Выбрать главу

En 1972 Esperanto fine penetris ankaŭ en televidon. Kompren- eble, informoj aŭ programoj en ligo kun Esperanto, intervjuoj aŭ diskutoj estis prezentitaj ankaŭ pli frue de diversaj televidaj stacioj, precipe okaze de Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ okaze de aliaj gravaj internaciaj Esperanto-konferencoj kaj renkontiĝoj. Sed la unua kompleta televida kurso de Esperanto estis prezentita nur en 1972 en Nederlando. Gin prizorgis TELEAC. La kolora filmo, en kiu rolis du konataj nederlandaj komediistoj, komenciĝis en januaro. La nederlanda gazetaro kaj la programaj revuoj de Radio kaj Tele- vido donis vastan atenton al la kurso. En 1972 komenciĝis televida kurso de 26 duonhoraj lecionoj ankaŭ en Pittsfield (Mass.) en Usono. Tria televida kurso estas preparata por la slovaka televido en Bratislava en Ceĥoslovakio.

4.6 LERNEJOJ KAJ UNIVERSITATOJ 4.6.1 Agadoj en Lernejaj Medioj

4.6.1.1 Antaŭ la Dua Mondmilito. — Jam en la frua epoko de Esperanto oni dediĉadis grandan atenton al enkonduko de la lingvo en la lernejojn kiel studobjekto. En multaj kazoj la klopodoj atingis la celon kaj Esperanto estis instruata en diversgradaj lernejoj de pluraj landoj, ĉefe en tiuj kun jam formiĝinta Esperanto-Movado. Se oni sukcesis enkonduki la lingvon en iun lernejon, tio estis pli rezulto de agado de kompetenta unuopulo kaj de la komprenemo de la lokaj edukaj aŭtoritatoj, aŭ eĉ nur de la lerneja direktoro, ol de la ĝenerala eduka politiko de la koncerna lando. Tial, nur en maloftaj kazoj la instruado de Esperanto havis daŭran karakteron; ankoraŭ pli malofte oni instruis ĝin en deviga formo.

Kvankam oni scias, ke Esperanto estis instruata en la lernejoj, kion atestas informoj en la tiamaj periodaĵoj kaj aliaj fontoj, tamen mankas precizaj sciigoj pri la nombro de lernejoj laŭ iliaj gradoj kaj laŭ la landoj.

Post la Unua Mondmilito la agado estis renovigita kaj la rezultoj estis pli kontentigaj, interalie ankaŭ tial, ĉar konsiderinde grandiĝis la nombro de geinstruistoj kun posedo de Esperanto.

En 1924, dum la UK en Vieno, 200 geinstruistoj fondis internacian fakan organizaĵon kun la nomo Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Gia ĉefa celo estis unuigi ĉiujn instruistojn kun scio de Esperanto por povi pli efike agadi favore al enkonduko de la Ir;ternacia Lingvo en la lernejojn. Jam en 1925 la Jarlibro de

TAGE enhavis la adresojn de pli ol 2.000 geinstruistoj sciantaj Esperanton.

Klopodoj estis farataj ankaŭ sur internacia nivelo, precipe ĉe Ligo de Nacioj. Post la favora raporto de D-ro Nitobe, la tiama Generala Vicsekretario de la Ligo, pri la pozitivaj spertoj, kiujn li havis dum la UK en Prago (1921) 2, la Ligo entreprenis enketon pri la stato de Esperanto en la mondo kaj, aparte, pri la eblecoj vastigi ĝian in- struadon en la lernejoj. La Konferenco pri Lernejoj, okazinta en 1922 en la Palaco de la Ligo en Genevo, siavice liveris utilan mate- rialon. La Konferencon organizis la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau en Genevo; partoprenis tre multaj geinstruistoj el 28 landoj kaj 16 oficialaj reprezentantoj de registaroj. En ligo kun tio, alia agado estis farata en la direkto de interŝtata konvencio pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn, sed ankaŭ tiu laboro ne kondukis al iaj pozitivaj sekvoj.

