Выбрать главу

La E-movado mem en G. jam havis tian amplekson, ke ne plu estis eble, registri ĉiujn kursojn, parolaĵojn por varbado, ekspoziciojn, kunvenojn, ĉiu­specajn aranĝojn Laborista E-Asocio havis fine de 1927 ĉ. 3000 membrojn en 120 grupoj. GEA prezentis 135 grupojn; krome konataj estis ĉ. 100 grupoj ne organizitaj; E-unuiĝo de germanaj instruistoj havis 300, E-ligo por blinduloj 116 membrojn. Ekzistis aliaj unuiĝoj, kiuj ne apartenis al GEA kiu jam nelonge ne plu estis la sola kuniĝo de E-istoj sur germanlingva teritorio. Moko kaj rido pri E estis maloftaj, kvankam kontraŭdiroj ne tute silentis.

Post la 19-a germana E-kongreso en Dresden 1930, la 20-a en Hamburg 1931 fariĝis la unua jubilea kongreso de la germana E-istaro: GEA nun vivis 25 jarojn. En fino de 1930 GEA havis 123 grupojn kaj entute 2371 membrojn; samdate Laborista E-Asocio ampleksis 228 grupojn kun 3887 membroj. Jam por 1928 la statistiko, prilaborita de E-Instituto por la Germana Respubliko, konstatis en G. 441 grupojn kun 8490 membroj E jam fariĝis publika afero, ne plu vegetis en kluboj.

Estas notinde, ke krom en Saksujo, en Berlin okazis E-kursoj por lernejanoj: komence de la vintra duonjaro 1930–31 ĉ. 900 lernejanoj en 22 popollernejoj estis instruataj. Sed la ekonomia situacio pli kaj pli premis ankaŭ la anaron de GEA, kaj nemirige, ke la 21-a germana kongreso en Chem­nitz 1932 ne montris tre grandnombran ĉeestantaron; tamen ĝi pasis kontentige spite al multaj malfacilaĵoj kaj distingiĝis per la festparolajo de d-ro Kraner, Dresden, pri «Ĝojo pri E». Jam en Hamburg 1932 la kongresp programo enhavis specialan parolaĵon kun sekvanta diskuto, ambaŭ en E. En Chemnitz parolis d-ro Wicke, Chemnitz, pri «E kaj nacio», krome Hahn. Gohlis, pri «Praktika E-laboro en lernejo kaj grupo».

Spite al la ekonomia mizero fine de 1932 GEA havis 125 grupojn kaj entute ĉ. 2370 membrojn, propran oficejon, gazeton; krome GEA eldonis specialajn informilojn por la ĵurnalaro. Samdate Laborista E-Asocio ampleksis 230 grupojn kun ĉ. 4000 membroj; ankaŭ ĝi eldonis sian propran gazeton. Ekzistis ankaŭ Socialista E-Asocio por la germanlingva teritorio kun ĉ. 1450 membroj kaj gazeto.

Krome notindaj: E-Unuiĝo de germanaj instruistoj, Leipzig (550 mem­broj); E-Unuigo de saksaj instruistoj, Gohlis apud Dresden (417 membro); Tutmonda Asocio de Geinstruistoj E­istaj, Leipzig, Germaria E-Unuiĝo de Blinduloj, Breslau (120 membroj); Universala Unuiĝo de Blinduloj E-istaj, Köln-Ehrenfield (400 membroj); Katolika E-Ligo Ludwigshafen.

Por la fako E kaj radio sukcese laboris kaj laboradas Jungfer, Lübben kaj helpantoj, tiel ke la plimulto de la germanaj sendstacioj estis E-emaj ĝis 1933. Fakaj ligoj de juristoj, scienculoj, fervojistoj, policanoj, komercistoj laboris por kaj per E, foiroj utiligis E-n pli kaj pli amplekse. Ministerioj rekomendis la studon de E. Unuvorte: la E-movado sur germanlingva teritorio kontentige statis kaj prosperis.

