Belgio, Britio, Bulgario, Cefioslovakio, Danlando, Germanio (FRG), Hungario, Israelo, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Pol- lando, Svedio, Svislando kaj Usono; la reprezentantoj de 12 landaj sekcioj de ILEI: Aŭstralio, Britio, Bulgario, Ceĥoslovakio, Francio, Germanio (FRG), Hungario, Nederlando, Pollando, Svedio, Svislando kaj Usono. La ĉefa celo de la Konferenco estis pristudi la eblecojn pri paralela enkonduko de la Internacia Lingvo en la lernejojn kaj universitatojn surbaze de interŝtata konvencio. La bazo de la dis- kutoj estis tri ĉefaj raportoj: rezultoj de ia enketo pri la starpunkto de diversaj registaroj rilate la eblecojn de interŝtata konvencio (Prof. I. Lapenna); rezultoj de la enketo pri la jura pozicio de Esperanto- instruado en 28 landoj (R. H. M. Markarian); rezultoj de la lasta enketo pri la nombro de lernejoj, en kiuj Esperanto estas instruata (Rektoro Helmuth Sonnabend).
Rilate la ĉefan demandon la Konferenco konstatis, ke en la ak- tualaj internaciaj politikaj cirkonstancoj — kaj ankaŭ pro aliaj kaŭzoj — ankoraŭ ne maturiĝis la kondiĉoj por atingi internacian interkonsenton sur la plej alta nivelo de interŝtata konvencio, sed ke estas pli utile intensigi la klopodojn en unuopaj landoj kaj maksi- mume kunordigi la agadojn sur regiona nivelo laŭ la modelo de la Maribora Konferenco. Konsiderante tiun fakton, la ĝenerala Rezolucio de la Konferenco antaŭvidas, unuavice, la vastigon de Esperanto- instruado en unuopaj landoj, kaj nur en posta stadio la prikonsideron de interŝtata konvencio. Gi tekstas:
Rezolucio de la Tria Lerneja Konferenco
Aŭdinte la raportojn kaj konstatinte, ke:
Konforme al la leĝoj kaj dekretoj reguligantaj la edukan sistemon, la Internacia Lingvo Esperanto estas instruata en aro da elementaj, mezgradaj kaj superaj lernejoj kaj universitatoj de 31 landoj, kaj ke
La instruado de la Internacia Lingvo ĉiam pli efike servas al edukado por internacia kompreniĝo,
La Konferenco apelacias al instancoj, respondecaj pri la instruado kaj edukado en diversaj ŝtatoj vastigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj prikonsideri subskribon de interŝtata konvencio aŭ alia interkonsento pri laŭgrada enkonduko de la instruado de la Internacia Lingvo en difinitan nombron de lernejoj paralele en pluraj ŝtatoj.
En ligo kun la fundamenta ideo de la Rezolucio, la Konferenco formulis nombron da taskoj kaj sugestoj en la Konkludoj. La plej gravaj el ili estas: intensigi la klopodojn por enkonduko de Esperanto en kiel eble plej multajn lernejojn kaj porinstruistajn seminariojn; atingi oficialigon de studprogramoj por Esperanto; certigi adekvatajn ekzamenojn por Esperanto sur la sama nivelo kiel por aliaj stud- objektoj; atingi, ke la edukaj instancoj oficiale agnosku diplomojn, por tiuj, kiuj deziras instrui Esperanton kaj posedas la ceterajn kvalifikojn por instruado en lernejoj; pligrandigi la reton de Espe- ranto-instruantaj lernejoj, kiuj partoprenas en la projekto de Unesko „Asociiĝintaj Lernejoj"; intensigi la klopodojn en diversaj landoj por atingi eksplicitan juran rajton instrui Esperanton en la lernejoj.
Per tio la Konsulta Komisiono pri Lernejoj kompletigis la tas- kojn, kiujn ĝi prenis sur sin en 1964. Intertempe, kiel montrite, ILEI tiom fortikiĝis, ke ĝi mem sentis sin sufiĉe forta por plue daŭre prizorgi kaj evoluigi la laborojn, pri kiuj okupiĝis KKL. Sekve, laŭ la propono de ILEI, la Estraro de UEA, kun la aprobo de la Komitato, malfondis KKL en 1970.
La ĉefaj konkretaj rezultoj de tiu tuta ampleksa postmilita agado estas prezentitaj en plej konciza formo en la sekvantaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro.
4.6.2 Juraj Eblecoj por Instruado de Esperanto en Diversaj Landoj
En 1968-69 CED entreprenis enketon (komisiito R. Markarian) por eltrovi la jurajn eblecojn instrui la Internacian Lingvon en diversaj landoj. La celo estis ne nur ekscii la pozicion de Esperanto en kiel eble plej multaj naciaj eidukaj sistemoj, sed ankaŭ havigi dokumentan materialon por apogi proponojn pri enkonduko de Esperanto-instruado en lernejojn de tiuj landoj, en kiuj tiaj eblecoj ankoraŭ ne ekzistas.
