Lingvoscienco. Kiel unuan tian gazeton ni povas jam rigardi La E-isto, kiu enhavis multajn lingvajn klarigojn de Z, de Wahl k.a. Simile estas Lingvo Int., Linguist., plue: E-a Evoluo de H. Sentis en Grenoble, Lingvo Cosmopolita de Saussure kaj Mond-Lingvo de J. Wersbart en Nürnberg. La gazeto, kiu havis antaŭ la milito en lingva kaj organiza senco la plej grandan signifon, estis Oficiala Gazeto E-ista, eldonita de la E-ista Centra Oficejo. La E-ista Akademio kreis en junio 1929 laŭbezone aperantan Oficiala Bulteno-n, por iom anstataŭi la OGE.
Scienco. Jam antaŭ la milito okazis sciencaj kongresoj, je kiuj estis permesataj 5 diversaj lingvoj, ili estis babelaj kaosoj. Pro tio oni ne povas miri, ke ĝuste en sciencaj gazetoj jam frue aperis artikoloj favorantaj la akcepton de E. Jam en 1904 P. Fruictier en Parizo riskis eldoni la unuan sciencan gazeton skribitan en E Int. Scienca Revuo: Regule aperis ĉiumonate kajero de IV+32 p. 27×17. Kiam en 1906 oni fondis en Ĝenevo la Int. Scienca Oficejo E-ista-n kiel antaŭiranton de ISAE, prenis sur sin la redaktadon Saussure, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido, pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en E kaj eĉ kiam d-ro Thalwitzer en Kützschenbroda prenis sur sin la redaktadon en jan. 1911, la gazeto jam estis kondamnita al morto kaj malaperis en la sama jaro. Saussure provis daŭrigi la gazeton sub la titolo La Teknika Revuo de jan. 1918-junio 1919. En junio 1922 d-ro Döhler en Riesa forsendis Informilo pri la stato de ISAE kaj ĝia Revuo kaj sekvigis en julio-sept. novan serion de Int. Scienca Revuo, kiel organon de ISAE, sed pro financaj kaŭzoj en junio 1923 oni devis ĉesigi la eldonon. Por havi organon Rollet de l’Isle redaktis dum 1925 dumonatan aldonon al E (UEA): Scienca Bulteno kaj de jan. 1926 ĝis hodiaŭ li eldonas trimonate Bulteno de ISAE IV+12–16 p., 24×16 — Ankaŭ por restarigi Int. Scienca Revuo-n Ch. Verax starigis en jan. 1912 Scienca Gazeto-n, kiu aperis tute regule ĝis jul. 1914 (VIII+16–18, 25–18; ĝi estis of. org. de ISAE. — Jam en okt. 1906 Verax fondis alian sciencan gazeton: Foto Revuo Int. Ĝi enhavis bonajn artikolojn el ĉiuj partoj de la fotoarto, sed malaperis jam en junio 1907 (entute 132 p. 25×17) — K. Froding en Madison komencis en jan.-febr. 1932 eldoni Scienca Gazeto E-a (de majo–julio 1932: Scienca Gazeto)
Por eluzi la observojn de la diversaj meteorologiaj stacioj la uzo de mondlingvo povas esti grandvalora kaj jam antaŭ la milito oni dufoje provis E-n por tiu celo. En apr. 1909-nov. 1910 aperis en Durango (Meksiko) Monata Ĵurnalo (post julio 1909 Monata Gazeto) de la Met. Observejo de l’ Instituto Juarez kun multaj met. tabeloj (ĝis junio 1909: 8 p. 32×21 poste: IV+16, 21×17). En jan.-dec. 1911 R. Duyos eldonis en Valencia eĉ semajnan met. gazeton La Korespondanto (entute 44 kajeroj po 12 p. 22×16.) — La vigla estro de la Aerologia Observatorio en Tateno (Jap.) d-ro W. Oishi eldonas jam de jan. 1927 tute regule trifoje monate Bulteno), enhavante tabelojn kaj diagramojn; ĉiu n-ro enhavas 4–6 p. 27×20. Por pli detaligi la datojn, aperas ĉiujare ampleksa Raporto parte ilustrita kun 136–332 p. 30×23. Krom tiuj la observejo eldonas dufoje ĉiujare: Observadoj meteorologiaj kaj aerologiaj faritaj en la Aerologia Observatorio de Tateno IV+54 p. 26×19. Tiu agado de d-ro Oishi estas vere progresema, sed tro malmulte atentata.
La penoj enkonduki E-n en Radio estis vere grandegaj, sed la sukceso ne estis ĝis nun daŭra. La Int. Radio-Asocio eldonis en marto 1924 (tuj post ĝia fondo) malgrandan Bulteno, unue aŭt. poste presitan kaj jan. 1926-jan.-febr. 1927 sub la redaktado de d-ro P. Corret Int. Radio Revuo-n, vere bonan fakan gazeton kun multaj ilustraĵoj. Estas rimarkinde, ke tiu gazeto aperis ankaŭ en Braille-skribo por blinduloj. En apr. 1924 aperis en Lugamo grandformata Int. Radio-Revuo, Radio-Servo kun eldonoj en angla, franca kaj germana lingvoj. Aperis nur 2 n-roj po 8 p. 47×32. Periodaĵo, kiu ĝis nun ricevis la plej favoran influon kaj ankaŭ estas atendata de la ne-E-ista gazetaro, estas la E-RadioProgramo de la Int. Radio-Servo eldonita de J. Jungfer en Lübben; de apr. 1928 ĝi aperas seninterrompe, unue monate, nun ĉiusemajne. Krom la Programo eldoniĝas ankoraŭ Cirkulero kaj Oficiala Informilo. La «Radio–Club E-iste de France» eldonas de 1930, redaktita de la fervora kaj lerta H. Favrel en Parizo, Radio-E en franca kaj E-a lingvo (16–28 p. 24×16) La sama klubo eldonas de dec. 1932 aŭt. SOS, redaktata de E. Houzé en Dunkerque. Similan monatan bultenon eldonas de majo 1931 radio-amikoj ĉe la Brita E-Asocio nomita Tra La Poŝto, kaj de nov. 1931 W. Krzysztofowicz en Bydgoszcz sub la nomo Int. Radio-Servo por Polujo neregule, aŭt.
