Выбрать главу

Interesan metodon liveris anikaŭ Prof. E. Privat en sia Kursa Lernolibro, instruilo por komencantoj, verkita nur en Esperanto. Ankaŭ tiu ĉi metodo estas muite uzata kaj taŭgas por paroligi.

Miiksitan metodon, kiu troviĝas ie en la mezo inter la gramatika kaj rekta, prezentas preskaŭ ĉiuj gravaj lastjaraj naciaj 'kaj inter- naciaj lernolibroj. La materialo estas kutime dividita en 10-30 le- cionoj, kiuj en interesa maniero prezentas temojn por konversacio. La ĉefa celo estas instrui la gramatikajn regulojn kaj paraiele paro- ligi la lernantojn. En tiu ĉi lasta periodo oni ĉiam pli utiligas aŭdajn rimedojn, eĉ lingvajn laboratoriojn. La menciita lernolibro de A. Pettyn Ĉu Vi Parolas Esperante? — Kurso por Komencantoj en la pola konsistas el skribita teksto kaj kvar gramofonaj diskoj. La diskoj enhavas parolon nur en Esperanto kaj tial estas bone uzeblaj internacie. La tuta Esperanta teiksto de la diskoj estas trovebla ankaŭ en la lernolibro.

Tre grandan sŭkceson atingis en la lastaj jaroj Esperanto-Pro- gramita de H. Behrmann. Sian agadon li unue komencis en Germa- nio kaj en germane parolantaj regionoj, sed poste vastigis ĝin al aliaj landoj. En la unuaj ses monatoj pli ol 4.000 personoj, ĉefe en la landoj de Okcidenta Eŭropo, interesiĝis pri tiu sistemo kaj ekler- nis la lingvon. En 1971 kaj 1972 Esperanto-Programita aperis ankaŭ en la nederlanda kaj angla. La lernanto ricevas modernan lernolibron kaj gramofonajn diskojn. La baza principo estas „aŭskultu kaj ripetu" kiel la plej efika metodo por ellerni lingvon. Gramofonajn diskojn utiligis Linguaphone por sia kurso de Esperanto.

La kursoj de Esperanto per radio kaj televido aplikas metodojn, kiujn nuntempe radio kaj televido uzas por instruado de diversaj lingvoj.

Necesas ne forgesi, ke neniu metodo per si mem sufiĉas, se forestas firma deziro plene ekregi la lingvon. Scio pri la kulturaj valoroj jam kreitaj en la Internacia Lingvo aŭ per ĝi, pri la vasta gamo de eblecoj utiligi ĝin por pure praktikaj celoj, kaj pri ĝia idea signifo devas troviĝi en la bazo de ĉiu ajn metodo.

4.5 EKSTERLERNEJA INSTRUIĜO

4.5.1 Memlernantoj

Se oni povis akiri bonan scion de Esperanto en la unua periodo el la tiamaj tre modestaj lernolibroj, des pli facile oni povas lerni la lingvon hodiaŭ, kiam ekzistas multaj taŭgaj lernolibroj kaj naciaj kaj internaciaj, elstaraj legolibroj, abunda literaturo ankaŭ por komen- cantoj; kiam, krome, gramofonaj diskoj kaj sonbendoj kun modela prononco, radio-elsendoj kaj aliaj helpiloj troviĝas je dispono de serioza memlernanto. Bona lernolibro en nacia lingvo kun baza vortaro, internacia legolibro kaj unu aŭ pluraj helpaj teknikaj rimedoj ebligas ekregon de la lingvo.

Obseditaj certagrade de la propagando, kutime kun komerca karaktero, laŭ kiu diversaj aŭdovidaj metodoj, lingvaj laboratorioj k.s. kvazaŭe ebligas ellernon de lingvoj en mirakle mallonga tempo, la Esperanto-organizaĵoj iom neglektis tiun ĉi formon de lernado, kvankam ĝi plu estas tre grava. Nun oni denove dediĉas al ĝi pli da atento. La landaj Esperanto-organizaĵoj aktiviĝas en eldonado de novaj lernolibroj aŭ reeldonado de malnovaj, jam pruvitaj kiel bonaj kaj konformaj al la modernaj bezonoj. Tiurilate estas karakteriza la Baza Laborplano de Itala Esperanto-Federacio (1972), en kiu troviĝas, interalie, ankaŭ jena ero: renovigo de la ekzistanta instrumaterialo por tradiciaj kursoj (gramatiko, vortaro k.a. lerniloj).

4.5.2 Kursoj de Esperanto-Societoj

Kvankam Esperanto estas facile lernebla por memlernantoj, tamen multaj ne estas kapablaj ellerni laŭ tiu maniero, sed bezonas helpon de profesia instruisto aŭ almenaŭ de instruanto, kiu jam bone scias la lingvon. Multajn eblecojn prezentas la diversgradaj kursoj regule aranĝataj de la lokaj Esperanto-societoj. Tiuj kursoj, kutime vesperaj, daŭras 3-6 monatojn (precipe en slavaj landoj) ĝis maksimume 2 jaroj. La necesa longeco de la kurso dependas multe de la instruiteco de la gelernantoj kaj de kelkaj aliaj faktoroj.

