Выбрать главу

(ĉ) Slavaj poetoj: En Sovetio multaj proletaj verkistoj estis stile influataj de la hungara reformo. Sed nur du estas veraj idoj de la Budapeŝta Skolo: la Leningradano Grindel Falkonbriĝ, kiu kunla- boris en Literatura Mondo, kaj la Sovetiano V. G. Sutkovoj. Ambaŭ estas reprezentataj per malmultaj verkoj en Naŭ Poetoj, 1938.

En Pollando aperis pluraj poetoj, el kiuj neniu tamen estis aparte elstara. Plej interesa estas Salo Kornfeld (ps. Grenkamp, 1896-1943). Liaj originalaj poemoj aperis en Krioj de VKoro, 1922. De Kaplan aperis la poemkolekto Akordoj Esperantaj, 1923. Fine, originalajn poemojn publikigis ankaŭ Edivard Wiesenfeld (1892-1941?), kiu multe tradukis kaj estis premiita ĉe la Floraj Ludoj.

Kontraŭe, altan nivelon atingis la originalpoezia verkado en Ĉehoslovakiio. La originalaj poemoj (ĉefe humurtonaj) de Tomaŝ Pumpr (1906-1972), juristo kaj esperantisto ekde 1926, aperis ĉefe en Literatura Mondo. Pumpr estas konata precipe pro siaj multaj elĉeĥigitaj verkoj, i.a. pro la traduko de operoj (de Smetana, Dvorak, Blodek). Alia poeto originala estis la profesoro Miloŝ Lukaŝ (1893- ), esperantisto ekde 1907. Li multe tradukis, kaj kunlaboris en Litera- tura Mondo, La Nica Literatura Revuo, ktp. En 1937 aperis poemoj de Vlada Hvezdenskv.

Dum ĉi tiu periodo ni vidas ankaŭ la ekformiĝon de aparta poe- zia skolo en Jugoslavio. La Sloveno Damjan Vahen-Svetinov (1913- ) eldonis kvar poemkolektojn: Miaj Vojoj, 1938; Dum Lon- gaj Vesperoj, 1940; Dum Noktoj Senstelaj, 1941; Krioj el Mallumo, 1963. De la slovena juristo Jakob Stefanĉiĉ (1885- ) aperis pluraj poemoj. Grava estas lia prilaboro, en formo de seskanta poemo, de la novelo La Servulo Jernej kaj Lia Rajto de la slovena verkisto Ivan Cankar (1933).

Krome, publikigis originalajn poemojn la Serbo Stevan Zivano- viĉ (1900-1938), pli fama kiel prozisto, la Kroato Franjo Homar (1905-1933), la serba pastro MUivoje Pavloviĉ (1907- ), la kroata ĵurnalisto Buro Raŝan (1912- ), kiu verkis ankaŭ kroate. Ni citu laste la sonetciklon de Sv, Petroviĉ (1899-1960), Sonetkrono por la Esperantistaro.

Ne forgesendas la pli malproksimaj slavdevenaj poetoj. La plej eminenta estas J. J. Kohen-Cedek (1904- ), ruslanda Hebreo, nun Israelano, instruisto. Li kunlaboris en Heroldo de Esperanto, Mai- granda Revuo, k.a. Lia poemaro troviĝas, almenaŭ parte, en Tiberio, 1942. Li estas ironie bonintenca poeto, kiu ĝuige pikas per leĝerto- naj versoj.

Alia poeto estis la pola Hebreo, poste Israelano Imanuel Olŝ- vanger (1888-1961), oratoro, cionista aktivulo. Liaj poemoj aperis en Eterna Sopiro, 1925 (pligrandigita eldono en 1942). Li estas emocia poeto, kelkfoje kun momentoj de brila lirikeco. La dua eldono de lia verko prezentas ampleksan poemon: Inter Homo kaj Dio.

Ekstereŭropaj poetoj: De la Ĉino Saint-Jules Zee (aŭ Sŭ) aperis fantazivibraj, etjuvele buntaj originalaj poemoj en Naŭ Poe- toj, 1938. Li multe tradukis el la moderna ĉina literaturo. En Bra- zilo aperis la iom primitiva Ama Stelaro de Nuno Baena (m. 1922), en 1922, kaj la pli matura poemaro originala de Francisco Valdomiro Lorenz (1872-1957), esperantisto ekde 1887. Liaj poemoj originalaj aperis en Diverskolora Bukedeto, 1941 (kun tradukaĵoj). Lia tra- duka ĉefverko estas la Bhagavad-Gita.

