Halka. Opero en 4 aktoj de S. Moniuszko, teksto de W. Wolski, el la pola trad. Grabowski. Populara teatraĵo en Pollando, ludita ankaŭ dum la UK en Krakovo, 1912. «La traduko montras ĉiujn bonajn kvalitojn de tiu ĉi eminenta verkanto.» (Käthe Jans, Germana E-isto, 1912, B. p: 30.)
Halka Lászlo, (ps. Parvus Piscis) hungaro, privatoficito. Nask. 18 jul 1905. E-sto de 1923. Eklaboris en la laborista E-movado. Instruas E-n depost 1924, precipe progresantojn. Verkis prop. artikolojn, faris paroladojn. Sekr. de HESL du jarojn. Depost 1930 aktivulo ankaŭ en HES; aranĝis lit. vesperojn. Kunlaboris al Hungara Heroldo, L.M., al Hungara Antologio (1932). Verkis artikolon pri Hodler por la Enciklopedio.
Hall Hilma Agatha Fredrika, finnino. Nask. 30 sept. 1854 en Kotka, mortis 3 jun. 1922. E-isto de 1906. Gvidis E studrondojn, agis kiel bibliotekistino en la societo «La Polusstelo». Tradukis la kvinaktan komedion La botistoj, la teatraĵetojn La fianĉiĝo kaj Lea (ĉiujn de Kivi) finnajn proverbojn k.a., helpis multe al la verkado por la F-E Vortaro.
Halldor Albin Henning, svedo, ĝardenisto, redaktoro. Nask. 18 sept. 1892 en Sumne. E-isto de 1907. Estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo E. Sekr. de SEF 1922–27. Red. de La Espero 1921–27.
Hamleto, reĝido de Danujo. Tragedio de Shakespeare, el angla trad. Z. 1894, 136 p., 5a eld. 1900, 176 p. Plej profunda kaj pensoriĉa dramo de S. La 71-a libro en E.
Hanauer Julius, germano, d-ro fil., bibliotekisto. Nask. 21 sept. 1872 en Mannheim. Estis unua vicprez. de GEA kaj hon, membro de la EG en Frankfurt a. M. Aŭtoro de anonima broŝuro Germanaj fremdvortradikoj en E. Elpensis metodon de instruado de E per izolitaj literaĵoj kaj silabaĵoj, montritan je unua fojo dum la UK en 1908. Poste li unuigis tiun ĉi metodon sur filmo (por starantaj projekcioj) kaj montrigis ilin dum 1a UK 1929. En la lastaj jaroj li proponis la prilaboron de int. vortaroj laŭ la decimala sistemo de klasigo (Melvil Dewey).
Hanbury (hanbri) Florence Harriet, anglino, red. de Kristana Revuo. Nask. 7 majo 1864 en London. Bibliotekisto. Verkoj kaj tradukoj en Himnaro E-a, Holanda Pioniro kaj K.R.: Dio, la Homaro kaj la Milito, 1916, Nova Pandoro, 1925.
Hankel Marie, germanino. Nask. 2 febr. 1844 en Schwerin, mortis 15 dec. 1929 en Dresden. En 1868 ŝi edziniĝis je universitata prof. H. Hankel en Tübingen kaj vivis en plej feliĉa edzeco kvin jarojn, post kio la edzo mortis. En 1903 lernis E-n kaj transloĝiĝante en Dresdenon, tute sin dediĉis al la movado. De 1909 ĝis la morto ĉiulunde ŝi gvidis la orientan grupon de la loka ES. Kunorganizanto de la UK en Dresden. «Reĝino» de la Int. Floraj Ludoj, en 1904, fond. kaj prez. de la E-ista Literatura Asocio. LK. Al ŝia plumo apartenas multaj versaĵoj en la E gazetaro. En apartaj eldonoj aperis ŝiaj verkoj: La simbolo de l’ amo; kaj Sableroj (poezio kaj prozo). 1911. H. estas la unua E.poetino, portinta siajn modestajn sablerojn en la trezorujon de la originala poezio. Ŝiaj poemoj respegulas amon kaj entuziasmon al la verda stelo, same atestas pri idealismo kaj meditemo. — HILDA DRESEN.
Hansen Holger, dano, instr. de lingvoj. Nask. 15 febr. 1843 en Odense. Kunfond. kaj prez. de EK en Holbäk. Aranĝis en 1931 prop. vojaĝon de prof. Bujwid kaj en 1932 tiun de Elinjo Pähn. Estrarano de landaj ES-j; multaj kursoj, prop. paroladoj.
Hansen Knud Thorbjörn, dano, apotekisto. Nask. 23 jan. 1902 en Kopenhago. E-isto de 1918. UEA del. de 1921, de 1932 en Nörresundby. Edziĝis kun germana E-istino Hildegard Gerisch, Auerbäch.
Harabagiu (harabaĝiu) Henriko, rumano, oficisto. Nask. 1906. E-isto de 1924. Sekr. de RES; organizis la rumanajn kongresojn.
Harrod James Tyler, anglo, lernejestro. Nask. 19 jan. 1870 en Hayes. Instruisto en kvakeraj lernejoj 1891–1930. Komencis E-an instruadon en Sibford-a lernejo, 1922. De 1931 sekr. de la Kvakera E Asocio.
Harrod Mabel, anglino, instruistino. Nask. 20 jul. 1871 en Ackworth. Instruis en liceoj kaj gastlernejoj 1892 1930. Lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Multe propagandas E-n.
Hartog (hartoĥ) Johannes, nederlandano. Nask. 16 majo 1912 en Baarn. Okupas sin ĉefe pri filozofio kaj literaturo; provizore sen speciala profesio. Redaktas E-rubrikon en Baarna gazeto; artikoloj. Precipe okupas sin pri literaturo, lingvokonstruo kaj historio de E. Studoj en HDE, Utrecht-a E-isto, N-a E-isto.
Hartwich (hartviĥ) Ferdinand, aŭstrogermano, inĝ. Nask. en 1864, mortis 26 okt. 1926. Senlaca pioniro. Jam en 1907 vicprez. de UEU en Wien. Enkondukis E-kursojn ĉe blinduloj, verkis vortaron por ili en Braille-skribo. Gvidis por la aktoroj de la «Burgtheater» kurson por ebligi la prezentadon de Malŝparumo de Raimund dum la 16a UK. Gvidis la unuan Radio-kurson ĉe Radio-Wien. Trad. de F. Raimund, Ganghofer k.a.
Harvey (harvi) George Brinton McClellan, usonano, red. kaj diplomato, posedanto de gravaj gazetoj. Nask. 16 febr. 1864 en Peacham (Vermont), mortis 26 aŭg. 1928 eu Dublin (New Hampshire). Ambasadoro en Granda Britujo, 1921–23. Propagandis E-n en North American Review, 1906–08. Prez. de EANA, 1908–09.
Harvey (harvi) William, anglo, eksŝtatoficisto (en administrejo de skotaj malliberejoj). Nask. 5 okt. 1860 en Coggeshall. LK. Estis sekr. de la 18-a UK, prez. de Edinburgha ES (3-foje), prez. de Skota EF, dumlonge vicprez. kaj sekr. de la Ekzamena Komitato de BEA, unu el la tri kompilintoj de la «Edinburgh» Vortaro, tralegis presprovaĵojn de la Biblio en E, verkis artikolojn aŭ tradukojn por Lingvo Int., Literaturo, Heroldo, Int. Scienca Asocio, ktp. Faris multajn prop. paroladojn.
Hasenöhrl (hazenorl) Arnold, aŭstrogermano, majoro pens. Nask. 1 dec. 1869 en Suceava (Bukovino, nun en Rumanujo). Dum 5½ jaroj militkaptito en Turkestano; tie li lernis E-n de kapitano J. Überla kaj faris multe por E ĝis 1920. Alveninte al la naskiĝurbo, ekagis por E inter la urbanoj «sed tio igis la homojn dubi je lia sana kompreno, pensigante, ke ĝi suferis dum la longa milito kaj kaptiteco, ĉar eĉ la vorto E estis tute nekonata.» Tamen li gvidis plurajn kursojn, atingis diversajn sukcesojn, de 1923 ankaŭ en Cernauti. UEA-del. de 1921.
Hasegaŭa Riej, japano, prof. de int. privatlimleĝo en Imp. Univ. de Keizyo (Seoulo). Nask. 25 nov. 1899 en Tibaken. 1926 li vojaĝis en Eŭropon por studi sian specialan temon. En 1918 fondis E grupon kun aliaj en Unua Nacia Kolegio, Tokyo. Verkis E resumon de sia studo: int. privatlimleĝo en Soveta Rusujo, 1932.
Hawlik (havlik) Viktor, aŭstrogermano, komercministeria konsilanto. Nask. 28 jul. 1876 en Eberau (Burgenland) mortis 17 okt. 1931 en Wien. Jam antaŭmilite E-isto, unue en Praha. Estis vicprez. de IEMW.
Haxton (hakston) James T. skoto spicisto. Nask 3 aŭg. 1879 en Glasgow. Pioniro de E, kunfondinto de BEA.
Hayes Charles Frederic, anglo, librotenisto. Nask. 4 dec. 1857 en Blackheath, London. Lernis Volapükon. Helpis starigi la Londonan Klubon. Kunverkis kun dro J.C. O’Connor la unuan A-E Vortaron (1904). Trad. La Serĉado (Hawthorne); La Parizaneto (Kron.)
Hayton (hejtn) George Markham, anglo, eksinĝeniero. Nask. 8 majo 1874 en Niton, Wight. E-istiĝis en 1928. Kontrola ekzamenisto de BEA. Prez. de Sudmezlanda Fed., 1928. Sekr. de Sudorienta Fed. 1929–32. Kelkaj trad. en E gazetoj.