Выбрать главу

Necesas aldoni, ke en la jaroj antaŭ la Dua Mondmilito Radio Brno (ĈeRoslovakio) prezentis tutan aron da verkoj adaptitaj por teatra prezentado. La membroj de tiu grupo — Teatro kaj Radio Aktoroj (TRAKT) — konsistis nur el profesiaj artistoj, kantistoj, verkistoj kaj aktoroj de la Landa Teatro. La prezentoj, kiel entute la elsendoj de Radio Brno, estis sur tre alta nivelo. La dismembrigo de ĈeEoslovakio kaj la posta invado de tiu lando fare de nazia Ger- manio ĉesigis ankaŭ tiun gravan atingon en la sfero de perradia teatro.

11.4.2 Dua Periodo (ekde 1957)

Tiun ĉi periodon markas la fondo de du gravaj teatraj trupoj, konsistantaj unuavice el profesiaj geaktoroj: Internacia Arta Teatro (IAT) kaj Bulgara Esperanto-Teatro (BET).

Fondita en 1957, Internacia Arta Teatro estas unika klopodo starigi laŭgrade, en internacia kadro, sendependan, normalan, artan teatron, konsistantan el profesiaj kaj talentaj diversnaciaj geakto- roj kaj teatraj teknikistoj. La celoj estas prezenti internacilingve teatrajn spektaklojn dum internaciaj kaj landaj Esperanto-kongre- soj aŭ aliaj renkontiĝoj, partopreni en internaciaj artaj festivaloj; organizi teatrajn somerajn kursojn, teatrajn turneojn kaj inter- ŝanĝojn inter diversnaciaj profesiaj Esperantaj teatraj grupoj. La fondon de IAT aŭspiciis Universala Esperanto-Asocio, kiu donis al la laboro de IAT maksimuman apogon. La fondinto kaj direktoro estas Srdjan Flego.

La unua prezento de IAT okazis en Mainz (1958), kiam ĝi ludis la konatan dramon Reaperantoj (Fantomoj) de H. Ibsen. Friponaĵoj de Skapeno de Moliere estis prezentita en Varsovio en 1959. En la sama jaro la ĵus fondita Bulgara Esperanta Teatro prezentis en Varsovio la komedion ĉasantoj de Oficoj de la bulgara klasikulo Ivan Vazov, dum trupo el Prago ludis samloke Pigmaliono de B. Shaw. Tio estis vera evento: en la sama loko tri trupoj prezentis unuarangajn teatrajn verkojn en la Internacia Lingvo.

E1 aliaj realigoj de IAT aparte menciindaj estas La Homa Voĉo de J. Cocteau kaj La Respek-tema P . de J. P. Sartre en 1961, unue en Gent (Belgio) kaj poste en Harrogate (Anglio); Advokato Patleno de nekonata aŭtoro same en Harrogate en 1961; Onklo Ma- roje, la klasika kroata komedio de Marin Drzie, kaj la originala Maneken-parado de M. Boulton, ambaŭ en Kopenhago en 1962; Pri la Malutilo de la Tabako de A. P. Ĉehov; Sen Eliro de J. P. Sartre kaj Hanibalo de la jugoslavia verkisto V. Kljakovic, ĉiuj en Sofio en 1963; La Amo de Don Perlimplino de F. Garcia-Lorca, La Leciono de E. Ionesco, La Morto de Lia Ekscelenco de M. Matkoviĉ, ĉiuj en Ha- go en 1964; La Unua Paŝo de la hungara verkisto F. Molnar, kaj La Holanda Pupo, originale verkita de J. Baghy, ambaŭ en Budapeŝto en 1966; Bela Indiferentulo de J. Cocteau, Analfabeto de la serba verkisto B. Nuŝiĉ, tre populara en Jugoslavio, Taso da Kafo, mono- logo de la granda slovena verkisto Ivan Cankar, Homo kun la Floro Enbuŝe de L. Pirandello kaj Maskerado de la konata kroata verk-

Kataki de la usona vcrkisto Shimon Wincelberg, prezentita de polaj aktoroj el todz, gajnis aplaŭdojn en la Universalaj Kongresoj de Tokio kaj BudapeSto.

