Plenumante la deziresprimon de la Rezolucio adresita al UEA pri fondo de komisiono — akceptitan kaj aprobitan poste de la Komitato de UEA — la Estraro de UEA formis apartan komisionon kun la nomo Konsulta Komisiono pri Lerneĵoĵ (KKL). Gi konsistis el Prof. I. Lapenna, E. Malmgren, R. H. M. Markarian kaj P. Zlatnar. Ĝia tasko estis kunordigi la tutan agadon en la lernejoj. La Komisiono tuj establis kontaktojn kun ILEI, TEJO, GEV (Grajnoj en Vento) kaj aliaj organizaĵoj kaj instancoj, kiuj en kiu ajn senco laboras en la sfero de lernejoj. KKL aparte petis la apogon de ILEI kaj efektive, en la posta stadio, tiu kunlaboro estis efika, tiel ke en la Komisionon eniris ankaŭ reprezentantoj de ILEI. La un.ua kunsido de KKL okazis en la oficejo de CED en Londono la 1-an de februaro 1964. Estis detale pritraktitaj la plej taŭgaj formoj por la realigo de la decidoj de la Beograda Konferenco. La kunsido selektis la plej urĝajn taskojn, inter kiuj troviĝis jenaj: pro manko de pedagogia revuo, la Komisiono establos la necesajn kontaktojn kun la lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata, per aparta informilo Lerneja Butteno, kiu aperados en la revuo Esperanto kaj poste estos regule sendata kiel represaĵo al la lernejoj, (kiuj aliĝos al la Interlerneja Interkonsento pri kun- laboro; por belpi al la infanoj aikiri Esperantan literaturon kaj entute por kuraĝigi ilin en la lernado de la lingvo, KKL proponis la estalblon de Fondajo Lemejoj; KKL donis sian plenan apogon al Grajnoj en Vento kaj alvokis la geinstruistojn partopreni en tiu elstara eduka laboro; KKL ankaŭ rekomendis al la geinstruistoj abonigi siajn gelernantojn al diversaj infanaj kaj junularaj perio- daĵoj; KKL instigis al interlerneja korespondado kaj konsilis vaste utiligi la serrvon de Koresponda Servo Mondskala de UEA; KKL ankaŭ decidis organizi la duan lernejan konferencon en 1965 en Londono. La membroj de KKL disdividis inter si la taskojn kaj la laboro komenciĝis. Ciuj decidoj de la februara kunsido estis reali- gitaj, kun la escepto de la dua konferenco, kiu, pro teknikaj kaŭzoj, ne povis okazi en Londono en 1965, sed okazis unu jaron poste en Graz. La unua numero de la Lerneja Bulteno aperis en la marta numero de Esperanto, 1964, kaj ĝi regule plu aperadas. Gis majo 1973 entute aperis 26 numeroj de tiu bulteno. La agado por pli firme kunligi la lernejojn bone progresis: en 1965 jam 129 lernejoj aliĝis al Interlerneja Intenkonsento.
