Выбрать главу

(b) Ĝermanaj verkistoj: En Svedio ekverkis rimarkinda poet- ino, kiu aktivis ĉefe traduke: temas pri Magda Carlsson (1896-1971), instruistino. Ŝi lernis Esperanton en 1931. ŝiaj malmultaj origina- laĵoj estas veraj artismaj juveloj.

E1 la tiamaj anglodevenaj poetoj, kvar estis forte influitaj de la Budapeŝta Skolo. Unu el ili estis Leonard Neivell (1902-1968), Anglo, kiu kunlaboris al Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, La Nica Literatura Revuot Norda Prismo. Li estis bona tradukisto kaj elstara novelisto. Poezie li verkis malmulte. En 12 Poetoj, 1934, aperis kelkaj liaj fajne cizelitaj poemoj ironiaj, kaj kanzonaj poeziaĵoj. En la sama Dekdu Poetoj aperis ankaŭ la originalaj poemoj de la angla misiisto Brian Price-Heywood (1910-1942), kiu kunlaboris en Literatura Mondo, kaj de la usona Ezra Clark Stillman (1907- ), eksmembro de la direktoraro de IALA (The International Auxiliary Language Association).

Elegante spritajn poemetojn aperigis Wilfred Bickley Johnson (1903- ), instruisto, kunlaboranto de Literatura Mondo. La mal- granda kolekto de Geoffrey D. Nash (1882-1931), Miniaturoj, aperis en 1931, kaj Versajoj de JoE, de Joab Eljot, aperis en 1946. Li estis la aŭtoro de fantazia strangaĵo: Per turboj bontonaj en Kakofonujo, 1938 (2-a eld. 1951).

De la flandra oficisto Jan van Schoor (1896-1955) aperis en 1928 la poemkolekto Amo kaj Poezio, aldone al multaj valoraj tradukoj. Van Schoor estis poeto minortona, delikatsenta, kun intimeca, kaj ofte iom pudora inspiro.

Ankaŭ en la germanlingvaj landoj efikis la hungara influo. La Sviso Karl Jost (1876-1952) aperigis siajn originalajn poemojn, kiuj tamen nur tie kaj tie superas la unuaperiodan nivelon, en Modesta Bukedo, 1948. De la Aŭstro Alfred Schauhuber (1896- ), oficisto, aperis poemoj melankolitonaj, kun milda inspiro, en Dekdu Poetoj, 1934. Samkolekte aperis kelkaj poemoj de la aŭstria verkisto Niko- lao Hovorka (1901-1966). En la pli posta kolekto Naŭ Poetoj, 1938, aperis la verkoj de la sudeta Germano Martin Strŭmpfel (m. 1939), naturinspirita poeto. Samkolekte aperis la verkoj de la Germano Karl Vanselow (1877-1959), kiu aktivis abunde ankaŭ traduke. En 1952-1953 aperis la ses kajeroj de lia kolekto Nia Lingvo Esperan- to. Minortona poeto estas la Germano Herbert Hesse, kies Sonoj Novaj kaj Malnovaj aperis en 1930. Sed la plej interesa poeto estas la germandevena ĵurnalisto, eldonisto, tradukisto, lingvisto kaj prozisto Te<o Jung (1892- ). Lia lingvo estas zorge flegata, kun altaj lirikaj pretendoj: ,li sukcesis evoluigi propran stilon, kiu tamen esence de- pendas de la budapeŝta literatura revolucio. Liaj poemoj aperis en La Alta Kanto de la Amo (poemo bazita sur legendo, 1926, 2-a eld. 1928) kaj en la poemaro Ek al Batal', 1935.

Du Nederlandanoj estas aparte interesaj: la lirika poeto Adalbert

Smit, kies poemoj aperis en la kolektoj Fajreroj, 1927, kaj Roseroj, 1930, kaj la havenlaboristo Lodewijk Cornelis Deij (1919- ). La poemoj de ĉi-lasta poeto estas stile variaj kaj sinceretose vigle anti- faŝismaj: ili aperis dummilite en pluraj revuoj, kaj tio igas nin be- daŭri, ke lia poezia sezono daŭris tiel mallonge.

