Выбрать главу

La plej multaj gazetoj havis mallongan vivon kaj ofte estis interrompataj. Gazeto, kiu kiel ruĝa fadeno trairas la rusan E-movadon, estis of. org. de CK SEU, sed eĉ ĝi multe ŝanĝiĝis. Kiam Drezen prenis sur sin la prezidantecon, li en majo 1922 komencis eldoni por la organizo kaj kiel ligilon por la aliĝintaj grupoj, izoliluloj, Bulteno de la CK de SEU, plejparte skribita en rusa lingvo. En julio kaj aŭg. 1924 ĝi aperis grandformate Elirante el la organiza stato al tiu de propagando, ĝi alprenis en dec. 1924-aug.­sept.1925 la titolon Soveta E-isto kaj en okt. 1925-sept. 1926 tiun de Int. Lingvo. En okt 1926 oni dupartigis ĝin nome: 1) Bulteno de Sovetlanda E-ista Unio (poste de Sovetrespublikara E-ista Unio, poste de Centra Komitato de SEU). En sept. 1933 ĝi estis kunfandata kun Internaciisto sub la nova titolo Sur Posteno. — 2) Informilo de CK SEU, kiu en jan. 1929 denove ricevis la titolon Int. Lingvo kaj aperas sub tiu titolo ankoraŭ hodiaŭ.

Dum la lastaj jaroj la granda ondo de E-aj gazetoj ebeniĝis kaj ni preskaŭ nur trovas ankoraŭ la gazetojn eldonitajn de la SEU.

Finnlando ricevis sian unuan gazeton kaj asocian org. Finna E-isto en apr. 1907. Ĝi ĉesis en aŭg. 1914. De junio 1918 oni donis al finna gazeto Kodin Lethy E-an aldonon E-a Finnlando, kiu en jan. 1920-majo 1923 estis memstara. De apr. 1925 aperas kiel of. org. E-Uutiset. Intertempe aperis privata gazeto Movado.

Estlando havis antaŭ la milito kiel fundamenton la «Revela E-ista Grupo», kiu eldonis en julio-dec. 1907 aŭt. Eldonaĵo, en jan. 1908 Estlanda E-isto kaj de dec. 1913 Estona Stelo. Je la fondo de la landa asocio en 1922 oni fondis Estonia E-ista Revuo-n, kiu de nov. 1923 akceptis la titolon Informoj, kaj aperas ankoraŭ hodiaŭ. Por prolet-E-istoj aperas de majo 1932 Onto.

Litovujo. Litova Stelo apr. 1922-sept. 1926; Litova E-Revuo junio 1929-?.

Latvujo. Ondo de Daŭgava apr. 1925-hodiaŭ; Proleta E-isto de dec. 1931-febr. 1933.

Polujo. La unua pola gazeto, kiu restis la of. org. de la Pola E-Asocio de ĝia fondo (1907) ĝis hodiaŭ estas Pola E-isto. En julio 1906-dec. 1907 ĝi aperis en Lwów, de jan. 1908 en Varsovio kaj de jan. 1927 en Krakovo. Diversaj grupaj kaj aliaj bultenoj ­plej multe aŭt. — ne atingis signifon (Bydgoszcz, Varsovia kaj Lodza ju­nularo, Krakovo, Piotzkow, Pola E–Servo, Tutmonda Unio de Kolektantoj en Pollando, Radio-Servo, diversaj presservoj ktp.). Rimarkindaj estas ankoraŭ Lunda Kuriero (dum la 8-a UK), La Novaj Vojoj, juna Samideano kaj de okt. 1933 E Dla Wszystkich kaj la diversaj periodaĵoj de la Mariavita sekto.

Aŭstrujo. Antaŭ la fondo de la «Ligo» la E-a Klubo Wien eld. en marto 1907-apr. 1908 Klubaj Raportoj. Post la fondo, la ligo daŭrigis KR kiel Informaj Raportoj ĝis dec. 1909; ĝi havis de apr. 1909 verdan prop. kovrilon E, kiu en jan.-apr. 1910 nomiĝis Aŭstria E-isto kaj de majo 1910 German-Aŭstria E-isto. En jan. 1911 IR ŝanĝis la titolon en tiun de la lasta kovrilo: GAE kaj ĉesis per la milito en julio 1914. Ĝia daŭrigo estis en okt. 1919-febr. 1922 Nova Tempo kaj en 1922–23 Aŭstria E-Raporto, por prepari, ĉar la ligo disfalis per la milito, novan organizon, kiu en 1923 fondiĝis: Aŭstria E-Delegitaro; ĝi sia­flanke kreis Aŭstria E-isto (je propra risko de H. Steiner), kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ.

Precipe viglaj estis en Aŭ. ĉiam la E-Societo por Stirio kaj la Ligo de Germ. E-societoj en Bohemujo (poste Ĉeĥoslovaka Respubliko), kiuj eld. kelkfoje ligosciigojn kaj presservojn por la gazetaro, plue la katolikoj, kiuj ne nur fondis en Graz la «Internacio Katolika» kun Katolika Mondo, sed ankaŭ Blanka Kruco kaj Akle poste Informoj, plue kelkaj grupoj kiel ekz. «Danubio» (Monataj Raportoj) kaj la Vienaj grupoj (Informoj poste Informaj Raportoj). Fine ankoraŭ la laboristoj per la Socialisto, Socialista E-Servo, Sciigfolio (Stirio), Ĉiumonata Sciigfolio (Wien Neustadt) kaj du bonaj ŝercgazetoj: La Verda Rano (Linz), kiu estas tute ne konata, bedaŭrinde, ĉar ĝiaj genie kaj kun humoro reprezentitaj homranoj ĉiam denove kaŭzas gajecon, se oni ilin vidas, kaj La Mokemulo (Berndorf). Rimarkindaj estas ankoraŭ: La Innsbrucka E–isto kaj 3 prop. gazetoj: E-ujo, Die Weltsprache kaj Die Sprache für alle.