Kiel sciencajn gazetojn ni devas ankoraŭ mencii: Grafologia Revuo, Barcelono; La Int. Societo de Skrib- kaj Libro-Scienco, Dresden, nur unu provkajero en 1929; de dec. 1928 Amikeco de la Rotaris E-Amikaro; Politika Sociala Revuo, Paris; estis intencate eldoni ĝin kvaronjare, sed ĝis febr. 1934 aperis nur la provn-ro (julio 1932) kaj la unua n-ro (marto 1933) kun IV+80 p. 25×17 kun bonegaj artikoloj pri ĉiaj problemoj de la socia vivo.
Plua fako de la scienco estas la Medicino: La int. interŝanĝo de la spertoj kaj diversaj metodoj estas precipe grava por la kuracistoj. Jam en jan. 1906 Verax kaj d-ro Vallienne provis eldoni en Parizo Int. Revuo Medicina en E, germ., angla, hisp., franca, itala kaj aliaj lingvoj, sed pro manko da abonantoj, la gazeto devis ĉesi kun la 4-a n-ro en apr. 1906. En marto 1908 la serioza kaj prudenta d–ro Mikolajski en Lwöw komencis aldoni al la pola medicina gazeto Glos lekarzy E-an folion Vocho de Kuracistoj. Ĉar li ricevis sufiĉan nombron da abonantoj, en marto 1908 li memstarigis ĝin kaj nomis ĝin de jan. 1909 Voĉo de Kuracistoj. Post la fondo de TEKA dum la UK 1908 la Voĉo fariĝis ĝia organo. Sed jam antaŭ la unua kongreso de TEKA en Augsburg 1910 komenciĝis malagrablaj disputoj inter tiu serioza, honesta kaj trankvila d-ro M. kaj TEKA (plej multe instigata de spontanea, sed malserioza kuracisto d-ro Thalwitzer). Kaj dum la kongreso oni decidis, ke Voĉo ne plu estu of. org. De jan. 1911 Thalwitzer eldonis novan of. org. Int. Medicino. Multaj kuracistoj nun forlasis la Voĉon kaj je la fino de 1911 d-ro M. estis preskaŭ sola kaj devis ĉesigi la eldonon. Sed Thalwitzer estis granda seniluziigo por TEKA! Estante ne tiel persistema kiel d-ro M. li liberkore forlasis la eldonon de Int. Medicino jam post la dua n-ro, kiam li vidis, ke oni per ĝi ne povas gajni trezorojn. (Oni trovis similan okazon jam kelkfoje en E-ujo, ke sperta, serioza kaj trankvila laboranto estis subpremata de fanfaronulo kaj fine ambaŭ pereis.) Ĉar la manko de propra organo estis malagrabla, TEKA eldonis en Parizo de aŭg. 1911 ĝis komenco de la milito Oficiala Bulteno de TEKA sub la redaktado de d-ro H. Dor. Tamen TEKA ne estis vivkapabla sen scienca periodaĵo; pro tio oni decidis dum la UK 1912 eldoni krom la bulteno sciencan organon Kuracisto ka komisiis la kolegojn en Varsovio (d-ro Chybezinski kaj d-ro Robin) pri la redaktado. Ĝi regule aperis de okt. 1912 ĝis junio 1914. Post la milito nur en sept. 1923 d-ro Mezei en Budapest riskis denove akcepti la eldonon de Int. Medicina Revuo, kiu tuj fariĝis of. org. de TEKA. Ĉar pro financaj kaŭzoj li ne povis daŭrigi la eldonon, d-ro Briquet en Lille (helpata de prof. Vanverts prenis sur sin tiun taskon de jan. 1926. En jan. 1929 la gazeto transloĝis al Bruselo sub la redaktadon de d-ro Kempeners kaj poste de prof. Vanverts. — Krom tiuj int. medicinaj gazetoj aperis naciaj en diversaj landoj En Rusujo unue kuniĝis kvanto de kolegoj por fondi la «Tutruslanda E-a Kuracista Societo», kiu de junio 1911 ĝis komenco de la milito eldonis propran Bulteno. En julio 1924 G. Georgiev en Bulgarujo eldonis Medicina Heroldo. Kiel sur ĉiuj sciencaj kampoj post la milito la japanoj estis ankaŭ tre viglaj sur la medicina. Precipe E-aj grupoj en universitatoj eld. aŭt. gazeton, kiel ekz. Medicino (Osaka) Psikiatrio; Psikologio kaj Neŭralogio (Tokio); Psikio (Tokio); Nia Bulteno (Nogaya); Bulteno de M.E.S. (Sendaj). Tute speciala kaj vere rimarkinda estas: Bulteno de la Jurmedicina Instituto de la Medicina Fakultato de Nagasaki, presita en jap. kaj E lingvoj 26×19; aperis en 1929 du kajeroj kun 203 p., 1930 kvar kajeroj kun 573 p., 1931 tri kajeroj kun 470 p., 1932 tri kajeroj kun 440 p. El la farmacio aperis ankoraŭ Voĉo de Farmaciistoj sept. 1910–11 kaj Farmacio & Ĥemio (Tojama) 1924–25.