La fiasko de Volapŭk, tiel subita, kiel rapida estis ĝia kresko, ŝuldiĝas al lingvaj kaj movadaj faktoroj. Unu lingva faktoro estis la konstato farita de la volapukistoj, ke aŭtonoma planlingvo povas funkcii ankaŭ kun multe pli simpla kaj aposteriora strukturo (pro tio multaj .el ili postulis lingvan reformon). Alia lingva faktoro estis, ke Volapŭk estis iom tro haste ellaborita. Tio speguliĝis ankaŭ i.a. en ĝia derivsistemo, kiu estis volapukigita kliŝo de la germana derivsistemo. Cetere, ankaŭ la belsoneco de la lingvo iom lamis. Aliflanke, ĝia fonetika konstruo malfaciligis la rapidan rekonon de multaj vortoj pro abundo de sufiĉe similaj sonoj. Pro tiuj kaj aliaj difektoj la valoro de Volapŭk por la komunikado estis do malgranda.
E1 la movadaj kaŭzoj de la pereo de Volapŭk, grava estas la aŭto- krata centrigo de la tuta movado kaj de la lingvo-evoluo en la manoj de unu sola persono: Schleyer mem. Tiu ĉi individueca sinteno koliziis kun la demokrata spirito, kiu jam regis ĉ. 1880 en klarvidaj medioj. Gi kondukis ankaŭ al manko de evoluo kaj fleksebleco de la lingvo. Tia situacio devigis multajn konsciajn volapukistojn reagi en la ma- niero sole ebla: nei praktike kaj teorie la lingvan disciplinon.
Cetere, Volapŭk estis dediĉita ĉefe al scienco kaj al komerco. Kvankam aperis ankaŭ pluraj beletraj Volapŭk-tradukoj (i.a. poemoj), forestis tiu homaranisma sinteno, kiun Zamenhof sciis inspiri al la unuaj esperantistoj kaj kiu ilin puŝis al agado ankaŭ sur la literatura kampo.
6.2 SOCIA KAJ HEJMA MEDIO DE L. L. ZAMENHOF
L. L. Zamenhof vivis en lando, kie la kapitalismo ekzistis nur embrie. La tiama Rusa Imperio estis ŝtato, kie en 1859 ankoraŭ ek- zistis feŭdaj rilatoj, kaj en kiu, ĝis 1917, la burĝa klaso estis politike senrajta antaŭ la aŭtokrate reganta feŭda klaso (grandaj kamparaj posedantoj, generaloj, burokratoj, eklezio, kortego kaj korteganoj: ĝenerale ĉiuj apartenantaj al la nobelaro).
La familio de L. L. Zamenhof apartenis al tiu internaciisma juda etburĝa intelektularo, kies intelekta laboro rezultigis la starigon de kultura fono, en kiu, poste, la plej modernaj okcidentaj revoluciaj ideoj akceptiĝos. Tiamaniere la unua, tipe rusa, kontraŭfeŭda kaj kontraŭkapitalisma, esence etburĝa kaj personisma revolucia movado, la popolismo, kun kamparanutopia komunisma idealo kaj labor- metodoj ekstreme individuismaj, iom post iom, cedis teorie kaj prak- tike antaŭ la marksismo.
Tio ne signifas, ke tiu popolgrupo konscie laboris kontraŭ la caro. Tamen, la tiutempaj Judoj troviĝis meze de gravaj kontraŭdiroj: lingve kaj socie diskriminaciataj, ili serĉis rifuĝejon en la praavan religion, kiu garantiis al ili la dian protekton. Multajn la t.n. juda iluminismo invitis emancipiĝi, tamen gardante la tradiciajn kutimojn kaj religion.
6.2 SOCIA KAJ HEJMA MEDIO DE L.L.ZAMENHOF
Sed la neebleco emancipiĝi, ne forlasante la judan religion, en la cara Rusio, gvidis multajn ree al la tradicia religio, kiun ili interpretis eskatologie; kaj multajn tio kondukis al pozitivisma ateista pozicio. Rezulte, tiuj, kiuj ne volis perdi la tradiciajn judajn valorojn (kaj eventuale la malnovajn religiajn tradiciojn), komencis trovi solvon en la cionisma movado (unue utopie sentata). Pli poste la strebo por emancipiĝo, kaj la deziro konservi la validajn hom-liberigajn tradi- ciojn de judismo, trovis sian analizan fundamenton, kiu permesis teoriigi la klasajn rolojn de la judismo, en la kadro de la sociklasaj kontraŭdiroj en Rusio, kaj ellabori emancipiĝan teorion kaj taktikon por la socia revolucio.
