La plej grandaj vortaroj estas Plena Ilustrita Vortaro de G. Waringhien (ĉefred.) en kunlaboro kun multaj elstaraj aŭtoroj; Plena Vortaro de Esperanto de E. Grosjean-Maupin (k.a.); Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento de E. Grosjean-Maupin, G. Waringhien k.a.; Zamenhof-Radikaro kun Derivaĵoj kaj Fontindikoj de E. Wŭster; Naŭlingva Etimologia Leksikono de L. Bastien, kiel ankaŭ diversaj, jam tre multnombraj, fakterminaroj.
La stilon pritraktas pluraj verkoj kaj multaj studoj. Elstaras Lingvo-StUo-Formo de K. Kalocsay; Esprimo de Sentoj en Espe- ranto de E. Privat; Zamenhofa Stilo kaj Moderna Stilo de Naka- mura t.
Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Ber- nard restas la plej bona verko por la teorio kaj praktiko de tradicia poezio en Esperanto.
Aliflanke la parolarton kaj ĝenerale la parolan stilon pritraktas Retoriko de I. Lapenna. Tiun verkon 'kompletigas Paroladoj kaj Poemoj de L. L. Zamerihof kaj Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj de I. Lapenna.
Sur la 'kampo de metodiko la plej konataj estas Metodiko de la Esperanto-lnstruado de R. Rakuŝa kaj Esperanto kaj Lernejo de P. Zlatnar (red.) kun multaj valoraj kontribuoj.
Multnombraj estas la verkoj, studoj kaj artikoloj rilatantaj al la historio de internacia lingvo, historio de la Esperanto-Movado aŭ de diversaj ĝiaj branĉoj kaj fakoj. La plej rimarkindaj libroj estas Historio de la Mondolingvo de E. Drezen; Historio de la Lingvo Esperanto en du volumoj de E. Privat; Historio de SAT. Studinda estas Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro (red. I. Lapenna).
Same multnomibraj estas la libroj kaj artikoloj rilatantaj al esperantologio 'kaj lingvistiko, sed elstaras Lingvo kaj Vivo de G. Waringlhien. Ĝi enhavas esperantologiajn eseojn pri etimologio, vortfarado, stilistiko, sintakso, gramatiko, leksikologio, literaturo kaj interlingvistiko. Tre valorajn esperantologiajn studojn enhavas ■la du volumoj de Esperantologio (entute 6 grandformataj kajeroj) sub la redakto de D-ro P. Neergaard. Kvankam tiu periodaĵo ne plu aperas, tamen la publikigitaj studoj konservas siajn signifon kaj aktualecon. Alia menciinda periodaĵo estas Interlingvistika In- forma Servo, redaktata de D-ro A. Bormann. Ne malhavebla por universitataj kaj ĝenerale superaj studoj estas la nuntempa La Monda Lingvo-Problemo, redaktata de 12-persona Redakta Komitato (ĉefred. D-ro V. Sadler), konsistanta el specialistoj, kelkaj mond- konataj, sur la kampoj de lingvistiko, filologio, leksikologio, termi- nologio, psikologio kaj juro. Temas pri internacia, interdisciplina revuo por la pristudo de la lingva problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj. Ĝi estas eldonata de Mouton & Co., Hago-Parizo, sub aŭspicio de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo.
Por helpi al perfektigo de supera instruado, UEA formis apartan komisionon. -La nuna Regularo por la Internacia Ekzamena Komisiono ekvalidis komence de marto 1961. La celo de IEK, kiel aparta kultura kaj eduka institucio de UEA, estas altigi ĝenerale la nivelon de instruado de la Internacia Lingvo kaj atesti, surbaze de rigora ek- zameno, la kapablon instrui Esperanton je supera nivelo. IEK kon- sistas el nedifinita nombro da membroj kaj ĝi forrnas, por la ekza- menoj mem, apartajn ekzamenajn komisionojn, konsistantajn el 3-5 membroj de IEK. La ekzameno estas sur tre alta nivelo, simila al la nivelo de universitataj ekzamenoj por instruado de kiu ajn ling- vo. Nuntempe IEK konsistas el 11 membroj el 7 nacioj. Sekretario estas D-ro J. C. Wells, lektoro (lecturer) pri angla fonetiko en la Uni- versitato de Londono.