30 jan. 1933 ekregis la nacisocialista partio. Ŝanĝiĝis la tuta publika vivo elfunde; malaperis marksis­mo kaj ĉio simila, malaperis ankaŭ ĉiu unuiĝo de E-istoj, kiu iel kontraŭstaris al la nun reganta partio. GEA restis, sed submetiĝis al la principoj, kiuj ekregis kaj postulis novan ordigon en la organizacio. GEA akceptis en Köln aŭg. 1933, okaze de la 25-a UK, la novan ordon; provizora gvidanto de GEA fariĝis Behrendt; membroj estas la unuopaj E-istoj, ne plu grupoj ili devas adaptiĝi al la vidreguloj de la germana registaro. Celo de GEA fariĝis «diskonigo kaj utiligo» de E. Sekve germanaj E-istoj tuj ekklopodis ankaŭ per E diskonigi informojn pri la situacio en G., ktp. En 1933 la germana nacio ree konsciiĝis pri si mem: unue la necesoj de la propra nacio, poste la int. bezonoj! jen principo, defendita de la GEA-gvidanto jam antaŭ dudeko da jaroj la jenaj frazoj: «E kapablas multon atribui por plifortigi la german-nacian konscion, por pliintensigi konon, komprenon de la germana lingvo, plifortigi la germanecon en la eksterlando, por peri komprenon kaj estimon pri germana maniero.» («Ĉirkaŭ la Mondo», 913, n-ro 2.).

GEA partoprenas laŭ povo en informa laboro. La gazeto Germana E-isto estas utiligata por tiu ĉi celo. GEA mem klopodas anigi al si ĉiujn germanajn E-istojn, ĝis nun organizatajn en fakaj unuiĝoj k.s., sed ĝi malakceptas ĉiun, kiu ne senrezerve submetiĝas al la nuna ŝtata reĝimo. La nuna membraro de GEA sumiĝas je 2200. La nombro estas despli konsiderinda, ju pli multaj judoj ne ree aniĝis.

Antaŭ nelonge fondiĝis «Neue Deutsche E-Bewegung» (Nova Germana E-Movado), kiu konsistu — laŭ la statuto — nur el anoj de la arja raso; nuna amplekso ne estas konstatebla. Se ĉi tiu nova movado, kiu cetere havas la saman celon kiel GEA, trovus la aprobon, apogon kaj oficialan helpon de la registaro, GEA devus malfondiĝi; ĝi malfondus sin mem, ĉar tiam la atingita oficialeco malnecesigus ĉiun asocion. Intertempe GEA daŭrigos sian laboron por E kaj por G. per E.

Instituto. La unua gvidanto de la Saksa E-Instituto estis d-ro Albert Schramm. Laŭ dekreto de l’tiama reĝa saksa ministerio por internaj aferoj (12 nov. 1908, n-ro 1610 III. F.), la Instituto estis metata sub la aŭtoritaton de ĉi tiu ministerio, sekve ĝi fariĝis (duon)oficiala institucio dum la unuaj jaroj la Instituto direktis sian agadon speciale al la diskonigo de E, instruante kaj helpante laŭ povo ĉi­tiurilate. Jam en 1909 d-ro Schramm aranĝis oficialajn ekzamenojn ĉe la Instituto, kies kroma agado koncernis la tradukon de prospektoj kaj korespondaĵoj de firmoj, foiroj ktp. Schramm entreprenis multajn prop. vojaĝon, verkis artikolojn por ĵurnaloj kaj, fakaj gazetoj kaj per tio tre multe atribuis al la bonfamo de l’ Instituto kaj la disvastigo de la E-movado. Ĝis 1913 la Instituto loĝis en Dresden, de ĉi tiu jaro en Leipzig. De 1914 la gvidanto de la Instituto fariĝis prof. d-ro Johannes Dietterle. Kiam la milito eksplodis, la laboroj estis daŭrigataj de la Leipzig-a Ligo de E-aj grupoj, ĉar Dietterle kaj ankaŭ la ĝistiama sekr, instr. Hahn soldatiĝis. En komenco de 1916 Dietterle estis oficiale instalata kiel direktoro, kiu prenis sur sin ankaŭ la administradon de la ŝtata saksa E-biblioteko kun ĉ. 1200 volumoj.

Unu el la plej gravaj taskoj de la Instituto fariĝis la zorgo pri fidinda statistika materialo el la E-movado ne nur en G., sed ankaŭ en la tuta mondo: sekve la Instituto akiris int. gravecon. Konsekvenco de tia agado montriĝis per tio, ke la ministerio por internaj aferoj de la respubliko konsentis, nomi la Instituton E-Instituto por la Germana Respubliko, aprobis ĝian regularon kaj metis la Instituton sub la zorgon de la sekcio III en la ministerio per dekreto de l’ 4-a de aprilo 1923, III 2741. La Instituto fariĝis ankaŭ modelo por la fondo de simplaj institufoj en eksterlando.

GEA rezignis jam en 1922 pri la aranĝo de ekzamenoj, por ke la instituto povu starigi unuecan sistemon por ekzamenoj. Ampleksan laboron plenumis la instituto sub la gvido de Dietterle kune kun siaj ekzamen­komisionoj, dislokitaj en G. dum 1927–32. Ne malpli ol 435 ekzamenoj estas faritaj dum tiuj jaroj kun sukceso Inter ili la simpla «ekzameno pri kap­ableco» estas plej multe reprezentata (251); ĝi donas laŭ la ekzameno-regularo «ateston pri la kapableco, E-e esprimi siajn pensojn en simplaj parolado kaj korespondado.» La iom malpli facila «ekzameno por kursgvidantoj» estas farita de 77 personoj, la «ekzameno pri scienca pedagogia kapableco» por personoj, kiuj intencas instrui E-n en lernejoj, de 102 personoj, la «ekzameno pri scienca kapableco por personoj, kiuj deziras havi «ateston, ke ili fundamente estas pritraktintaj E-n kaj la E-movadon de sur scienca bazo, kaj ke ili scipovas diskuti sciencajn demandojn en E» de 5 personoj.

1 okt. 1932 d-ro Friedrich Schreiber anstataŭis d-ron Dietterle kaj gvidis la Instituton ĝis la 31-a de marto 1933; de tiu dato d-ro Albert Steche plenumas la gvidlaboron. La sekr. de la Instituto de 1918 estas f-ino E. Wunderlich, kiu partoprenas en ĉiuj institutaj laboroj. A. BEHRENDT.

Laborista movado. La unuaj lab. grupoj fondiĝis en 1908–10 en Breslau, Chemnitz, Hamburg, Mün­chen, Nürnherg k. a. lokoj. En 1911 jam ekzistis kelkaj dekoj da grupoj kaj parto el ili kuniĝis tiujare en Germana Lab. E-ista Asocio (GLEA). La fondon de GLEA antaŭiris okazintaĵoj, en kiuj iu L. Schlaf, komercisto el Dresden, ludis iom strangan rolon. Nomita S. faris multan propagandon en lab. rondoj, organizis prop. kunvenojn, starigis kursojn kaj fondis grupojn. Li eldonis en 1910 monatan gazeton «Der Arbeiter-E-ist» (Lab. E-isto), kiel organon de iu Germana Laboristara E-ista Ligo. Ĉi tiu «Ligo» estis kreaĵo de S., li mem estis la prez.; la grupoj neniel partoprenis en ĝia starigo kaj ne havis influon sur ĝia konsisto kaj agado. Pri tio pluraj grupoj ne estis kontentaj; ili faris proponojn por kaj pri okazonta kongreso, sed S. aŭtokrate ne publikigis ilin, prokrastis la kongreson kaj eksigis la Hamburgan grupon, kiam ĉi tiu sendis siajn proponojn, kun kritiko pri la agado de la prez. rekte al la ceteraj grupoj. Laŭ peto de kelkaj gravaj grupoj la Hamburga preparis kongreson, kiu okazis je Pasko 1911 en Leipzig kaj kie oficiale fondiĝis GLEA. Oni esploris la agadon de S, konstatis, ke li ne agis honeste kaj forigis lin el la kongreso. Entute ĉeestis 45 grupoj, el kiuj 25 kun 600 membroj aliĝis al la asocio. Kiel prez. oni elektis F. Zuckarolli, al kiu oni ankaŭ komisiis la redaktadon de la aperigota asocia organo «Antaŭen».