Peterburgo (1910) li atentigis pri la rolo de la Esperanta parolarto por la firmigo kaj disvastigo de la lingvo. Tamen, por la formiĝo kaj plua evoluigo de la Esperanta parolarto en la vera senco de la vorto, la 'plej grandajn meritojn havas la forpasinta Edmonid Privat kaj, nuntempe, Ivo Lapenna. Ambaŭ famiĝis pro siaj paroladoj kaj prelegoj, rimarkinde altnivelaj el enhava kaj forma vidpunktoj, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ankaŭ pluraj aliaj fariĝis internacie konataj.
La paroladoj de Zamenhof aperis en Originala Verkaro (red. J. Dietterle, 1929) kaj aliloke; tiuj de Privat en diversaj periodaĵoj kaj unu en Retoriko; parto de la paroladoj de Lapenna aperis en la libro Elektitaj Paroladoj haj Prelegoj (1966), en diversaj periodaĵoj, multaj el ili ankaŭ en nacilingvaj tradukoj.
Post la Dua Mondmilito, fortan impulson al la evoluigo de la Esperanta parolarto donis la Oratoraj Konkursoj por gejunuloj, kiuj regule okazas dum la Universalaj Kongresoj; la oratoraj konkursoj dum la Kongresoj de TEJO, kiel ankaŭ la konkursoj okaze de aliaj internaciaj renkontiĝoj.
Apartan signifon por la evoluigo de la parolarto en la Inter- nacia Lingvo havis kaj plu havas la verfco Retoriko de I. Lapenna, unue publikigita en 1950 (tria eldono en 1971), kiu en la ampleksa Dua Parto pritraktas la teorion de tiu ĉi arta branĉo, kun aparta konsidero al esperantlingva parolarto.
Teatro. — Ĉiu lingva komunaĵo klopodas krei propran teat- ran trupon. Ne hazarde, ĉar la teatro fakte altiras kaj flegas intereson por tiu lingvo, donas al ĝi prestiĝon, influas favore la lingvouzon, permesante tiel la pludaŭron de malnovaj lingvaj esprimoj, aŭ la alprenon de novaj. Resume: ĝi permesas pli efike establi — kaj kontroli — la lingvan normon. Kreskanta nombro da teatraj trupoj, ofte kun partopreno de profesiaj aktoroj, kaj diversaj amatoraj grupoj plenumas tiun pozitivan rolon en la Internacia Lingvo kaj, krome, efike kontribuas al ĝia vivanteco.
Sonfilmoj. — Esperanta sonfilmo (de Paramount) estis projekciita dum la Universala Kongreso en Oxford (1930). En 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj son- filmoj, sed la tiamaj politikaj cirkonstancoj malebligis la efektivigon de la ideo. Nuntempe aperas ĉiujare 2-3 novaj filmoj, ĉefe kun ko- merca, turisma, propaganda aŭ kultura karaktero.
Diskoj. — Diskoj en Esperanto, ĉiam pli multaj, prezentas interesan kolekton de popolaj, klasikaj kaj modernaj kanzonoj, mod- kantoj, paroladoj, literatura recitado. Uin aperigas UEA, diversaj firmoj en orienteŭropaj landoj, en Skandinavio, en Japanio, en Latina Ameriko kaj en Cinio. Ekzistas ankaŭ pluraj surdiskaj Esperanto- kursoj kaj multaj diskoj por lerni korektan prononcon. La muzikisto Jo Haazen, la Duo Espera kaj la kantistino Ramona van Dalsem, kiu ĝenerale mem verkas siajn kanzonojn, eldonis lastatempe proprajn diskojn.
Radio. — A1 la parola kulturo multe kontribuas la radio- disaŭdigoj en la Internacia Lingvo. La unuaj okazis tuj post la Unua Mondmilito. Temas ĝenerale pri kompletaj Esperantlingvaj elsendoj, sed ekde antaŭ kelkaj jaroj la Pola Radio enkondukis ankaŭ novan, interesan sendmanieron, nome la t.n. „Esperantajn Minutojn" dum pluraj nacilingvaj programoj por la eksterlando.
Kantaroj. — La kanto estas grava faktoro en la parola kul- turo. Gi kunligas homojn kaj tiel devigas ilin observi lingvan disci- plinon kaj konformecon. Gis 1911 aperis ĉ. 300 muzikaj eldonaĵoj. Nun lli estas tiel multnombraj, ke superrigardo ne eblas.
