Выбрать главу

Grau-Casas Josep, kataluno, elektroteknikisto. Nask. 8 sept. 1888 en Barcelona. E-isto de 1909. Fondinto de loka EG estis prez. kaj sekr. de Int. Floraj Ludoj kaj atingis plej altan premion en unu el ili. Oratoro, aktiva propagandisto, artikoloj, kursoj. ­ Lerta tradukisto de poemoj de Verdaguer kaj Maragell. La ĉefa rimarkinda tradukanto de K-a Antologio post lia frato Jaame. Red. de K-a E-isto kelkajn jarojn. L.K.

Grazzini (graccini) Corrado, italo, prof., supera bankoficisto kaj librotenisto. Nask. 8 dec. 1883 en Firenze: E-isto de 1907. En 1913 fondis Nacian Societon por E inter Italaj Geinstruistoj, en 1920 fondis en Firenze la asocion «Nova Sento», samjare la E-istan Union inter Italaj Katolikoj, havis gvidajn oficojn en ili kaj. en aliaj E societoj. Multaj kursoj, ankaŭ en lernejoj. Kunlaboris en div. gazetoj, estis red. de IE Revuo. Li apartenas al Itala Katedro de E ekde 1912 kaj de 1925 iĝis ties ĝen. direktoro.

Greffkowicz Zygmunt, (ps. Gryff), polo, ĵurnala propagandisto. Nask. en 1885 en Warszawa. Estis komitatano de PES. Aŭtoro de tri prop. broŝuroj pri E. (1910, 1911, 1930).

Grekaj Papirusoj. Kompilis kaj trad. Penndorf. 1927, 112 p. «Antikva egipta mondo. Diversaj tradukeroj revivigas la vivkondiĉojn de loĝantoj en Nila valo kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo» (G.S., „E“ 1927, p : 162.)

Grekujo. La unua E-isto estis Em. Dragoumis en Athen (1904). Fa­voraj artikoloj aperis en diversaj gazetoj, kiel «Akropolis», «Deltion» kaj «Psihiatria kaj Neŭrologia Revuo» de d-ro Simonidis Vlavianos, sed mem la movado ne ekfloris.

La movado komenciĝis en 1905 en la insulo Samos, (antaŭmilita Tur­kujo). Pioniro estis d-ro A. Stamatiadis, kiu 8. dec. 1906 en la ĉefurbo Vathi fondis E-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fondinto-prez. por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en la adresaro de Z; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por knabinoj.

­Stranga epizodo haltigis provizore la progreson. Malklera vilaĝano ŝerce persvadita de du advokatoj, ke E estas nur formo de framasonio, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn E-istojn. 30-o da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kap­rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis disrompi la kadron de Z-bildo kaj la bibliotekon, dispecigi la. librojn kaj difekti ĉiujn meblojn. Krome ili kria­dis, ke ili revenos mortigi la E-istojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.

La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan agadon kaj SES tuj pliiĝis tiutempe, kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino Heleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj sur­portu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis granda E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkondukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Greklingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.

La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Grekujo (kaj Turkujo). En Patras Paul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. En Etolikon de la provinco de Mesolonghi Georgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. En Arta D.G. Konstantopoulos fondis grupon samjare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel en Pireo, (f-ino Mario Tsantas), Sira, Paksos, Volo, Lamia, Tripoliso kaj en la insulo Kreto, kie J.J. Serkedakis fondis societon.

En jul. 1925 Stamatiadis reveninta post longa restado el Konstantinopolo revigligis la dormintan SES en Samoso, aperigis dum unu jaro gazeton Samosa E-isto. De aŭg. 1926 Stamatiadis loĝis en Athen; kaj laŭ lia iniciato la ministro de instruado eldonis cirkuleron (n-ro.57.363, 28 okt. 1926.) pri la instruado de E en ĉiuj instruistaj lernejoj de elementa kaj mezgrada instruado; senpagajn kursojn gvidis la iniciatinto: La ministeria cirkulero sub n-ro 65.8%, 7 nov. 1931 rilatas la daŭrigon de la instruado de E en la instruistaj lernejoj, en la gimnazioj kaj la peda­gogia altlernejo. Krome la ĉefdirektoro de PTT aprobis la instruadon de E en siaj lernejoj, kaj mem Stamatiadis gvidis la kursojn. En 1927 li gvidis 2 specialajn kursojn ankaŭ por 44 policistoj. En 1926 fondiĝis Helena E Asocio, la fondintoj estis: Klisthenis Filaretos, Aristovoulis Zannos, d-ro Stamatiadis, V. Nikolaidis Mihaelo Manousos, Aleksandro Eŭstathianos, Konstanteno Stekos, Miltiado Mangivas, s-ino Roksano M. Manouso, s-ino Pantelaki, Petro Duzinas. Post Athen kun siaj 7 E Asocioj (Atena Studenta E Grupo, fond. en 1928, E-ista Akademio, Helena Virina E Ligo ambaŭ fond. en 1929) E atingis en Saloniki sub la tiama gvidado de Johano Spatharis pli da progresoj, ol en ĉiuj aliaj urboj. (Sukcesoj en PTT, Universitato kaj en la ĉirkaŭurboj.) Aliaj lokoj, kie estas movado. Pireo, Halkis; Akrata; Stavroupolis (Ĉiam Antaŭen), Kavalla, Aleksandroupolis, Edeasa, Drama, Serras, Johannina, Florina, Mitileno (insulo), Kreto (Heraklion; Rethimno), Ksilokastro (La Sincereco), Kitkis, Kakovatos (Olimpio) kaj fine Andricaina kaj Patraso kaj 4 E-Grupoj en la insulo Cyprus per la zorgoj kaj perdistancaj E-kursoj de Stamatiadis.

HEA en 1931 eksiĝis el K.R. kaj ne plu kunlaboras kun ICK — A. STAMATIADIS.

Grenkamp, ps. de Salo Kornfeld, polo, publicisto, nuntempe en Paris. Nask. 1 jul. 1896 en Polujo. Kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. E-isto de 1914. Unuaj paŝoj: kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t.n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis ĵurnalon E-ista Voĉo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ E-eldonisto. G. estis unu el la unuaj aplikantoj de E en la radio-sfero. Dum la Int. Radio Kongreso en Paris li reprezentis Polujon kaj akceptigis favoran rezolucion al E. Dum pluraj UK-j li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado. Verkoj: Krioj de l’ koro (poemoj), Penseroj (kompilitaj citajoj), Kuzeto (1925, trad. komedieto de Balucki), Vortoj de Cart (1927); Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de E (1930, kompletigo de verko de Fruirtier); Lernolibro por potoj. 5,000.000 (originalaj noveloj, 1931), Vivo d e Cart, (1932), Pol-Pomeranio (trad. de la politika verko de Smogorzewski 1932); Plena Vortaro de E (kunredaktoro, 1931); Pola Folkloro kaj Popolkanto, (1933). Pri la moderna arto, 1933. El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistaj kaj publicistaj verkoj. L.K. — E. WIESENFELD.

Griffin Alfred, anglo, kontisto. Nask 3 jul. 1858 en Liverpool. Pioniro de sten. Prez. aŭ sekr. de multaj publikaj bonfaraj societoj. E-istiĝis en 1905. Unua E-isto en urbo St. Helens. Fondis grupon kaj Federacion lokajn.

Grigorov Asen bulgaro, oficisto, loĝas en Sofia. Aŭtoro de E versaĵaro Garbo kaj de du vortaretoj, kunred. B.E., nun agas inter laboristoj.