Paralele aktiviĝis la laboro por vastigo de Esperanto-instruado en unuopaj landoj:
En 1964-65 e-stis atingitaj pluraj sukcesoj. En Argentino (provinco de Santa Fe), estis prezentita leĝpropono pri la deviga instruado de Esperanto en kelkaj klasoj de elementaj lcaj duagradaj lernejoj. En Brazŭo la ekzemplon de la ŝtato Sao Paulo sekvis la 14-an de oktobro 1964 la ŝtato Guanabara: laŭ la Leĝo n-ro 588 Esperanto fariĝis elektebla objekto en mezgradaj lernejoj de Rio de Janeiro. En Bulgario, laŭ la Decido n-ro 1874 de la 24-a de decembro 1964, Esperanto fariĝis studobjekto en la Filologia Fakultato de la Uni- versitato en Sofio. En Hispanio estis atingita la plej granda sukceso: fondo de la unua Katedro de Esperanto en La Laguna per Dekreto de la 7-a de decembro 1963. En Hungario Esperanto fariĝis fakul- tativa studobjekto en la Fakultatoj Jura, Naturscienca kaj Filologia, ĉio laŭ la Rektora Dekreto n-ro 640/1963. En Italio komenciĝis la preparado de leĝpropono pri enkonduko de Esperanto en lernejojn. En Israelo, laŭ la Decido de la Departemento pri Edukado de la Urbestraro de Tel Aviv-Jaffa n-ro 418/13/H de la 23-a de januaro 1964, estis ebligita la lernado de Esperanto en feriaj posttagmezaj rondoj. En Nederlando estis atingita rimarkinda sukceso. La 16-an de julio 1964 la Parlamento amendis la ekzistantan Leĝon pri Ele- menta Instruado: laŭ la nova leĝo, ĉiu estraro de du tipoj de lernejoj — daŭriga ĝenerala elementa instruado (du jaroj) kaj pli ampleksa elementa instruado (kvar jaroj) — povas enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton, Temas pri lernejoj por infanoj kaj ge- junuloj en la aĝo de 12 ĝis 16 jaroj. La Parlamento samtempe modifis la Leĝon pri Pedagogiaj Seminarioj kaj establis oficialan ŝtatan diplomon pri instruado de Esperanto en elementaj lernejoj. En Pollando, kie jam pli frue la pozicio de Esperanto en lernejoj estis tre kontentiga, estis por la unua fojo enkondukitaj poentoj pri scio de Esperanto en diplomoj por estontaj geinstruistoj. En Usono estis decidite, ke 24 lernejoj en San Mateo ekinstruos Esperanton, kaj pluraj efektive komencis la instruadon. La Universitato de Kalifornio en Berkeley aranĝis specialan kurson por geinstruistoj.
En 1965-66 aldoniĝis novaj atingoj. En Brazilo kursoj de Espe- ranto estis enkondukitaj en 4 pliajn lernejojn. En Britio la situacio pliboniĝis, ĉar du regionaj instancoj decidis aranĝi ekzamenojn pri Esperanto en mezgradaj lernejoj, kio fakte okazis.
En 1966-67 la itala Leĝprojekto estis anoncita en la Parlamento kaj ricevis la n-ron 1816. Ekde tiam ĝi estas konata kiel Leĝprojekto 1816. En Pollando, en la kadro de la t.n. projekto „eksperimentado", Esperanto estis instruata devige en kelkaj lernejoj kaj nedevige en multaj.
En 1967-68 la plej granda evento okazis en Pollando: la Ministro pri Instruado kaj Superaj Lernejoj publikigis Dekreton, per kiu estis aprobita projekto de programo por Esperanto-instruado en ĉiuj lernejoj kiel nedeviga studobjekto.
En 1968-69, pro ŝanĝo de la registaro en Italio, necesis entrepreni novajn paŝojn rilate la Leĝproponon n-ro 18167. En Aŭstrio estis publikigita dekreto pri la eblo instrui Esperanton kaj aprobita in- struplano. En la baltaj respublikoj de USSR Estonio, Litovio, Latvio estis publikigitaj dekretoj pri la enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn sub difinitaj kondiĉoj.
En la periodo 1964-1969 komenciĝis ankaŭ la agadoj sur regionaj niveloj. A1 la plej gravaj sendube apartenas la Regionaj Kunordigaj Konferencoj por Enkonduko de Esperanto en Lernejojn, okazintaj en Maribor, Jugoslavio, kun partopreno de Aŭstrio, Hungario, Italio kaj Jugoslavio, al kiuj poste aliĝis ankaŭ Bulgario. Entute okazis 5 Kun- ordigaj Konferencoj por tiu ĉi regiono: la unua estis en marto 1967; la kvina, kaj lasta ĝis nun, okazis de la 31-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 1972, ĉiam bonege organizitaj kaj apogitaj de la slovenaj edukaj aŭtoritatoj.
