Выбрать главу

Kiam en 1931 GEA festis sian 25-jaran fondiĝon, Jean Borel rememoris pri la epoko, el kiu naskiĝis GEA, i.a. en la sekvaj vicoj:

Unuafoje mi parolis pri eventuala grupigo de la germanaj E-istoj je la Pentekosta sabato de 1903 kun d-ro Z en Varsovio. Neniam mi forgesos la ĉarmajn horojn pasigitajn kun nia Majstro, — tiun tagon en lia tiama loĝ­ejo, strato Dzika, kaj la sekvantan dimanĉon, kun lia familio en kampa dometo en la ĉirkaŭaĵo de l’ urbo.

D-ro Z unue interesiĝis pri nia Svisa E-Societo, fondita la antaŭan jaron de mia amiko Renard kaj de mi, kun monata ĵurnaleto «Svisa Espero», kiun ni kune redaktis kaj pri kies stilo kaj enhavo Z bonvolis gratuli.

Ni parolis pri la SFPE, kiu jam ekzistis sub la aŭtokrata gvidado de Markizo de Beaufront. Li havis la tutan francan movadon en sia mano kaj Z estis doninta al li kvazaŭan monopolon por la plua vastigado de E.

En Anglujo nacia movado komenciĝis kaj Ruslando jam de longe havis multajn fervorajn samideanojn, sed sen registara permeso, grupiĝi en nacia societo.

Dume, en Germanujo, malgraŭ la laŭdindaj penadoj de ekskaptiano Lud­wig Emil Meier en München, por krei nacian kunligon, nenio moviĝis. La fiasko de Volapük estis ankoraŭ tro freŝa en ĉies memoro. Pro tio Meier diris al mi, kiam mi vizitis lin, ke estos eĉ malpli facile, iniciati movadon en Berlin.

Laŭ kelka vidpunkto li estis prava, sed tia ne estis la opinio de Z. Li konsilis krei en la ĉefurbo unue malgrandan centron, el kiu povus eliri pli vasta propagando en la tutan landon kaj por tio grupeto de la tie ekzistantaj malmultaj E-istoj aŭ pli vere amikoj de E sufiĉos, kondiĉe, ke oni laboru energie kaj antaŭ ĉio havu la necesajn propagandilojn, kiuj tute mankis. Li proponis sian kunlaboradon por la pretigado de lernolibro kaj de du vortaroj: Germana-E-a kaj E-a-Germana. Nur tiam, kiam oni havos taŭgan, fidindan materialon, oni povos fari utilan laboron kaj pensi pri kreo de nacia societo. Por starigi armeon, oni bezonas soldatojn kaj batalilojn. Jen la unua tasko. Ĝi estis sufiĉe grava kaj nefacila, precipe pro manko de la laborfortoj, kiuj venis al ni nur iom post iom kaj malrapide.

En fino de 1903 ni fondis E-grupon en Berlin, el kiu eliris la movado tra tuta G. dum la firmo Möller & Borel estis pretiginta la plej urĝan materialon: propagandiloj, klarigaj folioj, libretoj por memlernado, ĉar tiam neniu povis instrui la lingvon.

Dum 1904 jam venis al ni kelkaj entuziasmaj homoj eI diversaj partoj de G kaj Aŭstrujo, sed precipe dum 1905 kreskis la nombro de personoj, kapablaj propagandi kaj instrui, kaj tiam oni povis pensi serioze pri organizo de nacia societo tutgermana.

Okazis inter germanlingvanoj interŝanĝo de opinioj en la UK 1905 Laŭ mia peto d-ro Mybs, Altona, prezidis nian kunveneton, kiu okazis en la teatro, sed li ankoraŭ ne parolis flue, kaj ni interparolis germane.

Estis ankoraŭ tro frue, por fari ian nacian organizaĵon, sed oni decidis labori energie dum la vintro kaj vidi, ĉu estos eble komenci serioze la sekvantan printempon.

Efektive, post ok monatoj okazis en Braunschweig la ĝenerala kunveno de germanaj samideanoj el kiu eliris Germana E-Societo. D-ro Mybs fariĝis prez., d-ro Hanauer sekr. Mi mem rifuzis akcepti ian oficon en la komitato pro personaj kaj sanecaj motivoj, sed mi gardis la redaktadon de Germana E-isto, kiu fariĝis oficiala organo.

Jean Borel devas esti nomata kreinto de E-movado en G. En febr. 1904 unuafoje aperis la organo de la E-grupo Berlin; ĝia titolo estis «E-istische Mitteilungen» (E-istaj Informoj); red. estis J. Borel, kiu eldonis ankaŭ varbfolioln, informilojn kaj lernolibron, kiu eĉ nuntempe estas tre ŝatata. Jam en la jul.-aŭg. n-ro de «Informoj» la redaktoro povis konstati, ke «G., kiu ĝis nun skeptike staris flanke for de la movado, komencas, serioze interesiĝi por la afero.» Grupoj en Berlin, Braunschwein, Glatz, Hamburg-Altona, München estis citataj, krome izoluloj en Gotha, Gross-Schonau i. Sa., Jena, Karlsruhe, Königsberg Pr., Leipzig, Lindau Harz, Marienwerder Westpr., Pforzheim, Stuttgart, Strassburg.