Inter la muzikaj eldonaĵoj elstaras la kantaroj. Verŝajne la unua internacia kantaro, publikigita antaŭ la Unua Mondmilito, estis tiu de W. Fries (2-a eld. en 1913). La Internacia Kantaro de Ben- nemann (kolekto el 26 nacioj) estis publikigita en 1922 (2-a eld. en 1930). La Kantaro Esperanta de M. C. Butler aperis en 1926, ktp.
Menciindaj estas ankaŭ la ,,specialigitaj" kantaroj, ekzemple la socialista kantaro en 1932 kaj multnombraj religiaj kantaroj (pro- testantaj, katolikaj, k.a.).
Dise tra la mondo, precipe en la pli fortaj Esperanto-societoj, aktivas kantfioroj, kiuj siavice kontribuas al la flegado de la parolata lingvo.
En tiu ĉi kunteksto estu menciitaj la nomoj de kelkaj komponistoj, kiuj muzikigis originalajn esperantlingvajn poemojn: unue Adelskold kaj Felicien Menu-de-Menil, poste Sarossi (ĉefe poemojn de Baghy kaj Kalocsay), kaj Ŝt. Urban (ĉefe poemojn de Baghy, Kalocsay kaj Auld).
I.S.U. baj Fakaj Kunvenoj. — Por la evoluigo de Esperanto kiel parola kaj diskuta lingvo en diversaj sciencaj branĉoj kaj fakoj, unuarangan valoron havas Internacia Somera Universitato, kiu ekde 1950 funkcias seninterrompe kiel aparta institucio de UEA, kaj la internaciaj kunvenoj aŭ kongresoj de fakaj Esperanto-Organizaĵoj. En la nuna ISU entute okazis ducento da prelegoj, rilatantaj al diversaj sciencaj branĉoj: juro, medicino, biologio, matematiko, lingvistiko, ekonomiko, sociologio, literaturo, ktp. Post la prelegoj oni nun povas fari demandojn al la preleginto aŭ diskuti unuopajn punk- tojn. Aliflanke, pluraj fakaj asocioj organizas, dum internaciaj ren- kontiĝoj, prelegojn kun diskutoj pri apartaj temoj en la kadroj de la respektivaj fa'koj. Tiurilate elstaras la laboro de la Internacia Fervo- jista Esperanto-Federacio kaj de la Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. La lasta regule organizas publikajn kunvenojn, en kiuj oni pritraktas difinitajn demandojn, precipe sur la kampo de kompara juro, kutime en kunlaboro kun lokaj juristaj fakaj organizaĵoj. Sekvante la ekzemplon de UEA, ankaŭ aliaj organizaĵoj kaj instancoj ekagis en simila maniero, organizante fakajn aŭ popularsciencajn aranĝojn. Menciimdaj, tiurilate, estas Somera Esperanta Universitato en Gyula (Hungario), kiu en 1972 celebris la 10-jaran jubileon de sia funkciado; Sveda Somera Semajno, organizata de Sveda Esperanto- Instituto; la Seminarioj de GEJ kaj tiuj de TEJO.
3.4 ESENCA BIBLIOGRAFIO
Arcaini, Enrico, Dalla linguistica alla glottodidattica. Torino 1968. Auld, William, Esperanto as a literary language (CED-Dok. D/I/3). Londono 1962 kaj 1964.
, Mitoj kaj faktoj pri Esperanto (CED-Dok A/IV/7).
Londono 1964.
Drezen, E., Historio de la mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado.
3-a eld. Oosaka 1967. Falkenhahn, Viktor, ,,Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj struk- turo de Esperanto". Der Esperantist, vol. 4, 1968, n-ro 18/19, p. 3-11, 17-28.
Gregor, D. B., La kultura valoro de Esperanto (CED-Dok. A/IV/8).
Londono 1967. Lapenna, Ivo, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.
Martinet, Andre, Grundzŭge der a^lgemeinen Sprachwissenschaft. Stuttgart 1963.
Saussure, Ferdinand de, Cours de Unguistique generale. Lausanne-
Paris 1916. Jarlibro de UEA, 1960-72.
La Monda Lingvo-Problemo, vol. 1-3, 1969-72.
ĈAPITRO 4
INSTRUADO DE ESPERANTO
4.1 ENKONDUKO
Por rapida disvastigo de la Internacia Lingvo grava problemo estis tiu de ĝia instruado, resp. lernado. En sia fama letero al N. Borovko (1895), Zamenhof skribis:
Dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grande- gan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: 'Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo'. Sed ĉar la 'mondo' ne estas ebla sen antaŭaj apartaj 'unuoj', la neŭt- rala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu la lingvo jam estas akcep- tita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensadis.