Tiu aserto povas ŝajni aroganta. Ĝi tamen baziĝas sur analizo de la realaĵoj. La leganto tion konstatos, se li sekvos tiun ĉi raporton. Li ricevos ĉiujn indikojn por povi mem kontroli la faktojn.
[(…) Tiu patologia misorganizo de internacia komunikado elmontras, sociskale, ĉiujn trajtojn, kiuj karakterizas neŭrozon individuskale. Ĝi estos pritraktata en la sekvo de la verko sub la nomo «Babel-sindromo». La libro prezentiĝas kiel raporto de konsultodonantoj, fakuloj petitaj objektive esplori la mondan lingvoproblemon kaj proponi realismajn metodojn por solvi ĝin.]
2. La problemo
[Ĉapitro 2 prezentas la problemon. Ĝi komence pritraktas ĝin laŭ kvalita vidpunkto: lingva handikapo en komunikado inter simplaj civitanoj; en iliaj rilatoj kun aŭtoritatoj aŭ oficialaj instancoj; en privataj internaciaj grupoj; en la rilato inter ŝtatoj. Ĝi poste traktas pri kvantaj aspektoj: kosto de tradukado kaj interpretado, kosto de instituciaj lingvaj servoj ktp. Ĝi fine komparas la tre modestajn sumojn, kiuj sufiĉas en multaj okazoj por respondi al urĝegaj bezonoj neglektataj pro «manko de rimedoj», kun la astronomiaj sumoj, kiujn kostas la nunaj lingvaj sistemoj al la socio ĝenerale kaj al la grandaj internaciaj institucioj aparte.]
3. Mitoj kaj realo
Kiel ni vidis, la problemo prezentiĝas diversforme, laŭ la komunikantoj kaj la kadro, en kiu la komunik-bezono aperas:
• la koncernatoj ne sukcesas diri al si reciproke, kion ili volas diri;
• la mesaĝo transdoniĝas, sed koste de konsiderinda kvanto da frustroj, nervoziĝoj aŭ suferoj;
• la komunikado estas preskaŭ perfekta, sed tio kostis enorman investon tempan kaj penan al iuj el la partneroj (indas esplori, ĉu ekzistas sistemo kun pli avantaĝa rilato efikeco/kosto);
• okazas maljusteco, ĉar iuj ricevas la mesaĝon perfekte, kaj aliaj malbone aŭ tre malbone (ofta situacio en internaciaj renkontiĝoj, kie la anglalingvanoj, kelkfoje la franclingvanoj, ĝuas maljustan privilegion kompare kun la aliaj partoprenantoj; ofta situacio ankaŭ en la rilatoj inter loka aŭtoritato kaj homo el eksterlando: migra laboristo, rifuĝinto, vojaĝanto metitaj pro la situacio mem en pozicion malsuperan;
• la ricevita mesaĝo sufiĉe diferencas de la elsendita por egali, fakte, al trompo;
• la transdono de la mesaĝo kostas ekscesan sumon, tiel ke la amasiĝo de multlingvaj situacioj fine devojigas enormajn sumojn el tio, kio estus ilia normala celo en saĝa organizo de la mondo (alivorte, la rilato efikeco/kosto atingas ofte proporciojn etike netolereblajn). (…)
[Tiu ĉapitro pritraktas diversajn mitojn, al kiuj aliĝas la socio en kampoj kiel komputila tradukado aŭ lerneja lingvoinstruo.]
4. Pli malfacile ol oni diras
(…) Kiel ni vidis, nia socio tutforte rezistas al la ideo alfronti la fakton, ke lingvoj estas terure malfacilaj, tiel malfacilaj, ke — kun unu escepto, pri kiu ni traktos poste — eksterlandano praktike neniam atingas la nivelon de denaskulo. Ni ĉiuj konas homojn kiuj vivas en Francio jam dudek jarojn kaj kiuj, kvankam ili estas plene «enmergitaj» en la lingva medio, (…) daŭre faras krudajn erarojn. Tiu profunda malfacileco igas vana la strebadon serĉe al la mirakla metodo. Kiam, sur ministra nivelo aŭ en iu pedagogia instanco, la enketoj pri lingvonivelo konkludas, ke la instruado fiaskis, la koncernatoj rifuzas fronte rigardi la fakton, ke ne eblas io alia ol malsukceso, se konsideri la ecojn de la lingvoj. Riproĉoj iras al la instruistoj, aŭ al la metodo. Oni sekve modifas la instruadon, laŭ la modoj. Oni forlasas la malnovan sisteman metodon kun parkerigo de vortlistoj kaj iompostioma lernado de la gramatiko por ekuzi la rektan metodon. Poste oni transiras al la aŭdvida metodo. Poste al programita instruado. Poste al plena enmergiĝo. Poste al sugestopedio.
