Grňa (grnja) Josef, ĉeĥo, instr. dir. de burĝa lernejo. Mortis 14 jun. 1919 en Trnavka. Tradukis areton de rakontoj de ŝatata ĉeĥa verkisto Jakub Arbes; la libro estas unua traduko el ĉeĥa literaturo, (1907).
Grosjean-Maupin (grojan-mopen) Emile, (ps. Fakulo), franco, licea prof. Nask. 19 febr. 1863 en Nancy, mortis en 1933. Emerita Dir. de la ŝtata altlernejo por geblinduloj en Paris. E-iĝis en 1906. Okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Verkis tre multajn recenzojn kaj prilingvajn artikolojn en multaj gravaj gazetoj: La Revuo, E.T., L.M., kaj multaj aliaj. Konstanta redaktoro de Franca E-isto dum ĝia tuta ekzistado (1908–1921). — Kvankam zorge atentante la specialajn bezonojn de la poezio kaj literaturo, li tamen senĉese admonadis, ke oni devas nenion troigi, ke la esenca kaj plej necesa eco de lingvo int. estas la facileco, kaj plidikigo de la vortaro estas ofte ne pliriĉigo sed nur balastigo. Cart, nelonge antaŭ sia morto, skribis en la epilogo de sia libro «Vortoj de Prof. Cart»: «En tiu ĉi kvazaŭtestamento mi deziras enskribi ankaŭ la nomon de mia kolego prof. Grosjean–Maupin, kiu de la komenco de mia prezidanteco pli ol iu ajn faciligis mian Akademian agadon». — Ano de LK en 1909, Akademiano en 1920, li tuj fariĝis Direktoro de la Komuna Vortaro, kaj alportis la sperton de siaj multjaraj leksikologiaj laboroj. Nome li pristudis kaj starigis la listojn de la novaj vortoj oficialigotaj, kaj redaktis la Oficiala Klasika Libro. La ĉefa leksikologiisto de E. — Krom diversaj broŝuroj li verkis: Kun Aymonier: Cours Methodique d’ E. Kun Becker: Course élémantaire pratique d’apres la methode combinée, 1909, tradukita italen, persen, ktp. Kun Sprotte: Praktisches E Lehrbuch, Berlin, 1910. Tradukon de Thiebaut: La formortinta Amiko, 1921. Sed liaj precipaj verkoj estas la tre komp1etaj kaj detalaj vortaroj E-franca, 1910, kaj franca E, 1913, kies pluraj eldonoj jam aperis. Fine li estis la ĉefa aŭtoro kaj la direktanto de la fama Plena Vortaro de E, 1930, nur E-e redaktita, kiu markas daton en la leksikologio de E. Kunlaboranto de la Enciklopedio. — L. BASTIEN.
Grots, Edgars, latvo. Nask. 1894. Ĝis apr. 1926 dua budhana monaĥo en Latvolando, ano de la ordeno «Sangha». Vegetarano, abstinenculo. E-isto de 1910. Estrarano de Latva ES 1922–1928. UEA-vicdel. en Riga 1925–1932. LK de 1927. Gazetartikoloj.
Grupoj unuaj. La unua grupo estis la volapukista klubo de Nürnberg, grava germana societo fondita 18 febr. 1885; en 1888, sub la influo de la agado de Einstein, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de la prez. (Christian Schmidt) post varma diskutado, ĝi konvertis sin tuta al E. En okt. 1889, tiu klubo fondis nian unuan gazeton, «La E-isto». En sia unua jaro tiu gazeto raportas nur pri la fondo de grupeto en Moskva kaj de klubo en Sofia, pajlaj fajroj, el kiuj restis nenio.
Projekto de Ligo E-ista por la disvastigo de la lingvo per fondo de grupoj aŭ kluboj estis longe ekzamenata en kelkaj n-roj de l’ E-isto. Z apogis tiun projekton, ĉar li vidis en la estonta Ligo la leĝdonanton de nia afero, kiu decidus pri ĉiuj ŝanĝoj ne la lingvo; tiel la Ligo fariĝus ne porpropaganda grupiĝo, sed Akademio.
Resume, jen la unuaj grupoj laŭ kronologia ordo (inter krampoj la fondintoj) laŭ la Historio de E de Zakrzewski.
1888 — Nürnberg (Chr. Setimidt)
1889 — Moskva, Sofia (Bogdanov)
1890 — Schalke (Trompeter)
Ivanovo-Voznjesensk (Grabowski)
1891- München, «Societo E-istoja», fond. de L.E. Meyer Nürnberg (Int. Klubo de Korespondado)
Uppsala (S. Lundström)
Murom (W. Brzozowski)
Freiburg en Badenujo (d-ro Haas)
Peterburg (Art. Florell) (solena malferma kunveno 24 marto 1892)
1892 — Malaga
Göteborg (G. Backman)
Osterby (Ossian Holmquist)
Erlangen (Fr v. Brtesen)
Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand)
Vilno (A. Naumann)
1893 — Varsovio (Al, Blumental, Rubin, J. Wasniewski)
1894 — Steneby (Lindgven)
Odessa (Gernet, Borovko)
Reims-Soissons (Huisson)
Helsingfors (W. Fagershom)
1895 — Vladimir (V. Solodiĥin)
El tiuj societoj restis nur 3 en fino de 1904: Uppsala, Peterburg, Odessa. Kelkaj estis nur kelkmonataj, kiel la grupo de Reinis-Soissons, kiu konsistis el junaj liceanoj.
