Выбрать главу

Pedagogio. Gajni la instruistojn por iu movado estas tre grava pro la influo, kiun oni gajnas per ili je la infanoj. La unua gazeto estis la hisp. La Educacion La Edukado en Almeria, kiu aperis en hisp. kaj E lingvoj. La eldonon depure pedagogia gazeto oni jam priparolis dum la UK 1907, sed nur en nov. 1908 du entuziasmaj E–istoj en Bystřice-Hostýn, la instruistoj Čejka kaj Krumpholc, eldonis la unuan n-ron de Int. Pedagogia Revuo. Pro financaj kaŭzoj ĝi devis ĉesi en la fino de 1910. En 1912 Jan Ja­cobs en Antverpeno reprenis la eldonon, plenumis ĝin ĝis julio 1914 kaj reeldonis ĝin post la milito de aŭg.-sept. 1921-junio-julio 1922. IPR estis organo de la Int. Asocio de Instruistoj, kunigo de burĝmoderaj instruistoj. Post la milito eniris ankaŭ en la vicojn de la instruistaro la ideoj de proletaro kaj de klasbatalo kaj multaj eksiĝis el IAI por fondi TAGE. Tiujn ideojn esprimis la gazeto Novaj Tempoj. En jan. 1927 ĝi akceptis la titolon Int. Pedagogia Revuo, kiun ĝi havas ankoraŭ hodiaŭ. De tiu tempo la gazeto estas plie faka gazeto kaj forlasas la akran klasbatalan programon. Por disvastigi la klasbatalajn ideojn tra la tuta tero, Boubon en Orleans eldonas de febr. 1925 Tutmonda E-ista Pedagogia Servo. Rusa pedagogia gazeto en Ĥarkov eldonas de jan. 1926 resumfolion La Vojo de Klerigo, kiu havis dum kelka tempo ankaŭ francan kaj germ. aldonojn tradukitajn laŭ la E-teksto. La n-ro de jan. 1931 havis la titolon Komunisma Klerigo. Por informi pri la sovetaj ideoj kaj disvastigi ilin, oni eldonis en Moskvo de majo 1929-majo 1930 Soveta Pedagogia Revuo, kiu poste fariĝis Soveta Peda­gogia Biblioteko. — Krom tiuj gravaj gazetoj ekzistas ankoraŭ sciigoj de ligoj, kiel ekz. Vereinsmitteilungen, E-Vereinigung deutscher Lehrer; E­Vereinigung Sachsischer Lehrer; Bulteno de SIEF (Sveda Instruista E-Federacio).

Literaturo kaj arto. Granda estas la aro de tiuj ĉi gazetoj kaj multaj valoraj estas inter ili, sed la viv­daŭro ĝenerale estis nur mallonga. La sola el la antaŭmilita tempo, kiu reaperis post la milito, estas Marto; ĝi (unue kiel La Marto) aperis de nov. 1910 ĝis komenco de la milito, rea­peris 1922 kaj ĉesis dec. 1933 post finiĝo de la 17-a jaro. La Revuo daŭris dum 8 plenaj jaroj, kaj ĝi certe aperus ankoraŭ hodiaŭ, se la milito ne estus veninta. Literaturo (Londono) aperis dum 7 jaroj, La Vagabondo dum preskaŭ 7, Lit. Mondo dum 6½ (la plej grava lit. revuo post la milito), Eĥo E-ista dum 6, La Nova Epoko, kiu havas jam 3 epoko n, dum entute 5, Tra la Mondo dum 3½, Samideano ĉiumonata (bele ilustrita per mankolorigitaj jap. bildoj) 2 jarojn. Ĉiuj aliaj aperis nur pli mallonge, mi nomas: Hispana Revuo, La Bela Mondo, La Duonmonata, Universo, Literaturo (Malmö), E-ista Voĉo (Jaslo) Samid­eano, Tutmondo E-a (Stuttgart, 3 n–roj), Bibliografia Gazeto (kiel daŭrigo aperas Lingvo Libro, organo de AELA), kaj E-a Mondo (Hannover), kiu volis fariĝi la daŭrigo de La Revuo, sed jam ĉesis post la unua n-ro. La saman sorton havis E-Roman-Gazeto, kiun F. Ellersiek provis eldoni en julio 1933. La rusoj revivigis en apr. 1932 la malnovan La Nova Epoko per La Nova Etapo. Ni devas mencii ankoraŭ Nia Informilo de Isosek kun bonaj verkaĵoj kaj tradukoj de la lernantoj mem. Diversaj alispecaj gazetoj havis lit. aldonojn kiel ekz. Lingvo Int., Časopis Českých E-istů, Germana E-isto, HDE, k.a.

