Ne, sinjoro. Estas vere, ke la argumenton pri logikeco ofte uzas la advokatoj de Esperanto. Sed ĉiu serioza lingvisto scias, ke lingvo ne konfuziĝas kun la bildo, kiun la parolantoj havas pri ĝi. Kio klarigas la bonan funkciadon de Esperanto, kaj ĝian lernfacilecon, kia ajn la gepatra lingvo, tio estas universala leĝo neŭropsikologia, kiu igas la cerbon ĝeneraligi al la tuta lingvo ĉiun trajton antaŭe mense registritan. Tiun funkciadon de la cerbo estas facile evidentigi per la lingvaĵo de infanoj kaj la eraroj de fremdlingvanoj. Ĝi ne rilatas al logiko. Pro tiu apartaĵo estas ege pli agrable uzi Esperanton ol iun ajn eŭropan lingvon, el kie ajn devenas la parolanto. En la okcidentaj lingvoj oni ne rajtas ĝeneraligi la strukturojn. Lernanto de la angla, kiu rimarkis strukturon ŝajne regulan en farm → farmer kaj report → reporter ne rajtas ĝeneraligi ĝin al fish → fisher; (oni diras fisherman) aŭ al tooth → toother (oni diras dentist). Sed ĝeneraligo de lingva ero (ĉi tie de la sufikso) estas la normo en Esperanto: farm’ → farmisto, raport’ → raportisto, fiŝ’ → fiŝisto, dent’ → dentisto.
Ĉiufoje, kiam mi devas paroli angle, mi bedaŭras, ke tiulingve, kiel en ĉiuj aliaj okcidentaj lingvoj, mankas tiu rajto ĝeneraligi. La lastan fojon, kiam mi devis esprimi min en la angla, mi eraris, kiam mi volis uzi la verbon to cost parolante pri pasinta tempo; mi diris costed anstataŭ cost; same mi diris ununderstandable anstataŭ incomprehensible, mi prononcis indict kun /ikt/ kvazaŭ tiu vorto rimus kun derelict, depict, convict dum mi devus prononci kun /ajt/ kiel en right, kaj mi ne plu memoris, kiun silabon akcenti en alternative kaj monitoring. Alivorte, mi sentas min ĉiam handikapita en la angla, neniam en Esperanto, ĉar en ĉi-lasta lingvo similaj problemoj neniam prezentiĝas: ili ne ekzistas pro la absoluta reguleco de la sistemo, pro kohero komparebla al la tiu de la metra sistemo.
Vi malpravas. Mi defias vin citi dokumenton el la esperantista komunumo, kiu defendus tiun absurdan aserton. La plej multaj uzantoj de Esperanto bonege scias, ke la lingvo evoluas. Ĉiu lingvo ŝanĝiĝas, se ĝi estas uzata. Kaj Esperanto estas konstante uzata, en speco de diasporo. Estas eraro konfuzi la nun uzatan lingvon kun la projekto de Zamenhof, sur kiu ĝi baziĝas. Amiko lingvisto, Jouko Lindsted, kiu estras la prilingvan departementon de la lingvoj slavaj kaj baltaj en la Universitato de Helsinko, mastrumas la liston de interretaj interŝanĝoj «Denask-L», en kiu partoprenas membroj de familioj, kie Esperanto estas la ĉiutaga lingvo, kaj do la gepatra lingvo de la infanoj. Sufiĉas sekvi tiujn interŝanĝojn kaj kompari ilian lingvaĵon kun tiu de similaj tekstoj publikigitaj antaŭ la dua mondmilito aŭ kun tekstoj el la 19ª jarcento por konvinkiĝi sen iu dubo, ke la lingvo neniam ĉesis evolui, ne pro premo de ia instanco, sed nature, kiel ĉiu alia lingvo, pro la uzado. Tiuteme, vidu mian artikolon A few notes on the evolution of Esperanto (Klaus Schubert, red. Interlinguistics, №42 de la serio Trends in Linguistics, Berlin, New York: Mouton de Gruyter, 1989, pp. 129–142; versio iomete malsama alireblas rete sub la titolo “Evolution is proof of life”¤).
