Federacio kaj la 37-a Kongreso de Bulgaraj Esperantistoj en Varna. En 1970 BET prezentis en Vieno la komedion La Virina Regno de la bulgara aŭtoro St. L. Kostov. En 1971, dum la UK en Londono, tiu eminenta teatra trupo, nun konsistanta ĉefe el profesiaj geaktoroj de la Ŝtata Teatro en Sofio, rikoltis entuziasman akcepton per sia prezento de la kvinakta komedio Mandragoro de N. Macihiavelli. BET plu aktivas kaj oni atendas de ĝi pliajn spektaklojn sur la plej alta arta nivelo.
E1 aliaj grupoj aparte menciinda estas la Silezia Teatro, kiu en 1968 partoprenis en la Festivalo de Esperanto-teatroj en Pula (Ju- goslavio). Gi tie prezentis la unuan fojon Manon Lescaut, teatraĵon en ses bildoj laŭ la romano de Abbe Prevost. En 1964 profesiaj po- laj aktoroj prezentis en Lodz, Pollando, la dramon Kataki de la usona verkisto Shimon Wincelberg. Kun grandega sukceso ili ludis la saman dramon ankaŭ en Tokio en 1965 kaj en Budapeŝto en 1966.
11.5 INTERNACIAJ ARTAJ FESTIVALOJ
Impona kultura evento kaj samtempe manifestacio pri la atingoj de la Internacia Lingvo sur la arta kampo estas Ia Internaciaj Ar- taj Festvaloj (IAF), pionira iniciato de D-ro I. Lapenna, kiu ankaŭ estis la ĉefa organizinto de la Unua IAF kaj kompilinto de ĝia prog- ramo.
Ĝis la fino de 1972 estis aranĝitaj entute kvar IAF en diversaj lokoj: Harrogate (1961), Sofio (1963), Budapeŝto (1966) kaj Madrid (1968).
11.5.1 Unua Internacia Arta Festivalo
Ĝi okazis en Harrogate (Britio) de la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1961. La programo konsistis el teatraj prezentadoj, kantoj, dancoj, belartaj kaj oratoraj konkursoj, deklamado de poezio, ekspozicioj, filmoj kaj prelegoj en Internacia Somera Universitato pri artaj temoj.
La festivalo komenciĝis la 6-an de aŭgusto, kiam la ensemblo „Branko Cvetkoviĉ" el Beograd prezentis jugoslaviajn folklorajn dancojn. La programo konsistis el 16 dancoj el diversaj partoj de Jugoslavio, interalie el la regionoj de Banat, Niŝ, Bunjevci, Homolje, Rugovo kaj Vranje, el Makedonio, Slovenio kaj Dalmatio, akompa- nataj de kantado, popolaj instrumentoj aŭ tamburado. La movoj, jen graciaj, jen batalemaj kaj fulmorapidaj, seninterrompe katenis la streĉan atenton de la publiko.
La ĉefa evento de la festivalo estis la teatraj prezentadoj. Parto- prenis Internacia Arta Teatro (IAT) kaj du amatoraj trupoj: unu el Londono, la alia el Bristolo (Anglio). Tiu branĉo de la festivalo komenciĝis per Advokato Patleno, triakta teatrajo de nekonata mez- epoka franca aŭtoro. Ludis IAT sub reĝisorado de S. Flego. Sekvis Okuni kaj Gohei, unuakta dramo de Tanizaki juniĉiro, el la Toku- gawa-epoko (1603-1868), prezentita de amatora trupo el Londono kaj La Urso, unuakta komedio de A. ĉeĥov, prezentita de amatora grupo el Bristolo kun la helpo de la konata profesia aktoro Mladen Ŝerment. Du pliaj teatraĵoj — La Homa Voĉo de Jean Cocteau kaj La Respektema P de J. P. Sartre, ambaŭ en brila traduko de Roger Bernard, estis prezentitaj de IAT.
Sub la titolo Arto kaj Vivo okazis tre interesa programo, en kiu partoprenis 29 amatoroj el 9 nacioj kaj granda horo. La ĉefa ero de tiu aranĝo estis dediĉita al la komponisto F. Liszt memore al la 150- jara datreveno de lia naskiĝo: granda internacia rolantaro prezentis scenojn el lia vivo kun muzika akompano. Tiun tutan parton de la programo prizorgis la pianisto Roland Dupuis el Svedio.
MeditAraneo Kantas konsistis el vera bukedo de hispanaj, fran- caj, italaj, israelaj kaj libanaj kantoj, kiujn prezentis Junulara Kantĥoro el Ljubljana (Jugoslavio), sub la gvido de horestro Vili Sĉuka.
