Выбрать главу

HEA: Hispana E-Asocio.

Hebreaĵ Rakontoj. De Ŝalom-Aleĥem kaj Perec, el la hebrea trad. J. Muĉnik, 1923, 78 p. «Bone elektitaj eltiraĵoj. Aparta originaleco. IIi elvekas ridon, simpation aŭ pripensadon. La traduko estas tute kontentiga.» (G.S., „E“ 1923. p: 44)

Hechtl Jakob, germano. Nask. en 1872, mortis 30 aŭg. 1428 en München. Organizis la 4-an Tutaŭstrian E-Kongreson en Franzensbad, 1914, kaj iniciatis tie la unuan E-monumenton. Kunlaboris je «E».

Heek Gerrit van, nederlandano, kontoristo. Nask. 12 aŭg. 1887 en Hengelo. E-isto de 1910. Terenoj de lia E laboro: komerco, lernejo, radio. Finance subtenis multajn gazetojn, organizojn kaj entreprenojn.

Hector Hodler, lia vivo kaj lia verko. 1928, 168 p. Enhavo: biografio verkita de Stettler; elekto el ĵurnal-artikoloj de H.

Heid (hajd) Alfred v. d. germano, preseja laboristo; proks. 50-jara. Aktiva propagandisto en laboristaj medioj (SAT). Sukcese laboris por E en Leipzig kaj Dartmund. Kontraŭstaris (malsukcese) kun Deubler la skismigon de la germana E-ista lab. movado en 1930.

Heikenwalder (hajkenveldr) František, ĉeĥo, librotenisto en fabrikejo. Nask. 5 okt. 1893 en Kunvald. Prez. de la Prostějova EK.

Heilker (hejlker) P., nederlandano, lernejestro. Nask. 27 marto 1883 en Schiedam. LK de 1931. Estis prez. de NKEL kaj dum kelkaj jaroj red. de N Katoliko. Membro de la ekzamena komitato de 1917. Prez. kelkajn katolikajn E-kongresojn. Verkis lernolibrojn kaj eldonis libretojn enhavantajn parolajn ekzamenajn taskojn. Radiokurso ĉe la katolika Radio-Disaŭdigo; ĉiudusemajne sciigoj en E antaŭ la mikrofono. Redaktas lingvorubrikon en N Katoliko.

Heilskov (hajlskaŭ) Christian Petersen, dano, bibliotekisto kaj verkisto. Nask. 6 apr. 1873 en Gerslev. E-isto de 1909 Samjare kunfondinto de Konversacia Klubo de Aarhus, kies prez. li fariĝis. Verkis gvidlibron pri Aarhus.

Heinze (hajnce) Willy, germano, ŝtata elektroinĝeniero. Nask. 24 febr. 1889 en Netzskau. Kunfondinto kaj nuna prez. de la loka societo Lössnitz-ortschaften en Radebeul. Kas. de 1889 en Netzskau. Kunfondinto kaj de la Cseh-kursoj, gviditaj de ges-roj Morariu en 7 urboj de Saksujo, 1931.

Helsing Johan, svedo, kasisto en Gävle. Nask. 3 sept. 1867 en Dalekarlio. Eisto de 1906. Estis kas. de SEF, adm. 4-aj kunred. de La Espero. Gvidis multajn kursojn; instruis E-n kantante. Multajn jarojn la gvidanto de la movado en Gävle, kie estis la plej forta EG en la lando.

Helsinki, ĉefurbo de Finnlando, 234.000 loĝantoj. 14a UK 9-15 aŭg. 1922, 820 kongresanoj el 30 landoj; grava kontrakto pri la organizo inter UEA kaj la naciaj societoj.

Hempel Helena, polino. Nask. 24 apr. 1846 en vilaĝo Ternovo apud Lublin. E-isto de 1899. (Nro 4724 laŭ ZA.) En 7906 elektita al la unua estraro de l’ Societo Espero en Lvovo. Aktoris kaj reĝisoris kelkajn E teatraĵojn. Kunlaboris en multaj gazetoj, precipe en P E-isto. Trifoje laŭdatino de Floraj Ludoj kaj aliaj Lit. Konkursoj.

