Esperanto-Vortaro, 1923. Sennombraj estas liaj prelegoj kaj arti- koloj.
Klera zamenhofologo estis ankaŭ Johannes Dietterle (1866-1943), kiu aperigis en 1929 la Originala Verkaro de Zamenhof.
E1 la interlingvistika vidpunkto elstaraj estas la meritoj de du bibliografiaj pioniroj: de Petro E. Stojan, Ruso (1884-1961), kiu aperigis en 1929 (senŝanĝa represo en 1973) sian monumen- tan Bibliografio de Internacia Lingvo; kaj de Hugo Steiner, Aŭstro (1878-1969), fondinto de IEMW kaj verkinto de la trivoluma IEMW-Katalogo (1957, 1958, 1969).
Neforgesebla sur interlingvistika kaj esperantologia kampoj estas ankaŭ la aktivado de la Sovetiano Ernest K. Drezen, kiu naskiĝis en 1892 kaj estis mortpafita en 1937. Li estis unu el la ĉefaj lingvokler- uloj de la tiama soveta skolo, estis sekretario de Kalinin kaj ankaŭ ruslingva specialisto pri terminologiaj problemoj (kaj planlin- gvistiko).
Estas interese, ke ekzistas aŭtoroj, kiuj influis la stilon de aliaj verkistoj ankaŭ nur pere de siaj tradukoj. Klasika ekzemplo estas la Kroato Ivo Rotkviĉ (1901- ), kiu famiĝis per siaj lingvaj artiko- loj kaj ĉefe per sia traduko el M. Jeluŝiĉ (1934).
Aliaj influis tutan skolon, kaj donis apartan brilon al lando: Ekzemplu ĉi fakton la Moraviaj Esperanto-Pioniroj, konsistantaj el Jaroslav Mastny (1892-1958), Antonin Kudela (1870-1939) kaj Albin Neu2il (1883-1948), kiuj eldonis kaj parte tradukis multnombrajn valorajn verkojn de la ĉefta kaj slovaka literaturoj.
'En tiu ĉi kunteksto estas menciinda ankaŭ la agado de la Hun- garo Vilmos Bleier (1903-1940), kiu kompetente administris la fi- nancojn de Literatura Mondo ekde 1931, kaj kreis la LM-eldonejon. Lia kreaĵo estas ankaŭ la eldonkooperativo AELA, kiu faciligis kaj sekurigis la aperon de multaj valoraj verkoj originalaj kaj tradukaj.
6.8 ORIGINALA BELETRO 1945 - 1972 6.8.1 Poezio
6.8.1.1 Enkonduko. — La hiato inter la unua kaj la dua periodoj de la originala literaturo de Esperanto estas multe pli granda ol tiu inter la dua kaj la tria. Fakte, oni apenaŭ povas paroli pri hiato: iu, kiu atente tralegis la supran ĉapitron, jam konstatis, ke la poetoj, kiuj estis aktivaj dum la dua periodo, tre ofte pluverkis ankaŭ dum la tria; multaj el la budapeŝtskolaj verkistoj aperigis siajn plej ma- turajn verkojn ĝuste post la Dua Mondmilito. Pro tio la triparta divido de la literaturo estas iom miskompreniga: dum la tria ni ja rimarkas la pludaŭron de la Budapeŝta Skolo, la naskiĝon de novaj skoloj — kaj bedaŭrinde ankaŭ la malaperon de aliaj. Malaperis i.a. la hispana skolo (ĝiaj ĉefaj reprezentantoj mortis en eksterlanda ek- zilo: ĉu en Francio, ĉu en Meksikio), la soveta skolo (perforte silent- igita en 1936-1937) kaj la proleta skolo ekstersovetia. Fortikiĝis male la japana kaj la jugoslavia skoloj, plenmaturiĝis la hungara, kaj naskiĝis skota skolo. Antaŭnelonge fortikiĝis ankaŭ itala litera- turista grupo.
La Budapeŝta Poezia Skolo dum la Tria Periodo. — E1 la ankoraŭ aktivaj poetoj de la Budapeŝta Skolo elstaras kompreneble Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy. Ambaŭ, unue post 1945; sekve, post 1956, povis ree partopreni la kulturan vivon de la Esperanta Movado. Iliaj originalaĵoj aperis en pluraj literaturaj revuoj, kiel en Literatura Mondo (1947-1949), kaj poste en Norda Prismo, La Nica Literatura Revuo, Monda Kulturo kaj en Hungara Vivo. De Kaloc- say aperis ankaŭ multaj elstaraj tradukaĵoj (el Baudelaire, Heine, Shakespeare) kaj kelkaj literaturkritikaj eseoj. De Baghy aperis li- broforme la lirika dramo Sonĝe Sub Pomarbo, 1956, kaj aliaj verkoj. Rimarkindaj estas la ĉi-periodaj libroformaj kontribuaĵoj de Lajos Tarkony (aperis impona elekto el liaj originalaj poemoj en Soiĵo, 1964) kaj de Imre (Emeriko) Baranyai (Ekzilo kaj Azilo, 1862).