En la kadro de la festivalo estis montritaj pluraj filmoj kun son- komentoj en Esperanto. En la programo Ĥoreto de Poezio estis de- klamitaj elĉerpaĵoj de ,,Paolo kaj Francesca'' el la Infero de Dante kaj partoj el la fama originalo verko La Infana Raso de W. Auld. Krome la poetoj J. Baghy, Marjorie Boulton, V. Sadler kaj W. Auld deklamis po unu el siaj originalaj poemoj. Unu el la temoj de la Oratora Konkurso estis ,,En kiu Senco Arto estas Internacia?". La gajnintoj de la dua kaj tria premioj — Eliza Weide (Germanio) kaj G. Turone (Italio) -— faris siajn konkursajn paroladojn pri tiu temo. La regulaj, ĉiujaraj belartaj konkursoj troviĝis en la kadro de la festivalo.
Nombro da prelegoj en Internacia Somera Universitato rilatis al artaĵ temoj. Prof. G. Waringhien prelegis pri la temo „Kien la Arto?"; Prof. I. Lapenna prelegis pri „La Parolarto en la Internacia Lingvo"; Mag. W. Auld parolis pri ,,La Evoluo de la Esperanta Poezio"; Lic. T. Sekelj pritraktis la temon ,,Artoj en Afriko"; Prof. Yagi hideo prelegis pri „Esenco de Japana Arto".
La aliaj festivalaj aranĝoj fconsistis el konkurso pri la plej bona afiŝo rilatanta al Esperanto (preskaŭ 100 projektoj alvenis); foto- konkurso ,,La Homaro"; ekspozicioj de la itala pentristo Eupremio Lo Martire, fotoj pri la vivo kaj popolo de Japanio, kaj kolekto de klasikaj japanaj lignogravuraĵoj; fine, lumbilda preleĝo kun forte- piana akompano pri Beethoven. Ankaŭ tiun programon prezentis R. Dupuis.
11.5.2 Dua Internacia Arta Festivalo
La festivalo komenciĝis la 4-an de aŭgusto per la Bulgara Arta Vespero kaj finiĝis la 9-an de aŭgusto (1963) per la Internacia Distra Vespero. En la programo partoprenis Internacia Arta Teatro kaj Bulgara Esperanto-Teatro, artistoj de diversaj landoj, kanthoroj kaj pluraj amatoraj trupoj.
Ankaŭ dum tiu ĉi festivalo la ĉefa evento estis la teatraj prezen- tadoj. E1 teatra vidpunkto la Dua Festivalo nete superis la Unuan per la nombro de prezentitaj verkoj. Pri la arta nivelo la komparo estas malpli facila: ne ĉiujn mankojn oni sukcesis venki, kvankam la granda plimulto de la prezentoj impresis harmonie kaj mature.
Jen, plej koncize, la ĉefaj programoj de la festivalo.
Entute estis prezentitaj sep teatraĵoj: Pri la Malutilo la Ta- bako, monologa unuakta sceno de A. P. Ĉeftov, prezentita de S. Fle- go; La Homa Voĉo de J. Cocteau, prezentita de IAT; La Respekt- ema P . de J. P. Sartre, prezentita de IAT; Komedio de Eraroj de W. Shakespeare, prezentita de Bulgara .Esperanto-Teatro; Hani- balo de V. Kljakoviĉ, prezentita de IAT; Sen Eliro de J. P. Sartre, prezentita de IAT; Vilhelmo la Konkeranto de V. Kljakoviĉ, ankaŭ ĝi en la prezento de IAT.
Bulgara Arta Vespero konsistis el du partoj; la koncerta kaj la folklora. En la unua parto konataj bulgaraj operkantistoj kaj aliaj artistoj, ĉiu el ili laŭreato de tiu aŭ alia internacia konkurso. Kan- tis Blagovesta Karnobatlova (soprano), Todor Bonev (tenoro), Sonja Hamernik (mezosoprano), Katja Popova (lirika soprano) kaj Stefan Ciganĉev (baso). Partoprenis la konata violonisto Emil Ka- milarov, Margarita Trajanova (solodancistino) kaj Nenĉo Smilov (dancisto), ambaŭ membroj de la Nacia Opera Teatro. La dua parto konsistis el folkloraj dancoj kaj kantoj. En la fino la ensemblo ,,Ma- jakovskij" prezentis plurajn popolajn dancojn el diversaj regionoj de Bulgario.
Ankaŭ la Internacia Arta Vespero konsistis el du partoj. En la unua partoprenis la kantĥoro „Luigi Gazotti" el Modena (Italio), kiu kantis klasikajn komponaĵojn kaj operajn ariojn; Deguĉi kjotaro kaj Umeda joŝimi (Japanio) prezentis japanajn melodiojn en ,,noo-stilo"; Stanislava Dabek (Pollando), opera kantistino, kan- tis plurajn klasikajn ariojn kaj folklorajn melodiojn; Nikolaj Rytj- kov, aktoro el Moskvo (poste Londono), deklamis kelkajn tekstojn;