En jan. 1897 Chavet kun Dannenmuller (du junaj liceanoj) fondis la E-istan Klubon de Louhans (Francujo). Tiu societo konsistis el kelkaj junuloj en Louhans (kun Alice Roux); sed baldaŭ ili propagandis eksteren, kaj la societo kreskadis. Ĝi ĉesis en 1898, kiam Beaufront fondis SPPE, en kiun ĝi fandiĝis. Se oni esceptos la negravan danan societon E-istan, fonditan 20 apr. 1897, SPPE estis la unua E-ista Societo, kies agemo etendiĝis sur tuta lando, kaj eĉ sur alilanduloj. Ĝia jarlibro por 1899–1900 enhavas 313 nomojn, el kiuj nur 169 en Francujo kaj kolonioj, kaj la aliaj en 16 aliaj landoj. L. BASTIEN.
Guadet (gade) Julien, franco, prof. de matematiko ĉe ŝtataj liceoj. Nask. 18 jun. 1886 en Paris. Jam juna interesiĝis pri E, sed lernis en 1922. En 1925 prez. de la Komisiono por Instruado. Kunfondinto de la «Ligue Francaise des Amis de l’E». Prop. ĉe la univ.-anoj (ĝen. sekr. de la Fed). Artikoloj pri instruado de E kaj broŝuro (1929).
Guerineau (gerino) André, franco, subestro de radiofonia oficejo. Nask. 18 dec. 1896 en Bagneux (apud Angers). Unua propagandisto en Hindoĉinujo, kie li estis la sola E-isto. En 1931, uzante favoran okazon (tramonda vojaĝo de Peraire bicikle), li ekdisvastigis E-n, fondis plurajn grupojn, igis favoraj al E francajn aŭtoritatojn de la Publika Instruado, kaj kreis en 1932 la Federacion de Hindoĉinujo.
Gueritte (gerit) Tony Jules, franco, konstrua inĝeniero. Nask. 7 marto 1875 en Blots, Francujo; vivas en Surbiton, Surrey, Anglujo. Konsilanto de ministro por eksterlanda komerco de Francujo; prezidinto de Franca Komerca Ĉambro en London, de Societo de Inĝenieroj (Britujo), ktp. E-isto de 1906. Gvidis la unuan E kurson por laboristoj de Consett Iron Works. Du presitaj prelegoj pri temo: «E kaj la inĝenieroj» (1914 kaj 1931). Diversaj paroladoj pri E en London, Newcastle, Gloucester, Consett, Paris, Lyon, Le Havre, Locarno. Artikoloj por ĵurnaloj anglaj, francaj,
jugoslavaj, portugalaj. Lia E libraro enhavas 1772 verkojn. Eminente kapabla, komprenema kaj helpema subtenanto de laboroj kaj laborantoj por E.
A. BERGER,
Guinart (ginar) Antonio, hispano: pastro katolika, prof. de modernaj lingvoj. Nask. 4 sept. 1867 en Valencia. En 1900 vizitis lin en V. pioniro de E Jimenez Loira, por interesigi lin. (red. de monaĥa revuo) pri E kaj lasis ĉe li pakaĵon da E-aĵo. Post multa ripetado de la vizitoj, kvazaŭ nur pro komplezemo, eklegis la paperojn kaj fariĝis fervora E-isto. Li aperigis ses artikolojn en sia revuo; poste verkis gramatikon kaj vortaron. Estis red. de La Suno Hispana sekr. de H Societo por rop. de E. Bona oratoro sukcesa kursgvidinto. Dum la Unua Nacia Kongreso de E 1923 oni enmetis marmoran ŝtonon ore gravuritan en la muron de la kotegio, kie estis la lulilo de E en Valencia.
Guitart Janer (gitar’ ĥaner) Francesc, kataluno, terkultura teknikisto. Nask. 16 apr. 1896 en Vendrell. Prez. de EG en Vendrell, kursgvidanto, organizinto de KEF-kongr. en 1933; por- kaj en E-aj arfikoloj.
Guminski J., ruso, d-ro. loĝis en vilaĝo Rovnoe, sed ofte vizitis Saratov-on, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de A. Filippov. «… li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn.» (Z en La E-isto, 1892, n-ro 12.)
Güntber (Ginter) Jan, polo, ĝis 1906 militisto (kolonelo), poste industriisto. Nask en 1862 en Litovujo, nun loĝas en Warszawa. Estas famaj en la rusa armeo liaj Günteraj litoj, kiuj liveris al li multe da mono. Dum 6 jaroj li eldonis P E-iston kaj multajn valorajn E librojn.