Henderson George (ps. Hoinix), anglo, eldonisto. Mortis en 1911. Eldonis humoran gazeton «phoenix» en simpligita latino, 1890–92. Elpensis Iingvajn skemojn: «Lingua», 1888, «Anglofranca», 1889, «Latinecce», 1901. Poste E-istiĝis kaj multe propagandis kaj verkis E-e. Eldonis E folieton kun enhavo laŭ la ĉefeĉa ŝlosilo, kiun li multjare reklamis en ĉiu numero de siaj gazetoj «Pictorial Comedy», «Seraps» k.a.

Hendriks Pieter, nederlandano, (friso), ĉefinstr. Nask. 22 nov. 1899 en Hindeloopen. E-isto de 1923. Gvidis la unuan kurson en la frisa ĉefurbo Leeuwarden kaj iniciatis fondon de unua grupo en 1926. Estas de tiu tempo la «motoro» de la E-movado en Frislando. Fondis plurajn grupojn instruis E-n al pli ol 300 personoj. Por UEA varbis preskaŭ 100 anojn. Estrarano de LEEN.

Henriclundquist Gustaf, svedo, literaturisto. Nask. 1865 en Ystad, mortis nov. 1930 en Paris. Ĉirkaŭ 1890 li migris al Francujo, prenis al si la nomon Sebastien Voirol, vivis tie kiel franca verkisto. Tradukis en 1889 la unuan libron de Z al sveda lingvo; tiu estis la unua sveda lernolibro de E.

Henrique (enrik) Carlos, portugalo, mara oficiro; prof. de komercaj lernejoj. Nask. 5 apr. 1894 en Porto. Laborkampo: PEA kaj UEA.

Hermano kaj Doroteo, eposo idilia de Goethe, el la germana trad. B. Küster, 1911, 86 p., dua eld. 1922. Unu el la ĉefverkoj de la mondliteraturo. «Küster certe mem pruviĝis poeto E-igante tiun verkon.» (El la Antaŭparolo de Dietterle.)

Heroldo de Esperanto. Unu el la plej gravaj gazetoj en E, semajna, ilustrita, internacia. HDE estas fondita en apr. 1920 sub titoio «E Triumfonta» de Teo Jung. Ĝi aperis de 20 nov. 1920 ĉiusemajne, de dec. 1924 ĝis fino de 1925, duonsemajne, dum la 15a UK 1923 ĉiutage. La nomon HDE ĝi ricevis kun la unua n-ro de 1925. Formato: 46×30 cm, kun kelkfojaj ŝanĝetoj. Paĝonombro: 4–6-8–10. Abonantaro: 20 nov. 1920 ĉ. 500, 3 sept. 1927 2900, fine de 1924 2500, aŭtune 1928 1800, l jan. 1929 pli ol 2000, apr. 1930 ĉ. 2600. Ĝis aŭtuno 1928 HDE aperis en Horrem apud Köln, de tiam en Köln. Red., poste ĉefred. la fondinto kaj posedanto Teo Jung, respondeca red. J.F. Berger, anonca red. M. Wieland, kunlaboras multaj verkistoj kaj propagandistoj. Apud HDE aperis dum plimalpli longa daŭro diversaj aldonoj, eĉ apartaj eldonaĵoj, kiel «Verda Stelo». Nunaj regulaj aldonoj: Lingva Kritiko, monata revuo por lingvaj demandoj (kun lab. prof. Migliorini, La Colla ktp.); La Bela Mondo, monata paĝo por turismo ktp.; Nia Revueto, dumonata aldono por junuloj La Strigo, dumonata paĝo pri literaturo kaj arto; Humoro, Distro, Ludo, dumonata paĝo; La Anteno, radiopaĝo Sur la kvin linioj, muzika paĝo; La Regno Virina, paĝo por virinoj. La kuraĝa iniciato — fondo kaj regula aperigo de semajna gazeto signas memorindan fakton en la historio de E, kun speciala graveco por la postmilitaj jaroj. En 1925 HDE fondis Librofakon, kiu eldonis i.a. du romanojn de Remarque, originalan historian verkon de Haefker, «Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo» de Scherer, romanojn originalajn kaj tradukitajn, lernolibrojn ktp. La ĝis nun eldonitaj 64 diversgrandaj volumoj havas vendvaloron de 2. 140 sv. fr. HDE havas dekomence propran presejon; presejestro estas L. Goppel.

