Выбрать главу

De la skota pastro John Sharp Dinwoodie (1904- ), kiu kun- laboris en Literatura Mondo kaj multe tradukis, aperis en Kvaropo, 1952, poemkolekto Kastelo el Revoj. Poste, tamen, liaj verkoj aperis nur sporade. Lia poezio respegulas delikatan spiritan lirikecon. A1 li ne estas fremdaj la spiritaj turmentoj de nia epoko, kies solvon li trovas en Dio, kaj en la religia kredo. En tiu Di-konfido, Dinwoo- die vivas sian poetan vivon: liaj temoj pritraktas amon al la edzino, la kompaton por la pekintoj, kies pekoriginon li vidas tamen ĉefe en la sociaj vivkondiĉoj.

William Auld: Aŭtentika poezia mondo.

Marjorie Boulton per metaforoj defendas sian humanismon.

Ĥuld * Dinuuoodie Francis • Rossetti

S T A F E T O

Kvaropo, la mejloŝtona verko de la Tria Periodo.

La skota instruisto John Islay Francis (1924- ), esperantisto ekde 1942 (aktiva tamen nur ekde poste), kunlaboris en Malgranda Revuo, La Nica Literatura Revuo, Esperanto en Skotlando. En Kvaropo, 1952, aperis lia poemo La Kosmo. Ĝi dividiĝas en 5 kantojn kaj pritraktas la estiĝon de la mondo, ĝian vivon kaj ĝian malaperon, ĝis restariĝos la kaoso. Francis estas pli konata kiel novelisto.

Francis similas iomete al Auld en siaj kritikaj intencoj, sed li estas malpli impulsa. Li anstataŭigas la impeton de la poezio per cle- gantaj, ironiaj versoj; lia ironio distancigas lin iom de la homo, al kiu li tamen sin sentas ligita.

De la Svis-Anglo Reto Mario Rossetti (1909- ) aperis en Kvaro- po, 1952, la poemkolekto Oazo. Li ankaŭ tradukis multe (i.a. Otelo, 1960). Li estis redaktoro por la proza parto de Angla Antoiogio, 1957, kaj, kun Szilagyi, li redaktis La Esperanta Novelarto, 1964. Li aperigis ankaŭ novelojn. Lia poemaro, krom en Kvaropo, aperis ankaŭ en Literatura Mondo, en pluraj postmilitaj gazetoj, kaj en la libro Pin- ta Krajono, 1959. La poezion de Rossetti karakterizas altnivela ele- gantec-ekvilibro: tiu ekvilibro, kiu strikte kongruas kun la tipa stil- strukturo senpompa kaj esenca de la aliaj verkistoj, estas fundamen- ta elemento de lia verkado. Memanalizaj profundoj, kiel ĉe Auld, ne estas troveblaj ĉe Rossetti. Li estas iom ironia, aŭ eventuale nur konstata, sed neniam cinika aŭ morda. Oni havas la impreson, ke lin ne tuŝas esence la senespera serĉo de ekzistokialo: tiu ekzisteca pro- blemo ne tiom koncernas lin kiel poeton; li preferas observeme analizi la momentan homkondiĉon, pri kies stabileco, kompreneble, li ne povas kredi. 6.8.1.4 Ĉirkaŭ la Skota Skolo. —

(a) Anglaj Verkistoj: La angla verkistino kaj instruistino Marjo- rie Boulton (1924- ), kiu lernis Esperanton en 1949, kaj verkis plu- rajn librojn, ankaŭ angle, aperigis sian unuan originalan poemko- lekton en 1955: Kontralte. Baldaŭ sekvis Cent Gojkantoj, 1957, kaj Eroj, 1959. Ŝi verkis ankaŭ teatraĵojn kaj novelojn. Ŝi estas varm- tona poetino, kun impulsa formtrova kapablo kaj profunda sincero. E1 la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke, ŝi estas ankaŭ so- cie konscia poetino, kiu, per siaj verkoj emoci-lirikaj, prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.