Srdjan Flego (supre): La plej atcntindaj rezultoj sur la teatra kampo. Malsuprc: Nikolaj Rytjkov (1913-1973) kompiete disponigis sian teatran talenton ai la Internacia Lingvo.

isto M. Krleza, ĉiuj en 1968 en Madrid; Vilhekno la Konkeranto de la jugoslavia verkisto V. Kljakoviĉ, Apartu ĉambro de la franca verkisto Claude Santelli, Hotelo de Pepo Bandiĉ, unuakta sceno de alia jugoslavia verkisto, Branko Copiĉ, Sonoriloj de plia jugoslavia aŭtoro, S. Rozman, ĉiuj en 1969 en Helsinki. Pluraj el la menciitaj teatraĵoj estis prezentitaj du aŭ eĉ tri fojojn. IAT evoluigis en nur kelkaj jaroj la teatran arton en la Internacia Lingvo kaj atingis ri- markindajn rezultojn, des pli grandajn, se oni konsideras la mal- facilaĵojn kaj obstaklojn, kiujn necese frontas tia trupo kun inter- nacia karaktero. Bedaŭrinde, post 1969 IAT ne aperis sur teatra podio antaŭ internacia publiko, sed espereble ĝi renovigos sian uti- lan kaj fruktodonan laboron.

En IAT ludis tre multaj geaktoroj. Ĉiu el ili havas siajn meritojn por evoluigo de la trupo, sed verŝajne, aldone al S. Flego, pleje elsta- ras la nomoj de M. Ŝerment, Eta Bertolazzi, Mira Zupan, Jana Rav- ŝelj, Liljana Genez, D. Milivojevic, I. Rogulja, Silva Fulgosi, Zdenka Herŝak, M. Ergoviĉ, Bozena Dermit, Marija Dragoviĉ kaj Jure Li- povac.

Bulgara Esperanto-Teatro (BET) estis fondita en 1958. La kerno de BET estas malgranda rondo de entuziasmaj artistoj, parolantaj la Internacian Lingvon, en la antaŭa teatro ,,Trudov Front" en Sofio. Inter ili troviĝas Anani Anev, Belka Beleva, Gerasim Mladenov, Kostadinka Nedeva, Georgij Kerelezov, k.a. La grupon daŭre sub- tenis reĝisorino Stefka Prohaskova, dum la tradukanto kaj lingva gvidanto estas Kiril Draĵev.

La unua spektaklo, konsistanta el 13 unuaktaj komedioj, poemoj kaj monologoj, okazis la 19-an de majo 1958. La sama programo estis prezentita en la sama jaro dum la 33-a Kongreso de BEA en Varna. Kiel jam menciite, en 1959 BET prezentis la komedion Ĉas- antoj de Oficoj en Varsovio. Tiun komedion BET ludis poste en la Tria Kultura Festivalo de Jugoslaviaj Esperantistoj en Split. Sekvis la prezentoj de Komedio de Eraroj de Shakespeare unue en Veliko Tarnovo kaj poste ankaŭ en Sofio dum la 48-a UK de Esperanto (1963). En 1964 du geaktoroj de BET — Belka Beleva kaj Anani Anev •— estis invititaj partopreni la aranĝojn de IAT en Hago kaj en Amsterdam. Tie ili prezentis Propono de A. P. Ĉefiov kaj atingis grandan sukceson. BET denove ludis antaŭ internacia publiko dum la UK en Budapeŝto (1966), kie ĝi prezentis la dramigitan Tago de Mortintoj laŭ Elin Pelin kaj la komediojn Lct Urso de A. P. Ĉehov, La Du Ŝtelistoj de B. Nuŝiĉ kaj Familiaj Problemoj de May Thalvest.

Komence de 1968 BET renovigis sian konsiston. Unu el ĝiaj las- tatempaj atingoj estis la komedio Akridoj de St. L. Kostov, kiun ĝi prezentis dum la 20-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-