La pola Hebreo Leo Belmont (ps. de Leopold Blumenthal, 1865- 1941), esperantisto ekde 1887, aktivis kiel verkisto kaj redaktoro ankaŭ nacilingve. Entute, li verkis proks. 100 librojn. Li kontribuis al multaj gazetoj per tradukaĵoj kaj originalaĵoj. Tre bonaj estas liaj eseoj. En 1908 aperis lia poemkolekto (ankaŭ kun tradukaĵoj) Sonoj Esperantaj.
La rusa librotenisto Antoni Kojman (1865-1940?), esperantisto ekde 1889, kunlaboris aktive en pluraj revuoj per originalaĵoj kaj per multaj, lingve interesaj, ĉar kuraĝe entreprenitaj, tradukaĵoj. Liaj originalaĵoj konsistas el epigramecaj satiraĵoj kaj el la originala rakontpoemo Filino de Iftah. Malfeliĉe li forlasis Esperanton en 1908, kaj liaj nepridubeblaj talentoj tiel forperdiĝis.
V.N.Devjatnin: Talento
Supre: Felix Zamenhof verkis po- emojn, kiujn karakterizis ekstera brilo. Malsupre: Leo Belmont abunde verkis ankaŭ alilingve.
sen metia polureco.
Stanislav Schulhof, la unua matu- ra lirikisto en la literaturo.
La kvina poeto estis la frato de D-ro Zamenhof, Felikso Zamen- hof (1868-1933), farmaciisto. Li estis poeto facilinspira, kun temoj eble iom supraĵaj, kvankam teknike elegantaj. Liaj verkoj aperis en la unuaj periodaĵoj esperantistaj, kaj en La Revuo, Ondo de Esperanto, Literatura Mondo, Libroforme aperis Homa doloro, 1905, kaj Verkaro de FeZ, kolektita de Edw. Wiesenfeld, 1935.
Aliaj poetoj estas reprezentitaj en FK. EI ili elstaras la litova pastro A. Dambrauskas (Dombrovski, 1860-1938). Li verkis en la litova, en la rusa, en la pola, en la latina kaj en Esperanto (kiun li lernis en 1887). Li postlasis multnombrajn tradukaĵojn, originalajn matematiklibretojn kaj prifilozofian libron. En 1905 aperis lia Vers- aĵareto, kun religietosaj poemoj.
Ankaŭ de la Ruso I. Seleznev (mortinta en 1904) aperis verkoj en FK. Li tradukis el Gorkij, kunlaboris al gazetoj kaj lasis kelkajn originalajn verkojn. Fine, de MiRail Solovjev (1874-1950), Ruso, aperis verkoj originalaj ne nur en FK, sed ankaŭ en La Revuo, He- ro^do de Esperanto kaj La Suda Stelo.
La Norda Skolo. — La transporto de la redakcio de Lingvo Internacia, do de la organiza centro de la tiama Movado, al Svedio, kaŭzis ankaŭ la multiĝon de interesaj verkistoj tie. Ui aktivis ĉefe artikole kaj proze. Tamen, okazajn versaĵojn (aperintajn i.a. en FK) verkis V. Langlet (1872-1960), K. Svanbom, k.a.
La Franca Skolo. — La poezia rikolto de la franca skolo estas, kiel jam dirite, nur malgranda. Kelkaj poemoj de Celestin Rousseau (1861-1949), esperantisto ekde 1902, aperis, kun milda, kelkfoje iom malserena romantika emocieco. Liaj poemoj aperis en Amo, Fonto de Vivo, 1939.
De la licea fizikinstruisto Henri Sentis (1850-1933), esperantisto ekde 1898, kiu verkis ankaŭ rakontojn, aperis poemoj Por Esperanto en 1912 kaj alia poemkolekto, En Montoj, 1927, kun delikata sentemo.
Sed la plej granda estas la internacieca Sviso Edmond Privat (1889-1962), kies poemkolekto Tra l' Silento aperis en 1912 (nun ĝi troviĝas en Junaĝa Verkaro, 1960). E. Privat estas la unua vere lir- ika voĉo de nia literaturo. Kun Schulhof, li konkludas periodon kaj aludas al nova. La temoj de la poezio de Privat, kvankam ne ĉiam ĝisfunde ellaboritaj, neniam impresas skize supraĵaj. Liaj versoj estas ĉiam glate harmoniaj, sen malspontanaj ŝtopvortoj. Malfeliĉe, Privat dediĉis sin tiel multe al la Esperanta Movado kaj al aliaj idealismofonaj movadoj, ke li povis verki sur poezia kampo nur junaĝe. Estas, krome, tre konataj la kontribuoj de Privat al historio- grafio, al skizarto, al oratorado, al teatro kaj al scienco.