Ĝenerale, la metodoj, kiuj taŭgas por iuj lernantoj, ne taŭgas por aliaj, tiel ke la esenca efiko de la metodŝanĝo estas modifi la rangvicon de la lernantoj. La unu elcento el la lernantoj, kiu, sen lingva restado eksterlande, sukcesas esprimi sin en la fremda lingvo ĉe la abiturienta ekzameno, restos ĉiam unu elcento. La sola diferenco estas, ke Paŭlo, kiu sentis sin bone nur en sistema instruado, cedis la lokon al Karlo, por kiu pli taŭgas la rekta metodo, ĉar pro serio da hazardoj lia memoro alitipe strukturiĝis. (…)
Konkludo: La deziro simple komuniki, en tuta egaleco, trans la lingvaj baroj, deziro perfekte prava en tempo de senprecedence densaj internaciaj rilatoj, ne kontentigeblas per la metodoj, kiujn la ŝtatoj kaj la tuta socio nuntempe aplikas.
5. Provoj solvi la problemon
Kiel multaj mensmalsanoj, Babel-sindromon akompanas deliro. Anstataŭ percepti la realon, la socio sekurigas sin per imagataj pseŭdofaktoj. Laŭ ĝi,
• ne ekzistas problemo (ĝin solvas la angla);
• tradukado kaj interpretado estas efikaj, kio pravigas la miliardojn, kiujn ili kostas;
• se la ŝtatoj oferas al Babelo sumojn, kiuj povus savi vivojn, mildigi sennombrajn suferojn, kontraŭbatali analfabetismon, krei necesajn infrastrukturojn, kaj, kiam utile, relanĉi la ekonomion, resume: havi socialan efikon por la plej malfavorata parto de la homaro aŭ de la nacio, ilia politiko tute ne estas krima, ili povus fari nenion alian;
• la malavantaĝo permesi al iuj uzi lingvon perfekte regatan kaj rifuzi al aliaj la saman rajton, en la okazoj, kiam malsamlingvanoj interŝanĝas ideojn, estas neglektinda;
• la fremdajn lingvojn instruatajn en okcidentaj lernejoj eblas ellerni;
• la lingvoj ne estas tiel malfacilaj; eĉ ekster lernejo eblas atingi regnivelon, sufiĉas tiucele streĉi siajn mensofortojn;
• lingvoinstruado mezlerneja ebligas aliri eksterlandan kulturon. (…)
Por ekzameni la problemon ĉe la bazo, ni konsultdonantoj devas esplori ĉiujn rimedojn praktike uzatajn, por kompari ilin. Ni do rigardu, kiel la socioj elturniĝas por ebligi sufiĉan komunikadon en mondo disigita en unuojn, kiujn la konsterna malfacileco de preskaŭ ĉiu lingvo igas kvazaŭ hermetike baritaj unu al la alia.
[Tiu ĉi ĉapitro traktas pri la diversaj metodoj aplikataj por provi solvi la problemon: lingvoinstruado; gestoj kaj desegnoj; sistemoj de perbuŝa komunikado: uzo de mikslingva fuŝa ĵargono; svisa aŭ skandinava sistemo (ĉiu parolas sian lingvon, ĉiu estas supozata kompreni ĉiujn lingvojn); uzo de unu sola lingvo (angla ekz-e); posta interpretado; samtempa interpretado; tradukado kaj aliaj skribaj formoj de uzado de fremdaj lingvoj: ŝildoj kaj avizoj, korespondado, sciencaj, teĥnikaj kaj juraj tekstoj, uzindikoj kaj reklamado; aŭtomata tradukado…]
6. Lingvo, nervaro kaj homa psiko
Ni vidis en la antaŭa ĉapitro (…), ke la diversaj sistemoj, kiujn aplikas diverslingvanoj por kompreni sin reciproke, ne estas vere kontentigaj: ili funkcias aĉe, postulas himalaje altajn kostojn aŭ favoras maljustecon; fakte, la plejparto kunigas tiujn tri ecojn.
Nu, kiel ni vidos ekde ĉapitro 7, ne estas vere, ke efika organizado de lingva komunikado estas kaprompilo. Kiu kontrolas la realon, tiu povas nur konstati, ke ĝi estas, fakte, facila. (…) Sed por atingi ĝin, necesas unue venki enorman psikologian reziston. La leganto malkovros en la 8ª ĉapitro, ke socipsikologia esplorado de la opinioj pri interpopola komunikado kaj de la emociaj reagoj al la koncepto «lingvo» ebligas evidentigi, ĉefe ene de la okcidenta intelektularo, seriozan malinklinon rigardi fronte la realon kaj, se uzi la zamenhofan esprimon, «preni la bovon per la kornoj». Ni vidos en tiu sama ĉapitro, kiuj estas la psikaj kaŭzoj por tio, kuŝantaj profunde en la nekonscio, kaj per kiuj mensaj meĥanismoj ili agas.