Gonzaga Leonel, brazilano, d-ro, kuracisto. Prez. de la 7-a B. Kongreso de E. Verkis lernolibron.
Gordon George (ps. Gego), irlandano, bankisto. Nask. 22 febr. 1857 en Gorex, Irlando. Familio enmigris Nov-Zelandon 1858. Loĝas en Christchurch (N.Z.) E-isto de 1906. Verkoj: Kara panjo, 1911; La Kamena Angulo, 1913; Alegorioj el la Naturo, 1913 kaj 1922; Lia lasta ŝanco, 1915; Indekso al E Angla Vortaro de Millidge, 1924.
Gorgues (gorges) Francisko, hispano, prof. pri komerco. Nask. 11 sept. 1900 en Barcelona. Jam dum la mondmilito li kontribuis konservi int. fokuson de E-ismo, poste estis sekr. de la komitato «Por malsataj aŭstriaj — infanoj» kaj de KEF. Gvidis kursojn, publikis en grava ĵurnalo «Las Noticias» de 1929 ĉiudimanĉan rubrikon pri E. Del. de UEA kaj UŜE.
Göteborg (Gotenburgo). Urbo en Svedujo kun 230.000 loĝantoj. 8-a kongreso de SAT 14–18 aŭg. 1928 kun ĉ. 400 partoprenantoj el 24 landoj. Konvencio inter SAT kaj LEA-oj. Akcentado de la kultura, eduka, nepolitika kaj kontraŭdogma karaktero de SAT. BRUIN.
Grabowski Antoni, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio); mortis 4 jul. 1921 en Warszawa. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Warszawa. Fervorulo de sia profesio. De li aperis traduko de ĥemia verko de l’ anglo J. Remsen kuj Pola Teknika Vortaro. — E-n li ekkonis en 1887. Inter li kaj Z okazis la unua E-a konversacio. Li perfekte parolis ankaŭ Volapukon, vizitis ankaŭ pastron Schleyer (dum tiu ĉi vizito evidentiĝis, ke mem la aŭtoro ne estras tute sian malfacilan lingvon). Granda poligloto: li posedis pli-malpli ĉ. 30 lingvojn. Dum kelkaj jaroj li estis unu el la ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastigo de E en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdono en 1894, li definitive rekonis, ke la ĝenerala akcepto, sen rezonado, estas multe pli grava ol la perfekteco cetere senfine pridiskutebla. «Tablo — li diris — devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Z; se li estus volinta ĝin nomi tiŝo, ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton…» Kaj de tiam li restis fidela fundamentano, ĝis sia morto. — G. vigle partoprenis en la E-movado: ekde 1904 li estis prez. de la Varsovia ES; kiun, plenan de disopiniantaj korifeoj, plurfoje savis de la disfalo tia aŭtoritato kaj diplomatio. En 1908 li okupis la prez.-econ de la tiam fondita PES kaj tenis dum sia tuta vivo ĉi tiun postenon, tre delikatan kaj ĝenan, parte pro la politikaj cirkonstancoj, parte pro la internaj disfaligemaj tendencoj. Dum la milito, li, kiel germana regato, devis forlasi Warszawa. Reveninte dum la germana okupacio, li trovis sian domon malplena: liaj familianoj formigris en Rusujon. Tiam, en la dezerta domo, li komencis kaj finis la tradukon de Sinjoro Tadeo, kiu laboro estis la sola konsolo, krom liaj oftaj kaj longaj vizitoj al Z. Post la morto de Z li iĝis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboris plu por E, ĝis sia subita morto (lin mortigis koratako antaŭ la montrofenestro de E-a librovendejo). — Kiel lingvisto, G. prezidis la gramatikan sekcion de la Akademio. Ĉi tiun taskon li plenumis kun granda kapablo, kiun Wüster prave nomas «vivonaska intuicio». Li estas verkinto de Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola. — Plej grava, tamen, estas lia literatura kaj precipe tradukpoezia agado. Liaj prozaj tradukoj relative estas malmultnombraj: en ili ni trovas la saman klaran, simplan, perfektan stilon, kiel ĉe Kabe. — Tiom pli ampleksa estas lia tradukpoezia verkado. El ĝi elstaris la int. poemantologio Parnaso de Popoloj kaj precipe Sinjoro Tadeo, epopeo de Miczkiewscz, en formfidela traduko; ĉi lasta estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la E-a traduk-arto, per ĝi G. fariĝis vere la patro de la E-a poezio. — En ĉi tiu libro G. estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo E-a. