Socio havas rajtojn. La rajto komuniki estas rajto, kiun oni prenu serioze, same kiel la rajto je egala traktado. Kiam la akuzitoj regis la socian vivon, ili manipulis la publikopinion en tre subtila maniero, enŝovante en la mensojn serion da misprezentoj, kiuj grandparte kontribuis al tio, ke neŭtrala internacia lingvo ensociiĝis tiel malfrue. Al ĉiuj vi, nuntempe, estas evidente, ke personoj metitaj en malsuperan situacion, ĉar ili ne povis esprimi sin en fremda lingvo, estis viktimoj de la monda komuniksistemo. Sed la t.n. elito igis rigardi tiujn viktimojn kulpaj. Kulpaj pri nestudemo, mallaboremo aŭ malsupera cerbonivelo. «Se ili ne kapablas komuniki, pri tio kulpas ili; estis ilia devo lerni lingvojn», ili subdiris, neniam demandante sin, ĉu regi alian nacian lingvon estas eble por ĉiuj, kaj ĉu ne ekzistas pli taŭga alternativo al la tiama monda lingva ordo, aŭ, pli ĝuste, malordo.
Gesinjoroj, nenio povas senkulpigi la akuzitojn.
Ili vivas en jarcento, kiam en juro kiel en scienco neniu konkludo estas alprenita antaŭ ol la faktoj estis kontrolitaj. Spite al tiu principo ili neniam integris la faktojn pri Esperanto en sian rezonadon, el kiu ili ripete konkludis, ke ne havas sencon serĉi pli bonan sistemon de interpopola komunikado ol la ĥaosan kaj malegalan reĝimon, kiu ĉie regis.
Ili vivas en jarcento, kiam, se pluraj ebloj prezentiĝas, oni komparas ilin, por povi elekti la proponon, kiu havas plej multe da avantaĝoj kaj plej malmulte da malavantaĝoj. Vi vidis tiujn homojn. Demandite, kiam ili komparis, en la praktiko, laŭ serio da antaŭdifinitaj kriterioj, la diversajn sistemojn de internacia komunikado, inkluzive de Esperanto, ili honteme koncentris la rigardon al siaj ŝuoj. «Pri tio ni simple ne pensis», murmuris unu. Sed ili konfesis, ke, en aliaj kampoj, kiam ili devis utiligi la monon de la impostpagantoj aŭ de la akciuloj, ili lanĉis alvokon por ofertoj aŭ proponoj, aŭ alimaniere konsideris gamon da ebloj por kompari ilin kaj elekti la plej bonan.
Ili vivas en jarcento, kiam diskrimino estas kontraŭleĝa. Sed ilia sinteno rilate la homojn, kiuj provis konsciigi ilin pri la potencialo de Esperanto, kaj pri ĝia realo, konstante estis diskrimina; ili tuj forsendis tiujn homojn sen aŭskulti ilin, sen legi kaj taŭge konsideri iliajn dokumentojn. Tiel okazis notinde, kiel vi malkovris aŭdante la atestantojn, ĉe Eŭropa Unio, sed multajn aliajn ekzemplojn oni povus prezenti al vi. Ne. Neniu senkulpiga fakto ekzistas favore al ili. Eĉ nun estas dube, ĉu ili konscias la amplekson de la frustroj, de la senutila energi-elspezo, de la perdoj, de la neakceptebla malŝparemo, de la suferoj, kiujn kaŭzis ilia vola ignoro al la lingvaj realaĵoj. Ĉiujn negativajn aspektojn de la lingva fuŝorganizo, kiujn eviti estis tiel facile, kiel pruvas nia nuna vivmaniero, ili rigardis neeviteblaj, same kiel sklaveco estis dum jarcentoj rigardata kiel io normala, tiagrade, ke eĉ sklavoj aliris ĝin kiel neeviteblan aspekton de la vivo. Dum multaj jardekoj, la sennombraj viktimoj de la internacia lingva neordo estis mense manipulataj por ke ili kredu, ke al la situacio ne ekzistas alternativo. Tio estas nepardonebla, konsidere al la intelekta nivelo de la respondeculoj, same kiel al ilia jura, scienca aŭ politika trejniĝo, kiu nepre edukis ilin pri la neceso objektivi kaj la faktojn kontroli.
