Выбрать главу

Plenrajte oni povas konkludi, ke malofte estas studebla iiteraturo pli zorge kaj ameme flegata ol la Esperanta literaturo: malgraŭ ia limigiteco de la disponeblaj rimedoj, ĝi estas valora juvelo, ĉiam pli kreskanta kaj fajlata; sen troigo oni povas aserti, ke nuntempe Espe- ranto estas lerninda fare de literatur-amantoj pro la valoro de sia originala literaturo.

Estas utile aldoni, ke delonge establiĝis la kutimo karakterizi diversajn grupojn da verkistoj per la esprimo „skolo". Ekz., jam en la frua periodo oni distingis la francan kaj slavan skolojn. Efektive, pri „skolo" en la vera senco de la vorto oni povas paroli nur se temas pri grupo da aŭtoroj, kiujn kunligas — kaj distingas disde aliaj verkistoj — difinitaj komunaj trajtoj de ilia verkaro el enhava kaj forma vidpunktoj. Juĝante laŭ tiu kriterio oni trovas, ke en la Espe- ranta originala literaturo tutcerte estas eble apliki tiun terminon al la Budapeŝta kaj, ĝis iu grado, al la Skota Skoloj, malpli al la japana kaj socialista-proleta skoloj, kaj nur kun grandaj rezervoj al aliaj „skoloj": slava, norda, franca ktp. Tamen, sekvante la establitan tra- dicion, en la sekvanta ĉapitro kaj aliloke en tiu ĉi verko ofte estas uzata la esprimo ne nur por la Budapeŝta kaj Skota Skoloj, sed ankaŭ por indiki grupojn da aŭtoroj, kiujn markas ilia nacieco aŭ sociaj- politikaj celadoj, sed kies verkaro ne posedas iajn komunajn, aparte signifajn, enhavajn kaj formajn karakterizojn. En tiu lasta kazo „skolo" estas nenio alia ol esprimo por signi difinitan aron da verkis- toj, kiuj pro sia nacia origino aŭ socia aparteno kontribuis per siaj verkoj al riĉigo de la Internacia Lingvo ankaŭ el leksikologia kaj stila vidpunktoj.

5.3 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Arcaini, Enrico, Dalla linguistica alla glottodidattica. Torino 1968. Auld, William, L'Esperanto, langue litteraire (CED-Dok. D/I/3). Londono 1962.

—, „La Internacia Lingvo kiel belarta tradukilo". Lapenna, Ivo

(red.), Memorlibro. Londono 1960, p. 54-67. —, Mitoj kaj faktoj pri Esperanto (CED-Dok. A/IV/7). Londono 1965.

Falkenhahn, Viktor, „Lingvosciencaj konsideroj pri la rolo kaj struk- turo de Esperanto". Der Esperantist, vol. 4, 1968, n-ro 18/19, p. 3-11, 17-28.

Gregor, D. B., La kultura valoro de Esperanto (CED-Dok. A/IV/8). Londono 1967.

Hollitscher, Walter, Aggression im Menschenbild. Frankfurt/Main 1970.

Lapenna, Ivo, Retoriko. 3-a eld. Rotterdam 1971.

Manders, W. J. A., Interlingvistiko kaj Esperantologio. Purmerend 1950.

Martinet, Andre, Grundzŭge der allgemeinen Sprachwissenschaft. Stuttgart 1963.

de Saussure, Ferdinand, Cours de linguistique generale. Lausanne- Paris 1916.

Schaff, Adam, FUosofia del linguaggio. Roma 1969.

Stalin, Marr, Balibar, Marxismus und Fragen der Sprachwissen-

schaft. Mŭnchen 1968. Tauli, Valter, Introduction to a theory of language ptanning. Uppsa- la 1968.

Verloren van Themaat, W. A., „Whorfian linguistic relativism and constructed languages". International Language Reporter, vol. 15, 1969, n-ro 53, p. 19-24. Waringhien, Gaston, Lingvo kaj vivo. La Laguna 1959. Whorf, Benjamin L., Sprache, Denken, Wirklichkeit. Reinbek 1963.

ĈAPITRO 6

ORIGINALA BELETRO

6.1 LA MONDLINGVA SITUACIO INTER 1850 KAJ 1887

6.1.1 Mondlingvaj Provoj

Esperanto ne estas la unua provo por la solvo de la mondlingva problemo. Jam en la deksepa kaj dekoka jarcentoj aperis planlingvaj projektoj (paroieblaj, aŭ nur skribeblaj), kelkaj eĉ kompletaj (t.e. kun gramatiko kaj vortaro). Tiuj projektoj estis ĝenerale neuzeblaj, parte pro sia tro artefarita, tro ampleksa, detalsinteza ŝajnfilozofia grama- tiko, parte pro la plene apriora vortaro, konstruita laŭ ide-analizaj principoj, kies ellernado superis la parkerkapablojn eĉ de la aŭtoroj mem.