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorto-trovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de Sinjoro Tadeo pli ol la duono eniris Ia Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj. Ankaŭ cetere li estas kuraĝa tornisto de l’ lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. ĉi anstataŭ ĉi tiu, senpera verbigo de substantivoj kaj adjektivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la E-aj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvo-majstreco ofte majstras ankaŭ lin mem; kaj pro tio li kelkfoje laciĝas — sed eĉ la plej severa kritiko devas eksitenti antaŭ pluraj partoj de Sinjoro Tadeo (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankjel la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio. — Lia originala poezio estas malampleksa, sed oni devas mencii la faman Tagiĝon, kvazaŭ duan himnon E-an, kaj la kortuŝan La reveno de l’filo. — Verkoj krom la menciitaj: Puŝkin: La Neĝa Blovado; La Kondukanto; Liro de Esperantistoj; Goethe: La Gefratoj; Sienkiewicz: Ŝi la Tria; Prus: Pekoj de Infaneco; Fredo: Consilium Facultatis; Slowaczki: Mazepa (dramo); Wolski-Moniuszko: Halka (opero); Antologio Internacia.
(Laŭ informoj de E. Wiesenfeld.) — K. KALOCSAY.
Gramatiko, Ekzercoj, Historio de Esperanto. De A. Stamatiadis. 1922, 99 p. «La libro entenas la tutan materialon necesan por ellerni la lingvon kaj pretiĝi je diversgradaj ekzamenoj.» (G.S., „E“, 1923, p: 9.)
Gramofondiskoj. La unuan fojon fonografo estis uzita por la celoj de E en 1902, kiam E-istoj de Montreal (Kanado) sendis al Z fonografon, petante doni al ili lecionon de elparolado de E. Samtempe ili sendis al Z du cilindrojn enhavantajn la elparoladon de du kanadaj E-istoj. Z plenumis la peton, kaj ĉiuj, kiuj aŭdis la parolon de la aŭtoro de E, povis konvinkiĝi, ke lia E-a elparolado kaj tiu de la angla kaj franca kanadanoj estis tute simila. Antaŭ la milito estis ankoraŭ aĉeteblaj diskoj kun modelparoloj de Z kaj deklamaĵoj de Devjatnin, Bemberg, Privat. La voĉo de Z estas aŭdebla de la gramofondisko, reproduktita en 1930 laŭ malnovaj vaksaj cilindroj, kies posedanto estis A. Sabadell (Barcelona). UEA-Jarlibro 1931, p: 47; presigis liston de diskoj en E, entute 15 pecoj. Teksto de la disko: instrua (precipe pri elparolado), kanto, muziko de la E-a Himno, kaj aliaj E-kantoj, popolkantoj, operarioj. La parolanto de 5 duflankaj Linguaphone-diskoj estis E. Privat.
Grau Casas Jaume, kataluno. Nask. 2 dec. 1896 en Barcelona. E-isto kaj aktiva propagandisto de 1914. En 1920–24 li estis dir. de Kataluna E-isto. Krom multaj artikoloj kaj versaĵoj, aperintaj en K. E-isto, LM, HDE, k.a. kaj prop. artikoloj, al lia plumo apartenas jenaj libroj: Amaj Poemoj, 1924 kaj Novaj Amaj Poemoj, 1927, (ambaŭ originala poemaro); La Kataluna Popolkanto, 1925; Barbaraj Prozaĵoj, trad. de Bertrana, 1926. Estas redaktanto kaj ĉefa tradukanto de Kataluna Antologio, 1925. LK de 1926.