La suba trarigardo estas farita ĉefe surbaze de la dokumento de CED' B/IV/14 de la 28-a de junio 1969, sed kun kelikaj kompletigoj. Kvankam la informoj rilatas nur al 27 landoj, ĝi tamen donas klaran bildon pri la diversaj eblecoj instrui la lingvon en lernejoj. Sam- tempe ĝi indikas la vojon, laŭ kiu oni povas klopodi enkonduki ĝian instruadon en tiuj lanidoj, kie ĝi ankoraŭ ne estas instruata.
Jen la situacio en ĉiu el la 27 landoj, pri kiuj estis eble havigi informojn:
Aŭstralio: Ekzistas neniu jura preskribo por aŭ kontraŭ la in- struado de Esperanto en la lernejoj. Lernejestroj mem rajtas decidi ĉu instrui ĝin aŭ ne.
Aŭstrio: Per Dekreto 102 de la Federacia Ministerio por In- truado de la 23-a de februaro 1968, oni donis al Esperanto la pozicion de fakultativa instruobjekto kun po du lecionoj semajne. Laŭ la instruiplano oni povas instrui Esperanton en la 3-a kaj 4-a klasoj de ĉeflernejoj (12-14-jaraj infanoj).
Per Dekreto de la sama Ministerio de la 28-a de aŭgusto 1946, B1 5058-IV/8/1946, estis starigita en Vieno (kaj poste ankaŭ en Innsbruck kaj Salzburg) Ŝtata Ekzamcn-Komisiono pri Esperanto. La oficiala ekzamenregulo estis publikigita en la Bulteno de la Inistruministerio Verordnungsblatt des Bundesministeriums fŭr Un- terricht, Stŭck 10 v. 1/10/46.
Belgio: En 1963 la Instruministerio, en respondo al Senatano Vandermeulen diris, ke la instruado de Esperanto inter „kromaj kursoj" ne estas malpermesita. Tio signifas, ke lernejestro rajtas enkonduki la lingvon laŭ sia propra iniciato.
La 30-an de majo 1968, D-ro P. Denoel kaj s-ro G. Vanbreuse estis akceptitaj en la Instruministerio. Tie alta funkciulo diris al ili, ke iu normala aŭ perfektiga lernejo, malfermante kurson de Esperanto-instruado por estontaj instruistoj, povas peti de la minis- tro la agnoskon de tiu kurso kaj de la diplomo disdonota post cel- konforma ekzamenado. Oni aldonis, ke tiu konsentita agnokso povos esti konsiderata kiel ĝenerala oficialigo, valora por aliaj similaj lernejoj. En 1968, la unua kurso malfermiĝis en la Lieĝa Supera Pedagogia Lernejo.
Brazilo: La 11-an de oktobro 1968 la Departemento pri Unua- grada kaj Mezgrada Instruado komunikis, ke la Federacia Konsi- lantaro pri Edukado rekonas la valoron de instruado de Esperanto kaj permesas enkondukon de la lingvo en mezgradajn lernejojn kiel nedeviga objekto, sed, konforme al la validaj leĝoj kaj konside- rante la malsamajn kondiĉojn en diversaj ŝtatoj, lasas tiurilate la iniciaton al la interesitoj.
Britio: La Edukministro deklaris en 1949, ke la Ministro estas nek por nek ikontraŭ la instruado de Esperanto. Lernejestroj rajtas decidi ĉu enkonduki Esperanton aŭ ne. Tion konfirmis letero de la Edukministerio de la 30-a de marto 1949, subskribita de la Par- lamenta Sekretario D. R. Hardman.
Ekde 1965 ekzistas ŝtata ekzameno pri Esperanto, en la kadro de Certificate of Secondary Education (atestilo pri duagrada edu- kiĝo), por lernejanoj kiuj studis dum minimume kvin jaroj en iu ajn duagrada lernejo. Esperanto povas esti instruata devige, dum lernejaj horoj.
Bulgario: Esperanto-instruistoj ricevas ĉiun helpon kaj sub- tenon de la registaro, kaj la lingvo estas instruebla kiel fakultativa temo. Ekzistas oficiala studprogramo.
Ĉehoslovakio: La instruado de Esperanto ne estas malpermesita kaj en kelkaj lernejoj ĝi okazas en „libervolaj interesrondoj" kaj eĉ en la ofieialaj atestoj povas esti mencio pri ĝia lernado.
Finrŭando: Esperanto povas esti instruata fakultative ekster la oficialaj horoj.