Siatempe ŝatata, sed iom primitiva poeto estas ankaŭ la angla matematikisto Clarenee Bicknell (1842-1918), esperantisto ekde 1897. Li loĝis longtempe en Italio. Okaze verkis poemojn (krome, artikolojn kaj lernolibrojn) ankaŭ la Ital-ĉehino Rosa Junck (1850- 1929). Iom pli interesaj, kaj ankoraŭ hodiaŭ legeblaj, estas la verkoj de la angla lingvoinstruisto Albert Edward Styler (1865-1928). Liaj poemoj aperis en En la Dolomitojt 1914. Ankaŭ de la Anglo Giles Leigh Browne (1883-1919), esperantisto ekde 1909, aperis bonaj ori- ginalaj poemoj, ĉefe en La Revuo. Li aktivis ankaŭ traduke. La Usonanino Celia Doerner (1853-1918) tradukis kelkajn verkojn, kaj aperigis ankaŭ kelkajn originalajn poemojn.
De la hispana pioniro Vicente Inglada-Ors aperis en 1909 Pro- zajoj kaj Versoj. Pli gravaj estas tamen liaj tradukaj laboroj kaj tiuj en la teatra kampo. De la kroata oficiro Mavro Ŝpicer (1862-1936) aperis kelkaj originalaj poemoj, kvankam lia plej merita agado estis sur la traduka kaj lernolibra kampoj. De la Nederlandano C. Ch. Droogendijk (mortinta en 1918) aperis kolekto el simplaj poemoj: Esperantaj Poemoj, 1917.
6.6.4 La Prozaj Skoloj de la Unua Periodo
6.6.4.1 Enkonduko. — Ankaŭ ĉi-kampe FK estas bona, reprezenta kolektoverko. Aperis originalaj prozaĵoj de la ĉeftdevena Brazilano Fr. V. Lorenz, de iu Odesano Enbe, de V. Devjatnin kaj de la Ger- mano L. E. Meier. En Esperantaj Prozajoj aperis originalaj skizoj aŭ noveletoj de A. Kofman, L. Bernot, Cl. Bicknell, F. A. Postnikov (1872-1952), A. Hasselrot, L. de Beaufront, S. Meyer, K. M. Norden- svan, R. Lemaire, K. Boguŝeviĉ, kaj de aliaj.
La plejmulto el la originalaj rakontoj de Esperantaj Prczajoj (temas ĉefe pri skizoj, ne pri veraj noveloj) estas bonaj ekzemploj de ia tiama prozo: la invento ne mankis, kvankam la tuton ruinigis kelkfoje banala solvo: la stilo bedaŭrinde estis iom tro unutona kaj sennuanca. Ankaŭ la rakontaĵon ĝenis ofte diletanteca sinteno rilate la internstrukturan kontinuecon.
La Slava Skolo (Unua Generacio). — La plej granda parto aperis en revuoj: ĉefe en Lingvo Internacia. Tamen aperis ankaŭ libroformaj verketoj: de V. Stankieviĉ la skizaro El la Vivo de Es- perantistoj, 1896, de la teherana Ruso Abesgus, mortinta en 1930, la rakonto Kraljeviĉ Marko, 1896; samjare aperis la premiita rak- onto de la Polo Jozef Waŝniewski (1859-1897), En la Brikejo, kiu estas verŝajne la plej altnivela rezulto de tiu epoko.
Kontribuis ankaŭ aro da lingvokleraj esperantistoj, kiuj aktivis sur artikola, esea kaj lingva kampoj. Multaj eminentis traduke. Kelkaj jam estas cititaj, ĉar ili verkis ankaŭ originalajn poemojn. Aliaj memorindaj estas Samuel Ŝatunovskij (1859-1929), K. I. ŝid- lovskij (1858-1920), VI. Gernet (1870-1929), VI. Szmurlo (1865- 1931), N. Borovko (1863-1913), N. A. Kazi-Girej (1866-1917), k.m.a.
La Norda Skolo. — Esperantaj Prozajoj enhavas tri novelojn de la Finno Karl Magnus Nordensvan (1850-1903), kortega konsil- anto. La verkisto uzas artifikajn temojn, kaj verkas realisme, kun granda harmonio inter lingvo, rakontostrukturo kaj disvolviĝo. Iom romantika, la aŭtoro tamen efikas kredeble, kaj neniam falas en sentimentalecon.
Alia novelisto estis la sveda pastoro Otto W. Zeidlitz, kies Du Mirrakontoj aperis en 1898.
Pliaj tiamaj nordaj prozverkistoj (kiuj tamen nur okaze verkis novelojn) estis V. Langlet (1872-1960), Per Ahlberg (n. 1864) kaj Paul Nylen (1870-1958): ili verkis multnombrajn artikolojn kaj lingvajn eseojn.