La Slava Skolo (Dua Generacio). — Kelkaj Slavoj komencis sian literaturan agadon nur post 1900, kaj, do, aperigis siajn verkojn samtempe kun la verkistoj de la franca skolo. Estas atentinde, ke ne ekzistas hiato inter la du generacioj slavaj: nek literature nek tempe. Male, pluraj unuageneraciaj verkistoj ankoraŭ aktivas dum la duageneracia periodo (i.a. Devjatnin, Belmont, FeZ, Grabovvski, k.a.). Pluraj el ili poluras sian stilon, kaj, sub la influo de la muit- iĝantaj tradukaĵoj, kapablas superi la nuran emocian nivelon en la liriko, ellaborante pli detale kaj pli signife la formon kaj la enhavon.
De Leono Zamenhof (1875-1934), frato de L. L. Zamenhof, espe- rantisto ekde 1898, tradukinto el Ŝwi<?tochowski kaj el Wyspianski, aperis kelkaj verkoj poeziaj, kiuj estis kolektitaj en Mia Liro, 1909.
De la rusa gimnazia direktoro Romano Frenkel aperis multaj versaĵoj kaj tradukaĵoj en pluraj tiamaj kulturaj revuoj. Liaj origi- nalaj poemoj, kun natura simpleco kaj sincera lirikeco, teknike iom primitivaj, eble, sed ne supraĵaj, aperis en Verdaj Fajreroj, 1908, verko siatempe tre ŝatata.
La rusa oficisto Georgo Deŝkin (1891-1967), esperantisto ekde 1908, eldonis Versajoj en 1912. En 1957 aperis Elektitaj versajoj 1909-1956. Deŝkin estas poeto de lirikaj emocioj, de pejzaĝoj: sia- tempe sendube talente avangarda poeto, li tamen neniam plue evo- luis, tiel ke liaj verkoj fariĝis iom antikviĝintaj, ankaŭ se ne sen- ĉarmaj.
En 1912 aperis Unuaj Agordoj, poemaro de Wiktor Elski (ps. de Stanislaw Zygmunt Braun, pola oficisto; 1893-1956) kaj de Eska (ps. de Stanistaw Karolczyk, Polo, 1890-1966). De Braun, rezignaci-etosa poeto, aperis ankaŭ aliaj verkoj (originalaj kaj tradukaj) en la re- vuoj de la jaroj 1912-1920. Pli malmultajn aperigis Karolczyk.
Samjare eldoniĝis la poemaro de la pola studento (poste verkisto) Czestaw Jastrz^biec Kozlowski (1894-1956), Petaloj. La aŭtoro for- lasis Esperanton en 1914. La poemoj de Kozlowski estas tipe junulaj, kun ia ne bone difinebla melankolia bazetoso.
Ĵus antaŭ la Unua Mondmilito, en 1914, aperis la poemaro de la Polo Juliusz Kriss (1891-1959), Melodioj de 1'Nokto, kun versaĵoj iom romantikaj, kiuj pritraktas ankaŭ junulajn temojn, kiel amon, nok- ton, tristecon. . . .
Dummilite aperis nur unu atentinda verko: Doma Karesilo, 1917, de la Ruso Boris Mirski (ps. Bela Manto). Temas pri poemetaro sa- tira, kun temoj sufiĉe bone ellaboritaj, kaj taŭga stilo por afabla satiremo. En tiuj jaroj verkis ĉefe enrevue la delikata, artisme sen- tanta Rusino Maria Stanislavovna Tenner, kiu ankaŭ tradukis verkon de Tolstoj (1911).
Sed la ĉefa slava duageneracia verkisto estas sendube la ĉeĥa dentkuracisto Stanislav Schuthof (1864-1919). Liaj originalaj poemoj estas kolektitaj en la tri verketoj Per Espero al Despero, 1911; Kion la Vivo Alportis, 1911; kaj Aŭtunaj Floroj, 1912. Lia verkaro pruvas, ke li estis matura lirika poeto, kun stilo bone ellaborita kaj poem- strukturo interne konsekvenca. Liaj temoj estas melankoliaj, aŭ gajetaj, aŭ rezignaciaj: liaj verkoj tuŝas nin emocie ankoraŭ hodiaŭ. 6.6.3.5 Aliaj Poetoj. — La plej konata tiutempa poetino estis la Germanino Marie Hankel (1844-1929). Ŝiaj originalaj versaĵoj aperis en la kolekto Sableroj, 1911, kaj en multaj tiutempaj revuoj. En 1909 ŝi estis kronita Reĝino de la Floraj Ludoj. Sed ŝia graveco estas nun ekskluzive historia. Al ni ŝi povas plu nenion diri. ŝiaj poemoj komunikas al ni ne multon: ili enhavas nur tre ĝeneralajn emociajn konceptojn ne ellaboritajn, en formo iom primitiva, kie tro multe da vortoj — tutaj versoj, eĉ tutaj strofoj — troviĝas tie ne pro in- ternstruktura neceso, sed por ŝtopi rimajn aŭ ritmajn breĉojn. Ŝia sukceso estas jene eksplikebla: ŝi mirinde interprete spegulis la psi- kologian kaj kulturan (ideologie verdisman) nivelon de la tiama Esperanto-Movado.