Выбрать главу

Sciencaj Prozverkistoj: En tiu epoko formiĝis la scienca lingvo Esperanta. Elstara estis la kontribuo de Edmond Privat, kiu aktivis ĉefe intermilite: per multnombraj paroladoj pri lingvaj, literaturaj kaj internacijuraj temoj, kaj per verkoj kiel Ĉe VKoro de Eŭropo, 1909; Historio de Esperanto, I: 1912; II: 1927; Vivo de Zamenhof, 1920 (12 eldonoj), Interpopola Konduto, 1934; Federala Sperto, 1954; kaj Vivo de Gandhi, 1967. Alia Sviso estis la ĝeneva psikologo kaj pedagogo Pierre Bovet (1878-1965), kiu, same tiel, aktivis ĉefe inter- milite.

Sciencistaj stilistoj kaj elstaraj esperantologoj estis ankaŭ Char- les Verax (1873-1943), fotisto, la matematikisto Charles Laisant (1841-1920), generalo Hippolyte Sebert (1839-1930), la matematik- isto Charles Meray (1835-1911), la fizikisto Daniel Berthelot (1866- 1927), la lingvisto Charles Lambert (1866-1943), la kuracisto Mau- rice Briquet (1865-1953), la fizikisto Aime Cotton (1869-1951), kaj Maurice Rollet-de-1'Isle (1859-1943), kiu verkis ankaŭ pri lingvaj problemoj.

Prilingvaj Prozverkistoj: Prilingve verkis multaj, preskaŭ ĉiuj tiamaj movadaj eminentuloj. La unua stilisto estis L. de Beaufront (1855-1935): li estis, krome, lingvisto, aktivulo, artikolisto kaj eminenta polemikisto. Li enkondukis la unuajn Esperantajn ekza- menojn kaj kodigis la tiaman ,,logikan" kaj ,,korektan" lingvo-uzon. Alia tre grava stilmajstro, teoria kaj praktika, estis la lingvisto Theophile Cart (1855-1931), kiu aktivis ankaŭ kiel vortaristo, pole- mikisto kaj artikolisto (en Lingvo Internacia, 1913-1917, tre ŝatataj estis liaj artikoloj Biletoj de Blankbarbulo). Aktivaj sur la lingva kampo estis ankaŭ la multmerita pioniro Paul Fruictier (1879-1947), Camille Aymonier (1866-1951), Pierre Corret (1881-1936), Gabriel Chavet (1880-1972), Louis Bastien (1869-1961) kaj la Sviso Rene de Saussure (1872-1943), kiu ellaboris la korektan teorion de la Espe- ranta vortkunmetado, neniigante tiamaniere la tezojn de Couturat. (ĉ) Artikolistoj: En ĉi tiu periodo fiksiĝis la ĵurnalisma lingvo. Preskaŭ ĉiuj eminentuloj (movadaj, lingvaj, tradukaj, sciencaj, ori- ginalliteraturaj) verkis artikolojn. Elstaraj estas, krom tiuj menciitaj en (c), Auguste Cape (ps. Montrosier, 1868-1916), Jean Couteaux (1884-1961), Carlo Bourlet (1866-1913), kiu krome agadis sur lingva kaj beletra kampoj, kaj la Sviso Hector Hodler (1887-1920), fondinto de UEA, aktivulo, artikolisto, kiu pretigis ankaŭ kelkajn tradukojn. Liaj korespondaĵoj plenigas 12 volumojn!

Kulture gravaj verkistoj, krom la cititaj, estis i.a. barono Feli- cien Menu-de-Menil (1860-1930); li aktivis ankaŭ ĵurnalisme, pre- cipe en La Revuo, kiun li ĉefredaktis en 19C6-1914; lia edzino, Sophie Menu-de-Menil (1870-1925), Jeanne Ranfaing Zabilon-d'Her (ps. Evidino, 1868-1924), Emile Boirac (1851-1917): filozofo, stilisto, gra- matikisto, artikolisto, tradukisto valora, Rene Deshays (1870-1940), Maria Milsom (ps. Ramo, 1851-1933), Gaston Mooh (1859-1948): es- perantisto ekde 1889, pacisto, tradukisto, fakverkisto, Emile Peltier (1870-1909), Eugene Noel (1855-1913), kiu famiĝis pro siaj tradukoj kaj siaj recenzoj, Ernest Deligny (1864-1950), kiu multe tradukis kaj verkis artikolojn, kaj fine du Svisoj: Jean Borel (1868-1946), ĵurna- listo, eldonisto, redaktoro, tradukinto, kiu aktivis ĉefe en Germanio (Berlino), kaj Edmond Privat, la unua kiu provis kuraĝe antaŭskizi la evoluvojon de la tiam juna Esperanta literaturo (Pri Esperanta Literaturo, parolado, 1912).

