Выбрать главу

La nomoj de la gajnintoj estas solene proklamataj dum la fermaj kunsidoj de la kongresoj. Ciu gajninto ricevas diplomon de UEA, diversajn premiojn de UEA aŭ de neesperantaj organizaĵoj aŭ de privataj personoj.

En 1960 la tiama ĝenerala sekretario de UEA donacis arĝentan pokalon, kiun, aldone al la premio de UEA, ricevas la gajninto. La pokalo „Ivo Lapenna" estas transira, t.e. ĝi estas tenata de la gajninto ĝis la sekva konkurso, kiam ĝi pasas en posedon de la nova gajninto. La nomo de ĉiu gajninto estas engravurita. La unua engravurita nomo estas tiu de Carlo Minnaja, la gajninto de la unua premio en la konkurso dum la UK en Bruselo (1960).

11.3.2 Rezultoj

La unua oratora konkurso laŭ la nova Regularo okazis en 1950 dum la 35-a UK en Parizo. Ekde tiam la oratoraj konkursoj preskaŭ senescepte okazadis dum la universalaj kongresoj. La lasta estis en Beograd (1973), dum la sekva okazos en Hamburgo (1974).

Ekde 1950 ĝis 1960 la Estraro de UEA ĉiam donis nur unu temon por la koncerna oratora konkurso. La temoj rilatis ĉefe al internacia kompreniĝo, monda paco, idea signifo de la Internacia Lingvo, k.s. Ekzemple, en 1951 (UK en Munkeno) la temo estis „La Idea Signifo de Esperanto"; en 1952 (Oslo) la priparolata demando estis „Kial mi Batalas por Esperanto?"; en 1954 (Haarlem) la elektita temo estis „La Rolo de la Internacia Lingvo por la Spirita Unueco de la Homaro"; en 1958 (Mainz) la konkursantoj estis invititaj paroli pri „Juna kaj Pli Aĝa Generacioj"; en 1959 (Varsovio) — la Zamenhof- Jaro — la temo estis „La Personeco de D-ro L. L. Zamenhof".

Por ebligi pli vastan partoprenon en la oratoraj konkursoj, la Estraro decidisen 1960, ke ekde tiu jaro la temoj estos pluraj. Krome, oni decidis ligi la temojn ne nur al aktualaj demandoj en la Esperanto-Movado, sed ankaŭ al pli vastaj problemoj kun internacia karaktero, kiuj interesas la nuntempan junularon. Ekzemple, jam por la oratora konkurso por 1960 (Bruselo) estis 4 temoj: „Internaciismo, Naciismo kaj Patriotismo", „Sporto — ĉu Rimedo de Internacia Amikiĝo?", „Virinaj Rajtoj", „Aspiroj de la Junularo en Mia Lando". Simile variaj temoj estis donitaj ankaŭ por ĉiuj postaj konkursoj. Plurfoje la temoj, aŭ almenaŭ unu el ili, rilatis al mondaj kampanjoj lanĉitaj de UN aŭ Unesko, en kiuj partoprenis UEA. Ekzemple, en 1967, pro la Internacia Jaro de Turismo, unu el la temoj estis „Turismo kaj Internacia Kompreniĝo", dum alia temo rilatis al „La Rolo de Esperanto en la Progresigo de Evoluantaj Landoj". En la Jaro de Homaj Rajtoj (1968), dum la UK en Madrid du temoj rekte rilatis al la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj: „Ciuj Homoj estas Denaske Liberaj kaj Egalaj laŭ Digno kaj Rajtoj", „Egaleco de Seksoj en la Universala Deklaracio", dum plia temo estis „La Fenomeno de Florinfanoj". Tre aktuala estis la temo „Kosma Veturado — Ĉu Valoras?", kiu allogis ĉiujn konkursantojn dum la UK en Helsinki (1969). En 1970 (Vieno), pro la ĉiam pli insistaj postuloj de la stu- dentaro kaj mezgradaj gelernantoj rilate modernigon de la instru- sistemoj, la temoj estis: „Aŭtoritatismo, Demokratio aŭ Anarkio en la Lernejoj", „Cu la Lernejoj Edukas la Junularon por la Estonteco?", „Kion Volas Nia Generacio?". Du el la temoj dum la UK en Londono (1971) rilatis al grava demando de kulturaj interŝanĝoj: „Cu jam Ekzistas Bazaj Elementoj de Tutmonda Kulturo?" kaj „Nacia Lingvo Vaste Uzata Internacie kaj Kultura Imperiismo".

La nombro de konkursantoj variis, sed bedaŭrinde ĝi neniam estis tre granda (maksimume 9). Male, la interesiĝo de la publiko ĉiam estis rimarkinda. Ne malofte ĉeestis 500-700 personoj. Ankaŭ okazis, ke eĉ tre grandaj salonegoj montriĝis tro malgrandaj, tiel ke multaj ne povis eniri.

La gajninto de la unua premio en la unua konkurso (1950) estis A. Albault (Francio). En la dua konkurso (1951) N. Minnaja (Italio) kaj A. Albault estis tiel bonaj, ke ili ambaŭ ricevis la unuan premion. Inter la gajnintoj de la unuaj premioj tri fojojn troviĝas la nomo de N. Minnaja kaj tri fojojn tiu de lia frato Carlo Minnaja. La aliaj gajnintoj de la unua premio estis H. Tonkin (Anglio, nun Usono), J. Wells (Anglio), S. Ŝwistak (Pollando), Aŝvini-Kumar (Hindio) du fojojn, K. Kordylewski (Pollando), F. Simonnet (Francio), Svetomir Budimir (Jugoslavio), H. M. Maitzen (Aŭstrio), H. Eichhorn (Ger- mana DR), D. Charters (Anglio, nun Usono), Iva Aberg (Svedio). En Portland (1972) la unua premio ne estis aljuĝita, sed la dua, kiun gajnis C. Power (Usono).