Siavice, TAGE efike agadis en pedagogiaj medioj. Gi havis viglajn rilatojn kun internaciaj instruistaj kaj edukaj asocioj, kun Internacia Eduka Oficejo kaj kun Internacia Profesia Sekretariejo de Instruistoj (Strasburgo). Tiu lasta mem prenis la taskon disvastigadi Esperanton. Okaze de sia kongreso en Hamburgo (1931) ĝi aranĝis oficialan Espe- ranto-Vesperon, dum kiu konataj pedagogoj el diversaj landoj pledis por Esperanto.

Tiun multflankan agadon abrupte interrompis la venko de naziismo en Germanio kaj la politikaj sekvoj de tiu tragika evento ne nur en Eŭropo, sed ĉie en la mondo. La negativa sinteno de naziismo al Esperanto — tute natura, ĉar tia plej ekstrema naciismo-rasismo, unuflanke, kaj internaciismo, kies lingva esprimo estas la Internacia Lingvo, aliflanke, neniel povas kunekzisti — kaŭzis detruon de la Esperanto-Movado en Germanio kaj ĝeneralan malfortikigon preskaŭ ĉie en la mondo3. Viktimo estis ankaŭ TAGE, kies germana sekcio havis pli ol 500 membrojn, kaj entute la klopodoj vaste enkonduki Esperanton en la lernejojn surbaze de internacia interkonsento.

Ankaŭ pri la intermilita periodo mankas kompletaj kaj precizaj informoj rilate la faktan instruadon de la lingvo en la lernejoj.

En universitataj medioj sukcese agis studentaj aŭ akademiaj Esperanto-kluboj en pluraj landoj. Ili disvastigadis la lingvon inter la studentaro kaj aranĝadis specialajn kursojn por gestudentoj, kutime en la universitatoj mem. La plej aktiva el ili sendube estis la studenta, poste Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1929-1941), kiu ĝis aprilo de 1941, kiam la naziaj-faŝistaj armeoj invadis Jugo- slavion, funkciis ankaŭ kiel administra centro de Studenta Tutmonda

Pri Esperanto antaŭ Ligo de Nacioj v. Cap. 22.2.

Pri tio v. Cap. 21.

Esperanto-Ligo (STEL-o). En tiuj kluboj formiĝis multaj aktivuloj, kiuj poste transprenis respondecajn taskojn ne nur en la landaj organizaĵoj, sed ankaŭ en la internacia Esperanto-Movado[9]. Fininte siajn studojn, la membroj eniris sian profesian vivon kaj en multaj kazoj atingis altajn funkciojn, kio siavice fortikigis la poziciojn de Esperanto.

La studentaj Esperanto-ikluboj, krome, helpis al fondo de lekto- ratoj de Esperanto aŭ al firimigo de tiuj, kiuj jam ekzistis. La preciza nombro de tiuj lektoratoj en la vera senco de la vorto, aŭ de aliaj formoj de universitata instruado, ne estas konata. Kelkaj jam tiam estis firme establitaj, inter ili en la universitatoj de Genevo (Prof. E. Privat), Liverpool (Prof. E. Collinson), Zagreb, Ekonomika Fakultato (D-ro D. Maruzzi); en la du teknikaj altlernejoj de Prago (ĉeĥa kaj germana) kaj en Vieno.

La naziismo kaj la Dua Mondmilito detruis ankaŭ tion.

4.6.1.2 Postmilita Periodo. — Post la finiĝo de la milito necesis rekomenci la laboron anikaŭ sur tiu kampo. Nova instruista Espe- ranto-organizaĵo estis fondita en 1949: Internacia Ligo de Espe- rantistoj-Instruistoj (ILEI). Unu el ĝiaj celoj estas, idente al la celoj de la antaŭmilita TAGE, progresigi la instruadon de Esperanto en lernejoj. Kompreno, ke realigado de tiu celo multe dependas de la ĝenerala agado por la Internacia Lingvo, kaŭzis intiman kun- laboron inter ILEI kaj UEA: la du organizaĵoj subskribis kontrakton, laŭ kiu ILEI fariĝis kunlaboranta faka asocio de UEA.