La Slava Skolo (Dua Generacio). — La plej konata tiuepoka prozverkisto estis sendube la pola kuracisto Kazimierz Bein (ps. Kabe, 1872-1959). Li konatiĝis inter la esperantistoj en 1904 kaj for- lasis la Movadon en 1911, je la zenito de sia literatura kariero. Li ne verkis originale, sed nur traduke. Tamen li profunde influis la tiaman prozverkadon, kiun tiutempe regis la stilo de De Beaufront. Lia influo igis la lingvon pli fleksebla, pli libera, pli eleganta. Bein interesiĝis ankaŭ pri lingvaj demandoj: li aperigis i.a. vortaron Es- peranta-Esperantan.

Tre interesa estas la rusa originala novelisto Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev (1887-1933), pastro kaj instruisto, kiu esperantistiĝis en 1895. Li estis premiita de SFPE' kaj dum la Floraj Ludoj. Liaj noveloj estas kolektitaj en Sep Rakontoj (sub la ps. Ivan Malfeliĉulo), 1906 (2-a eld. 1908); La Ciganino, 1907; Tra la Loko Ensorĉita, 1913; Forta Impreso, 1914; Peko de Kain, 1932; En la Vagono (kaj aliaj rakon- toj), 1937. Li mul,te tradukis, sed nenion eldonis. Li estis novelisto talenta, kun kapablo profunde analizi la realon, kaj kredebligi siajn literaturajn kreaĵojn. Bedaŭrinde la tiama situacio estis malfavora, kaj tiu verva, kelkfoje brile skiza verkisto neniam povis ĝisfunde kultivi sian talenton.

De la Ruso Herschel Hall aperis en 1913 la novelo La Premiito. Samjare aperis la rakonto de A. A. Saĥarov (1865-1942), Superforta Ambicio, skizo kun simbola signifo pri la Esperanta Movado. Li estis cetere valora ĵurnalisto (lia artikolaro Sur Vojo al Kunfratiĝo de Popoloj aperis en 1907), redaktoro de Ondo de Esperanto (1909- 1917), kaj poste aktivis en la soveta komunista Esperanto-Movado.

Aliaj Prozverkistoj. — De la hungara pioniro August Marich aperis en 1911 Skizoj el Mia Propagandista Vivo.

Eklaboris pluraj Angloj: en 1913 aperis la skizaro de A. E. Styler En la Montoj, kaj en 1914 la rakonto de Richard Sharpe (1844-1923) Travivajoj de Ro Ŝo. Temas pri aŭtobiografia verko en tro simpla formo: nur „faktoj", sen ia interpreto psikologia aŭ eventa. En 1915 publikiĝis la utopieca filozofi-socikritika romano teozofio-fona de la arkitekta desegnisto H. B. Hyams (ps. Tagulo, m. 1960): Nova Sento (2-a eld. 1925). En 1919 aperis la iom romantikstile eksmoda romano de Alleyne Sinnotte, Lilio, kie ne mankas travivaĵoj feliĉaj kaj mal- feliĉaj, sed fine la Bono estas premiita kaj la Malbono punata (aŭ respektive pardonata).

'La Kataluno Frederic Pujula-i-Valles (1877-1963), esperantisto ekde 1905, eldonis en 1908 du rakontojn: La Grafo Erarinta kaj Naivulo.

De la Hispano Jose Garzon-Ruiz (1871-?) aperis artikolaro Kel- kaj Andaluziaj Moroj, 1910, kaj prijura monografio.

La Italo A. Rivier aperigis la rakonton En Rusujo per Esperanto, 1911. De D-ro Leunbach aperis la originala novelo Ne Juĝu, 1914.

Kaj, fine, anoncis sin ankaŭ la unuaj ekstereŭropaj prozverkistoj: la unuajn tradukojn, la unuajn originalajn skizojn kaj artikolojn verkis la Japanoj Ĉif toŝio kaj Fukuta kunitaro.

6.6.4.7 Kulture Gravaj Aktivuloj Slavaj kaj Alilandaj. — Kvankam plej multaj el ili ne verkis originale sur la beletra kampo, ili estis tamen gravaj pro siaj tradukaĵoj, lingvaj studoj, artikoloj. E1 la rusaj, ni rimarkas: Paŭlo Medem (1862-1924), kiu pretigis lernoli- brojn kaj tradukis; Andreo Fiŝer, kuracisto (1855-1930), kiu tra- dukis en lingvo ŝpruce moderna el Turgenev, Gogol, Puŝkin; Timo- fej Ŝĉavinskij (1862-1921); Anna Ŝarapova (1863-1923), kapabla tra- dukantino. E1 la Poloj elstaras la interlingvistoj Boris Kotzin (1887-) kaj Adam Zakrzewski (1856-1921).