Выбрать главу

6.7.2.3 Japanaj Prozaŭtoroj. — De Tabata kisaku (1911- ) aperis pluraj originalaj noveloj kaj dramoj. Nakagaki kojiro (1894-1971), aktivulo, verkisto kaj pentristo, aperigis tradukaĵojn, prilingvajn verkojn kaj sociverismajn novelojn. Ankaŭ la Japanino Hasegaŭa teru (1912-1946) rakontis siajn spertojn kaj laborojn en multaj lete- roj, kaj en la verkoj Flustr' el Uragano kaj En Ĉinio Batalanta. Ŝi estis komunistino, kaj partoprenis flanke de la ĉinaj proletoj la na- ciliberigan (kontraŭjapanan) kaj kontraŭguomindangan militojn. 6.7.2.4 Ĝermana Proza Skolo. — Fine de la unua literatura periodo, kaj preskaŭ dum la tuta dua periodo aktivis en kelkaj ĝermanlin- gvaj landoj prozistoj sufiĉe abundverkaj, kiujn ne tre influis la tia- ma Budapeŝta Skolo. Kvankam pluraj el iii tute ne estis lingvaj di- letantoj, ili tamen ne sekvis la hungaran ekzemplon, kaj preferis atenti la heredaĵon de la antaŭmilitaj prozverkistoj. Plej eminenta literature kaj lingve estas sendube la Nederlandano Hindrik J. Bulthuis (1865-1945), kiu lernis Esperanton en 1901. Li verkis ankaŭ teatraĵojn kaj originalajn poemojn (en La du Ŝipoj, 1909). Sed plej valorajn laŭrojn li rikoltis en la tradukado kaj en la romanverkado: Jozef kaj la Edzino de Potifar (Idoj de Merkuro), 1926; Idoj de Orfeo, 1923; La VHa Mano, 1928; kaj Inferio, 1938. Liaj plej bonaj verkoj pritraktas la tradician vivon de la nederlandaj kamparanoj, kiujn li observas per verismaj, psikologiinterpretaj kaj amikaj okuloj. Kelkfoje, kiam li volas trospici sian rakontkampon per neeblaj hazardokazaĵoj, lia sugestia forto malgrandiĝas, kaj la rakon- to iĝas iom plumpe nekredebla. Sed kie li, kiel en La Vila Mano, pres- kaŭ nur pritraktas la kamparanajn vivon kaj psikologion, li sukce- sas verki siajn plej valorajn paĝojn. Lia lasta romano (1938) estas utopi-fikcia, parte ankaŭ kritika verko, psikologie kaj rakontframe neverŝajna.

Abunde verkis originale ankaŭ la germandevena Anglo Heinrich Luyken (1864-1940). Liaj romanoj estas Paŭlo Debenham, 1911; Mirinda Amo, 1913; Stranga Heredajo, 1922; Pro Iŝtar, 1924. Li plek- tis neverŝajnajn kaj altpatosajn aventurojn kun religitendencaj te- moj. Lia psikologio estas primitiva, kaj lia rakontmaniero eksmode romantika. Tiuj difektoj iom malakriĝas en la romanoj de 1913 kaj de 1924, el kiuj tiu lasta (1924) estas lia plej ambicia verko: pri la lukto inter la bono kaj la malbono en la antikva Babilono.

Du originalajn romanetojn verkis la Anglo John Merchant (1872-1936): Tri Angloj Alilande, 1912 (4-a eld. 1936), kaj Kompa- tinda Klem, 1931. Temas pri ĉarmaj rakontoj sen literatura valoro.

La Germano Fr. Ellersiek (ps. Argus, 1880-1959) eldonis la kri- minalromanon Pro Kio? en 1920. De la Germano Richard Meye ape- ris en 1935 la originala strangatmosfera romano La Longa Vojo.

Sen ia literatura pretendo estas la aŭtobiografiaj raportoj de la Usonano J. Scherer (1901-1967): Ĉirkaŭ la Mondon kun la Verda Stel-o, 1933, kaj Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo, 1937.

6.7.2.5 La Socialista kaj Proleta Proza Skolo. — E1 ili elstaras la germana aktivulo Norbert Barthelmess (1901- ), kiu verkis ankaŭ poemojn kaj rakontojn. Li aperigis kelkajn rakontojn kaj roman- etojn, kiel Diablidoj, 1928, porjunulan verketon pri la tiama socialista „pionira" junularo; Juneca Ardo, 1936, priskribantan la revolucian etoson, kiu regis inter la germana proletaro en (probable) la jaro 1923; Vartejoj, 1938, kie la revolucia entuziasmo jam perdiĝis: la aŭtoro esploras rakonte edukajn sociajn problemojn, kaj denuncas la burĝajn edukejojn. Lia stilo estas eble iom unutona, kun kelkaj „paroladoj" de la rolantoj, kiuj fakte respegulas la ideojn de la aŭtoro.