Gesinjoroj en la Juĝantaro, vi ŝuldas al justeco, kaj ankaŭ al la venontaj generacioj, senhezitan, plej klarvortan deklaron, ke tiuj homoj estas kulpaj. La prezidanto de la tribunalo nun instrukcios vin pri
Psikologiaj reagoj al Esperanto
1. Diferencaj reagoj
Al psikologo esploranta la reagojn al la vorto «Esperanto» okulfrapas du faktoj:
1) alta proporcio el la personoj invititaj esprimi sin tiuteme abunde parolas;
2) ili rigardas evidentaj, kaj, multkaze, spontane citas, diversajn punktojn ne konformajn al la kontrolebla realaĵo, ekzemple: «neniu iam ajn verkis romanon rekte en Esperanto», «Esperanto estas lingvo, kiun neniu parolas», «ne ekzistas infanoj, kies gepatra lingvo ĝi estas» ktp.
Tiajn konvinkojn bele ilustras letero de leganto Peter Wells, el Singapuro, al Time magazine:
Esperanto has no cultural history, no indigenous literature and no monolinguals or even first-language speakers. (Wells, 1987)
[Esperanto havas nek kulturan historion, nek indiĝenan literaturon, nek unulingvulojn aŭ eĉ parolantojn, kies unua lingvo ĝi estus.]
Krome, multaj demandatoj manifestas ĉiujn signojn de emocia implikiĝo. Kelkaj reagas entuziasme, ekscitiĝe. Sed la plimulto rigardas al Esperanto de alte, kvazaŭ evidente temus pri io infaneca. La koncernato demonstras, ke Esperanto ne estas io serioza, kaj lia tono estas malestima, ironia aŭ humure supereca rilate al la «naivuloj», kiuj okupiĝas pri ĝi.
Se, por disponi komparan, referencan reagon, la esploranto proponas al sia kunparolanto sammaniere esprimi sin pri la bulgara aŭ la indonezia, li ricevas tute alian respondon. Unuminute la demandito klarigas per perfekte neŭtrala tono ĉion, kion li povas pri tiuj eldiri, nome, ĝenerale, ke koncerne ilin li scias nenion.
La kontrasto mirigas. Ĝi riveliĝas eĉ pli rimarkinda, kiam oni testas la sciojn per precizaj demandoj: literaturo, geografia etendiĝo, esprimpovo ktp. Tuj aperas, ke la intormiĝo de la demandito rilate Esperanton estas preskaŭ plene erara, multe pli ol la eretoj da scio, kiujn li povas tiri el si pri la referenclingvoj. Kial li konscias sian nekompetentecon en unu kazo, sed ne en la alia?
Verŝajne lingvoj kiel la bulgara kaj la indonezia perceptiĝas kiel apartenantaj al la kampo de la faktoj, dum Esperanto estas sentata kiel propono. Antaŭ fakto, oni klinas sin. Fronte al sugesto, oni sentas sin devigita respondi jes aŭ ne, kaj tuj poste defendi sian starpunkton. Sed kial Esperanto ne sentiĝas kiel situanta sur la kampo de la faktoj? Kaj kial la reago, tiel ofte, montriĝas tiagrade emocia? La implikiĝo de la afekcia sfero ne limiĝas al individuaj interparoloj, kiel atestas jena citaĵo, tirita el artikolo pri la pedagogio de la latina, artikolo cetere elmontranta plej neŭtralan kaj informan tonon:
Gloire donc au latin, et à bas l’espéranto, mixture aux relents d’artifice et aux espérances déçues! (G.P., 1985).
[Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksaĵo odoraĉa je malnatureco kaj esperoj trompitaj!]
Tiu frazo, senrilata al la cetera teksto, impresas kvazaŭ emocia ŝpruco supreniĝus neatendite el oni-ne-scias-kia profundaĵo. Kial?
2. Defendmekanismoj