Komerco. Jam en febr. 1907 aperis en Frankfurt a. M. Eksport-ĵurnalo 16 p. 31×23 kun multaj anoncoj (grandaj kliŝaĵoj), sed restis la sola kajero. En jan. 1909 E.M. Pope eldonis en Chicago Export E-ist en angla kaj E lingvoj, sed kvankam li jam en julio de la sama jaro devis ĉesigi la eldonon, li denove eldonis ĝin en 1922–24. Tre bonan Int. Komerca Revuo-n aperigis en sept. 1919-aŭg. 1922 d-ro H. Unger en Zürich kun bonegaj ekonomiaj artikoloj kaj precipe propagandante la diversajn foirojn. Serioza kaj iom laborante kun gajno estas la Komercista E-Unio en Dresden, kiu eldonis de febr. 1927 KEU-Informilo, kiu hodiaŭ nomiĝas La Komerco. Aperis ankoraŭ 5 aliaj gazetoj.

Profesioj. Pro la ĉiam pli kaj pli internaciiĝinta krimularo la polico devus havi la plej grandan intereson je interpopola komprenigilo. Tion frue ekkonis A. Marich en Budapest, kiu eldonis jam en sept. 1908 Polica Revuo. La E-isto en Leipzig havis en 1911 aldonon Polica E-isto. Post la milito Marich fondis Tutmonda Polica Ligo-n kaj de apr. 1922 ĝis majo 1928 eldonis gazeton La Policisto. Sed li ne sukcesis kunigi la tutan int. movadon pro sia aŭtokrata kaj diktatora maniero, bankrotis ĉio de li fondita kaj en 1930 fondiĝis Int. Polica Ligo, kiu uzis kiel organon E (UEA), kaj de jun. 1933 lnt. Polica Bulteno (kun la sama titolo aperis gazeto ankaŭ de apr. 1911 ĝis jul. 1924).

La oficistoj de la poŝto ne agis malpli vigle. Dresdena E poŝtunuiĝo eldonis de majo-dec. 1910 aŭt. Poŝta E-isto, kiu en jan. sept. 1911 fariĝis parto en La E-isto (Leipzig) kaj de okt. 1911 ĝis komenco de la milito memstara kaj organo de la ILDEPO, kiu post la milito nomiĝis ILEPTO. En okt. 1922 eliris La Interligilo de l’ PTT, kiu ricevis la gvidadon de la poŝta movado, je kio ankaŭ Marich ne povis ion ŝanĝi per sia Ligo de Ordo, en kiu li volis kunigi ĉiujn «ordajn» oficistojn (polico, poŝto, fervojo, ĵur­nalistoj ktp.) kaj ties organo estis la jam citita La Policisto, kiu ricevis por tiu celo multajn specialajn aldonojn.