Siavice, CED tuj donis helpon ankaŭ sur tiu kampo, antaŭ ĉio rilate al unu el la plej urĝaj taskoj: establi la faktan staton de in- struado de Esperanto en lernejoj. La enketo de CED por 1953 havigis utilajn informojn pri la nombro de lernejoj kaj gelernantoj, nomoj de la geinstruistoj kaj precizaj adresoj. Tio, kiel ankaŭ aliaj doku- rnentoj de CED, faciligis la kunvOkon de Somera Pedagogia Semaj- no, kiu okazis meze de 1957 en Kranjska Gora (Jugoslavio). Gi estis kunvokita de Jugoslavia Esperanto-Federacio (nun JEL) kaj de ĝiaj tri komisionoj — lerneja, lingva kaj por kultura kunlaboro — sub aŭspicio de la Nacia Unesko-Komisiono por Jugoslavio, rezulte unuavice de la konata Rezolucio de Unesko de 1954. En la konferenco estis profunde pritraktitaj, sur alta nivelo, demandoj ligitaj al in- struado de Esperanto: metodiko, lernolibroj, teknikaj helpiloj, edukaj celoj de Esperanto-instruado, iiteraturo kiel eduka rirnedo, ekster- lernejaj agadoj de la gelernantoj, k.a. La tuta materialo troviĝas en la libro Esperanto kaj Lerneĵo (1959), redatktita de D-ro P. Zlatnar.

Rezulte de interkonsento kaj efika kunlaboro inter UEA kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo, meze de 1963 (de la 28-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto) okazis en Beograd la Unua Konjerenco de Lerneĵoĵ, en kiuj Esperanto estas instruata. Le ĉefa celo de la Konferenco estis prilumi ĉiujn problemojn ligitajn al la instruado de la Internacia Lingvo en la lernejoj. Ankaŭ tiu ĉi Konferenco okazis sub la aŭspicio de la Jugoslavia Unesko-Komisiono. Krom la reprezentantoj de la menciita Komisiono kaj de la jugoslaviaj Kon- silantaro por Klerigo kaj Kulturo, Instituto por Esplorado de Lernejaj Aferoj kaj aliaj edukaj instancoj, la Konferencon ĉeestis kiel obser- vantoj ankaŭ la oficialaj reprezentantoj de ^a dana Ministerio por Instruado kaj Klerigo, hungara Ministerio por Klerigo kaj Kulturo, Aŭstria Nacia Unesko-Komisiono kaj de pluraj instruistaj kaj peda- gogiaj organizaĵoj. Partoprenis 214 profesoroj, instruistoj kaj peda- gogoj el 20 landoj; kune kun la observantoj, entute ĉeestis 260 per- sonoj. Krome, ĉeestis 22 gelernantoj el 5 landoj, por kiuj estis aran- ĝita aparta programo. A1 la Konferenco estis prezentitaj 20 en- kondukaj raportoj rilatantaj al la 5 ĉeftemoj: kontribuo de Esperanto al ĝeneralaj edukado kaj instruado; organizaj spertoj rilate la en- kondukon de Esperanto en la lernejojn; plibonigo kaj modernigo de la instruado; liberaj aktivadoj de gelernantoj studantaj Esperanton; aktualaj organizaj problemoj. La raportoj estis publikigitaj en formo de 116-paĝa libro jam antaŭ la Konferenco, kio faciligis la laboron dum la plenaj sesioj kaj en la 5 komisionoj. Unu el la bazaj doku- mentoj estis la Raporto de CED pri la stato de instruado de la Internacia Lingvo en la lernejoj en la lerneja jaro 1962-63. La Kon- ferenco akceptis plurajn rezoluciojn, el kiuj unu rilatis al kreo de aparta lerneja komisiono[10].