L. pluajn detalojn en la 500a kaj 566 n-roj de HDE.

HES: Hungarlanda E-Societo.

HESL: Hungara E-ista Societo Laborista.

Hetzel Henry William, usonano, instruisto pri arto kaj mekanika desegnado en supra lernejo de Philadelphia. Nask. 29 marto 1872 en Ph. Eklernis E-n en 1906. Sekr. de E Asocio de Pennsylvania, 1910–13. Prez. de EANA de 1925. Oficiale reprezentis la ŝtaton Pennsylvania ĉe UK en 1912, 1914, 1930. Gvidis kursojn de 1907.

Hilelismo. Socipolitika idearo, propagandita de Z, kiu ricevis sian nomon de la hebrea saĝulo Hillel, mortinta en Palestino komence de la unua jarcento. H. havas similajn celojn kiel Homaranismo.(v.)

Hill John Henry (Harrison Hill), anglo, muzikisto, orgenisto, humoristo. Nask. 5 febr. 1861 en Ashton-under-Lyne. E-isto de 1908. Verkis multege da kantoj, angle kaj E-e; inter ili La Vera Frataro, Himno de Danko, Mia Juliet’, Esperanto.

Himnaro Esperanta, kompilis M.C. Butler, 1910, 111 p., dua eld. 1921, 147 p. 211 poeziaj tekstoj uzeblaj de ĉiu kristano dum diservoj.

Himno Esperantista. Ĝi konsistas el la vortoj de Z: La Espero — poemeto 24 versa kaj de la muziko de F. de Ménil. La muziko estas tre marŝiga, veka. Io kvazaŭ meza inter la Marseljezo kaj la Internacio. Sentiĝas en ĝi la franca temperamento, malgraŭ ke la vortoj tute tion ne esprimas. Tiu himno, kiun ni nun konas kaj ne forlasas eĉ unu Kongreson sen ĝia kantado (kaj partoprenas en tiu kantado ne nur ĥoro, aŭ piano, aŭ orkestro, sed kutime la tuta ĉeestantaro), ne estas la sola muzikaĵo komponita por La Espero. Ĝi ankaŭ ne estas la unua. La unua, kiu komponis muzikon por La Espero estis CI. Adelsköld, membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj en Stockholm. Li dediĉis ĝin al la Kongreso de la Paco en Roma en 1891 kaj disdonis je memoro al ĉiu kongresano. La januara numero de «La Esperantisto» 1892 ĝoje salutis tiun fakton kaj substrekis, ke tio estas nia unua originala muzika verko «en nia lingvo.» Longan tempon tiu muziko estis la oficiala himno de E. Ankoraŭ en 1903 Z en respondo al prof. R. Deshayes proponis (je ties proponita muziko por La Espero) prefere krei muzikon por La Vojo, por kiu ĝis nun «ankoraŭ neniu faris muzikon» (Z pli ŝatis «La Vojo»n ol «La Espero»n). Tamen ne unu ankoraŭ komponaĵo estis kreita poste je la temo de la Espero. Multaj ankaŭ adaptis jam ekzistantajn melodiojn (Gavoton de Lulli), aliaj kreis diversajn melodiojn por ĥoroj, solkantoj, piano ktp. Dum la 1-a UK en 1905 estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La koncerna decido estis jena: «… la demando pri la universala himno estas prokrastata ĝis la venonta kongreso.» Tamen en la protokoloj de la 2-a UK nenio estas menciita pri la himno. Dum la 3-a UK okazas jam ia diskutado kaj estas akceptita, ke la «Kongreso konsilu al niaj Germanaj amikoj organizi, por la proksima Kongreso, feston en kiu oni ludos ĉiujn muzikojn, verkitajn sur „La Espero“ de Z.» En la decidaroj de la postaj UK-j nenio estas trovebla pri tiu materialo. Tiel do tradicie la muziko de Ménil fariĝis la oficiala himno. — E. WIESENFELD