Kiel indikas ilia nomo, la ĉefa celo de tiuj ĉi konferencoj estas kunordigi la ekzistantan instruadon de Esperanto en la lernejoj de la 5 landoj, kaj fine atingi, ke la kompetentaj ŝtataj instancoj enkon- duku samtempe la devigan instruadon de Esperanto en difinitajn lernejojn de Aŭstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio. La Konstanta Organiza Komitato (KOK) troviĝas en Maribor, kaj ĝia sekretario estis Ludoviko Prebil. Lernejaj Komisionoj (LK) funk- cias en ĉiuj 5 landoj.
La aktivado en tiu ĉi regiono — nun Regiono I de ILEI, kiu estas organizanta similajn formojn de kunlaboro ankaŭ en aliaj regionoj — estas aparte signifa, ĉar la 5 ŝtatoj havas amikajn oficialajn rilatojn kaj en ili, aldone al pluraj aliaj lingvoj, 8 ĉefaj naciaj lingvoj estas parolataj: la itala, germana, hungara, bulgara, makedona, serba, kroata kaj slovena. Maribor, en Slovenio, prezentiĝas kiel la plej taŭga centro ne nur tial, ĉar Jugoslavio havas najbarajn limojn kun la ceteraj 4 landoj, sed ankaŭ tial, ĉar ĝi troviĝas en la mezo de tiu lingva diverseco. Krome, Slovenio ĉiam havis kaj plu havas unu- arangajn organizantojn kaj klerajn laborantojn por la Internacia Lingvo. Tiu regiona kunlaboro jam donis bonajn fruktojn kaj, esper- eble, produktos ankoraŭ pli bonajn en la estonteco. Laŭ la Protokolo de la 5-a Kunordiga Konferenco (1972), Esperanto estas instruata, aldone al aliaj lernejoj, en 22 eksperimentaj klasoj kun 594 ge- lernantoj en Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio (Kroatio, Serbio kaj Slovenio), dum por Aŭstrio mankis informoj.
Fine, sed certe ne malplej grave, necesas emfazi la konsiderindan revigliĝon de ILEI kun la nuna, tre internacia kaj agema estraro: ĉefinstruisto R. H. M. Markarian (Britio) kiel prezidanto, D-ro M. Dazzini (Italio) sekretario, kaj Dora Andersson (Svedio) kasistino. Aparte menciinda estas ankaŭ ĝia vicprezidanto H. Sonnabend (Germanio), senlaca organizanto de internaciaj renkontiĝoj kaj semi- narioj (ekzemple la Pedagogia Konferenco en Sonnenberg en 1968). ILEI ankaŭ instigas organizon de la landaj sekcioj: rezulte, en 1972 ILEI havis sekciojn en 17 landoj. En 1970 komencis aperadi Inter- nacia Pedagogia Revuo, redaktata de H. Sonnabend. Ekde 1968 H. Sonnabend, kune kun R. H. M. Markarian (la lasta estis membro ekde la fondo de KKL), reprezentis ILEI en la Konsulta Komisiono pri Lernejoj. (En 1973 li fariĝis prezidanto de ILEI.)
En tiaj kondiĉoj KKL decidis okazigi la Trian Lernejan Konfe- rencon. La prezidanto de KKL ricevis la taskon ankoraŭfoje esplori la starpunkton de diversaj registaroj koncerne la eblecon de inter- ŝtata konvencio por laŭgrada kaj paralela enkonduko de Esperanto kiel deviga studobjekto en difinitan nombron kaj tipon de lernejoj almenaŭ en kelkaj landoj. La ampleksa laboro rekomenciĝis en 1968 kaj estis finita antaŭ la Tria Lerneja Konferenco en 1969. Projekto de Konvencio kun eblaj modifoj, apogaj dokumentoj kaj demandaroj estis ellaboritaj. La starpunkto de la registaroj estis esplorita ĉu tra rektaj kontaktoj, ĉu pere de kunlaborantoj en diversaj landoj.
La Tria Internacia Konferenco de Lernejoj en kiuj Esperanto estas instruata (Tria Lerneja Konferenco) okazis en Dipoli, Helsinki, Finnlando, la 3-an kaj 4-an de aŭgusto 1969. La Konferenco estis organizita de KKL en kunlaboro kun la LKK de la 54-a UK, precipe ĝia komisiito V. Setala. Ceestis oficialaj registaraj reprezentantoj de 7 landoj: Belgio, Ceĥoslovakio, Danlando, Finnlando, Italio, Pollando kaj Svedio; reprezentantoj de 17 landaj Esperanto-asocioj: Aŭstrio,