En 1957 aperis la verko Kien la Poezio? de la novzelanda instru- isto kaj anglalingva poeto Brendon Clark (1904-1956), kiu tie pre- zentas propran metrikan teorion, kun multaj ekzemploj el poemoj tradukitaj kaj originalaj, i.a. kun la hero-poemo heksametra La Vojaĝo de la Maorioj al Novzelando. Li estas poeto, kiu ankoraŭ for- te resentas la influon de la dua periodo, aparte de la Budapeŝta

Skolo: liaj versoj estas glate poluritaj, liaj temopritraktoj ankoraŭ rimarkinde romantikaj.

En 1967 aperis la verketo Memkritiko de Victor Sadler (1937- ), kiu lernis Esperanton en 1951, kunlaboris en Esperanto kaj The British Esperantist.

Sadler provis enkonduki eksperimentan poezion, kies poemoj kunplektiĝas kun la suba komento, tiel, ke unu sen la alia estas sen- senca. Li ekzemplas la valoron, kiun por nia literaturo havas la po- zitiva influo de la nacilingvaj literaturoj en la renovigo de la formoj kaj de la temoj.

Aperis, krome, ĉefe en Esperanto en Skotlando, poemoj de la Anglo Arthur Daivson Foote (1931- ), kiu lernis Esperanton en 1943, kaj verkis ankaŭ angle. Malfeliĉe jam de kelkaj jaroj li silen- tas. Li estas eleganta naturinspirita poeto, kiu regas la stilon de la japaneska miniaturo same bone kiel tiun de la polurita, belmuzika soneto.

(b) Ĝermanaj Poetoj: Unu el la plej rimarkindaj neanglaj poetoj influitaj de la Skota Skolo estas sendube la islanda magistro pri angla lingvo Baldur Ragnarsson (1930- ), kiu lernis Esperanton en 1949. Li verkis originale kaj traduke (el la antikva islanda, 1964, kaj el Thorsteinn fra Hamri, 1963). Li aperigis siajn verkojn en Voĉo de Islando, Norda Prismo, Esperanto, kaj en 1959 aperis lia poemaro Ŝtupoj sen Nomo.

Ragnarsson estas instinkta, multimaga, malfacila poeto. Liaj ver- soj, muzike imponaj, estas metafore, simbole verkitaj, buntaj, kaj nekutimaj. Lia inspiro ŝajnas fonti el tiu plej profunda parto de la psiko, kie kuniĝas la individua kaj la kolektiva, tuthomara sub- konscioj.

Alia granda verkisto estas la sudafrika instruisto Edivin de Kock (1930- ), kiu lernis Esperanton en 1955 kaj verkis ankaŭ angle kaj afrikanse. Liaj poemoj aperis en preskaŭ ĉiuj postmilitaj kulturaj revuoj, sed precipe en Norda Prismo. Li eilaboris ankaŭ neklasikan poetikon, kiun li eksplikis en apendico al du siaj verkoj (1961, 1967). Liaj poemoj aperis en Ombroj de la Kvara Dimensio, 1961; Fajro sur Mia Lango, 1967; Poemoj kaj Prozeroj, 1970; Kvin Elementoj, 1970. La versoj de De Kock estas konstruitaj en densa vortsinsekvo, kie la formo alianciĝas kun la enhavo por efiki en malvolviĝo signifodona per la amasiĝo de la konceptoj kaj de la simboloj. La angoro de la homo antaŭ la universo solviĝas, ĉefe en lia unua poemaro, en mal- gaja historikompreno, kiun regas la imago de severa dio. Lia esence intelekta poetiko kondukis lin al kritika sinteno kontraŭ homsub- premo. Iom post iom li atingis versmuzikon; liaj versoj nun fluas pli glate ol antaŭe. Lia Kvin Elementoj estas ampleksa plurparta poemo pri la homa naturmondo: verko ambicia kaj mirinda.

De la dana instruisto Poul Thorsen (1915- ), kiu multe tradukis el la dana, aperis originalaj poemoj en Rozoj kaj Urtikoj, 1954; Pluk, 1960 kaj Sen Paraŝuto, 1963. Thorsen preferas la satiran poe- zion, kie li ĉizelis multajn valorajn juvelojn. Ne mankas ĉe li ta- men ankaŭ momentoj de delikatsenta lirika inspiro.