La Franca Skolo. — Ĝis 1902-1905 la stilo de la francaj verk- istoj dependis de la lingvaj konsiloj kaj respondoj pretigitaj de L. de Beaufront. En iliaj manoj, la lingvo estis uzata tre korekte, sed iom rigide, tro afiksoriĉe kaj neflekseble. Post la fino de la influo de De Beaufront naskiĝis aliaj tendencoj. Unu skolo, kiu ĉirkaŭis La Revuon, kaj kiu trovis sian nestoron en Carlo Bourlet, proponis lingvon malfermitan, riĉan, favoran al la multiĝo de la neologismoj. La alia, kiu ĉirkaŭis Th. Cart kaj lian Lingvo Internacia, pledis por severa kontraŭneologisma sinteno. La franca periodo prezentis multe da kapablaj tradukantoj, multajn lingvoesplorantojn (estis la epoko de la Ido-krizo, do de la unuaj paŝoj de la esperantologio kiel esplora kaj normiga lingvoscienca branĉo). Multiĝis ankaŭ la sciencaj verkistoj, kaj fiksiĝis la Esperanta ĵurnalista lingvo. Mal- feliĉe, partoprenis ne tiom multe da originalaj prozverkistoj.
Beletraj Prozverkistoj: Malmultaj el la beletraj prozverkistoj estas citindaj. Aperis porinfana noveleto de Emile Boirac. Perdita kaj Retrouita, en 1905. De Ernest Deligny aperis Nehredeblaj Aveti- turoj de Sinjoro Radamanto. Rene Beck verkis la ĉarman novelon La Mistera Sinjorino, 1913. De Claudius Colas (1884-1914) aperis la kristnaska rakonto La Lignoŝuoj, 1914; li verkis ankaŭ aliajn no- velojn kaj lingvajn studojn. De Boucon aperis la verko Humcraĵoj en 1919. Tiaspeca verko, de la Hungaro Francion enmigrinta Paul de Lengyel (1868-1932) aperis jam en 1899 (2-a eld. 1908): Libro de l' Humorajo. Li estis pli konata kiel artikolisto: en Lingvo In- ternacia, Juna Esperantisto, La Revuo, Literatura Mondo, ktp. Iom pli interesaj estas la nun eksmodaj, romantikecaj kaj iom na- ivaj noveloj de Jeanne Flourens (ps. Roksano). Kelkaj el ili aperis en la novelaro La Senlaca Sinofero, 1912. Ŝi estas pli konata pro siaj artikoloj pri literaturo, pri modo, pri virinaj aferoj, kaj pro siaj teatraĵoj. De la licea fizikprofesoro Henri Sentis (1850-1933), es- perantisto ekde 1898, aperis la novelo Ursot 1906 (2-a eld. 1928) kaj la rakonto Blua Kardo, 1923. La kuracisto Rene Artigues (1860- 1950) aperigis kelkajn interesajn novelojn en Lingvo Internacia kaj en La Revuo. Kelkajn originalajn novelojn aperigis ankaŭ S. Meyer (1864-1921), el kiuj unu troviĝas en Esperantaj Prozaĵoj, 1902. Li estis tamen pli konata pro siaj tradukaĵoj.
Tre interesaj estas la aŭtobigrafiaj skizoj de Edmond Privat aperintaj en Aventuroj de Pioniro, 1963: la aŭtoro priskribas kelkajn gravajn eventojn kaj renkontiĝojn en sia junaĝo, kun sprito kaj skizemo.
Sed la — almenaŭ kvante — plej eminenta tiutempa aŭtoro estis sendube Henri Vallienne (1854-1908), kuracisto. Li multe tra- dukis (i.a. la tutan Eneidon!) kaj postmorte oni malkovris multajn neeldonitajn manuskriptojn de tradukaĵoj el De Musset, Fenelon, Ovidius, k.a. En 1908 li estis proklamita la plej granda stilisto es- perantlingva post K. Bein. Sed tiun juĝon ni povas konsideri iom entuziasme troa. Liaj ĉefverkoj estas du dikaj romanoj: Kastelo de Prĉlongo, 1907, kaj Ĉu li?, 1908 (reeld. 1938). Ambaŭ konsistas el la tipaj ingrediencoj de la tiama felietona romano: amo, pasio, roman- tiko, aventuroj, krimoj, mistero, identkonfuzoj, ktp., ĉio plektita en sufiĉe neverŝajna intrigo, kun ĉefpersonoj psikologie nekredeblaj, rakontdisvolviĝo nenecese komplika kaj stilo peza, maleleganta. E1 la du romanoj, supozeble nur la dua estas hodiaŭ ankoraŭ legebla, sed kun la lingvaj korektoj de K. Kalocsay.