Komunaj verkoj de poetoj de la Budapeŝta Skolo: De K. Kalocsay kaj J. Baghy aperis antologioj en Arĝenta Duopo, dua vo- lumo, 1937, kaj en Ora Duopo, 1966.

E1 literaturaj promesoj realiĝis du reprezentaj volumoj:

La unua estas Dekdu Poetoj, 1934, kun poemoj de Adamson (Es- tono), Hilda Dresen (Estonino), Brian Price-Heywood (Anglo), Hovorka (Aŭstro), Kurzens (Latvo), Maura (Franco?), Newell (Anglo), Nŭnez-Dubŭs (Hispanino), Schauhuber (Aŭstro), Stillman (Usonano), Szilagyi (Hungaro), Tarkony (Hungaro).

La dua estas Naŭ Poetoj, 1938, kun verkoj de Sutkovoj (Soveti- ano), Jevsejeva (Latvino), Falkonbriĝ (Sovetiano), Ĉulitis (Latvo), Zee (Ĉino), Vanselow (Germano), Strŭmpfel (Germano), Sieroszew- ski (Polo), J. Baudin-Vatre (Francino).

6.7.1.3 Soveta kaj Proleta Skolo. — La eksplodo de la Oktobra Re- volucio kaj la postmilita kresko de proletaj revoluciaj movadoj en preskaŭ ĉiuj ekonomie evoluintaj ŝtatoj de la mondo kreis grande- gan entuziasmon ankaŭ ĉe multaj poetoj, kiuj provis esprimi tion en siaj verkoj.

La plej granda estas sendube la rusa instruisto Eŭgeno Mihalski (1897-1937), kiu lernis Esperanton en 1911. Li fondis en 1917 litera- turan revuon en Saratov: Libera Torento. Liaj originalaj poemoj aperis libroforme en Unua Ondo, 1918; Du Poemoj, 1922; Prologo, 1929; Fajro Kuracas, 1932; Kantoj de 1'Amo kaj Sopiro, 1934. Be- daŭrinde pluraj gravaj originalaj manuskriptoj perdiĝis (i.a.: restas nur fragmentoj de la poemo Reforĝo de l'Homo, pretigita inter 1934- 1935, kiu havis 5000 versojn). La unue aperinta verko de Miĥalski tuj montris eksterordinaran teknikan kaj lingvan maturecon. Li estis fajroŝpruca poeto, impulsema, arda. Liaj versoj per aŭdacaj ritmoŝanĝoj substrekas la disvolviĝon de lia inspiro. En sia lasta verko li turniĝis al klasbatalaj temoj: tio ankoraŭ pliampleksigis lian jam vastan temogamon.

La rusa ekonomikisto Nikolaj Hohlov (1891-1953) lernis Espe- ranton en 1905. Li tradukis multe, ĉefe el Drozdov, Doroŝeviĉ kaj Tolstoj. Li verkis ankaŭ senpretendan, amuzan teatraĵeton. Origi- nalaj poemoj aperis en Literatura Mondo kaj en La Tajdo, 1928. Ĉi tiu poeto, forte influita de ]a Budapeŝta Skolo, estas eleganta artisto, kun intima sento pri la versa muziko kaj kun la kapablo atingi lin- gvan harmonion en bele cizelitaj versoj.

Alia poeto estis la rusa ĵurnalisto Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov, kiu naskiĝis en 1900 kaj mortis dum la Dua Mondmilito. Li multe kaj kompetente tradukis. Originale li ne estis fekunda verkisto. Liaj verkoj aperis dise en Esperantaj periodaĵoj. Lin karakterizas la in- fluo de la rusaj simbolistaj poetoj.

Ankaŭ la bulgara ĵurnalisto Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin; 1903- ), redaktoro de Internacia Kulturo (1945-1949), eminenta tra- dukanto, aperigis rimarkindajn originalajn poemojn, kie li simpatie kaj kunsufere priskribas la vivsituacion de la laborista klaso. Liaj poemoj troviĝas en Ruĝa Aŭroro, 1930 (2-a eld. 1932) kaj en Garbo, 1930. Li verkis ankaŭ originalajn novelojn.

Teknike multe malsuperaj estas la versaĵoj de alia Bulgaro, Ĥ. M. Ĥrima. Ili aperis en Poemoj de l' Plugisto, 1930, kie la aŭtoro, iom patose, esprimas siajn politikajn sentojn kaj sopirojn.