En 1921, kiam aperis lia unua poemaro originala Mondo kaj Koro (senŝanĝe fotorepresita en 1970), oni tuj perceptis, ke nova, granda voĉo por la unua fojo aŭdiĝas en la originala literaturo. En 1931 aperis lia poemkolekto Streĉita Kordo, ampleksa ekzemplo de atingita arta kaj teknika matureco. Kalocsay, en sep cikloj, poetas keikfoje pure lirikan, intimisman poezion; kelkfoje li iĝas tuthoma- ra poeto, kiu eposspire interpretas la dezirojn kaj la sopirojn de la homoj. Li scias enprofundiĝi en la abismojn de memanalizo: li re- kreas lirike, kun potenca krio, la homan malkapablon kontentiĝi, kaj la internan instinkton al ĉiam pli malproksimaj konkeroj. Li povas ankaŭ plene forlasi la formojn por sekvi senregulan inspiron, kie li esprimiĝas en diboĉe persona lingvo, virtuoze eleganta kaj samtempe sincera, kie ĉiu vorto estas nepre necesa, kaj havas pro- pran sencan kaj estetikan funkcion. En 1931 aperis ankaŭ liaj Rim- portretoj, spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj. En 1939 estis preta lia nova poemaro Izolo, kiu pro la milita situacio ne povis tamen disvastiĝi. En 1956 aperis Ezopa Saĝo, poezia fabelrekreo de la antikvagrekaj popolsaĝulaj rakontoj. Oni reeldonis kelkajn el liaj poemoj en La Kremo de Kalocsay, 1971, kaj valora poemo pri la poezia arto aperis, sub la pseŭdonimo „C. E. R. Bumy" en Parnasa Gvidlibro, 1932 (dua eld. kompletigita 1968).
Dummilite kaj postmilite Kalocsay silentis plurjare pro la malfavora politika situacio. Sed post la reekfunkcio de la hungara Movado, de- nove aperis liaj verkoj. Liaj poemoj troveblas en multaj revuoj: i.a. en Literatura Mondo (en ĉiuj tri periodoj), La Nica Literatura Re- vuo, Hungara Vivo, Monda Kulturo, k.a.
E1 la literaturhistoria vidpunkto Kalocsay signas momenton esence gravan en la disvastiĝo kaj fortikiĝo de la Esperanta kulturo: Kalocsay estas fakte ne nur la unua Esperanta poeto, kiu laŭnivele estas plene komparebla al kiu ajn nacilingva poeto, sed samtempe ankaŭ unu el la plej eminentaj.
Julio Baghy (1891-1967) estis verkisto kaj aktoro. Li aliĝis al la Esperanta Movado en 1911. Baghy estis emocie lirika interpretanto de tiu fundamenta homeco, kiu estas la komuna bazo de la internaci- lingva kolektivo. Pro tio li estas unu el la plej „esperantistaj" poe- toj, kiun neesperantisto povas nur malfacile kompreni. Liaj poemoj estas melodie spontanaj kaj formabundaj: ilia ritmo dependas de la momenta inspiro kaj povas aliiĝi laŭ la neceso. Baghy aktivis ankaŭ sur la romana, novela kaj teatra kampoj.
Lia unua poemaro aperis en 1922: Preter la Viuo, kiu estas ver- ŝajne ankaŭ lia ĉefverko. Sekvis la poemaro Pilgrimo, 1926, kaj La Vagabondo Kantas, 1933. La plej senpere lirikeca estas la unua. En la lasta (de 1933) lia ritmo- kaj rimo-abundo tie kaj tie kovras mankojn de inspiro kaj de temanalizo. Liaj poeziaj materialoj venas grandparte el liaj spertoj dum la siberia militkaptiteco. En 1966 aperis Ĉielarko, versa reverko de fabeloj de 12 popoloj. Lia lasta poemaro, Aŭtunaj folioj, estis publikigita postmorte en 1970.
Lajos Tarkony (antaŭmilite: Ludoviko Totsche, 1902- ), profesia oficisto, estas esperantisto ekde 1919. Li aktivis traduke (el Karin- thy, 1934), kaj por Hungara Antologio, 1933; krome verkis literatur- kritikan esearon (De Paĝo al Paĝo, 1932); kunlaboris en pluraj re- vuoj, i.a. en Literatura Mondo kaj La Nica Literatura Revuo.
Liaj poemoj originalaj aperis en Dekdu Poetoj, 1934. Sed lia maturaĝa verko estas la granda poemkolekto Soifo, 1964. La tieaj poemoj estas ekzemploj de forma perfekteco, apud ekzemploj de senpere lirika esprimo per liberaj versoj. Tarkony havas preskaŭ muzikan senton por la ritmo. Li estas poeto de ĉiutagaj, momentaj okazaĵoj, sed ankaŭ de emocia kunsento pri tuthomaraj problemoj, kiujn li projekcias tra sia esence lirika personeco.