Tria profesio estas tiu de la fervojo, kiu pli konforme laboris kaj havis la asocion IAEF kun la organo Fervoja E-isto kun kiu unuiĝis en jan. 1913 la Germana Fervoja E-isto. Post la milito la asocio restariĝis kaj la ĵus menciita Ligo de Ordo ne povis influi ĝin. Ĝia nova organo estis Fervoja E-isto poste La Fervojisto, krom kiu aperis ankoraŭ represoj el E (UEA), Oficiala Informilo. Specialaj landaj bultenoj eliris en Germanujo, Hispanujo, du en Japanujo, Svisujo ktp.

Kiel profesiaj gazetoj aperis plue: La Barbiro, La Publikoficisto, La Ĵur­nalisto, La Bankoficisto ktp.

Studentoj. Kvankam en kelkaj landoj, kiel ekz. Germanujo, Hungarujo (La Pioniro) kaj Bohemujo (Studento) la E-a studenta movado bone ekfloris en diversaj jaroj, la int. movado ne progresis. La en 1909 fondita «Ĉiostudenta Asocio» eldonis de 1910–12 Gestudentaj Interesoj. Krom ĝi ekzistis «Universala Studenta Unio» kun organo La Tribuno (Utiel, Hisp). Provoj revivigi la movadon post la milito ne sukcesis.

Blinduloj. Estas konate, ke la blindulo legas per la Braille-punkt­skribo, kies produktado estas treege multekosta. Do estas nature, ke precipe en la lingvoj kun malmulte da uzantoj, ne ekzistas multaj libroj en Braille-skribo kaj oni komprenos facile, ke per la interligo de E tiu malfacilaĵo malaperos. Tion komprenis jam tre ­frue prof. Cart, kiu jam de majo 1904 fondis E-a Ligilo en Braille-skribo, aperanta monate ĝis hodiaŭ (nur interrompita dum la milito 1416–19) kaj de jan. 1913 eldonita de Harald Thilander en Svedujo. Nur por Sve­dujo Thilander eldonis E Folket poste Nordisk-E Tidning. En Germ. aperis 1913 Lingvo Int. (en blindulejo en Paderborn) kaj de sept. 1922 aperas en Kolonjo Blinda E-isto. En Praha eliras de jan.1920 kiel aldono al bohema gazeto Zora kaj de jan. 1922 memstara Aŭroro. En 1926 aperis Int. Radio Revuo ankaŭ en Braille-skribo kun desegnaĵoj. En 1925 oni fondis apartan gazeton, neregule aperantan, por informi, klarigi kaj interesigi la vidantojn pri la blindula afero: Ligilo por Vidantoj.

Junuloj. La unua gazeto estis Juna E-isto. Sekvas por la franca federacio Juneco (Parizo), por la Tutmonda Junula Asocio Junula Parolo (Magdeburg) kaj en Nederlando La Estonto. En 1920 estis fondata 1a unua vivpova junula unuiĝo Universala E-a Asocio Junulara, hodiaŭ nomata Tutmonda E­Junulara Asocio, kiu eldonis E-ista Junularo-n. Post ĝia malapero oni provis per Juna Samideano, poste Juna E-isto (ambaŭ en Krakovo) krei novan organon de la asocio, sed sen sukceso. Menciindaj estas ankoraŭ E-ista Junularo (Vieno, Kornfeld), Juneco (Oppeln) kaj bela, bone ilustrita gazeto por infanoj La Etulo. Specialan klason formas la skoltoj. Tuj post la fondo en 1918 la Skolta E-ista Ligo havis parton La Selo en la angla gazeto Brown &.White, eldonis en 1921–22 propran bultenon Skolta E-ista Ligo kaj akceptis en julio 1926 la gazeton Skolta Heroldo de pastro Ramboux en Parizo, kiun ili anstataŭis en sept. 1931 per Skolta Bulteno (London). La hungaroj eldonis por la ĵamboreo aŭt. Cirkulero kaj Tendara He­roldo. Por la «Tago de Bonvolo» (18 majo) oni eldonis en 1933 krom la naciaj unufoje ankaŭ E-an eldonon de La Junularo kaj la Mondpaco.