Estas tre malfacile eltrovi kiom da kursoj de Esperanto por ko- mencantoj okazas ĉiujare en la kadro de la lokaj Esperanto-societoj aŭ kun ilia helpo. Laŭ enketo, kiun siatempe faris CED, en la lerneja jaro 1950-51 estis gviditaj entute 1.267 kursoj por komencantoj en 29 landoj. Pri ĉiuj aliaj landoj, inter kiuj kelkaj tre grandaj kaj gravaj ankaŭ el vidpunkto de la Esperanto-Movado, ekzemple pri Japanio kaj Cinio, komplete mankis informoj, sed ankaŭ en ili tut- certe okazis tiaj kursoj. En la statistiko ne estis enkalkulitaj la korespondaj kursoj, ĉar ili estas daŭraj kaj la nombro de gelernantoj senĉese ŝanĝiĝas.

Se oni konsideras, ke nuntempe funkcias pli-malpli bone ĉ. 1.500 lokaj societoj kaj ke meze ĉiu el ili aranĝas almenaŭ unu kurson por komencantoj ĉiujare, oni povas sen troigo taksi, ke la nombro de tiaj kursoj estas ĉ. 1.500 jare.

Pluraj landaj Esperanto-asocioj, ekzemple la brita, franca, neder- landa, pola, prizorgas konstantajn korespondajn kursojn. En kelkaj kazoj ankaŭ lokaj societoj, precipe la pli fortaj, havas tiajn kursojn. Nenio malhelpas, ke entreprenema unuopulo instruu laŭ la sama maniero. Ekzemple, P. Delaire (Francio) kaj H. Lingua (Argentino) instruas laŭ tiu maniero, kaj atingas tre kontentigajn sukcesojn. La saman principon aplikas ankaŭ Esperanto-Programita de H. Behr- mann.

Necesas ĉi tie mencii ankaŭ diversajn internaciajn kursojn, kiuj okazas ĉu regule, ĉu en ligo kun iu aparta internacia renkontiĝo. Konataj estas la kursoj de diversaj gradoj, regule organizataj en la Esperantista Kulturdomo en Gresilion (Francio); La Internaciaj Feriaj Esperanto-Kursoj en Internacia Altlernejo de Helsing0r (Danlando); la diversaj kursoj en Primoŝten (Jugoslavio).

4.5.3 Aliaj Kursoj

Depende de la pozicio de Esperanto en unuopaj landoj kaj, grand- parte, de la rolo, kiun ludas la loka Esperanto-societo, multaj kursoj okazis kaj plu okazas en diversaj neesperantistaj organizaĵoj, ek- zemple en sindikatoj, domoj de kulturo, lokaj edukaj instancoj, popolaj universitatoj kaj similaj institucioj. En ligo kun tio, apartan atenton meritas la Koordinitaj Vintraj Kursoj, iniciatitaj siatempe de D-ino Tina Peter-Ruetschi kaj organizitaj de la Popola Univer- sitato en Zŭrich. La unua kurso okazis en la vintra sezono en 1952-53. Gi komenciĝis paralele kaj kun esence identa instrumaterialo en Zŭrich, Hago, Manchester kaj Helsinki. La iniciato donis bonajn fruktojn kun kontentigaj rezultoj. En la vintra sezono de 1963-64 la nombro de partoprenintaj popolaj universitatoj aŭ similaj edukaj institucioj estis: Aŭstrio 1, Britio 6, Finnlando 2, Francio 1, Germanio 2, Italio 2, kaj Svedio 1, entute 15 institucioj en 7 landoj.

Relative granda nombro da kursoj estas farataj en gazetoj kaj periodaĵoj. CED havas informojn pri 63 gazetoj kaj aliaj periodaĵoj en Nederlando, Francio, Jugoslavio, Svedio, Norvegio, Venezuelo, Germanio, Svislando, Soveta Unio kaj Italio, kiuj prezentis kursojn de Esperanto inter 1951 kaj 1972. Verŝajne la plej grandan sukceson havis la kurso en la nederlanda gazeto Posthoorn, kiun partoprenis pli ol 1.500 gelernantoj en 1959.

Kursoj de Esperanto per radio komenciĝis en la tridekaj jaroj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, en 1933 diversaj radio-stacioj dis- aŭldigis 409 kurshorojn.

Post la Dua Mondmilito pluraj radio-stacioj enkondukis kursojn de la Internacia Lingvo paralele kun kursoj de aliaj lingvoj. Tiajn kursojn disaŭdigis, ekzemple, la radio-stacioj de Parizo, Perpignan, Lille, Graz, Vieno, Osijek, Beograd, Ljubljana, Rio de Janeiro, Columbus, k.a.

En 1970 Esperanto-kursojn prezentis la radio-stacioj de Muritiba kaj Sorocaba en Brazilo; Stoke-on-Trent en Britio; Clermont-Ferrand en Francio; Columbus (Ohio) en Usono. Aldone al tiuj stacioj, en 1971 Esperanto-kursojn havis ankaŭ la radio-stacio Sabadell en Hispanio. Tiuj radio-stacioj plu disaŭdigas kursojn en 1972. En januaro de 1972 komenciĝis radio-kurso de la Universitata Radio en Tananarive en Madagaskaro.