Imre Baranyai (ps. Emba, 1902-1961) estis poeto, kiu fruaĝe ak- ceptis la klasbatalajn instruojn de Marx, kaj iĝis unu el la gvidantoj de la hungara laborista Esperanto-Movado. Baranyai poeziigis sian sopiron por pli justa mondo kaj profetan motivon pri la revolucio. Lia malfacila vivo kaŭzis tiun amaran senton, kiu reflektiĝas en liaj poemoj, ankaŭ kiam la momenta inspiro estas gaja. Teknike li ne estas tiel elstara, kiel la unuaj du poetoj, sed li impresas senpere.
Li verkis ankaŭ novelojn kaj romanon. Lia poezia verkaro tro- viĝas en La Profeto (kun tradukaĵoj), 1934; En Ekzilo, 1938; Ekzilo kaj Azilo, 1962.
La Hungaro Ferenc Szilagyi (1895-1967), pli fama kiel proz- verkisto, verkis ankaŭ originalajn poemojn, kiuj parte aperis en Dekdu Poetoj, 1934. Liaj poeziaj verkoj, malabundaj, estas framoj delikataj kaj elegantaj, kiujn li teksas vorte kun fajna artisma sento.
Li multe tradukis el la hungara kaj el la sveda (longtempe li
loĝis en Svedio, kies civitanecon li alprenis).
Sekretaj Sonetoj, de la verkisto Peter Peneter (1891-1953), ape- ris en 1932. Temas pri ciklo de 52 forme perfektaj sonetoj pri la seksĝuaj malkovroj de amanta paro. En 1965 ili reaperis en Libro de Amo, kun aldonita parto, originala kaj traduka, de lia filo Georgo Peterido Peneter. Estas sufiĉe ĝenerala opinio, ke sub Peter Peneter kaŝiĝas fakte iu bone konata hungara verkisto. 6.7.1.2 ĉirkaŭ la Budapeŝta Skolo. —
a) ĉirkaŭbaltaj aŭtoroj: La plej eminenta el ili estis Hilda Dresen, Estonino (1896- ), radiotelegrafistino, kiu abunde verkis ankaŭ traduke. Ŝi lernis Esperanton en 1916, kaj kunlaboris al Lite- ratura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo, k.a. Ŝiaj poemoj aperis en 12 Poetoj, 1934, kaj en Norda Naturo, 1967. Ŝiaj te- moj koncernas precipe la naturon kaj emociajn momentojn, kiujn ŝi disvolvas en iom melankolia, sed neniel sentimentaleca tono, kun elstara versomelodieco. Rimarkinda verkisto estis ankaŭ alia Esto- no, la popollerneja instruisto Hendrik Adamson (1891-1946), kiu verkis ankaŭ originalan novelon kaj estas konata kiel nacilingva poeto. Liaj verkoj aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj en Vesperkanto, 1967. Ankaŭ ĉe Adamson la baztono estas melankolio, sed kun rezignacia sento, fontanta el la multaj suferoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li devis elporti. Ĉi tiun grizkoloran tonon respegulas ankaŭ liaj am- poemoj kaj poemoj pri la naturo, kiu por li estis rifuĝejo.
Tria grava poeto estis la latva ŝtatoficisto Nikolao Kurzens (1910- 1958). Liaj verkoj aperis en Ondo de Daŭgava (kiun li redaktis inter 1932 kaj 1934), Literatura Mondo, Norda Literaturo. Libroforme, ili aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj en Mia Spektro, 1938. Li aktivis ankaŭ sur traduka kampo. Li estas poeto de la vivo-efemero, kaj de la neceso epikure — eble eĉ nur memimage — ĝui la malmultajn plezurojn, kiujn ĝi prezentas. Sed li estas ankaŭ poeto de la subitaj ribelekflamoj, kiuj ne longe daŭras, ĉar li refalas en tiun pasivece rezignacian staton, kiun li nomas ,,tedo".
Aperis originalaj poemoj ankaŭ de la Estonino Helmi Dresen (1892-1941), de la Litovo B. Giedra, kies poemvolumo Violetoj, parte tradukita kaj parte originala, publikiĝis en 1938, de la Latvino Lud- mila Jevsejeva (1913- ), kies poemoj aperis en Literatura Mondo, La Suda Stelo kaj en la antologio Naŭ Poetoj, 1938, de la Latvo Augusts Kazoks (1881-1937), kiu multe tradukis, redaktis Ondo de Daŭgava (1925-1931), kunlaboris al Literatura Mondo kaj aperigis kelkajn originalaĵojn.