Por mi estas evidente, ke esploroj sciencaj, objektivaj, raciaj same gravas en lingvistiko kiel en aliaj fakoj. Sed, ho ve!, ŝajne multaj lingvistoj ne konscias, ke antaŭ ol eldiri juĝojn pri Esperanto, indus preni magnetofonon, ĉeesti renkontiĝojn de homoj parolantaj tiun lingvon, viziti familiojn, kies ĉiutaga lingvo ĝi estas, analizi la surbendigojn de konversacioj aŭ de diskutaj kunsidoj, kaj ĉiuspecajn dokumentojn publikigitajn aŭ skribitajn (skriba korespondado estas tre interesa el lingvista vidpunkto); unuvorte fari tion, kion faras serioza lingvisto deziranta esprimi validajn juĝojn pri iu ajn lingvo bantua, filipina aŭ alia.
La nombro de eraraj asertoj, kiujn oni trovas pri Esperanto en verkoj lingvistikaj, estas giganta. La sama rimarko, cetere, validas pri la ĉina (vidu mian artikolon «Le chinois: Ideés reçues et réalit黤. [Ankaŭ vd la esperantan version ĉi-libre.]) La malakordo inter lingvistaj asertoj kaj kontrolebla realo estas des pli bedaŭrinda, ĉar la misinformantoj estas perfekte sinceraj. Ĉu tio ne suspektigas la ekziston de soci-lingvistika fenomeno, kiun estus interese esplori?
Esperanto, ĉu verko de Dio?
Kiu provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj. Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro. Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto, interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj. Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros, tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre postulos ian fortostreĉon.
Esperanto respondas al tiuj kriterioj. Ĝin naskis sufero de infano, sufero fontanta el la malamo kaj maltoleremo, kiuj bolis en la kvar etnaj grupoj formantaj en la jaroj 1860-aj la loĝantaron de Bjalistoko: poloj, judoj, rusoj kaj germanoj. Kvar lingvoj, kvar alfabetoj, kvar defendemaj sentoj de supereco, kvar religioj, kvar fontoj de malamikeco diskrucumis la animon de la juna Zamenhof, kaj tra tiu sufero la inspiro pasis.
Lia celo: ebligi al komunumoj kulture apartigitaj interkomuniki konservante la proprajn identecon, lingvon kaj dignon. La rimedo: pontlingvo tiel bone adaptita al la psikoneŭrologiaj leĝoj de spontana esprimado, ke ĝi estos samtempe multe pli simpla kaj multe pli riĉa ol la etnaj lingvoj. Lia genia ideo: proponi al la homaro ne tute pretan lingvon, sed embrion konceptitan por nature plu evolui sub influo de uzado. Zamenhof lanĉas ĝermon, tre viveman, jes ja, sed povantan iĝi vigla planto nur, se ĝi trovos favoran grundon, kiu nutros ĝin per siaj enhavoj. Modesta, li fidas la vivon kaj prezentas sin kiel d-ro Esperanto, «doktoro, kiu esperas».
El homa vidpunkto la «Internacia Lingvo de D-ro Esperanto» havis neniun ŝancon prosperi. La unuan broŝuron rifuzis ĉiuj eldonistoj, la aŭtoro devis publikigi ĝin proprakoste. Li estis malriĉa kaj nekonata, vivanta en provinca urbo en provinca lando en tempo (1887), kiam ĉio atentinda fontis el Parizo. La intelektularo, eĉ ne rigardinte la projekton, deklaris ĝin ridinda. La lingvon subtenis neniu ŝtato, neniu politika movado, neniu komerca asocio, neniu prestiĝa akademio scienca aŭ literatura, neniu financa fonto. Ĝi alportis materian profiton al neniu. Ĝi ofte estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj (de la caro, Stalino, Hitlero, Salazar, Kim Il Sung…). Antaŭ la Goliato, kia estis la franca en 1900, kia estas la angla en 2000, kion kapablus fari tiu eta Davido malriĉa, porĉiame rezigninta la sinturnon al perforto?