De la verkistoj, kiuj ĉirkaŭis la Budapeŝtan Skolon, venis pluraj valoraj kompletigaj verkoj. De la Estonino Hilda Dresen aperis la poemkolekto Norda Naturo en 1967 kaj multaj tradukaj verkoj en pluraj kulturaj revuoj. La Svedino Magda Carlsson eldonigis kelkon da siaj ĉefaj kontribuaĵoj al la poezia tradukliteraturo. Ankaŭ de la Anglo L. N. M. Neivell aperis la tradukaĵo de Hamleto, 1964, kiu re- volucie efikis ĉe publiko, kutimiĝinta al la klasika Zamenhofa tra- duko. Reaperis ankaŭ verkoj de la „Panamano" (verŝajne: Franco) Georgo E. Maura, kies dua eldono de Duonvoĉe, kun pluraj aldonoj, eldoniĝis en 1963 kaj kronis lin unu el la plej atentindaj talentoj de la originala Esperanta poezio.
Ankaŭ en Ĉeĥoslovakio la du verkistoj M. Lukaŝ kaj T. Pumpr daŭrigas la laboron. A1 ili aliĝis tuta grupo, kiu aktivas plurkampe. Kvankam iom sporade, tamen ankoraŭ nun aperas verkoj de la Franco Henri Vatre kaj de la Hispanino A. Nŭnez-Dubŭs, kaj eĉ de la pola proleta poeto E. Matkoivski.
La Skota Skolo. — La granda novaĵo de la tria periodo de la Esperanta literaturo estas la estiĝo de grupo, nomata „Skota Sko- lo", konsistanta el valoraj literaturistoj, ĉefe poetoj. Ĝia naskiĝo ne estis rapida, kiel oni povus imagi. Ja multaj el la pli postaj skotaj poetoj fakte verkis dum la lasta periodo de Literatura Mondo (1947- 1949), el kiu ili suĉis sian unuan literaturan lakton. Sed grava ren- kontiĝo-punkto estis ankaŭ la regula apero (ekde 1947) de la mo- desta, sed enhave kaj historie signifa periodaĵo Esperanto en Skot- lando, kiu estis palestro kaj diskutejo por la tiamaj junaj verkistoj. Ekz. W. Auld redaktis ĝin inter 1949 kaj 1955.
Sed la momento de la publika elpaŝo estis la volumo Kvaropo, 1952. Ĝi samtempe signis la elpaŝon de nova, gravega eldonejo, tiu de Prof. J. Regulo-Perez en La Laguna, kiu ŝtopis breĉon kaŭzitan de la malapero de la eldonejo de Literatura Mondo.
Kvaropo prezentis la verkojn de kvar librodebutaj poetoj: W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. I. Francis kaj R. M. Rossetti.
William Auld (1924- ), skota instruisto, ellerninta la lingvon en 1937, sed aktiviĝinta nur en 1947, kunlaboris en pluraj revuoj, kaj estis redaktoro de Monda Kulturo (1962-1963). Lia kontribuaĵo al Kvaropo, 1952, nomiĝas Spiro de 1'Pasio. En 1956 li aperigis la gran- dan poemon La Infana Raso (1968: 2-a eld. kun notoj). Li redaktis la poezian parton de Angla Antologio, 1957, redaktis la Esperanta Antologio 1887-1957, 1958, kaj pretigis ties kritikan enkondukon. Liaj originalaj poemoĵ troviĝas ankaŭ en Unufingraj Melodioj, 1960. Lia lasta originala poemaro estas Humoroj, 1969. Auld estas poeto profunde mem-analiza, kiu scias rekrei poezie, tra la propra mio, sian subkonscian mondon, kiu elimpetas por aserti sian vivorajton. Sed li neniel estas intimisto: kontraŭe, lia inspiro, kvankam esence personforma, fontas el la tuta mondo kaj el la ĉefaj homaraj proble- moj. Tio vidiĝas ĉefe en la poemo La Infana Raso, kiu estas lia ĉef- verko. Tie, li pritraktas la historion de la universo kaj la homkon- diĉon en eposaj versoj, kiuj forme varias laŭ la neceso esprimiĝi — kaj laŭ la atingita profundnivelo. W. Auld estas socia progresista ateisto: pasie li kondamnas la militon, la maljustecon, kaj iliajn sek- vojn, kaj li bone komprenas la problemojn de la libero (ankaŭ in- telekta). Sed en liaj poemoj ĉio ĉi restas ofte nur en akuza formo, sen prezento de pozitiva, ankaŭ nur idealisma solvo. Tiu konstato neniel malgrandigas lian kritikan forton, kiu, kontraŭe, kvazaŭ kun la forto de la malespero impetas kontraŭ la baroj, kiuj malhelpas la homaran progreson al vera, nova humanismo.