund um die Welt. Proks. 40 estas la nombro de laboristaj gazetoj, ĉu socialistaj, komunistaj, klasbatalaj ktp. La unua estas Der Arbeiter E-ist (aŭg. 1910-julio 1911) poste Antaŭen (jumo 1911-julio 1914) dum la militu Zirkular anstataŭ Antaŭen (febr. 1915 okt.1918) poste denove Antaŭen (majo-dec.1919), poste Der Deutsche Arbeiter E-ist (jan-dec. 1920), poste Der Arbeiter E-ist (jan. 1921-dec. 1927), poste Arbeiter E-ist (jan 1928- ? 1933). Plue aperis proks. 40 ligaj kaj grupaj periodaĵoj — preskaŭ senescepte aŭt. kiuj ĉiuj aperis post la milito. Proks 50 ofte bele presitaj bultenoj aperis de burĝaj ligoj kaj grupoj, sed plej multe antaŭ la milito, el kiu fakto oni jam vidas, ke la burĝa movado endormiĝis (kion oni ja ankaŭ povas konstati en la politiko kaj aliaj kampoj de la homa vivo) kaj la laborista per la politika revolucio, la plibonigo de la ekonomia situacio kaj la klasbatala forto multege plivigliĝis. Laŭ la emo de la germanoj estis eldonataj multaj gazetoj de profesioj, fako ktp. nome de fervojistoj, poŝtistoj, policistoj kaj instruistoj, studantoj, abstinentuloj, junuloj, katolikoj, kristanoj ktp. Rimarkindaj estas ankoraŭ: E-Propagando (parkurbo E en München) la gazetoj por klarigo de la situacio dum la milito (La Eŭropa milito, Int. Butteno uov. 1914 — jan. 1919), German-Pola E-isto (por interkonsento inter germanoj kaj poloj), La akra okulo (por okulkuracado).