Ĉeĥoslovakujo. La unua gazeto estis Český E-ista, kiu en nov. 1902-marto 1903 estis aldono al Revuo Int. kaj ĝis sept. 1904 memstaraj en okt. 1908-dec. 1912 ĝi reaperis kiel of. org. de la en 1908 fondita «Bohema Asocio E-ista». En 1907 estis ankaŭ fondata la «Centra Asocio Bohema Unio E-ista», kiu eld. kiel of. org. Časopis českých E-istů en jan. 1907-aŭg. 1914. Post la milito oni fondis unuigitan ĈAE, kiu kelkfoje havis kiel of. org. La Progreso (marto 1908-hodiaŭ), kelkfoje eld. propran Bulteno de ĈAE. La laboristoj eldonis la tre valoran lab. gazeton Kulturo (jan. 1912-junio 1914) kaj kelkajn ne gravajn. Propran grupgazeton havas nur la grupo en Brno kaj la nordbohemaj E-istoj. Rimarkindaj estas ankoraŭ: Ĉeĥoslovaka Gazeto kun la aldono Nova Eŭropo, E-ista, Sved, E-ský Zpravodaj, Bulteno de Ĉeĥosl. Preso E-a, Ligilo (Prostějov) kaj Senhalte.

Hungarujo. Grava gazeto estis La Verda Standardo. Ĝi evoluis jene: E (nov 1904), Hungara E (jan.-apr. 1905), E (malo 1905-marto 1907) kaj poste LVSt. Kiam en 1908 LVSt ĉesis esti of. org. de HES, tiu societo eldonis de majo 1908-junio 1909 aŭt. folie­ton Sciiganto, kiu en marto 1909 estis anstataŭata per Hungara E-isto Sed kiam HE devis pro ekonomiaj kaŭzoj ĉesi en 1911, oni estis devigata denove elekti LVSt kiel of. org. Ĝi restis tiu ĝis la ĉeso en dec. 1915, sed kun mallonga interrompo, kiu kaŭzis multan ĉagrenon kaj disputojn kaj dum kiu HES eldonis en Eger Magyar E-uj­sag kaj aŭt. Of. Raportoj de HES. Post la milito reaperis kiel of. org. Hungara E-isto de julio 1918-febr. 1926. Provizore aperis en 1926 Hungarlanda Informilo (of. org.) kaj fine en jan. 1928 la societo ricevis novan org. Hungara Heroldo, kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. Aperis ankoraŭ ĉ. 10 aliaj gazetoj. La laborista HESL havis de jan.- julio 1923 Antaŭen kaj poste fakon en granda kultura gazeto Munkaskultura, kiu akceptis de apr. 1925 E-an subtitolon. Kiam M. pro ekonomiaj kaŭzoj devis en 1928 malaperi, oni reprenis la eldonon de Antaŭen (sed aŭt). Plue du laboristaj grupoj eld. Bultenojn.

Jugoslavujo. En Kroatujo ap­eris antaŭ la milito Kroata E-isto, La Zemuna E-isto kaj La Zenuma Stelo kaj en Serbujo Serba E-isto. Post la milito d-ro Maruzzi provis per la Provo, ĉu J. estas matura por E-movado; ĉar li sukcesis, li daŭrigis la eldonon sub la nomo Konkordo ĝis 1929. Plue aperis: Komenco, Sudslava Poŝto; Monda Kuriero, Bulteno (de studentaj E-istaj organizaĵoj) kaj de julio 1932 ĝis hodiaŭ La Suda Kruco.

Bulgarujo. B. estis inter la unuaj landoj, kiuj propagandis E-n, eldonante Mondlingvisto kaj La Espero en 1889–91. Sekvas 1902–04 la bele ilus­trita ampleksa Rondiranto, Trumpetisto, Unua Paŝo kaj Lumo (ilustr.), kiu en okt. 1907 fariĝis of. org. de BEL. Ĉe la 4-a bulgara kongreso aŭg. 1910 oni decidis, eldoni kune kun la rumanoj, unuigante Lumo-n kaj Rumana E-isto-n, komunan organon Da­nubo. Kun ĝia ĉeso en julio 1912 malaperis la lasta of. org. antaŭmilita. Krom la nomitaj aperis ankoraŭ la je­naj bonaj gazetoj: Bulgara E isto; Junulo, bulgara eldono de E (Journal, Genevo), Semo (32×47 kaj 24×32), Kulturo (1914–15:31×24. reaperis 1929 — kelkfoje kunpresita kun Telegramo — 47×32 kaj 42×29) kaj tre stranga gazeto: 2 paĝoj portas la titolon Bulgara eldono de Rumana Gazeto E–ista kaj la 2 aliaj «Daodono unaversala federala respublako» kun tekstoj kaj gramatiko de tre konfuza nova mond­lingvo (bazita ŝajne je E) de iu d-ro Diadono en Sofia. Post la milito la ligo kun la jam en 1911 ŝanĝita nomo BEA komencis eldoni en sept. 1919 Bulgara E-isto, kiu ĝis hodiaŭ restis of. org. Por liberigi BE de la propaganda balasto, oni kreis en sept 1925 specialan prop. gazeton E, sed devis jam cedi la eldonon en fino 1926. Plue eliris: Balkana Konkordo (jan.-sept. 1931, provo por kunigo de la E-movadoj en B., Greklando, Jugoslavujo kaj Rumanujo) kaj aliaj gazetoj. La laboristoj eldonis: Balkana laboristo kaj Lingvo Int.