4.3.4 Helpaj Instruaj Rimedoj
La memlernantojn kaj instruistojn de Esperanto helpas en la lernado, resp. instruado, diversaj aldonaj rimedoj: legolibroj, diskoj kaj kantoj, magnetofonaj bendoj, kantaroj, radio-elsendoj, kores- pondado.
Inter la legolibroj la unuan lokon okupas Paŝoj al Plena Posedo de W. Auld. Kompilita el verkoj de diverslandaj aŭtoroj, ĝi en- havas ankaŭ vortaron kaj ekzercojn. Karlo de E. Privat estas ver- ŝajne la plej vendata el ĉiuj legolibroj. Tiu ĉi verko ne estas tre simpla, sed enhavas interesan legaĵon por infanoj. Alia legolibro, plu multe uzata en kursoj, estas La Verda Koro de J. Baghy. La legolibro de Miyamoto masao De Sezono al Sezono estas aparte alloga, ĉar ĝi enhavas tekstojn parte el jam klasikaj verkoj, parte el nuntempaj kaj parte rilatantaj al orienta kuracarto. Inter la aliaj legolibroj, estas menciinda Legu kaj Ridu (red. Schmidt). Por in- fanoj taŭgas La Junaj Trezorserĉantoj kaj La Junaj Detektivoj de J. H. Sullivan. Mary kaj Sulo estas ĉarma noveleto en formo de korespondado inter brita knabino kaj finna knabo. Miyamoto masao produktis du pliajn legolibrojn — Facilaj Legaĵoj kaj Rakontoj de Eroŝenko — bone uzeblaj ankaŭ internacie malgraŭ la parte japan- lingvaj tekstoj.
Abunda literaturo por infanoj kaj komencantoj kompletigas la legolibrojn. En tiu ĉi grupo apartan valoron havas Bildlibro pri Bestoj de diversaj aŭtoroj (trad. W. A. Gething), belega donaco por geknaboj kaj samtempe tre utila libro por serioza studanto, precipe por la interesiĝantoj pri la animala mondo, ĉar la libro enhavas artikolojn kaj ilustraĵojn pri la kvin klasoj de la verte- bruloj kaj ses el la klasoj de senvertebruloj. En ĝi troviĝas bildoj kun Esperantaj nomoj de pli ol 400 animaloj. Alia libro pri bestoj, taŭga precipe por junaj denaskaj Esperantlingvanoj, estas Kun Niaj Amikoj, La Bestoj. Libro rekomendinda ei la vidpunkto de edukado ai internaciismo estas La Sep Reĝidoj de Bela Balazs: luksa infan- libro riĉe ilustrita. La Ŝtelita Lampo de V. Winkler (trad. J. Koz- levĉfar), ilustrita en koloroj, estas plia libro konvena por infanoj. Nombro da libroj 'kun facilaj legaĵoj rilatas al unuopaj popoloj kaj kontribuas al internacia kompreniĝo. Estu menciitaj nur kelkaj: Ĉehaj Fabeloj de Valda Vinar; El Afriko de D. Faux; Italaj Rakon- toj de De Amicis; Japanaj Fabeioj de Ŝimomura; Rakontoj pri Liu Hulan; Sankta Nikolao en Nederlando.
Por daŭrigaj kursoj kaj ĝenerale por progresintoj estas rekomen- dindaj Fabeloj de Andersen, La Novaj Vestoj de la Imperiestro kaj Du Aliaj Fabeloj, La Marvirineto, verkoj de Andersen bone konataj en la tuta mondo.
Grajnoj en Vento
Centro: Grajnoj en Vento
Ru«U»«Ptn»i3fl Bie-r^,Bi.|J Svi>Uir-tfo'Sui«t* Pailc^Uonla; «<3rsjno| on V«n;o». M«r»4 Erbotta D cnno, IVi 84«}
N-ro: 2 1
Mondskalaj kulturaj interŝanĝoj: Titolpaĝo de Grajnoj en Vento kaj pentraĵo de 9-jara knabino el Kioto (supre); internacia ekspozicio de infandesegnaĵoj, Barcelona 1972.
Alia grava helpilo, precipe por la prononco kaj akirado de flua parola lingvo, estas la gramofondiskoj kaj sonbendoj.