Ni nun konsideru jenan tekston:
Allez prendre un oiseau, un cygne de notre lac par exemple, déplumez-le complètement, arrachez-lui les yeux, substituez à son bec plat celui du vautour ou de l’aigle, greffez sur les moignons de ses pattes les échasses d’une cigogne, mettez dans ses orbites la prunelle du hibou (…); ensuite, inscrivez sur vos bannières, repandez et criez ces mots: «Ceci est l’oiseau universel», et vous vous ferez une petite idée de la sensation de glacement qu’a produit sur nous cette terrifiante boucherie, cette vivisection nauséabonde, qu’on n’a cessé de nous prôner sous le nom d’espéranto ou langue universelle. (Cingria, pp.1–2).
[Ekkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple, komplete senplumigu ĝin, forŝiru de ĝi la okulojn, anstataŭ ĝia plata beko metu vulturan aŭ aglan, greftu al ĝiaj piedostumpoj cikoniajn irilojn, ŝovu en la orbitojn la pupilon de otuso (…); nun surskribu sur viaj standardoj, disvastigu kaj kriu frazon jene: «Jen estas la universala birdo», kaj vi ricevos etan ideon pri la frostiĝa sento, kiun estigis en ni tiu terura buĉado, tiu vivosekcado plej naŭza, kiun oni ne ĉesis advokati al ni kun la nomo Esperanto aŭ lingvo universala.]
Se oni preterlasas la bildan (kaj birdan!) aspekton de tiu citaĵo kaj la vortojn, kiuj evidentigas la amplekson de la emocia reago («terura buĉado», «vivosekcado plej naŭza»), kritikoj restas du:
a) Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;
b) ĝi estas heterogena lingvo.
La konkludo de la citita aŭtoro estus racia nur trikondiĉe:
• se lingvo estus viva estaĵo, simile al besto;
• se homa interveno en ion vivantan estus ĉiufoje aĉ-efika;
• se heterogena lingvo ne taŭgus por interkomuniki.
Hipnotigata de sia premsonĝa vidaĵo, la aŭtoro izolas sian bildon de la ĉi-supraj konsideroj. Li ne vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas nur metaforo, kiun oni ne tro streĉu. La koncerna birdo terure suferus, sed kiam la nederlandan ortografion oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo ne kriis, nek necesis anestezo.
Due, homo ofte intervenas en vivaĵojn kun plej bonaj rezultoj. Malsato estus multe pli drama en Hindio, se oni ne estus sukcesinta, dank’ al tute konscia interveno de homo en naturon, produkti novajn grenspecojn. Kaj nek hundoj, nek rozoj, nek pano ekzistus, se homo ne estus vole aplikinta siajn talentojn al estaĵoj vivantaj.
Trie, se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige. Lingva analizo ja rivelas ĝin pli heterogena ol Esperanto:
When we come to a language like English, we find ourselves dealing with several languages rolled into one. (Lord, 1974, p.73).
[Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni troviĝas antaŭ pluraj lingvoj kunrulitaj al unu.]
Esperanto estas pli homogena, ĉar la leĝoj, kiuj regas la asimiladon de la elementoj ĉerpitaj el ekstere, estas pli rigoraj. Kio difinas la heterogenecon de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino de la eroj, sed ia misharmonio plus la manko de asimilanta nukleo (kiel scias ĉiu, kiu provis fari… majonezon).
3. Subkuŝanta angoro
La funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la egoon kontraŭ angoro. Ilia apero, tuj kiam Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde en la psiko tiu lingvo sentiĝas kiel angoriga.
a) Timo pri ŝanĝo en la situacio.
Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraŭ Esperanto kompareblas kun la kontraŭstaro, kiun renkontis la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo: stabila, bone ordigita mondo troviĝis renversita pro tiuj novaj teorioj, kiuj perdigis al la homaro ties plurjarmilan, fortikan fundamenton. Simile, Esperanto aperas kiel ĝenanta en mondo, kie al ĉiu popolo respondas lingvo, kaj kie la komunikilo estas transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu unuopulo rajtas atenci. Ĝi demonstras, ke lingvo ne estas necese donaco el la pasintaj jarcentoj, sed povas rezulti el simpla konvencio. Uzante kiel kriterion pri korekteco, ne konformecon al aŭtoritato, sed efikecon en komunikado, ĝi transformas la manieron interrilati: kie estis vertikala akso, jen tien ĝi metas akson horizontalan. Ĝi tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj oni ĝenerale ne inklinas ĵeti lumon. Ekzemple, kio fariĝas, ĉe ĝi, el la lingvohierarkio? La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj la angla ne situas samnivele en la mensoj, nek en multaj instituciaj tekstoj. Se, por komuniki inter si, malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu hierarkio perdos sian fundamenton.
b) Lingvo kiel sankta valoro kaj identec-simbolo.
Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Ĝi estas teksita en nia personeco. «Mi suĉis la katalunan kun la lakto patrina», diris persono pridemandita kadre de la esploro, sur kiu ĉi tiu analizo baziĝas.
Niaj konceptoj havas emocian etoson, kiun lingvistiko preteratentas, sed kiu gravegas por la konduto. La senta nukleo de la koncepto «lingvo» situas en la rilatado kun la patrino, pro kio, verŝajne, multaj gepatraj lingvoj nomas «patrina» la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur plorĝemi por esprimi sian suferon, ofte ricevante neadaptitajn aŭ senhelpulajn reagojn, kaj etulo trijara, kiu per vortoj klarigas, kio ĵus okazis, grandega ŝanĝo fariĝis, kiun la infano sentas mirakla.
Ni estis tro junaj, kiam ni lernis paroli, por konscii, ke disvolviĝas nur plej banala lernprocezo. Ni vidis en tio kvazaŭ magian donacon, ludilon diecan. Antaŭe, ni ne kapablis klarigi ion ajn, kaj jen, nekompreninte kial, ni retrovas nin havantaj talismanon, kiu plenumas ĉiajn miraklojn kaj riĉigas ĝis senprecedenca grado tion, sen kio vivi ne eblus: interhoman rilatadon.
La bezono senti sin komprenata estas unu el la plej bazaj bezonoj de infano. Nu, sen lingvo, kio restus el ĝi? La sinteno de la gepatroj, kaj post ĝi la longa influo de lernejo, kiu prezentas lingvon kiel neatencindan normon kaj kiel la ŝlosilon de ĉiuj literaturaj belaĵoj, nur fortigas tiun sentonukleon. En tia kunteksto, aserti, ke lingvo «fabrikita» de kvazaŭ-samtempulo — oni ĝenerale konfuzas Esperanton kun la projekto de Zamenhof — povas funkcii same bone kiel la gepatra lingvo, tio estas insulti ĉi-lastan, tio estas forrabi de ĝi ĝian statuson de magia talismano, kiun ĝi ĉiam konservis en nia psika profundo, eĉ se sur konscia nivelo ni konceptas ĝin pli racie. Tio estas netolerebla sakrilegio. Verŝajne por eviti tian malsanktigon iuj Esperanto-parolantoj, laŭ psikologia movo finfine plej komprenebla, diras, ke la zamenhofa laboro ne estas klarigebla per si mem kaj devas esti atribuita al inspiro de altaj spiritaj sferoj, superhomaj.
Fakte, kiam oni esploras la psikologiajn reagojn, kiujn elvokas la vorto «Esperanto», oni povas nur miri pri la nombro da personoj, kiuj ne elportas la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate, supera al ilia gepatra lingvo. Tiu reago devenas de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo estas mia popolo, mia lingvo estas mi; se mia lingvo estas malsupera, mia popolo estas malsupera, kaj mi estas malsupera. Deklarante Esperanton apriore senvalora, kaj eldirante tiun juĝon kiel ion evidentan, oni saviĝas. Oni uzis artifikon plejplej homan, perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el scienca vidpunkto.
c) Diversaj timoj.
Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo de klinika interparolo evidentigas ĉiaspecajn subkuŝantajn timojn, kiujn ne eblus pritrakti detale. Mi simple citu sep:
Ĉar neniu oficiala instanco, neniu prestiĝa institucio aljuĝas al Esperanto valoron, deklari sin favora al ĝi signifas alpreni starpunkton distancan de tiu, kiu aperas kvazaŭ oficiala. Estas malpli riske ripetadi tion, kion ĉiuj diras kaj kio ŝajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj aŭ de la intelekta elito.
Estas io sekuriga en la fakto interkompreniĝi pere de tradukado aŭ de lingvo tro malperfekte regata por ebligi interŝanĝi ideojn rekte, detale kaj nuance. Renkonti, ĉe kondiĉoj de perfekta komunika glateco, pensmanierojn radike malsamajn ol la niaj povas esti ŝoka, danĝere konfuziga sperto. Estas prave tion timi, ĉar Esperanto situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu de spontana vortigo ol la ceteraj lingvoj. Juna japano, kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon renkontante ĉiuetape lokajn esperantoparolantojn, rakontis, kiom ŝokis lin tiuj rektaj dialogoj kun personoj, kiuj, nur ĉar ili estas si mem, kaj tion esprimas, ŝanĝas la tutan perspektivon de la mondkoncepto (Kiotaro Deguti, 1973).