La sekva n-ro de «Informoj» enhavis vokon de 1a grupo Berlin por opiniesprimoj pri «fondo de centra ku­niĝo de la germana E-istaro». Ĉi tiu voko ankaŭ okupiĝis pri centra gazeto germana. La sama n-ro informis pri naskiĝo de grupo en Frankfurt a. M.; jen la sesa germana E-grupo! Oni opiniis la fondon de ia organizaĵo tro frua, sed la firmo «Möller und Borel» informas, ke de jan. 1905 la germanaj E-istoj havas sian komunan gazeton: el la «Mitteilungen» fariĝos «Der Deutsche E-ist», la Germana E-isto. Ankaŭ en tiu jaro fondiĝis novaj grupoj: en Karlsruhe, Neu-Isenburg, Stuttgart, Goppingen i. Württ., Plauen, Dresden, Breslau, Jena. Naskiĝis la unua laborista grupo en Frankfurt a. M. Izoluloj en multaj lokoj entuziasme varblaboris.

Braunschweig estis la urbo de la unua iom grava kunveno de germanaj E-istoj (1 aŭg. 1905) kaj ĝi estis la sidloko de la 1-a germana E-kongreso 19 kaj 20 majo 1906. La kongreso, prezidata de d-ro Mybs, estis sukcesa, 1a unuan tagon oni fondis «Deutschprachige E-isten-Gesell­schaft» (Germanlingva E-ista Societo). La sola celo de la GES laŭ la statuto estas diskonigo de la int. helplingvo E laŭ la Fund. de E kaj laŭ la Deklaracio de Boulogne. La statuto fiksis i.a., ke ekzistu apud la estraro (oni nomis ĝin: centra aga komitato) aparta komitato (konsilantaro), al kiu apartenu minimume 20 konataj E-istoj el G., Aŭstrujo kaj Svisujo. La oficiala gazeto de GES fariĝis Germana E-isto kaj la estraron formis d-ro Mybs, prez, d-ro Hanauer Frankfurt a. M. kaj Fr. Schuck, Braunschweig. Pro praktikaj kaŭzoj oni leĝe registrigis la societon sub la nomo «Deuitsche E-isten-Gesellschaft» (Germana E-ista Societo).

La 2-a germana E-kongreso (8–12 majo 1907) efektive jam elmontris la forton de la E-movado kaj vivigis grandan esperon, kies plenumiĝo estis la fakto, ke la 4-a UK okazis en Dresden. Eklaboris la «Kvaro por la Kvara»: d-ro Mybs, d-ro Schramm, s-ino Hankel, d-ro Arnhold. La UK fariĝis granda sukceso. «Ifigenio» de Goethe, trad. de Z kaj prezentita de geaktoroj el Berlin, entuziasmigis la int. publikon. La praktika sukceso el ĉi tiuj tagoj estis la fondo de la Saksa E-Instituto, kiu poste transformiĝis E-Instituto de la tuta lando.

Ankaŭ la jaro 1908 alportis por GEA batalon tiel interne de G. pro organizo, kiel ekstere pro la helplingvo mem. Fondiĝis «Verband Deutscher E-isten» (Ligo de Germanaj E-istoj), kies agmaniero minacis malutili al la reputacio de GES. Krome la reformemo minacis malhelpi la daŭran kaj trankvilan progreson de la E-movado. La duobla batalo kaŭzis perdojn al GES, sed la rezultoj el pli ol du jardekoj ne plu povis esti neniigitaj. La naskiĝinta (same 1908 en Dresden) UEA trovis inter la membroj de GES multajn anojn kaj apogon flanke de GES mem, kiom estis eble konsidere al la diversaj celoj de la du organizaĵoj.

Kiam la prez. de GES kunvokis la membrojn por la 3-a germana kongreso 21–23 majo 1909 en Gotha, li skribis la taskon de la estonta laboro jene: «Nia organizaĵo devas esti kunkordigata kun tiu de la UEA, la bazo, sur kiu ni daŭrigu nian laboron, estas speciala agnosko de ĉi tiuj du grandaj faktoroj kiel oficialaj reprezentantoj de la E-movado en la en- kaj eksterlando.» Rezulto el la konsideroj kaj diskutoj de ĉi tiu kongreso estis kompleta novordigo en la organizo de GES. Ankaŭ la estraro ŝanĝiĝis, prez. fariĝis Mybs, Hamburg, vicprez. d-ro Mobusz, Lübeck, trezoristo kaj afergvidanto d-ro Kandt, Bromberg; prez. de la konsilantaro patentadvokato Schiff, Berlin; prez. de la ekzamenkomisiono R. de Ladeveze, Hamburg. Laŭjure sidejo restis Berlin, kaj el la nomo GES fariĝis GEA (asocio).