(c) Latinidaj poetoj: De la rumana presisto Miŝu Beraru (1903- 1938), esperantisto ekde 1925, kunlaborinto al Literatura Mondo, aperis la poemaro Spite la Vivon, 1928, kun neprofundtonaj, tamen sinceraj, sufiĉe variritmaj poemoj, kun mezgaja inspiro.

En Francio aperis ankaŭ pluraj poetoj. Unu el ili estis la ,,Pana- mano" (fakte pariza poeto) Georgo E. Maura (1905-1971), kiu verŝajne estas pseŭdonimo de franca aŭtoro. Siajn unuajn verkojn li aperigis en Dekdu Poetoj, 1934, en Literatura Mondo, en la poemkolekto Duonvoĉe, 1939 (2-a eldono ampleksigita en 1963) kaj en La Nica Literatura Revuo. Maura estas rafinita poeto, kiu diboĉe uzas la ri- majn kaj ritmajn eblecojn de la lingvo, kun eleganta, kristale fajna lingvo-uzo kaj plena ellaboriteco de la konceptoj. Li verkis pri amo, nokto, pri momentoj kaj rememoroj, sed ankaŭ pri tuthomaraj pro- blemoj, kiel milito, liberiĝo, sufero.

Menciindaj estas la originalaj poemoj de Gaston Waringhien (1901- ), de Henri Vatre kaj de Juliette Baudin-Vatre (1910-1937), tro frue mortinta, kies versoj aperis en Naŭ Poetoj, 1938.

Du poetoj aktivis en Italio. Unu estis Alessandro Mazzolini (1857- 1934), kies poemoj, aperintaj en Esperanto, Literatura Mondo, Ondo de Daŭgava, tamen resentigas ankoraŭ la unuaperiodan neflegitecon kaj diletantecon. La dua poeto estis la bibliotekisto Francesco Pizzi (1880-1946). Liaj poemoj aperis en 1925 en En la Mondon Venis No- va Sento. Lia poemo La Protektanto estis publikigita en 1932. Li estis religitendenca, minortona poeto, tamen multaspekte interesa.

La hispanaj kaj la katalunaj poetoj formas kvazaŭ apartan sko- lon interne de la granda hungara poezia reformo. Tamen, la plej fruaj reprezentantoj de ĉi tiu skolo stile spegulas ankoraŭ la unua- periodan stilsituacion. De la respublikana stabkolonelo Fernando Redondo-Ituarte (1882-1949) aperis originalaj poemoj strikte ligitaj al la stilo de la unuatempa skolo. La samon ni povas diri pri la Kataluno Arturo Domenech-i-Mas (1878-1936), instruisto, socialisto, premiita ĉe la Floraj Ludoj. Liaj Poemoj (redaktitaj de J. Grau- Casas) aperis en 1937.

Pli stilmaturaj estas la poeziaj verkoj de Julio Mangada-Rosen- orn (1877-1946), kies Versajaro, kun 14 poemoj, aperis en 1923. Pli poste, en 1933, aperis lia alia originala poemaro Amelia kaj Marina. Interesaj estas ankaŭ la poemoj de la hispana kuracisto Rafael de San-MUlan-Alonso (1866-1924). Liaj poemoj, ne tiel flegitaj kiel tiuj de Mangada, do stile ankoraŭ iom primitivaj, kaj ofte kun ne plene ellaborita enhavo, troviĝas en Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj, 1914, kaj en Mia Poezio, 1932. Aperis ankaŭ poemo: Ŝipopereo, 1921.

Pli rekte influita de la Budapeŝta Skolo estas la hispana tele- grafistino Amalia Nŭnez-Dubŭs (1899- ), kies poemoj aperis en Dekdu Poetoj, 1934, kaj kies verse reverkita navarra legendo, Etern- eco, aperis en 1966. Ŝi estas freŝtona, facilesprima poetino, kun mult- varia temogamo.

Alia rekta — kaj eminenta — ido de la Budapeŝta Skolo estas la kataluna urbestra sekretario Jaume Grau-Casas (1896-1951), kiu multe kaj kompetente tradukis, kunlaboris en Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Kataluna Esperantisto, kaj verkis romanti- kajn poemojn, kun partoj de granda sincereco lirika kaj emociveka inspiro. Liaj versaĵoj aperis en Amaj Poemoj, 1924, Novaj Amaj Poe- moj, 1927, kaj en La Lasta Poemo, 1936.