Cetere, en tiu epoko la internacilingva problemo estis sentata preskaŭ nur de kleruloj, je kies dispono efikis tamen ankoraŭ inter- nacie la latina kaj la franca. Krome, tiuj fruaj planlingvistoj ofte komprenis siajri provojn nur kiel instrumenton por „klarigi", t.e. por ,,racie analizi" la pensojn.

Io ne estas forgesenda: jam tiam aperis kelkaj malmultaj lingvo- skemoj (pri io plia ja neniel temas) bazitaj sur la ekzistantaj lingvoj. Plej rimarkindaj tiurilate estas la verko de la franca sciencisto Ph. Labbe (1650) kaj tiu de nekonata germana aŭtoro (pseŭdonimo: Carpophorophilus, 1732). Sed post 1850 la socia situacio ĉiam pli rapide aliiĝis. La burĝa sistemo de produktado troviĝis en plena ekspansio en Britio, Francio, Belgio, kaj starigis la unuajn bazojn en Germanio. En la ekonomike plej evoluintaj ŝtatoj ĝi komencis serĉi novajn merkatojn eksterlandlime kaj transmare.

6.1 LA MONDLINGVA SITUACIO INTER 1850 kaj 1887

En ĉi tiu ĉiam pli rapidiĝanta mondo, la apero de la kompleksa ide-analiza kaj detale ellaborita projekto de la hispana prelato Sotos-Ochando (1845) ne povis havi daŭran sukceson. Laŭ E. Drezen, la grava politika kaj socia klasaparteno de la aŭtoro permesis al lia projekto atingi ioman disvastiĝintecon: kunhelpis cetere la fakto, ke tiam Hispanio troviĝis ekster la ekevoluanta fluo de la kapitalismo.

Por instrui la projekton de Sotos-Ochando aperis pluraj lernolibroj. Oni publikigis kelkajn provojn de scienca terminologio, broŝurojn, kaj oni fondis propagandan societon kaj eĉ bultenon (1861-1864). Sed la esenca vivmalkapablo de tiu projekto montriĝis en la baldaŭa dis- falo de ĝia movado, konsistanta ekskluzive el hispanaj kleruloj.

Hultaj aliaj projektoj aperis, poste, ĉiam pli ofte. Kelkaj estis teorie uzeblaj, kiel Pantos Dimou Glossa, de la Franco L. de Rudelle (1859), kaj Universalglot, de iu nekonata Franco (pseŭdonimo: Pirro, 1868). Cefe ĉi-lasta projekto sukcesis kunigi regulecon de la gramatiko kun aposterioreco de la vortotrezoro kaj simpleco de la lingvostrukturo.

6.1.2 Volapuk

Nur en 1879 sonoris la horo de tutmonda lingvo praktike uzebla: tiujare la badena prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912) pu- blikigis en la revuo Sionsharfe (Litzelstetten, Germanio) unuajn skizojn, kaj en 1880 la unuan libron de sia lingvoprojekto Volapuk. Dank' al la revuo, kiun Schleyer redaktis, dank' al la energio, per kiu li eklaboris, dank' al la detaleco de la verko, kiun li pretigis, kaj dank' al la reguleco (se ne simpleco), kiun la projekto almenaŭ unuavide ŝajnigis, ĝi iĝis rapide konata.

Tamen, el lingva vidpunkto, Volapŭk estis nete malsupera al mul- taj ĝis tiam aperintaj projektoj, ekz. al Universalglot.

Supozeble oni do devas konsideri aliajn kaŭzojn de la sukceso. Unue: la lingva problemo en tiuj jaroj akriĝis; due: la personeco de Schleyer estis sendube altira; trie: la aspekto de Volapŭk mem ludis rolon: kvankam tre regula, ĝi estis aglutina lingvo tre riĉa de morfo- logiaj strukturoj, kiuj iel proksimigis ĝin al ia tiutempa (popular- scienca) sanskrita „lingva idealo". Volapŭk baziĝis plue sur la etnaj lingvoj, kvankam ĝi aspektis sekreta lingvo: tio ne estis senefika ĉe la tiutempe kriptografie interesitaj homoj, ekz. A. Kerckhoffs. Ankaŭ ĝia mallongeco ludis rolon: ni ne forgesu, ke en tiu epoko multiĝis la stenografiaj provoj kaj ke mallongeco estis pro tio pli-malpli sen- kritike tre ŝatata.