La Dua Intemacia Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata okazis en Graz, Aŭstrio, de la 23-a ĝis la 28-a de julio 1966. La Konferenco estis organizita de la KKL kaj de la Loka Konferenca Komitato sub la prezido de J. Wesian. Gi estis sub aŭspi- cioj de la Aŭstria Nacia Unesko-Komisiono, UEA kaj ILEI. La Konferencon partoprenis 145 geinstruistoj kaj pedagogoj el 22 landoj de Aŭstralio, Azio, Ameriko kaj Eŭropo. Krome, ĉeestis 80 ge- lernantoj, por kiuj estis aranĝita aparta programo. La ĉefa celo de la Konferenco estis ekzameni la atingojn post la Unua Konferenco. Estis prezentitaj raportoj pri Asociiĝintaj Lemejoj de Unesko; pri la ĉefaj decidoj de la Beograda Konferenco; pri organizo de ekster- lernejaj aktivadoj; pri la rilatoj kun internaciaj instruistaj organi- zaĵoj; pri la tiama situacio de instruado de Esperanto en diversaj landoj; pri Esperanto kiel ebla instrulingvo por afrikaj kaj aziaj landoj; pri unuecigo de ekzamensistemoj por Esperanto; pri la eduka valoro de la Esperanto-instruado en lernejoj (samtempe dokumento de CED); kaj pri kelkaj aspektoj de Esperanta fonetiko. Tri komisio- noj aparte diskutis tiujn punktojn de la raportoj, kiuj rilatis al la instruado de Esperanto en universiiatoj, mezgradaj aŭ elementaj lernejoj. La fina Rezolucio de la Konferenco rilatas al edukado por internacia kompreniĝo kaj kunlaborado, kaj al la rolo kiun ludas la Internacia Lingvo. Krome, la Konferenco akceptis nombron da decidoj pri la vastigo de la instruado de Esperanto en la lernejoj; pli firma ligiĝo de la lernejoj, en kiuj la lingvo estas instruata; radio- elsendoj kun programoj por infanoj kaj gejunuloj; pli bona utiligo de Esperantaj periodaĵoj por gelernantoj kaj gestudentoj; kreo de apartaj Esperanto-kluboj en lernejoj kaj universitatoj, k.a. Parto de tiuj decidoj estis poste realigita; la aliaj decidoj, ekzemple tiu pri la neceso formi Esperanto-rondojn aŭ klubojn en lernejoj kaj universi- tatoj, restas daŭre aktualaj.
KKL, kies konsisto plurfoje ŝanĝiĝis, daŭrigis sian laboron ĝis 1970.
En tiuj kelkaj jaroj ĝi sukcese entreprenis multajn taskojn, kutime en kunlaboro kun ILEI, landaj Esperanto-asocioj kaj instruistaj orga- nizaĵoj, aŭ kun CED rilate enketojn kaj esplorojn.
La ĉefaj taskoj de la KKL estis internacie kunligi la lernejojn, geinstruistojn kaj gelernantojn, vigligi iliajn kontaktojn kaj kuraĝigi la vastigon de Esperanto-instruado en la lernejoj. Interne de la Esperanto-Movado Ia Komisiono atingadis tion ĉefe per informoj kaj konsiloj en la Lerneja Bulteno, per multnombraj cirkuleroj kaj leteroj, kunvenoj pri lernejoj dum la UK, personaj kontaktoj, sciigoj kaj alvokoj per radio (Esperanto-fakoj), liverado de taŭgaj doku- mentoj de CED por apogi proponojn pri enkonduko de Esperanto en lernejojn aŭ universitatojn de iu lando, k.s. En la eksteraj rilatoj gravan lokon okupis personaj vizitoj al ministerioj pri edukado aŭ kulturo de pluraj landoj, kaj konferencoj kun iliaj respondecaj funkciuloj; raportoj al Unesko pri la progresoj de Esperanto- instruado en lernejoj, konforme al p-to IV.4.224 de la Rezolucio de Unesko de 1954; utiligo de mondaj kampanjoj (ekzemple Internacia Jaro de Edukado) por informoj kaj dokumentoj pri Esperanto en Lernejoj; instigoj aliĝi al la projekto „Asociiĝintaj Lemejoj" de Unesko, kaj aliaj agadoj. Laŭ la propono de KKL, UEA fariĝis asocia membro de FIOCES — la internacia organizaĵo por lernejaj ko- respondado kaj interŝanĝoj —, utiligis la organon de FIOCES por larĝigi la interlernejan korespondadon per Esperanto, kaj partoprenis en la konferenco de FIOCES en Bombajo, Hindio (decembro 1968).
KKL dediĉis apartan atenton al novaj leĝoj, dskretoj, ministeriaj cirkuleroj kaj similaj aktoj, kiuj rilatis al instruado de Esperanto en lernejoj. Pri tio ĝi regule informadis en la Lerneja Bulteno kaj,
koncize, en la Estraraj Raportoj de UEA [11].
Aliflanke, CED faris pliajn en'ketojn kaj publikigis dokumentojn pri instruado de la lingvo en lernejoj kaj universitatoj, pri la eduka valoro de Esperanto, pri la efiko de Esperanto-instruado je lernaJo de aliaj objektoj, pri eksperimentoj rilate la facilecon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj, kaj pri aliaj aspektoj, rekte aŭ nerekte konektitaj kun la traktata demando.