Marko Zamenhof, la patro de L. L. Zamenhof, klerisma pozitivisto, ateisto, laboris cetere en la cenzura aparato por la caro: tion li faris unuflanke, ĉar en tiu epoko la klasika evoluo de la judisma movado ne jam superis la fazon de la burĝa pozitivismo, kaj, aliflanke, pro la neceso nutri sian familion, do certe ne pro ia mistika amo por la caro aŭ pro intima konvinko. La urbo, en kiu Zamenhof naskiĝis, Bjalistoko (pole Biaiystok, ruse Bjelostok), estis gente miksita. Laŭ M. Boulton, en 1897 66% de la loĝantaro estis jidparolanta (judreligia), 18°/o estis Poloj (katolikoj), 8°/o Rusoj (ortodoksuloj), 6°/o Germanoj (luteranoj) kaj 2°/o Bjelorusoj. Inter 1850 kaj 1900 okazis 19 sangaj pogromoj kontraŭ la Judoj, kaj la sociaj kaj ekonomiaj diskriminacioj estis grandaj. Tiuj faktoj komprenigas, kial la tiama situacio en Bjalistoko tiel forte influis Zamenhof sur lingva kaj religi-etika kampoj.
L. L. Zamenhof kreskis en duone klerisma, duone religia (ne bigota) etburĝa medio; la patro influis lin per sia obstino kaj meto- deco labori, la patrino heredigis al li sian mildan temperamenton kaj kompaton por la suferantoj. Tiuj du esencaj trajtoj de L. L. Zamenhof, kiuj tiel harmonie kuniĝis kun eksternorma inteligenteco, klarigas, el individuisma vidpunkto, la kaŭzon de la fascino, kiun li elradiis, kaj kiu estis tiel grava dum la unuaj jaroj de Esperanto.
6.3 UNUAJ LINGVAJ PROVOJ
Ni ne volas longe pritrakti la unuajn provojn de L. L. Zamenhof por konstruo de L.I. Ambaŭ projektoj (Lingwe Uniwersala (1878) kaj Lingvo Universala (1881)) aperis kun lingvaj komentoj de Gaston Waringhien en lia verkego Lingvo kaj Vivo, 1959. Verkitaj en tiuj praesperantoj restis tri poemoj originalaj, unu tradukita, kaj pluraj (nefinitaj) tradukitaj rakontoj. Unu el tiuj originalaj poemoj, Pinto (penso) aperis remuldite ankaŭ en la hodiaŭa Esperanto (sub ia titolo Mia Penso): la praesperanta versio estas pli senpere lirikemo- cie sentata ol la pliposta versio. G. Waringhien demandas sin, ĉu oni povus uzi tiun praesperanton por atingi arkaecajn stilefektojn. Malfeliĉe, la limigiteco de nia kono pri tiu praesperanto, kaj ĝia nekomprenebleco por la nuntempaj esperantistoj, igas tiun proponon ne tre facile efektivigebla, kvankam G. Mattos sukcesis verki du poemojn en tiu praesperanto (Sperento kaj Sutte Alla, aperintaj en Arĉoj, 1967). Tiurilate pli da ŝancoj povus havi la ŝercprojekto de K. Kalocsay, aperinta en Lingvo Stilo Formo, 1931 (repr. 1963 kaj 1970), aŭ tiu de M. Halvelik, publikigita en Arkaika Esperanto, 1969.
6.4 APERO DE LA „UNUA LIBRO"
La Unua Libro por Rusoj aperis en Varsovio dum la plej alta punkto de la sukcesoparabolo de Volapŭk. La rapida pereo de tiu projekto igis dubi multajn homojn pri la vivopovo de Esperanto.
Estas tamen atentinde, ke Volapŭk en la tiama Rusio tute ne tstis tiel sukcesa, kiel en la okcidento de Eŭropo,. parte ankaŭ pro cenzuraj ĉikanoj. Laŭ E. Drezen, en 1887 la nomaro ĝenerala de ruslandaj volapukistoj nombris nur 186 adresojn. Samjare ekzistis nur unu societo en Moskvo kaj du en Finnlando. Pluraj homoj, ĉefe en Rusio (kaj en la ruslanda Polio) estis altireblaj, des pli, ke ili trovis en Esperanto tiun utopian kaj profetan etoson, kiu mankis en la Volapŭk-movado: laŭ E. Privat, tiu etoso formiĝis, ĉar en Espe- ri,nto esprimiĝas la sopiro de la homaro al unueco, kaj estas ĝuste ĉi tiu fundamenta inspiro, kiu klarigas la sekreton de ĝia viviĝo. Tiu „interna ideo" estis komence pozitiva, sed kiam ĝi fiksiĝis kaj degeneris al ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco, al ia majstro-kulto, en multaj kazoj ĝi transformiĝis de morala instigo al praktika bremso, interna kaj ekstera, por la Movado.
En tia etoso, en etburĝa medio, dividata laŭreligie kaj laŭlingve, kie la unuaj blovoj de kapitalismo en Rusio renkontiĝis kun la restoj de la juda mesiismo kaj kun la pacista, anarkisme utopia periso de la kristanismo de Tolstoj, Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn en sekteca rondo, iom fermita por sin defendi kontraŭ la volapuka malbonfamo kaj por eskapi eventualajn policajn ĉikanojn.