La oratoraj konkursoj ebligis malkovri nombron da novaj elstaraj talentoj inter la junularo. Kiel oni vidas el la supra listo de la gajnintoj de unuaj premioj, la plimulto el ili ekokupis respondecajn funkciojn en la Esperanto-Movado. Ankaŭ aliaj konkursintoj, eĉ tiuj, kiuj ne sukcesis gajni premiojn, per sia nura partopreno sendube kontribuis al la evoluigo de la Esperanta parolarto kaj tial ankaŭ al la esperantlingva kulturo. Siavice, multaj el la ideoj esprimitaj dum la konkursoj helpis la prilumon de aktualaj problemoj ĉu en la nuntempa mondo ĝenerale, ĉu, aparte, en la Esperanto-Movado. La oratoraj konkursoj estas taŭga forumo, en kiu gejunuloj de diversaj nacioj kaj alispecaj apartenoj povas libere interŝanĝi ideojn kaj aŭdigi siajn voĉojn, kio certe progresigas internacian kompreniĝon. La oratoraj konkursoj en la nuna formo respondas al la fundamenta celo de UEA: evoluigi kaj fortikigi la sentojn de internacia solidareco.

11.4 TEATRO 11.4.1 Unua Periodo (1896-1957)

Estas preskaŭ certe, ke la unua teatra prezentado en la Interna- cia Lingvo okazis la 27-an de septembro 1896 en la urbo Smolensk (Ruslando). Tiun vesperon junaj amatoraj geaktoroj ludis la ko- medion Unua Brandfaristo de L. Tolstoj, tradukitan de V. Burenkov. Verŝajne ankaŭ en aliaj lokoj amatoraj grupetoj ludis diversajn teatraĵojn por kuraĝigi la lernadon kaj por vivigi la parolan lingvon. Cetere, ankaŭ nuntempe en unuopaj lokaj Esperanto-societoj funk- cias amatoraj grupoj, kelkfoje sub gvido de profesiaj reĝisoroj, kiuj prezentas teatraĵojn en la koncernaj lokoj.

Ĝenevo 1925: Rolintoj en la dua surscenigo de Ginevra pozas kun Edmond Privat, la aŭtoro dc la lirika dramo.

Bulgara

Esperan to-Teatro: Profesiaj aktoroj kaj profesinivelaj spektakloi.

Serioza prezentado de teatraj verkoj sur pli alta nivelo komen- ciĝis nur en 1905, kiam dum la 1-a UK de Esperanto en Bulonjo sep diversnaciaj amatoraj geaktoroj ludis la komedion de Moliere La Edziĝo Kontraŭvola. La alia teatraĵo prezentita tiuokaze en Bulonjo estis la komedieto de E. Labiche Mensogo pro Amo (originala titolo Le Misanthrope et VAuvergnat).

Dum multaj jaroj — fakte, kun kelkaj esceptoj, ĝis la hodiaŭa tago — preskaŭ la sola ebleco prezenti internacilingve dramojn kaj aliajn verkojn en teatroj estis kaj restis la grandaj internaciaj ren- kontiĝoj, unuavice la Universalaj kongresoj de Esperanto. Pro di- versaj kaŭzoj, ĉefe pro neekzisto de konstantaj trupoj, ankaŭ tiajn okazojn ne estis eble ĉiam utiligi. Nur la fondo de Internacia Arta Teatro en 1957 (sub aŭspicio de UEA), kiun sekvis la Bulgara Es- peranto-Teatro en 1958 kaj aliaj profesiaj grupoj, ebligis konstan- tecon kaj entute donis freŝan impeton al krea teatra laboro.

Inter 1905 kaj 1957 en diversaj lokoj estis prezentitaj sufiĉe mul- taj konataj kaj malpli konataj dramoj aŭ komedioj al internacia publiko. Ne malofte ludis profesiaj geaktoroj aŭ, pli kutime, pro- fesiuloj kaj amatoroj miksite.

La ĉefaj prezentoj en tiu periodo estis La Floro de 1'Pasinto de E. de Amicis, kaj Agrabla Surprizo de W. Frerking, ambaŭ en 1908 en Ĝenevo; Boks kaj Koks de M. Morton, kaj Bardell kontraŭ Pickioick de Ch. Dickens, ambaŭ en Cambridge en 1907; Ŝi Kliniĝas por Venki de O. Goldsmith en 1907 en Londono; Iĵigenio en Taŭrido de Goethe en 1908 en Dresdeno; Mistero de Doloro de Gual en 1909 en Barcelono; Kiel Plaĉas al Vi de W. Shakespeare en 1910 en Vaŝingtono; Kaatje de P. Spaak en 1911 en Antverpeno; Mazepa de J. Slowacki, La Urso de A. P. Ĉehov kaj la opero Halka de S. Mo- niuszko, ĉiuj en 1912 en Krakovo; Ginevra, originale verkita de E. Privat, en 1913 en Bern; Natan la Saĝulo de G. E. Lessing en 1923 en Nŭrnberg; Hamleto de Shakespeare en 1928 en Antverpeno; La Onklino de Karlo de Brandon Thomas en 1930 en Oxford; D-ro Knock de Jules Romains en 1932 en Parizo; la opereto La Blanka Ĉevaleto de R. Benatzky en 1936 en Vieno; Angla Lingvo sen Proĵesoro de Tristan Bernard en 1950 en Parizo; La Revizoro de N. Gogolj en 1955 en Bolonjo; Georgo Dandin de Moliere en 1957 en Marseille.