Pli interesa estas la romano de la Sovetiano VI. Varankin (1902 - ?), Metropoliteno, 1933. La aŭtoro prezentas paralelan rakon- ton pri la berlinaj laboristaj revoluciaj rondoj kaj pri la moskvaj burokrataj medioj de la tiama kompartio, kiun li plektas kun am- rakonto.

De J. Flamo aperis la rakonto La Maja Festo, 1932. La Aŭstro H. Weinhengst en sia romano Turstrato 4, 1934, socikritike pritrak- tas la tiaman mizeran kaj senesperan situacion de la proleta klaso. Li aperigis ankaŭ rakontojn kaj novelojn en SAT-periodaĵoj.

Rakontojn verkis la Belgo Leon Bergiers (1904- ), kies novelaro, Ili, aperis en 1930. Tiu aŭtoro estas ŝajne komplete forgesita, sed li ne meritas tion: li estas unu el la plej sinceraj — kaj samtempe kleraj — voĉoj de nia literaturo. Li eksperimentis en Esperanta prozo, alterne, unue la socirealisman stilon, kaj poste, ebrie ekspre- sionisman esprimmanieron, kun nervaj frazkonstruoj, hastaj, mal- egalaj paragrafoj, kiuj sekvas la ritmon de la pensodisvolviĝo. La patoso de Bergiers estas neniam artefarita: ĝi fontas el ribelaj sen- toj kontraŭ la situacio, en kiu troviĝas la laborista klaso kaj ĉefe ĝiaj plej malfortaj anoj.

Socirealismajn novelojn kun atentoveka kaj sobra analizkapablo kaj altirforto verkis ankaŭ la Bulgaro Asen Grigorov (ps. Marin Ljubin), en La Himno, 1931. Ankaŭ alia socirealisma verkisto bul- gara, Ĥ. M. Ĥrima, aperigis proprajn originalajn novelojn (en Ĉe Abismo, 1932).

E1 la malproksima Oriento venas la rakontoj de la Ĉino Cicio Mar, Forgesitaj Homoj, 1937, pri la situacio de la ĉinaj malriĉuloj. La rakontoj de la Ruso V. Eroŝenko, kiu longtempe loĝis en Japanio, aperis en Turo por Fali, 1923 (reeld. 1956); Rakontoj de Velkinta Folio (fabeloj), 1923, dua eld. 1953; kaj en Rakontoj de Eroŝenko (kunmetita de Miyamoto masao), 1970. Liaj rakontoj aperis ankaŭ japane, ĉine, ruse kaj ukrajne.

Apartan pozicion havas la sveda proleta ĵurnalisto Einar Adam- son (1894-1953), kiu aperigis stile valorajn artikolarojn pri Sovet- unio: Studvojaĝo en Sovet-Rusujo, 1926, kaj Sub Ruĝaj Standar- doj, 1928.

Tute apartan lokon okupas la originalaj verkoj de la Franco Eugene Adam (ps. Eŭgeno Lanti, 1870-1947). Ĝis 1914 li estis anark- isto, poste fariĝis revolucia nemarksista komunisto, sed fine ellaboris propran liberecanan doktrinon, kiun li nomis sennaciismo. Li fondis SAT kaj gvidis ĝin dum pluraj jaroj. Li redaktis piurajn periodaĵojn kaj iniciatis multajn prilingvajn laborojn. Liaj libroj estas klasbata- laj verkoj, tamen kun signifo ankaŭ por la neŭtrala Movado. Li pro- ponis kunligi la Esperantan Movadon kun la tiamaj revoluciaj fortoj. Lingve, li estis elstara stilisto: simpla, trafa, eleganta. Lanti aperigis plurajn tradukojn (i.a. de Voltaire). Originale li verkis i.a. For la Neŭtralismon!, 1922; La Laborista Esperantismo, 1928; Naciismo, 1930; Vortoj de K-do Lanti (artikolaro), 1931; Manifesto de Senna- ciistoj, 1931; Absolutismo, 1934; Herezajo, 1934; Ĉu Socialismo Kon- struiĝas en Sovetio?, 1935; Leteroj, 1940.